Oni diras, ke zena praktiko estas malfacila, sed ekzistas miskompreno pri la kialo. Ĝi ne estas malfacila pro tio, ke estas penige sidi en kruckrura pozicio, aŭ atingi iluminiĝon. Ĝi estas malfacila ĉar estas penige teni la menson pura kaj la praktikon fundamente pura. La zena skolo multe evoluis post kiam ĝi estis fondita en Ĉinio, sed samtempe ĝi fariĝis pli kaj pli malpura. Sed mi ne volas paroli pri Zeno en Ĉinio aŭ pri la historio de Zeno. Mi deziras helpi vin teni vian praktikon pura.
En Japanio ekzistas la vorto "ŝoŝin", kiu signifas "komencanta menso". La celo de praktiko estas konservi ĉiam la komencantan menson. Supozu, ke vi deklamus sutron unufoje. Eble la deklamo estus tre bona. Sed kio okazus se vi deklamus ĝin dufoje, trifoje, kvarfoje aŭ plu? Eble vi perdus vian originalan sintenon pri ĝi. Same disvolviĝos viaj aliaj zenaj praktikoj. Dum iom da tempo vi tenos la komencantan menson, sed se vi daŭre praktikos dum unu, du, tri jaroj aŭ plu, kvankam eble vi iom pliboniĝos, vi emos perdi la senliman signifon de originala menso.
Por studanto de Zeno la plej grava afero estas, ke oni ne fariĝu dualisma. La originala menso enhavas ĉion en si mem. Ĝi estas ĉiam riĉa kaj sufiĉa en si mem. Vi devas ne perdi vian memsufiĉan mensan staton. Ne temas pri fermita menso, sed efektive pri malplena menso kaj preta menso. Se via menso estas malplena, ĝi pretas por ĉio; ĝi malfermiĝas al ĉio. En la menso de komencanto ekzistas multaj eblecoj; en tiu de spertulo malmultaj.
Se vi tro distingas, vi limigas vin mem. Se vi tro postulas aŭ avaras, via menso ne estas riĉa kaj memsufiĉa. Se vi perdas vian originalan memsufiĉan menson vi perdos ĉiujn principojn. Se via menso postulas, se vi sopiras al io, finfine vi malobservos viajn principojn: pri mensogo, ŝtelo, mortigo, fimoralo, ktp. Se vi konservas la originalan menson, la principoj observos sin mem.
En la komencanta menso ne ekzistas la penso, "Mi atingis ion". Ĉiuj egoismaj pensoj limigas la vastan menson. Kiam oni ne pensas pri atingo, pri memo, oni estas vera komencanto. Tiam oni efektive povas lerni. La komencanta menso estas kompata menso. Kiam la menso estas kompata, ĝi estas senlima. Dogeno, la fondinto de nia skolo, ĉiam insistis, ke oni devas reveni al la senlima originala menso. Tiam oni restas fidela al si mem, simpatias al ĉiuj estaĵoj, kaj povas efektive praktiki.
Estas plej malfacile konservi la komencantan menson. Ne necesas, ke vi profunde komprenu Zenon. Kvankam eble vi legas multe da zena literaturo, vi devas legi ĉiun frazon freŝmense. Vi devas ne diri, "Mi konas Zenon", aŭ "Mi atingis iluminiĝon". Jen la vera sekreto ankaŭ pri la artoj: ĉiam estu komencanto. Multe zorgu pri ĉi tio. Se vi komencas praktiki sidadon, vi komencas estimi la komencantan menson. Jen la sekreto de zena praktiko.
Nun mi deziras paroli pri nia zena pozicio. Kiam vi sidas en la lotusa pozicio via maldekstra piedo estas sur la dekstra femuro, kaj via dekstra piedo estas sur la maldekstra femuro. Kiam oni krucigas la krurojn tiel, kvankam oni havas dekstran kruron kaj maldekstran kruron, ili unuiĝas. La pozicio esprimas la unuecon de dueco: ne du, kaj ne unu. Jen la plej grava instruo: ne du, kaj ne unu. La korpo kaj la menso ne estas du kaj ne estas unu. Se vi opinias, ke viaj korpo kaj menso estas du, vi malpravas; ankaŭ se vi opinias, ke ili estas unu, vi malpravas. La korpo kaj la menso estas kaj du kaj unu. Oni kutimas pensi, ke se io ne estas unu, ĝi estas pli ol unu; se ĝi ne singularas, ĝi pluralas. Sed laŭsperte, la vivo estas ne nur plurala, sed ankaŭ singulara. Ĉiu el ni estas kaj dependa kaj sendependa.
Post kelkaj jaroj ni mortos. Se vi opinias, ke tio estas nur la fino de la vivo, vi ne komprenas ĝuste. Sed, aliflanke, ankaŭ se vi opinias, ke ni ne mortas, via kompreno malĝustas. Ni mortas, kaj ni ne mortas. Jen la ĝusta kompreno. Eble iuj diros, ke la menso aŭ spirito ekzistas eterne, kaj nur la materia korpo mortas. Sed tio ne precize ĝustas, ĉar kaj menso kaj korpo havos finon. Sed samtempe ili ja ekzistas eterne. Kaj kvankam oni parolas pri menso kaj korpo, ili estas efektive du flankoj de unu monero. Jen la ĝusta kompreno. Ĉi tiu pozicio do esprimas tiun veron. Kiam mia maldekstra piedo estas dekstre, kaj mia dekstra piedo estas maldekstre, kiel mi nomu ilin? Ĉiu rajtas esti la dekstra aŭ la maldekstra.
La plej grava afero pri la sidpozicio estas, ke vi tenu la spinon rekta. La oreloj kaj la ŝultroj devas esti laŭ unu linio. Malstreĉu la ŝultrojn, kaj puŝu plafonen la malantaŭon de la kapo. Tiru la mentonon posten. Se la mentono supreniras, vi ne havas forton en la pozicio; probable vi revas. Ankaŭ por gajni forton en la pozicio, premu la diafragmon al la abdomeno. Tiel vi povas teni korpan kaj mensan ekvilibron. Se oni penos teni tian pozicion, komence oni eble spertos malfacilaĵon pri natura spirado, sed kiam oni kutimiĝas, oni povas spiri nature kaj profunde.
La manoj formu la "kosman manpozicion". Metu la maldekstran manon sur la dekstran, kunigu la mezajn fingroartikojn, kaj facile premu la poleksojn unu al la alia, kvazaŭ ili tenus paperfolion. Tiel la manoj formas belan ovalon. Vi devas teni ĉi tiun kosman manpozicion tre zorge, kvazaŭ vi tenus en la manoj ion altvaloran. Metu la manojn al la korpo, poleksojn samnivele kun la umbiliko. Etendu la brakojn iomete for de la korpo, facile kaj libere, kvazaŭ estus ovo sub ĉiu brako.
Ne kliniĝu flanken, posten, aŭ antaŭen. Vi devas sidi rekte, kvazaŭ vi apogus la ĉielon per via kapo. Ne temas pri nur formo aŭ spiro, sed pri la kerno de Budhismo. Jen perfekta esprimo de la budhonaturo. Se vi volas ĝustan komprenon pri Budhismo, praktiku tiamaniere. La formoj ne konsistigas metodon por atingi la ĝustan mensostaton. La pozicio estas mem la celo de nia praktiko. Se vi havas la pozicion, vi jam havas la ĝustan mensostaton, do ne necesas strebo al ia speciala stato. Se oni strebas atingi ion, la menso komencas vagi aliloke. Se oni ne strebas atingi ion, la korpo kaj menso restas ĉi tie. Zenmajstro dirus, "Mortigu Budhon!" Mortigu Budhon se Budho ekzistas aliloke. Mortigu Budhon, ĉar vi devas reveni al via propra budhonaturo.
Nia agado estas esprimo de nia propra naturo. Ni ekzistas ne por io alia, sed por ni mem. Jen la fundamenta instruo esprimata per la formoj kiujn ni observas. Kiel pri sidado, ankaŭ pri starado en la zenhalo ekzistas reguloj. Sed la reguloj ne celas similigi ĉiujn, sed lasi, ke ĉiu plej libere esprimu sin. Ekzemple, ĉiu el ni staras propramaniere, do la starpozicio baziĝas sur niaj propraj korpoproporcioj. Kiam vi staras, apartigu la kalkanojn laŭ la larĝeco de via pugno. Loku la piedajn dikfingrojn laŭ linio kun la brustpintoj. Simile al sidado, havu forton en la abdomeno. La manoj devas esprimi sin. Premu la maldekstran al la brusto; la fingroj ĉirkaŭu la polekson. Metu la dekstran manon sur la maldekstran, kaj tenu la antaŭbrakojn paralele kun la planko. Tenante la malsupren direktitan polekson, oni staras kvazaŭ oni tenus rondan kolonon - grandan rondan templokolonon - do oni ne povas stari nerekte aŭ kliniĝi flanken.
La plej grava afero estas, ke vi posedu vian propran materian korpon. Se vi staras nerekte, vi perdiĝos. Via menso vagados aliloke; vi ne ĉeestos vian korpon. Tio ne estas la ĝusta vojo. Ni devas ekzisti ja ĉi tie, ja nun! Jen la kerna afero. Vi devas posedi viajn korpon kaj menson. Ĉio devas ekzisti ĝustaloke, ĝustamaniere. Tiam ne ekzistas problemo. Se la mikrofono, kiun mi uzas por paroli, ekzistus aliloke, ĝi ne servus al mi. Se la korpo kaj la menso estas en ordo, ĉio ekzistas ĝustaloke, ĝustamaniere.
Sed kutime, kvankam ni ne konscias tion, ni penas ŝanĝi ion alian anstataŭ nin mem, ni penas ordigi eksterajn aferojn. Sed vi ne povas ordigi aferojn se vi mem ne estas en ordo. Kiam vi agas ĝustamaniere, ĝustatempe, ĉio estas en ordo. Vi estas la mastro. Kiam la mastro dormas, ĉiuj dormas. Kiam la mastro agas ĝuste, ĉiuj agas ĝuste, kaj ĝustatempe. Jen la sekreto de Budhismo.
Sekve, penu ĉiam teni la ĝustan pozicion, ne nur kiam vi praktikas sidadon, sed dum ĉiuj agadoj. Tenu la ĝustan pozicion kiam vi veturigas aŭton, kiam vi legas. Se vi legas en nerekta pozicio, vi ne povas longe resti maldormema. Provu tion. Vi konstatos la gravecon de la ĝusta pozicio. Jen la vera instruo. La instruo kiu estas skribita sur papero ne estas la vera instruo. Skribita instruo estas kvazaŭ manĝaĵo por la cerbo. Kompreneble vi devas havi manĝaĵon por la cerbo, sed estas pli grave, ke vi praktiku la ĝustan vivmanieron.
Pro tio Budho ne akceptis la religiojn kiuj ekzistis liatempe. Li studis multajn religiojn, sed la praktikoj ne kontentigis lin. Li ne trovis la solvon en asketismo aŭ filozofioj. Li interesiĝis ne pri ia metafizika ekzisto, sed pri siaj propraj korpo kaj menso, ĉi tie kaj nun. Kaj kiam li trovis sin mem, li konstatis, ke ĉiu ekzisto havas budhonaturon. Jen lia iluminiĝo. Iluminiĝo ne estas ia plezura sento aŭ speciala mensostato. La mensostato, kiu ekzistas kiam vi sidas en la ĝusta pozicio estas mem iluminiĝo. Se vi ne kontentiĝas pri la mensostato kiun vi havas dum sidado, tio signifas, ke via menso ankoraŭ vagadas. La korpo kaj la menso devas ne ŝanceliĝi aŭ vagadi. En la ĝusta pozicio, vi ne devas zorgi pri la ĝusta mensostato. Vi jam havas ĝin. Jen la fino de Budhismo.
Kiam oni praktikas sidadon, la menso ĉiam atentas la spiradon. Kiam oni enspiras, aero eniras la internan mondon. Kiam oni elspiras, aero eliras al la ekstera mondo. La interna mondo estas senlima, kaj ankaŭ la ekstera mondo estas senlima. Oni diras "interna mondo" aŭ "ekstera mondo", sed efektive ekzistas nur unu mondo. En ĉi tiu senlima mondo, la gorĝo similas balanciĝantan pordon. Aero eniras kaj eliras kiel persono kiu trapasas balanciĝantan pordon. Dum sidado se vi pensas, "Mi spiras", la vorto "mi" estas nenecesa. Ne ekzistas iu "vi" kiu diras "mi". Ekzistas nur balanciĝanta pordo kiu moviĝas kiam vi enspiras kaj kiam vi elspiras. Ĝi simple moviĝas, jen ĉio. Kiam la menso estas sufiĉe pura kaj trankvila por atenti ĉi tiun movadon, ekzistas nenio: nek "mi" nek mondo; nek menso nek korpo; nur balanciĝanta pordo.
Tial, kiam oni praktikas sidadon, nur la spiromovado ekzistas, sed oni konscias ĉi tiun movadon. La menso devas ne vagi. Sed konscii la movadon ne signifas konscii la etan memon, sed anstataŭe la universalan naturon, aŭ budhonaturon. Tia konscio estas tre grava, ĉar kutime oni estas tiel apartigema. Kutime la vivkompreno estas dualisma: vi kaj mi, iu kaj tiu, bono kaj malbono. Sed efektive tiuj apartigoj estas mem la konscio pri la universala ekzistado. "Vi" signifas konscii la universon en formo de vi, kaj "mi" signifas konscii ĝin en formo de mi. Vi kaj mi estas nur balanciĝantaj pordoj. Tia kompreno estas necesa. Eĉ ne nomu ĝin "kompreno". Efektive ĝi estas la vera sperto de vivo kiun oni havas per zena praktiko.
Sekve kiam oni praktikas sidadon, ne ekzistas ideo pri tempo aŭ spaco. Oni eble dirus, "Ni komencis sidi je la sesa en ĉi tiu ĉambro." Tiel oni havus ian ideon pri tempo ("la sesa") kaj ian ideon pri spaco ("ĉi tiu ĉambro"). Tamen, efektive oni simple sidas kaj konscias la universalan agadon. Nur tion oni faras. Ĉi-momente la balanciĝanta pordo malfermiĝas tiudirekten, kaj la venontan momenton la balanciĝanta pordo malfermiĝos alidirekten. Momenton post momento ĉiu el ni ripetas tian agadon. Ne necesas ia ideo pri tempo aŭ spaco. Tempo kaj spaco unuiĝas. Eble vi dirus, "Mi devas trakti aferon ĉi-posttagmeze", sed efektive "ĉi-posttagmeze" ne ekzistas. Oni simple traktas unu aferon post alia. Nur tion oni faras. Ne ekzistas "ĉi-posttagmezo", aŭ "la unua horo", aŭ "la dua horo". Se vi manĝus je la unua horo, la manĝado estus mem la unua horo. Vi lokiĝus ie, sed vi ne povus apartigi la lokon de la unua horo. Ili identiĝus, laŭ tiu, kiu efektive spertas la vivon. Sed se oni laciĝus pri la vivo, eble oni dirus, "Prefere mi ne estus ĉi tie. Mi preferus manĝi aliloke. Ĉi tiu loko ne estas sufiĉe bona." Enmense oni kreus ian ideon pri loko disigita de iu reala tempo.
Aŭ eble oni dirus, "Ĉi tio ne plaĉas al mi, do mi devas ne fari ĉi tion." Efektive, kiam oni diras, "Mi devas ne fari ĉi tion", oni tiumomente faras nefaradon. Sekve, oni ne povas fari nenion. Se oni disigas tempon de spaco oni supozas, ke ekzistas tia elekto, sed efektive oni devas fari ion, aŭ oni devas fari nefaradon. Nefarado estas farado. Bono kaj malbono ekzistas nur en la menso. Mi do devas ne diri, "jen bono", aŭ "jen malbono." Anstataŭ "malbono", diru "nefarindaĵo". Se vi pensus "jen malbono", tio farus ian konfuzon ĉe vi. Tial en la kampo de pura religio, ne ekzistas konfuzo pri tempo kaj spaco, pri bono aŭ malbono. Oni devas simple trakti tion, kio aperas. Faru ion! Kio ajn aperas, tion vi faru, eĉ se temas pri nefarado. Ekzistu ĉi-momente. Kiam do oni sidas, oni atentas la spiradon, kaj oni fariĝas balanciĝanta pordo, kaj oni faras ion farindan, ion farendan. Jen zena praktiko. En tia praktiko ne ekzistas konfuzo. Se vi starigos tian vivon vi ne havos konfuzon ian ajn.
Tozano, la fama zenmajstro, diris, "La blua monto estas la patro de la blanka nubo. La blanka nubo estas la filo de la blua monto. Tra la tuta tago ili dependas unu de la alia, sed sendepende. La blanka nubo ĉiam estas la blanka nubo. La blua monto ĉiam estas la blua monto." Jen pura, klara kompreno pri la vivo. Eble ekzistas multaj aferoj kiuj estas analogaj je la blanka nubo kaj la blua monto: viro kaj virino, instruisto kaj lernanto. Ili dependas unu de la alia. Sed la blanka nubo devas ne esti ĝenata pro la blua monto. La blua monto devas ne esti ĝenata pro la blanka nubo. Ili estas tute sendependaj, tamen ili dependas. Jen la maniero laŭ kiu oni vivas, kaj laŭ kiu oni praktikas Zenon.
Kiam oni vere fariĝas sin mem, oni simple fariĝas balanciĝanta pordo, kaj tute sendependiĝas - sed samtempe oni dependas de ĉio. Sen aero oni ne povas spiri. Ĉiu el ni ekzistas en multaj mondoj. Ĉiam oni lokiĝas en la centro de la universo, momenton post momento. Oni do estas tute dependa kaj tute sendependa. Se oni havas tian sperton, tian ekziston, oni havas absolutan sendependecon. Nenio ĝenas. Sekve kiam vi praktikas sidadon, via menso devas atenti vian spiradon. Tia agado estas la fundamenta agado de la universala ekzisto. Sen tia sperto, tia praktiko, oni ne povas atingi absolutan liberecon.
Vivi en la kampo de budhonaturo signifas morti rilate al la eta memo, momenton post momento. Kiam oni perdas la ekvilibron, oni mortas, sed samtempe oni evoluas, oni disvolviĝas. Ĉio ŝanĝiĝas, perdas ekvilibron. Ĉiu estaĵo aspektas bele pro tio, ke ĝi estas malekvilibra, sed la fono restas ĉiam en perfekta harmonio. Ĉio ekzistas en la kampo de budhonaturo tiel: perdante ekvilibron sur fono de perfekta ekvilibro. Sekve se oni rigardas sen kompreno pri la budho-fono, ĉio aperas en la formo de suferado. Sed se oni komprenas la fonon de ĉio, oni konstatas, ke suferado mem estas la maniero laŭ kiu oni vivas, laŭ kiu oni evoluas. Tial en zena studado oni kelkfoje emfazas la malekvilibron aŭ malordon de la vivo.
Nuntempe tradicia japana pentrarto estas iom formala kaj malvigla. Tial moderna arto evoluis. Pratempaj pentristoj lerncele surpaperigis punktojn laŭ arta malordo. Tio estas iom malfacila tasko. Kvankam oni strebas al malordo, plejofte la rezulto estas aranĝita laŭ ia ordo. Oni pensas, ke oni povas mastri la aferon, sed oni ne povas tion fari; aranĝi la punktojn sen ia ordo estas preskaŭ neeble. Aranĝi ĉiutagajn aferojn estas simile. Kvankam oni penas iel mastri personojn, oni ne povas. Tio estas nefarebla. La plej bona metodo por mastri personojn estas kuraĝigi ilin al petolado. Tiam ili estas ordigitaj larĝsence. Por mastri ŝafon aŭ bovon, donu al ĝi larĝan, vastan herbejon. Tiel ankaŭ pri homoj: unue lasu, ke ili agu laŭvole, kaj ilin observu. Jen la plej bona plano. Ignori ilin estas la plej malbona plano; malatento ne efikas. Ankaŭ malĝuste estas strebi al mastreco. La plej bona ideo estas observi ilin, simple observi sen ia strebo al mastreco.
La sama metodo efikas ankaŭ por vi mem. Se vi volas atingi perfektan trankvilon en sidado, ne zorgu pri la diversaj bildoj kiuj troviĝas enmense. Lasu ilin alveni, lasu ilin foriri. Tiam oni mastros ilin. Sed tia plano ne estas facila. Ĝi ŝajnas facila, sed ĝi postulas ian specialan penon. La maniero laŭ kiu oni penas estas la sekreto de praktiko. Supozu, ke vi sidus en eksterordinaraj kondiĉoj. Se vi penus trankviligi vian menson, vi ne povus sidi, kaj se vi penus resti neĝenata, la peno ne estus la ĝusta peno. La sola peno kiu helpus al vi estus spironombrado, aŭ atento pri enspirado kaj elspirado. Oni parolas pri "koncentriĝo", sed mensa koncentriĝo ne estas la vera celo de Zeno. La vera celo estas vidi tion, kio estas; observi tion, kio okazas; kaj lasu ke ĉio disvolviĝu. Tiel ĉio estas ordigita larĝsence. La celo de zena praktiko estas malfermi la etan menson. Mensa koncentriĝo do estas nur helpilo por helpi, ke oni trovu la grandan menson, la menson kiu estas ĉio. Se oni deziras trovi la veran ĉiutagan signifon de Zeno, oni devas kompreni la gravecon de tio, ke oni sidas en la ĝusta pozicio kaj atentas la spiradon. Observu la regulojn pri praktiko, kaj estu subtila kaj zorgema pri studado. Nur tiel vi povas sperti la esencan zenan liberecon.
Dogeno diris, "Tempo progresas de la nuno ĝis la pasinteco." Tio ŝajnas sensenca, sed en nia praktiko okaze ĝi estas prava. Anstataŭ disvolviĝi de la pasinteco ĝis la nuno, tempo disvolviĝas posten de la nuno ĝis la pasinteco. Joŝicuno estis fama militisto kiu vivis en mezepoka Japanio. Pro la tiama situacio oni sendis lin al la nordaj provincoj, kaj tie li estis mortigita. Antaŭ ol li foriris, li adiaŭis sian edzinon, kaj post nelonga tempo ŝi skribis poeme, "Kiel oni malvolvas fadenon de bobeno, mi volas, ke la pasinteco fariĝu la nuntempo." Kiam ŝi tion diris, efektive la pasinteco fariĝis la nuntempo. En ŝia menso, la pasinteco reviviĝis. Tial, kiel diris Dogeno, "Tempo progresas de la nuno ĝis la pasinteco." La diraĵo estas malprava laŭ la logikema menso, sed ĝi ja pravas laŭ tiu kiu efektive spertas tion. Jen poezio, kaj jen la homa vivo.
Kiam oni spertas tian veron, oni spertas la esencan signifon de tempo. Tempo konstante progresas de la pasinteco ĝis la nuno, kaj de la nuno ĝis la estonteco. Tiel diri estas prave, sed ankaŭ estas prave diri, ke tempo progresas de la estonteco ĝis la nuno, kaj de la nuno ĝis la pasinteco. Iam iu zenmajstro diris, "Iri orienten unu mejlon egalas iri okcidenten unu mejlon." Jen esenca libereco. Oni devas akiri tian perfektan liberecon.
Sed oni ne povas akiri perfektan liberecon sen kelkaj reguloj. Kelkaj personoj, aparte junuloj, opinias, ke libereco egalas laŭvolan agadon, ke oni ne bezonas regulojn en zena praktiko. Sed oni nepre bezonas iajn regulojn. Tio ne signifas, ke oni ĉiam estas regata. Se ekzistas reguloj, ekzistas ŝanco por liberiĝi. Estas sensence celi liberiĝon sen atento pri la reguloj. Ni praktikas Zenon por atingi tiun perfektan liberecon.
Kiam vi praktikas sidadon, ne penu ĉesigi vian pensadon. Lasu, ke ĝi mem ĉesu. Se io eniras vian cerbon, lasu ĝin eniri, kaj lasu ĝin foriri. Ĝi ne restos longe. Se vi penus ĉesigi vian pensadon, tio signifus, ke ĝi ĝenas vin. Ne estu ĝenata pro io ajn. Ŝajnas, ke io eniras el ekster via menso, sed efektive temas pri ondoj en via menso, kaj se ili ne ĝenas vin, iom post iom la mensaj ondoj fariĝos pli kaj pli trankvilaj. Post kvin aŭ maksimume dek minutoj, via menso fariĝos tute serena kaj trankvila. Tiam via spirado malrapidiĝos, dum via pulso iomete vigliĝos.
Longa tempo pasos antaŭ ol vi trovos la trankvilan, serenan menson en via praktiko. Multaj sentoj venas, multaj pensoj aŭ bildoj leviĝas, sed ili estas nur ondoj en via propra menso. Nenio venas el ekster la menso. Kutime oni supozas, ke la menso ricevas impresojn kaj spertojn el ekstere, sed tio ne estas la ĝusta kompreno pri la menso. La ĝusta kompreno estas tio, ke la menso enhavas ĉion, kaj kiam io ŝajne venas el ekstere, tio nur signifas, ke io aperas en la menso. Nenio el ekstere povas iel malhelpi vin. Vi mem kreas la ondojn en via menso. Se vi ne enmiksiĝas, via menso trankviliĝos. Tiu menso nomiĝas la "granda menso".
Se la menso estas ligita al io ekstera, tiu menso estas eta menso, limigita menso. Se la menso ne estas tiel ligita, tiam ne ekzistas dualisma kompreno en la mensa agado. Oni komprenas, ke mensa agado estas nur ondoj en la menso. La granda menso spertas ĉion en si mem. Ĉu vi komprenas la diferencon inter la du mensoj: la menso kiu enhavas ĉion, kaj la menso kiu estas ligita al io ekstera? Efektive ili estas la sama menso, sed ili kondukas al malsamaj komprenoj, kaj via sinteno al la vivo dependas de via kompreno.
La esenca karaktero de la menso estas tio, ke ĝi enhavas ĉion. Sperti tion estas sperti religian senton. Kvankam leviĝas ondoj, la esenca karaktero de la menso restas pura. Tio similas klaran akvon en kiu ekzistas kelkaj ondoj. Efektive akvo ĉiam implicas ondojn. Ondado estas la praktiko de akvo. Paroli pri ondoj sen akvo, aŭ pri akvo sen ondoj estas iluzie. Akvo kaj ondoj estas unu afero. Granda menso kaj eta menso estas unu afero. Kiam oni tiel komprenas la menson, oni sentas sin sekura. Ĉar la menso ne atendas ion el ekstere, ĝi ĉiam estas plena. Menso kiu enhavas ondojn ne estas maltrankvila, sed efektive pliampleksiĝas. Io ajn kion oni spertas estas disvolviĝo de la granda menso.
La agado de la granda menso estas pliampleksiĝado per diversaj spertoj. Iusence ĉiuj travivaĵoj, okazantaj unuope, estas freŝaj kaj novaj, sed alisence ĉiu estas nur ripetata disvolviĝo de la unu granda menso. Ekzemple, se oni matenmanĝas ion bongustan, oni diras, "Tio estas bongusta." "Bongusta" estas koncepto kiun oni lernis antaŭ longa tempo, kvankam eble oni ne memoras la lernadon. Per la granda menso, oni akceptas ĉiun travivaĵon kiel oni rekonas la propran vizaĝon en spegulo. Por ni, ne ekzistas ia timo pri tio, ke ni eble perdos tian menson. Ne ekzistas ia celo por alveno aŭ foriro; ne ekzistas timo pri la morto, nek sufero pro maljuneco aŭ malsano. Ĉar ni ĝuas ĉiun okazaĵon kiel disvolviĝon de la granda menso, ni ne deziras ian superfluan ĝojon. Ni do havas neŝanceleblan trankvilon, kaj per tiu neŝancelebla trankvilo de la granda menso ni praktikas sidadon.
Kiam la sonorilo vekas vin frumatene, kaj vi leviĝas, eble vi ne sentas vin feliĉa. Ne estas facile iri por sidado, kaj eĉ post kiam vi alvenas al la zenhalo kaj komencas sidi vi devas instigi vin al bona sidado. Tio estas nur mensa ondado. En pura sidado devas ne ekzisti iaj mensaj ondoj. Dum via sidado la ondoj iom post iom malpligrandiĝos, kaj via peno ŝanĝiĝos al ia subtila sento.
Oni diras, "Eltirante herbaĉojn, oni donas nutraĵon al la plantaĵo." Oni eltiras herbaĉojn, kaj enterigas ilin apud la plantaĵo por nutri ĝin. Tial, kvankam vi spertas malfacilaĵojn en via praktiko, kvankam vi spertas ondojn dum sidado, tiuj ondoj mem helpos vin. Tial, ne estu ĝenata pro via menso. Anstataŭe ĝoju pro la herbaĉoj, ĉar fine ili riĉigos vian praktikon. Se vi spertas tion, ke mensaj herbaĉoj ŝanĝiĝas al mensa nutraĵo, via praktiko progresos rapide. Vi sentos la progreson. Vi sentos tion, ke la herbaĉoj ŝanĝiĝas al nutraĵo. Kompreneble, ne estas malfacile interpreti nian praktikon per filozofio aŭ psikologio, sed tio ne sufiĉas. Necesas, ke oni efektive spertu tion, ke la herbaĉoj ŝanĝiĝas al nutraĵo.
Striktsence, via praktiko ne profitas de iu ajn peno, ĉar peno kreas mensajn ondojn. Tamen oni ne povas atingi absolutan mensan trankvilon sen ia peno. Oni devas peni, sed oni devas forgesi la memon dum la penado. En ĉi tiu kampo ekzistas nek subjektiveco nek objektiveco. La menso simple trankviliĝas, sen eĉ ia konscio. En ĉi tiu senkonscio ĉiu peno kaj ĉiu ideo kaj penso malaperas. Necesas do, ke vi instigu vin, kaj penu ĝis la lasta momento, kiam ĉiu peno malaperas. Vi devas atenti la spiradon ĝis fine la spiradon vi ne konscias plu.
Oni devas daŭrigi la penon ĉiam, sed oni devas ne atendi alvenon al ia stato en kiu oni forgesas la penon. Oni devas simple atenti la spiradon. Jen nia efektiva praktiko. La peno estos rafinita pli kaj pli dum sidado. Unue la peno estas tre malglata kaj malpura, sed per la povo de praktiko la peno fariĝos pli kaj pli pura. Kiam la peno fariĝas pura, la korpo kaj menso fariĝas puraj. Tiel oni praktikas Zenon. Kiam vi komprenas, ke vi mem povas purigi vin kaj vian ĉirkaŭaĵon, tiam vi povos agi ĝuste, kaj vi lernos per la agado de aliaj, kaj vi amikiĝos kun aliaj. Jen la merito de zena praktiko. Sed la maniero de praktiko estas nur tio, ke oni atentas la spiradon en la ĝusta pozicio per profunda, pura peno. Tiel oni praktikas Zenon.
En sutro estas skribite, ke ekzistas kvar specoj de ĉevalo: la bonega, la bona, la malbona, kaj la malbonega. La unua, plej bona ĉevalo kuros rapide aŭ malrapide, dekstren aŭ maldekstren, laŭ la volo de la mastro, antaŭ ol ĝi vidas la ombron de la vipo; la dua kuros tiel bone, kiel kuras la unua, tuj antaŭ ol la vipo atingas ĝian haŭton; la tria kuros kiam ĝi sentas doloron ĉe la haŭto; la kvara kuros kiam la doloro penetras la ostan medolon. Kiel malfacile la kvara lernas kuri!
Aŭdante tiun priskribon, preskaŭ ĉiuj deziras esti la plej bona ĉevalo. Se oni ne povas esti la plej bona, oni deziras esti la dua ĉevalo. Supozeble tio estas la kutima kompreno pri tiu priskribo, kaj pri Zeno. Eble vi opinias, ke kiam vi praktikos sidadon vi ekkonos vian naturon, ĉu vi estas unu el la plej bonaj ĉevaloj, aŭ unu el la plej malbonaj. Tamen, tio estas miskompreno pri Zeno. Se vi opinias, ke zena praktiko celas instrui vin por ke vi fariĝu unu el la plej bonaj ĉevaloj, vi havos grandan problemon. Tio ne estas la ĝusta kompreno. Se vi praktikas Zenon ĝustamaniere, ne gravas ĉu vi estas la plej bona ĉevalo aŭ la plej malbona. Konsideru la kompaton de Budho. Laŭ vi, kiel Budho kunsentus kun la kvar specoj de ĉevalo? Li pli kompatus la plej malbonan ol la plej bonan.
Kiam vi firmvole praktikas sidadon per la granda menso de Budho, vi konstatos, ke la plej malbona ĉevalo estas la plej valora. En viaj neperfektaĵoj vi trovos la bazon por via firma, vojserĉanta menso. Tiuj, kiuj povas perfekte sidi, plejofte postulas pli da tempo por atingi la veran karakteron de Zeno, la realan senton de Zeno, la medolon de Zeno. Sed tiuj, kiuj spertas grandajn malfacilaĵojn en zena praktiko, trovos en ĝi pli da signifo. Sekve mi opinias, ke kelkfoje la plej bona ĉevalo eble estas la plej malbona, kaj la plej malbona eble estas la plej bona.
Se oni studas skribarton, oni konstatos, ke tiuj, kiuj ne estas tre lertaj, plejofte fariĝas la plej bonaj skribartistoj. Lertmanuloj ofte renkontas grandajn obstaklojn post iu grado de kapablo. Tio estas vera pri arto kaj pri Zeno, kaj ankaŭ pri la vivo. Tial, parolante pri Zena praktiko, oni ne povas diri, "Li estas bona," aŭ "Li estas malbona," en la ordinara senco de la vortoj. La sidpozicio ne estas sama por ĉiu el ni. Por iuj estas neeble sidi en kruckrura pozicio. Sed kvankam oni ne povas sidi ĝustapozicie, se oni vekas la veran, vojserĉantan menson, oni povas praktiki Zenon ĝustasence. Efektive, veki la veran, vojserĉantan menson estas pli facile por tiuj kiuj spertas malfacilaĵojn dum sidado, ol por tiuj kiuj povas sidi senprobleme.
Kiam oni pripensas tion, kion oni faras en la ĉiutaga vivo, oni ĉiam hontas. Studanto skribis al mi, "Vi sendis al mi kalendaron, kaj mi klopodas por observi la bonajn devizojn kiuj aperas sur la paĝoj. Sed la jaro apenaŭ komenciĝas, kaj mi jam malsukcesis!" Dogeno diris, japanalingve, " Ŝoŝaku ĝuŝaku." " Ŝaku" ordinare signifas "eraro" aŭ "malĝustaĵo". " Ŝoŝaku ĝuŝaku" signifas "eraro post eraro", aŭ "kontinua eraro". Laŭ Dogeno, kontinua eraro ankaŭ povas esti Zeno. La vivo de zenmajstro eble konsistas el multaj jaroj da "ŝoŝaku ĝuŝaku". Tio signifas multajn jarojn da firmvola peno.
Estas dirite, "Bona patro ne estas bona patro." Ĉu vi komprenas? Tiu, kiu taksas sin bona patro, ne estas bona patro. Tiu, kiu taksas sin bona edzo, ne estas bona edzo. Kiu opinias, ke li estas unu el la plej malbonaj edzoj, eble estas bona se li ĉiam klopodas por fariĝi bona edzo per firmvola peno. Se vi ne povas sidi pro ia doloro aŭ korpa malfacilaĵo, sidu malgraŭ tio, uzante dikan kusenon aŭ seĝon. Kvankam vi eble estas la plej malbona ĉevalo, vi atingos la medolon de Zeno.
Supozu, ke viaj infanoj suferus teruran malsanon sen espero. Vi ne scius kion fari. Vi ne povus enlitiĝi. Ordinare la plej oportuna loko por vi estus varma, komforta lito, sed nun vi ne povus ripozi pro la mensa doloro. Eble vi marŝus tien kaj reen, eksteren kaj enen, sed tio ne helpus. Efektive, la plej bona metodo por mildigi la mensan suferadon estus praktiki sidadon, eĉ per tia konfuzita mensostato kaj malĝusta sidpozicio. Se vi neniam spertas sidadon en tia malfacila situacio, vi ne estas studanto de Zeno. Nenia alia agado povas mildigi vian suferon. En aliaj maltrankvilaj pozicioj vi ne havas la povon por akcepti malfacilaĵojn, sed en la zena sidpozicio, kiun vi akiras per longa, malfacila praktikado, la menso kaj la korpo povas akcepti tion, kio ekzistas, ĉu agrabla aŭ malagrabla.
Kiam vi malĝojas, estas pli bone ke vi sidu. Ne ekzistas alia maniero por akcepti vian problemon kaj pritrakti ĝin. Ne gravas ĉu vi estas la plej bona ĉevalo aŭ la plej malbona, aŭ ĉu via sidpozicio estas ĝusta aŭ malĝusta. Ĉiu povas praktiki sidadon, kaj tiel pritrakti problemojn kaj akcepti ilin.
Kiam vi sidas meze de via propra problemo, kio estas la realaĵo: via problemo aŭ vi mem? La esenca realaĵo estas, ke vi ekzistas ĉi tie, nun. Jen la punkto kiun vi konstatos per zena praktiko. En kontinua praktikado, per serio da agrablaj kaj malagrablaj situacioj, vi komprenos la medolon de Zeno kaj akiros ĝian veran potencon.
Ni diras, ke nia praktiko devas esti sen ia ideo pri gajno, sen ia anticipo eĉ pri iluminiĝo. Tamen tio ne signifas, ke oni devas sidi sencele. Tia praktiko sen ideo pri gajno baziĝas sur la "Kora Sutro". Tamen, se oni ne estas zorgema, la sutro mem transdonos ideon pri gajno. Estas skribite, "Ekzisto estas seneco, kaj seneco estas ekzisto." Sed se oni kroĉiĝas al tiu diraĵo, oni emas kaptiĝi per dualismaj ideoj: jen oni, ekzisto; kaj jen seneco, kiun oni penas atingi per sia ekzisto. Sekve, "Ekzisto estas seneco, kaj seneco estas ekzisto" estas ankoraŭ dualisma. Feliĉe, ankaŭ estas skribite, "Ekzisto estas ekzisto, kaj seneco estas seneco." En tio ne troviĝas ia dualismo.
Kiam por vi estas malfacile bridi la menson dum sidado, kaj kiam vi ankoraŭ penas bridi vian menson, vi ĉeestas la etapon kie "ekzisto estas seneco, kaj seneco estas ekzisto." Sed dum vi praktikas laŭ tia dualisma maniero, pli kaj pli vi unuiĝos kun la celo, kaj kiam via praktiko fariĝas senpena, vi povos bridi la menson. Tiam vi atingos la etapon kie "ekzisto estas ekzisto, kaj seneco estas seneco."
Bridi la menson ne signifas haltigi la mensan agadon. Ĝi signifas tion, ke la menso trapenetras la tutan korpon. La menso atentas la spiradon. Per la tuta menso oni formas la manpozicion. Per la tuta menso oni sidas neĝenata, malgraŭ doloroplenaj kruroj. Tiel oni sidas sen ia ideo pri gajno. Komence oni sentas limigon en la sidpozicio, sed kiam oni ne plu estas ĝenata pro tia limigo, oni trovos la signifon de "seneco estas seneco, kaj ekzisto estas ekzisto." Praktiki do estas antaŭeniri malgraŭ limigo.
Ne ĉio, kion oni faras, ekzemple kuŝado, estas zenpraktiko. Kiam la limoj, kiujn oni akceptas, ne plu limigas, tio estas zenpraktiko. Sed se oni dirus, "Ĉia agado estas budhonaturo, do mia agado ne gravas; ne necesas, ke mi praktiku sidadon", tio estus dualisma kompreno pri la ĉiutaga vivo. Se la agado efektive ne gravus, ne necesus, ke oni tion diru. Se vi zorgas pri via agado, via sinteno estas dualisma. Se vi ne zorgas pri via agado, vi ne diros, ke vi ne zorgas. Kiam vi sidas, sidu. Kiam vi manĝas, manĝu. Nur tion faru. Se vi diras, "Ne gravas", tio signifas, ke vi serĉas pretekston por agi laŭplaĉe per via eta menso. Ĝi signifas, ke vi kroĉiĝas al ia estaĵo aŭ agado. Tio ne estas la signifo de la diraĵoj, "Sidi estas sufiĉe," aŭ "Ĉia agado estas zenpraktiko." Ĉia agado ja estas zenpraktiko, sed, ĉar ĝi estas, ne necesas tion diri.
Kiam oni sidas, oni devas simple sidi sen ia ĝeno pro doloroplenaj kruroj aŭ dormemo. Jen sidado. Sed komence estas tre malfacile akcepti sidadon tia, kia ĝi estas. Ĝenas la sento, kiun oni havas en praktiko. Sed kiam oni povas fari ĉion, ĉu bonan aŭ malbonan, sen maltrankviliĝo kaj sen ĝeno pro la sento, tiam oni komprenas la signifon de "Ekzisto estas ekzisto, kaj seneco estas seneco."
Kiam oni suferas pro malsano, ekzemple kancero, kaj oni konstatas, ke oni ne plu vivos post eble du aŭ tri jaroj, tiam eble oni komencos praktiki, serĉante ion sur kio oni povas apogi sin. Eble iu apogos sin sur la helpo de Dio. Eble iu alia komencos praktiki sidadon. Ties praktiko celos la atingon de mensa seneco. Tiu klopodos por liberiĝi de la suferado kiun implicas dualismo. Jen la praktiko de "Ekzisto estas seneco, kaj seneco estas ekzisto." Tiu deziros sperti senecon en la vivo, pro la vero de seneco. Se iu praktikos tiel, kredante kaj penante, li profitos, kompreneble, sed tia praktiko ne estos perfekta.
Kiam oni, konstatante la mallongecon de la vivo, ĝuas la vivon tagon post tago, momenton post momento, tiam oni spertos la vivon de "Ekzisto estas ekzisto, kaj seneco estas seneco." Kiam alvenas Budho, oni bonvenigas lin. Kiam alvenas Diablo, oni bonvenigas lin. La fama ĉina zenmajstro Umono diris, "Sunvizaĝa Budho, lunvizaĝa Budho." Kiam li estis malsana, iu demandis lin, "Kiel vi fartas?" Li respondis, "Sunvizaĝa Budho, lunvizaĝa Budho." Jen la vivo de "Ekzisto estas ekzisto, kaj seneco estas seneco." Ne ekzistas problemo. Unu jaro da vivo estas bona. Cent jaroj da vivo estas bonaj. Se vi daŭre praktikos, vi atingos tian etapon.
Komence vi spertos kelkajn malfacilaĵojn, kaj necesos, ke vi klopodu por daŭrigi vian praktikon. Por komencanto, praktiko sen peno ne estas ĝusta praktiko. Por komencanto, praktiko postulas grandan penon. Aparte por junuloj, estas necese klopodegi por atingi ion. Oni devas etendi la brakojn kaj krurojn kiel eble plej vaste. Ekzisto estas ekzisto. Oni devas laŭiri la propran vojon ĝis fine oni konstatas, ke oni devas forgesi sin mem. Ĝis tiam, estas malprave opinii, ke ĉia agado estas zenpraktiko, aŭ, ke ne gravas ĉu aŭ ne oni praktikas. Tamen, kiam oni klopodas kiel eble plej bone por daŭrigi la praktikon per la tuta menso kaj tuta korpo, sen ia ideo pri gajno, tiam la agado estas ĝusta praktiko. Sed nura daŭrigo devus esti via celo. Kiam vi agas, nur la agado devus esti via celo. Ekzisto estas ekzisto, kaj vi estas vi, kaj vera seneco realiĝos en via praktiko.
Post sidado oni riverencas planken naŭfoje. Per riverencado oni rezignas la propran memon. Rezigni la propran memon signifas rezigni dualismajn ideojn. Tial zenpraktiko neniel diferencas de riverencado. Kutime oni riverencas por honori ion kio, pli ol oni mem, meritas respekton. Sed kiam oni riverencas al Budho oni devas ne teni ideon pri Budho; oni devas unuiĝi kun Budho, oni jam estas Budho. Kiam oni unuiĝas kun Budho, kun ĉiu estaĵo, tiam oni trovas la esencan signifon de ekzisto. Kiam oni forgesas ĉiun dualisman ideon, tiam ĉio instruas, kaj ĉio fariĝas objekto de adoro.
Kiam ĉio ekzistas en la granda menso, ĉiuj dualismaj rilatoj forfalas. Ne ekzistas distingo inter ĉielo kaj tero, viro kaj virino, instruisto kaj lernanto. Iufoje viro riverencas al virino, iufoje virino al viro. Iufoje disĉiplo riverencas al majstro, iufoje majstro al disĉiplo. Majstro kiu ne povas riverenci al disĉiplo ne povas riverenci al Budho. Iufoje majstro kaj disĉiplo riverencas kune al Budho. Iufoje oni riverencas al katoj kaj hundoj.
En la granda menso, ĉio samvaloras. Ĉio estas Budho mem. Oni vidas ion, aŭ aŭdas ion, kaj jam oni havas ĉion tian, kia ĝi estas. En praktiko, oni devas akcepti ĉion tia, kia ĝi estas, kaj respekti ĉiun estaĵon kiel Budhon. Jen budheco. Tiel Budho riverencas al Budho, kaj oni riverencas al si mem. Jen la vera riverencado.
Se vi ne tenas firme en via praktiko la fidon pri via granda menso, vi riverencas dualisme. Kiam vi estas vere vi, tiam vi riverencas al vi mem esence, kaj vi unuiĝas kun ĉio. Nur kiam vi estas vere vi, vi povas riverenci al ĉio esence. Riverencado estas tre serioza praktiko. Vi devas esti preta por riverencado eĉ en via lasta momento. Kiam vi ne povas fari ion alian, riverencu. Tia fido estas necesa. Riverencu tiamaniere, kaj ĉiuj reguloj, ĉiuj instruoj estos viaj, kaj vi posedos ĉion en via granda menso.
Sen-no-Rikjuo, la fondinto de la japana teceremonio, mortigis sin en 1591 laŭ ordono de sia mastro, Hidejoŝio. Ĝuste antaŭ la sinmortigo, Rikjuo diris, "Kiam mi tenas ĉi tiun glavon, tiam ekzistas nek Budho nek patriarkoj." Li volis diri, ke kiam oni tenas la glavon de la granda menso, tiam ne ekzistas la dualisma mondo. Nur ĉi tiu spirito ekzistas. Tia neŝancelebla spirito ĉiam ĉeestis la teceremonion de Rikjuo. Li neniam agis laŭ dualisma maniero; ĉiumomente li estis preta por la morto. Dum ĉiu ceremonio li mortis, kaj naskiĝis denove. Jen la spirito de la teceremonio. Tiel oni riverencas.
Ĉe la frunto de mia instruisto estis kalo pro riverencado. Li sciis, ke li estis obstina, malcedema ulo, tial li riverencis, kaj riverencis, kaj riverencis. Li tion faris ĉar en la cerbo li ĉiam aŭdis la admonan voĉon de sia majstro. Li aliĝis al la Soto-ordeno kiam li havis tridek jarojn, kio estas iom maljuna aĝo por komencanta japana pastro. Kiam oni estas juna, oni estas malpli obstina, kaj la egoismo estas pli facile forigebla. Lia majstro do nomis lin "malfrualiĝulo", kaj admonis lin pro tio, ke li tiel malfrue aliĝis. Fakte, lia majstro amis lin pro lia obstina karaktero. Kiam mia instruisto havis sepdek jarojn, li diris, "Kiam mi estis juna mi similis tigron, sed nun mi similas katon!" Tre plaĉis al li, ke li similis katon.
Riverencado helpas la forigon de egoismaj ideoj. Tio ne estas facila. Forigi tiajn ideojn estas malfacile, do riverencado estas altvalora praktiko. La celo ne gravas; valoras la klopodo por pliboniĝo. Tia praktiko ne havas finon.
Ĉiu riverenco esprimas unu el la kvar budhanaj votoj. Jen ili: "Kvankam sentivaj estaĵoj sennombras, ni votas ilin savi. Kvankam malsaĝaj deziroj senfinas, ni votas ilin haltigi. Kvankam la instruo senlimas, ni votas ĝin mastri. Kvankam iluminiĝo ne atingeblas, ni votas tien iri." Se ĝi estas neatingebla, kiel ni povas tien iri? Sed ni devas! Jen Budhismo.
Se oni pensas, "Mi povas, tial mi faros", tio ne estas Budhismo. Malgraŭ tio, ke ni ne povas, ni devas fari; nin instigas nia vera naturo. Sed efektive, ne gravas ĉu ni povas aŭ ne. Se forigo de egoismaj ideoj estas nia plej interna deziro, ni devas tion fari. Kiam ni klopodas pri tio, kvietiĝas nia plej interna deziro, kaj ĉeestas iluminiĝo. Antaŭ ol oni decidas tion fari, oni spertas malfacilaĵojn, sed post la komenco oni spertas neniujn. La klopodo kvietigas la plej internan deziron. Ekzistas neniu alia metodo por atingi trankvilon. Mensa trankvilo ne signifas ĉeson de agado. Vera trankvilo troviĝas en agado mem. Oni diras, "Estas facile atingi trankvilon en neagado, malfacile en agado; sed trankvilo en agado estas vera trankvilo."
Post kiam oni praktikis sidadon iom da tempo, oni konstatas, ke rapida, eksterordinara progreso ne eblas. Kvankam oni multe klopodas, oni progresas nur iom post iom. Tio ne similas marŝadon sub pluvo; tiam, oni scias, ke oni malsekiĝas. En nebulo oni ne scias, ke oni malsekiĝas, sed dum marŝado oni malsekiĝas iom post iom. Se la menso tenas ideon pri progreso, oni eble diras, "Ho, la paŝado estas treege malrapida!" Sed efektive ĝi ne estas. Kiam oni malsekiĝas per nebulo, estas malfacile resekiĝi. Ne necesas do, ke oni zorgu pri la progreso. Tio similas lernadon de fremda lingvo; oni ne povas finlerni ĝin subite, sed per ripetado oni povas mastri ĝin. Jen la metodo de la Soto-skolo. Oni povas diri, ke ni progresas iom post iom, aŭ, ke ni eĉ ne atendas progreson. Sufiĉas, ke ni sincere klopodu, momenton post momento. Ne ekzistas iluminiĝo ekster nia praktiko.
Mi ne emas paroli post sidado. Ŝajnas al mi, ke la praktiko mem estas sufiĉa. Sed se mi devas paroli, mi deziras priparoli tion, ke estas bonege praktiki sidadon. Ni celas nur teni tian praktikon eterne. Tia praktiko ekzistis dekomence, kaj ĝi daŭros tra senfina estonteco. Striktsence, por homo ekzistas neniu alia praktiko. Ekzistas neniu alia vivmaniero. Zenpraktiko estas la esprimo de nia vera naturo.
Kompreneble, ĉiu nia agado estas la rekta esprimo de nia vera naturo, sed sen praktiko estas malfacile konstati tion. Agado estas natura por homo kaj por ĉiu estaĵo. Dum oni vivas, oni ĉiam faras ion. Sed kiam oni pensas, "Mi faras ion," aŭ "Necesas, ke mi faru ion," aŭ "Mi devas atingi ion eksterordinaran," tiam oni efektive faras nenion. Kiam oni rezignas, kiam oni ne plu deziras, kiam oni ne klopodas por atingi ion eksterordinaran, tiam oni faras ion. Kiam ne ekzistas ideo pri gajno, tiam oni faras ion. Dum sidado, oni ne celas ion eksterordinaran. Eble oni opinias, ke oni faras ion tian, sed efektive oni simple esprimas la veran naturon. La agado kvietigas la plej internan deziron. Sed se oni opinias, ke oni celas ion eksterordinaran, tio ne estas ĝusta praktiko.
Se oni daŭrigas tian simplan praktikon ĉiutage, oni akiros mirindan potencon. Antaŭ ol oni atingas ĝin, ĝi estas mirinda, sed post kiam oni atingas ĝin, ĝi estas io neeksterordinara. Ĝi estas nur oni mem, io neeksterordinara. Ĉina poeto skribis: "Mi iris kaj mi revenis. Io neeksterordinara. Rozanio fama pro nebulecaj montoj; Sekio pro la akvo." Oni opinias, ke estus bonege rigardi la faman montaron kovritan per nebuloj, kaj la akvon kiu laŭdire kovras la tutan teron. Sed se oni vojaĝus tien, oni vidus nur akvon kaj montojn. Ion neeksterordinaran.
Estas iom mistere, ke por tiuj, kiuj ne spertis iluminiĝon, iluminiĝo estas io mirinda. Sed kiam oni atingas ĝin, ĝi estas nenio. Tamen ĝi ne estas nenio. Ĉu vi komprenas? Por patrino kiu havas infanojn, havi infanojn estas neeksterordinare. Jen zenpraktiko. Se vi daŭrigos tian praktikon, pli kaj pli vi akiros ion - ion neeksterordinaran, tamen ion. Eble oni nomus ĝin "universala naturo", aŭ "budhonaturo", aŭ "iluminiĝo". Ĝi havas multajn nomojn, sed por tiu, kiu havas ĝin, ĝi estas nenio - kaj ĝi estas io.
Kiam oni esprimas la veran naturon, tiam oni estas homo. Kiam oni ne faras tion, oni ne scias, kio oni estas. Oni ne estas besto, ĉar oni marŝas dupiede. Oni diferencas de besto, sed kio oni estas? Eble oni estas fantomo; oni ne scias kiel sin nomi. Tia kreaĵo efektive ne ekzistas. Ĝi estas iluzio. Oni ne plu estas homo, sed oni ja ekzistas. Kiam Zeno ne estas Zeno, nenio ekzistas. Intelekte mia parolo estas sensenca, sed se vi spertis veran praktikon, vi komprenas tion, kion mi celas. Se io ekzistas, ĝi havas la propran veran naturon, la budhonaturon. En la sutro "parinirvana" Budho diras, "Ĉio havas budhonaturon"; sed Dogeno interpretas tion jene: "Ĉio estas budhonaturo." Tio diferencas. Se oni diras "Ĉio havas budhonaturon," tio signifas, ke budhonaturo estas en ĉiu estaĵo, do budhonaturo diferencas de ĉiu estaĵo. Sed se oni diras, "Ĉio estas budhonaturo," tio signifas, ke ĉio estas budhonaturo mem. Se ne ekzistas budhonaturo, ekzistas nenio. Io aparte de budhonaturo estas nura iluzio. Eble ĝi ekzistas enmense, sed tiaj aferoj ne vere ekzistas.
Tial, por esti homo oni devas esti Budho. Budhonaturo estas alia nomo por homa naturo, la vera homa naturo. Tial, kvankam oni faras nenion, oni efektive faras ion. Oni esprimas sin. Oni esprimas sian veran naturon. La okuloj esprimas; la voĉo esprimas; la mieno esprimas. La plej grava afero estas tio, ke oni esprimas sian veran naturon per la plej simpla, plej taŭga maniero, kaj konscias ĝin en la plej malgrandaj aferoj.
Dum vi daŭrigos tian praktikon, semajnon post semajno, jaron post jaro, via sperto pli kaj pli profundiĝos, kaj via sperto ampleksos ĉion, kion vi faras en la ĉiutaga vivo. La plej grava afero estas tio, ke vi forgesu ĉiun ideon pri gajno, ĉiun dualisman ideon. Alivorte, simple praktiku sidadon en la ĝusta pozicio. Ne pensu pri io ajn. Simple restu ĉe via kuseno, sen anticipo. Tiel finfine vi revenos al via vera naturo. Alivorte, via vera naturo revenos al si mem.
Mi parolas ne por doni al vi ian intelektan komprenon, sed nur por esprimi mian estimon por nia zena praktiko. La ebleco sidi kun vi estas tre, tre neordinara. Kompreneble, ĉia nia agado estas neordinara, ĉar la vivo mem estas neordinara. Budho diris, "Konscio pri la valoro de la homa vivo estas neordinara kiel koto sur ungo." Koto malofte algluiĝas al ungo, ĉu ne? La homa vivo estas rara kaj mirinda. Kiam mi sidas mi volas resti tiel eterne, sed mi instigas min al aliaj praktikoj, ekzemple deklamado de sutro, aŭ riverencado. Kaj kiam mi riverencas, mi pensas, "Ĉi tio estas mirinda." Sed mi devas ŝanĝi mian praktikon denove por deklami sutron. Mi do parolas por esprimi mian estimon, nur por tio. Ni sidas ne por akiri ion, sed por esprimi nian veran naturon. Jen nia praktiko.
Se oni deziras esprimi sin, sian veran naturon, oni devas havi naturan kaj taŭgan metodon de esprimo. Se oni balancetiĝas dekstren kaj maldekstren ĉe sidiĝo aŭ leviĝo post sidado, oni tiel esprimas sin. Ne temas pri preparado por praktiko, aŭ malstreĉiĝo post praktiko; temas pri parto de la praktiko mem. Sekve oni devas ne fari tion kvazaŭ oni preparus sin por io alia. Ĉi tio rilatas ankaŭ al la ĉiutaga vivo. Kuirado, aŭ prilaborado de manĝaĵo, ne estas preparado, laŭ Dogeno; tio estas praktiko. Oni kuiras ne por pretigi manĝaĵon por iu aŭ por si mem, sed por esprimi sincerecon. Tial kiam vi kuiras, vi devas esprimi vin per via agado en la kuirejo. Lasu, ke vi havu sufiĉe da tempo. Laboru sen ia distraĵo, sen ia anticipo. Simple kuiru! Tio estas esprimo de sincereco, parto de praktiko. Necesas sidado, sed sidado ne estas nia sola vojo. Kion ajn vi faras, tio devas esti esprimo de la sama profunda agado. Vi devas atenti tion, kion vi faras. Ne ekzistas preparado por io alia.
La bodisatvan vojon oni nomas "la unuidea vojo", aŭ "milmejla fervojo". La fervojo neniam ŝanĝiĝas. Se ĝi fariĝus pli larĝa aŭ mallarĝa, estus katastrofe. Kien ajn oni iras, la fervojo estas ĉiam sama. Jen la bodisatva vojo. Se la suno leviĝus en la okcidento, la bodisatvo ankoraŭ havus nur unu vojon. La vojo estas tio, ke ĉiumomente li esprimas sian naturon kaj sian sincerecon.
Mi parolas pri fervojo, sed efektive tio ne ekzistas. Sincereco mem estas la fervojo. Ŝanĝiĝos la vidaĵoj, kiujn oni vidas de la fervojo, sed oni ĉiam veturas laŭ la sama vojo. La fervojo ne havas komencon aŭ finon; ĝi estas senkomenca, senfina. Ekzistas nek ekirejo nek celo, nek io por atingi. Simple veturi laŭ la fervojo estas nia agado. Jen la naturo de nia zenpraktiko.
Sed se oni scivolas pri la fervojo, ĉeestas danĝero. Oni devas ne rigardi la fervojon. Se oni tion farus, oni kapturniĝus. Oni simple atentu la vidaĵojn, kiujn oni vidas dumveture. Jen nia agado. Ne necesas, ke pasaĝero scivolu pri la fervojo. Iu prizorgos tion; Budho prizorgos tion. Sed kelkfoje ni penas kompreni la fervojon, ĉar ni scivolas pri tiu, ĉar ĝi estas ĉiam sama. Ni scivolas, "Kiel eblas, ke la bodisatvo estas ĉiam sama? Kio estas lia sekreto?" Sed ne ekzistas sekreto. Ĉiu havas la saman naturon, kiel havas la fervojo.
Ekzistis du bonaj amikoj, Ĉokeo kaj Hofukuo. Ili parolis pri la bodisatva vojo, kaj Ĉokeo diris, "Eĉ se iluminito havus malbonajn dezirojn, ankoraŭ Budho ne havus du specojn de vortoj. Laŭ mi, Budho havas vortojn, sed neniujn dualismajn vortojn." Hofukuo respondis, "Kvankam vi tion diras, via diraĵo ne estas perfekta." Ĉokeo demandis, "Kio estas via kompreno pri la vortoj de Budho?" Hofukuo diris, "Ni jam sufiĉe diskutis, tial ni trinku tason da teo!" Hofukuo ne respondis al sia amiko pro tio, ke oni ne povas doni vortan interpreton pri nia vojo. Tamen, kiel parto de sia praktiko, ĉi tiuj bonaj amikoj diskutis la bodisatvan vojon malgraŭ tio, ke ili ne atendis, ke ili trovos novan interpreton. Tial Hofukuo respondis, "Nia diskuto finiĝas. Ni trinku tason da teo!"
Tio estas tre bona respondo, ĉu ne? Mia parolo estas simila - kiam finiĝas mia parolado, finiĝas via aŭskultado. Ne necesas, ke vi memoru la parolon. Ne necesas, ke vi komprenu la parolon. Vi komprenas. Vi havas plenan komprenon ene de vi. Ne ekzistas problemo.
La hindaj pensmaniero kaj praktiko, kiujn renkontis Budho, baziĝis sur la ideo, ke la homo estas kombinaĵo de spiritaj kaj materiaj elementoj. La hindoj opiniis, ke la materia parto limigas la spiritan parton, sekve la religia praktiko celis al tio, ke oni malfortigu la materian elementon por liberigi kaj fortigi la spiriton. Tial la praktiko, kiun trovis Budho en Hindio, emfazis la asketismon. Sed kiam li praktikis asketismon, Budho konstatis, ke la klopodo por materia purigo ne havas finon; ke tiel la religia praktiko iĝas tre idealisma. Tia militado kontraŭ la korpo povas ĉesi nur kiam oni mortas. Sed, laŭ ĉi tiu hinda pensmaniero, ni revenos al la vivo fojon post fojo por denove ripeti la lukton, sen la atingo de perfekta iluminiĝo. Kaj eĉ se oni povus malfortigi la materian potencon sufiĉe por liberigi la spiritan povon, tio efikus nur dum oni daŭrigas la asketisman praktikon. Se oni revenus al la ĉiutaga vivo, oni devus plifortigi la korpon, sed tiam necesus, ke oni malfortigu ĝin denove por reakiri spiritan povon. Oni devus ripeti la serion fojon post fojo. Eble tio trosimpligas la hindan praktikon, kiun renkontis Budho, kaj eble ni mokas ĝin, sed efektive iuj daŭrigas tian praktikon eĉ hodiaŭ. Kelkfoje, malgraŭ tio, ke oni ne konstatas la fakton, tia ideo kuŝas ĉe la fundo de la menso. Sed progreso ne rezultos el tia praktiko.
La vojo de Budho tre diferencis de tio. Komence li studis la hindan praktikon de sia tempo kaj sia loko, kaj li praktikis asketismon. Sed Budho ne interesiĝis pri la elementoj, kiuj konsistigas la homon, nek pri metafizikaj teorioj de la ekzisto. Pli interesis lin la stato de lia propra ekzisto ĉiumomente. Jen lia celo. Pano estas farita el faruno. Laŭ Budho, la grava afero estis, kiel faruno fariĝas pano post kiam oni enfornigas ĝin. Lia ĉefa intereso estis, kiel oni atingas iluminiĝon. La iluminito atingas ian perfektan, dezirindan staton, por si kaj por aliaj. Budho volis eltrovi, kiel homoj atingas tiun idealan karakteron - kiel diversaj saĝuloj el la pasinteco fariĝis saĝuloj. Por eltrovi kiel pasto iĝas perfekta pano, li faris panon fojon post fojo, ĝis li estis tre sukcesa. Jen lia praktiko.
Sed eble vi trovos, ke ne estas tre interese kuiri la saman manĝaĵon ĉiutage, fojon post fojo. Eble vi opinias, ke tio estas iom teda. Se oni perdas la spiriton de ripetado, tio ja estas tre malfacila; tial oni devas esti plena de forto kaj viglo. Ĉiuokaze, oni ne povas resti senmova; oni devas fari ion. Sekve, se oni faras ion, oni devas observi, kaj zorgi, kaj atenti. Nia vojo estas enfornigi la paston kaj rigardi ĝin zorge. Kiam oni komprenas, kiel la pasto fariĝas pano, tiam oni komprenas iluminiĝon. Nia ĉefa intereso do estas tio, kiel ĉi tiu materia korpo fariĝas saĝulo. Ni ne tre interesiĝas pri la naturo de faruno, aŭ pasto, aŭ saĝulo. Saĝulo estas saĝulo. Ni ne celas metafizikajn klarigojn pri la homa naturo.
Tial la tipo de praktiko, kiun ni emfazas, devas ne fariĝi idealisma. Se artisto fariĝus tro idealisma, li mortigus sin, ĉar inter lia idealo kaj lia reala kapablo troviĝus larĝa breĉo. Ĉar ne ekzistus ponto sufiĉe longa por transiri la breĉon, li malesperus. Jen la kutima spirita vojo. Sed nia spirita vojo ne estas tiom idealisma. Iasence oni devas esti idealisma; almenaŭ oni devas interesiĝi pri preparado de pano, kiu bonaspektas kaj bongustas! Reala praktiko estas tio, ke oni ripetadas la agadon, fojon post fojo, ĝis oni eltrovas, kiel fariĝi pano. Ne ekzistas sekreto pri nia vojo. Nia vojo estas nur tio, ke ni praktikas sidadon kaj nin enfornigas.
Mia majstro mortis kiam mi havis 31 jarojn. Kvankam mi deziris dediĉi min nur al zenpraktiko ĉe la monaĥejo Ejhejĝi, mi devis heredi la postenon de mia majstro ĉe lia templo. Mi fariĝis tre okupata, kaj pro mia juneco, mi travivis multajn malfacilaĵojn. Tiuj malfacilaĵoj donis al mi iom da sperto, sed tio valoras neniom en komparo kun la vera, trankvila, serena vivmaniero.
Necesas, ke ni laŭiru la konstantan vojon. Zeno ne estas ia speco de ekscitiĝo, sed atento al la kutima ĉiutaga rutino. Se oni tro okupiĝas kaj ekscitiĝas, la menso estas malglatigita kaj ĉifonita. Tio ne estas bona. Se oni povas, oni devas ĉiam strebi al trankvilo kaj ĝojo, kaj eviti ekscitiĝon. Kutime oni fariĝas pli kaj pli okupata, tagon post tago, jaron post jaro, aparte en ĉi moderna mondo. Se post longa tempo oni revizitas malnovajn, bone konatajn lokojn, oni miras pro la ŝanĝoj. Tio estas neevitebla. Sed se oni interesiĝas pri iu ekscita afero, aŭ pri la propra ŝanĝiĝo, oni tute implikiĝas en la okupata vivmaniero, kaj oni perdiĝas. Tamen, se la menso restas trankvila kaj konstanta, oni povas deteni sin de la brua mondo, eĉ se oni estas ĉirkaŭita per ĝi. En la mezo de bruo kaj ŝanĝiĝo, la menso restas kvieta kaj firma.
Zeno ne estas io, pro kio oni ekscitiĝas. Iuj komencas praktiki Zenon pro scivolemo, kaj tiel ili nur fariĝas pli okupataj. Se via praktiko difektas vin, ĝi estas sensenca. Mi opinias, ke se vi strebus praktiki sidadon unu fojon ĉiusemajne, tio sufiĉe okupus vin. Ne tro multe interesiĝu pri Zeno. Kiam junuloj ekscitiĝas pri Zeno, ofte ili forlasas la lernejon, kaj foriras al monto aŭ arbaro por sidadi. Tia intereso ne estas ĝusta intereso.
Simple daŭrigu vian trankvilan, ordinaran praktikon, kaj via karaktero konstruiĝos. Se via menso ĉiam okupiĝas, vi ne havos tempon por konstruado, kaj vi ne sukcesos, aparte se vi tro multe klopodas pri tio. Konstruado de karaktero similas panon - oni devas miksi zorge, paŝon post paŝo, kaj modera temperaturo estas postulata. Vi konas vin tre bone, kaj vi scias, kiom da varmo vi bezonas. Vi scias precize tion, kion vi bezonas. Sed se vi tro ekscitiĝas, vi forgesos kiom da varmo ĝustas por vi, kaj vi perdos la propran vojon. Tio estas tre danĝera.
Budho diris la samon pri la bona bovkondukisto. Tiu scias kiom da ŝarĝo la bovo povas porti, kaj li zorgas pri tio, ke la bovo ne estas troŝarĝita. Vi scias vian vojon kaj vian mensostaton. Ne portu ŝarĝon tro pezan! Budho ankaŭ diris, ke konstruado de karaktero similas konstruadon de digo. Oni devas esti tre zorgema kiam oni konstruas digon. Se oni tro rapidas, akvo tralikiĝos. Konstruu zorge, kaj vi havos bonan digon por akvorezervujo.
Nia neekscita metodo de praktiko eble ŝajnas tre negativa. Ĝi ne estas tia. Ĝi estas saĝa kaj efika metodo per kiu ni prilaboras nin mem. Ĝi estas nur tre simpla. Mi konstatas, ke tiu punkto estas tre malfacila por iuj, aparte por junuloj. Aliflanke, eble oni supozas, ke mi aludas iompostioman atingon. Sed ne temas pri tio. Efektive, ĉi tiu vojo estas la subita vojo, ĉar kiam la praktiko estas trankvila kaj ordinara, la ĉiutaga vivo mem estas iluminiĝo.
La plej grava afero pri nia praktiko estas tio, ke la peno estu ĝusta aŭ perfekta. Necesas ĝusta peno al la ĝusta celo. Se la peno miscelas, aparte se oni ne konscias tion, la peno estas iluzia. La peno en nia praktiko devas direktiĝi de atingo al neatingo.
Kutime kiam oni faras ion, tiam oni deziras atingi ion; oni kroĉiĝas al ia rezulto. Direktiĝi de atingo al neatingo signifas, ke oni liberiĝas de la nenecesaj kaj malbonaj rezultoj de penado. Se oni faras ion laŭ la spirito de neatingo, tio enhavos bonan kvaliton. Sufiĉas do, ke oni simple faru ion sen ia speciala peno. Kiam ekzistas speciala peno por atingi ion, tiam ia troa kvalito, ia aldonita elemento enmiksiĝas. Vi devas forigi troajn aferojn. Se via praktiko bonas, senkonscie vi fieros pro via praktiko. Tiu fiereco estas aldonita. Tio, kion vi faras, estas bona, sed io estas aldonita al ĝi. Vi devas forigi tion, kio estas aldonita. Tiu punkto estas tre, tre grava, sed kutime oni ne estas sufiĉe subtila por kompreni ĝin, kaj oni misdirektiĝas.
Ĉar ni ĉiuj same agadas, kaj same eraras, ni ne konscias tion. Tial, senkonscie, ni multe eraras. Kaj ni estigas problemojn inter ni. Tia malĝusta peno kaŭzas tion, ke oni estas laŭdire "difektita per instruo", aŭ "difektita per praktiko". Oni implikiĝas en ia ideo pri praktiko aŭ atingo, kaj oni ne povas liberiĝi. Kiam oni implikiĝas en ia dualisma ideo, tio signifas, ke la praktiko ne estas pura. Sed pureco ne estas stato, en kiu oni poluras ion malpuran por purigi ĝin. Pureco estas la stato de ĉio, kia ĝi estas. Kiam io estas aldonita, tio estas malpura. Kiam io estas dualisma, tio estas malpura. Se vi atendas, ke vi atingos ion per zenpraktiko, vi jam implikiĝas en malpura praktiko. Estas ĝuste se oni diras, ke praktiko ekzistas, ke iluminiĝo ekzistas, sed oni devas ne esti kaptita per la dirado. Oni devas ne esti makulita per tio. Se vi praktikas sidadon, nur praktiku sidadon. Se iluminiĝo venas, ĝi venas. Vi devas ne kroĉiĝi al iluminiĝo. La vera spirito de sidado ĉiam ĉeestas, eĉ se vi ne konscias tion; do tute forgesu tion, kion eble vi gajnas. Simple praktiku. La spirito de sidado esprimos sin, tiam vi atingos ĝin.
Oni demandas: Kiel oni praktikas sidadon sen ia ideo pri gajno? Kia peno necesas por tia praktiko? La respondo estas: Oni penas forigi tion, kio estas aldonita al la praktiko. Se aperas ideo aldonita, oni devas forigi ĝin; la praktiko devas resti pura. Jen la celo al kiu nia peno direktiĝas.
Oni diras, "La aplaŭdsono de unu mano." Kutime oni aplaŭdas per du manoj, kaj supozeble se nur unu mano aplaŭdus ne aŭdiĝus sono ia ajn. Sed efektive, unu mano jam estas sono. Malgraŭ tio, ke oni ne aŭdas ĝin, sono ekzistas. Se oni aplaŭdas dumane, sono aŭdiĝas. Sed se sono ne ekzistus antaŭe, oni ne povus kaŭzi la sonon. Antaŭ ol oni kaŭzas sonon, sono ekzistas. Pro tio, ke sono ekzistas, oni povas kaŭzi sonon, kaj oni povas aŭdi ĝin. Sono ekzistas ĉie. Se oni nur praktikas ĝin, sono ekzistas. Ne klopodu por aŭskulti ĝin. Se vi ne aŭskultas, la sono estas ĉie. Ĉar vi klopodas por aŭskulti, kelkfoje sono ekzistas, kelkfoje ne. Ĉu vi komprenas? Eĉ se vi ne klopodas, vi posedas la spiriton de Zeno ĉiam. Sed se vi serĉas ĝin, se vi penas vidi la spiriton, vi ne posedas ĝin.
Vi vivas en ĉi tiu mondo kiel individuo, sed antaŭ ol vi fariĝis homo, vi jam ekzistis, vi ĉiam ekzistas. Ni ĉiam ekzistas. Ĉu vi komprenas? Vi opinias, ke antaŭ via naskiĝo vi ne ekzistis. Sed kiel vi povis eniri la mondon, se vi ne ekzistis? Ĉar vi jam ekzistis, vi povis eniri la mondon. Ankaŭ, estaĵo ne povas malaperi se ĝi ne ekzistas. Ĉar io ekzistas, ĝi povas malaperi. Eble vi opinias, ke kiam vi mortos, vi malaperos, vi ne plu ekzistos. Sed kvankam oni malaperas, tio kio ekzistas ne povas malekzisti. Jen la magio. Oni ne povas sorĉi la mondon per magio. La mondo jam estas magio. Se oni rigardas ion, ĝi povas malaperi, sed se oni ne penas rigardi ĝin, ĝi ne povas malaperi. Ĉar oni rigardas, ĝi povas malaperi; sed se neniu rigardas, kiel ĝi povas malaperi? Se iu rigardas vin, vi povas forkuri de li; sed se neniu rigardas, vi ne povas forkuri de vi mem.
Tial, ne klopodu por vidi ion difinitan, ne klopodu por atingi ion eksterordinaran. Vi jam havas ĉion en via propra pura spirito. Se vi komprenas tiun finan fakton, ne ekzistas timo. Eble ekzistas ia malfacilaĵo, kompreneble, sed timo ne ekzistas. Se oni spertas malfacilaĵon sen kompreno pri la malfacilaĵo, tio estas vera malfacilaĵo. Eble oni ŝajnas tre memfidema, eble oni opinias, ke oni klopodegas ĝustadirekte, sed senkonscie la agado rezultas el timo. Por tiu, io ja povas malaperi. Sed se via peno direktiĝas ĝuste, ne ekzistas timo pri perdo. Eĉ se la direkto ne ĝustas, se vi konscias tion vi ne iluziiĝas. Ne ekzistas io ajn, kio povas esti perdita. Ekzistas nur la konstanta, pura spirito de ĝusta praktiko.
Kiam oni praktikas sidadon, la menso fariĝas trankvila kaj tre simpla. Sed kutime la menso estas tre okupata kaj komplika, kaj estas malfacile atenti tion, kion oni faras. Tio sekvas de la fakto, ke antaŭ ol oni agas, oni pensas, kaj la pensado postlasas ian spuron. La agadon ombras ia antaŭformita ideo. La pensado ne nur postlasas ian spuron aŭ ombron, sed ankaŭ enradikigas en oni aliajn konceptojn pri aliaj agadoj kaj estaĵoj. Tiuj spuroj kaj konceptoj komplikegas la menson. Kiam oni agas per tre simpla, klara menso, ne ekzistas koncepto aŭ ombro, kaj la agado estas forta kaj sincera. Sed kiam oni agas per komplika menso, rilate al aliaj estaĵoj kaj personoj, aŭ al socio, la agado fariĝas tre malsimpla.
Plej ofte personoj direktiĝas al du aŭ tri celoj per unu ago. Oni diras, "Trafi du birdojn per unu ŝtono." Kutime oni penas fari tion. Pro tio, ke oni deziras trafi tro multe da birdoj, estas malfacile atenti unu agon, do eble oni finfine ne trafos birdojn iom ajn! Tia pensado ĉiam postlasas ombron sur la agado. La ombro efektive estas la pensado mem. Kompreneble, ofte necesas, ke oni pensu kaj preparu antaŭ ol oni agas. Sed ĝusta pensado ne postlasas ian ombron. Pensado, kiu postlasas spurojn, devenas de la rilatema, konfuzita menso. Rilatema menso estas menso, kiu starigas rilatojn inter si kaj aliaj estaĵoj, kaj tiel limigas sin mem. Tia eta menso estas tiu, kiu kreas ideojn pri gajno, kaj postlasas siajn spurojn.
Se vi postlasas spuron de pensado sur via agado, vi kroĉiĝos al la spuro. Ekzemple, vi eble diras, "Jen tio, kion mi faris!" Sed efektive, tio ne ĝustas. Rememorante, eble vi diras, "Mi faris tiun difinitan agon en tiu difinita maniero," sed fakte, precize tio neniam okazis. Kiam vi pensas tiamaniere, vi limigas la realan sperton pri tio, kion vi faris. Sekve, se vi kroĉiĝas al la ideo pri la agado, vi implikiĝas en egoismaj konceptoj.
Ofte oni opinias, ke tio, kion oni faras, estas bona; sed eble ĝi efektive ne estas. Kiam oni maljuniĝas, ofte oni fieregas pri tio, kion oni faris. Kiam personoj aŭskultas homon, kiu rakontas fiere pri iu faraĵo, tio impresas ilin strange, ĉar ili scias, ke la rakonto estas nur unuflanka. Ili scias, ke la rakonto ne estas ĝuste tio, kio okazis. Plue, se tiu homo fieras pri la faraĵo, la fiereco kreos problemon ĉe li. Dum li ripetas la memoraĵojn, lia karaktero pli kaj pli tordiĝos, ĝis li fariĝos tre malagrabla obstinulo. Jen ekzemplo pri la postlaso de pensospuro. Oni devas ne forgesi tion, kion oni faris, sed oni devas ne aldoni iun spuron. Postlasi spuron ne egalas memori ion. Necesas, ke ni memoru tion, kion ni faris, sed ni devas ne iasence kroĉiĝi al tio, kion ni faris. Tio, kion ni nomas "kroĉiĝado", estas nur tiuj spuroj de penso kaj agado.
Por ne postlasi spurojn kiam vi agas, vi devas agi per la tuta korpo kaj menso; vi devas atenti tion, kion vi faras. Vi devas fari tion tute, kiel bona fajro. Ne estu fumanta fajro. Vi devas forbruligi vin tute. Se vi ne forbruligas vin tute, spuro de vi estos postlasita en via agado. Restos io, kio ne estas forbruligita. Zena agado estas agado, kiu estas tute forbruligita, postlasinta nenion escepte de cindro. Jen la celo de praktiko. Tion aludis Dogeno, kiam li diris, "Cindro ne refariĝas brulligno." Cindro estas cindro. Cindro devas esti tute cindro. Brulligno devas esti brulligno. Kiam okazas tia agado, tiam la agado sufiĉas por ĉio.
Nia praktiko do ne temas pri unu horo aŭ du horoj, aŭ unu tago, aŭ unu jaro. Se vi praktikas sidadon per la tuta korpo kaj menso, eĉ dum momento, tio estas Zeno. Momenton post momento do vi devas dediĉi vin al via praktiko. Vi devas ne postlasi spurojn en via agado. Sed tio ne signifas, ke vi devas forgesi. Se vi komprenas tiun punkton, malaperos ĉiuj dualismaj pensoj kaj ĉiuj problemoj en la vivo.
Kiam vi praktikas Zenon vi unuiĝas kun Zeno. Ekzistas nek vi nek Zeno. Kiam vi riverencas, ekzistas nek Budho, nek vi. Unu kompleta riverenco okazas, nur tio. Jen iluminiĝo. Kiam Budho transdonis nian praktikon al Mahakaŝjapo, li nur levis floron, ridetante. Nur Mahakaŝjapo komprenis la intencon; la aliaj ne komprenis. Ni ne scias, ĉu tio estas historia fakto aŭ ne; sed ĝi estas signifoplena. Ĝi montras nian tradician manieron. Agado kiu klarigas ĉion estas ĝusta agado, kaj la sekreto de tiu agado estas transdonita de Budho al ni. Tio estas zena praktiko, ne leciono kiun li instruis, aŭ reguloj kiujn li starigis. Oni devas ŝanĝi la instruon kaj la regulojn konforme al la moroj de tiuj, kiuj observas ilin; sed oni ne povas ŝanĝi la sekreton de ĉi tiu praktiko. Ĝi estas eterne vera.
Por ni do ne ekzistas alia maniero por vivi en la mondo. Mi opinias, ke tio estas ĝuste vera; kaj oni povas facile akcepti tion, kompreni tion, utiligi tion. Se vi komparas la vivon, kiu baziĝas sur tia praktiko, kun tio, kio okazas en la mondo, en homa socio, vi konstatos kiom valoras tio, kion Budho transdonis al ni. Ĝi estas tre simpla, kaj praktiko estas tre simpla. Tamen oni devas ne malatenti ĝin; ĝian grandan valoron oni devas eltrovi. Kutime kiam io estas tre simpla, oni diras, "Ho, tion mi scias. Tio estas tre simpla. Ĉiuj scias tion." Sed se oni ne eltrovas ĝian valoron, ĝi signifas nenion. Tio egalas al nescio. Ju pli vi komprenas la kulturon, des pli vi komprenas, kiel vera kaj kiel necesa estas ĉi tiu instruo. Anstataŭ kritiki vian kulturon, vi devas dediĉi vian menson kaj korpon al ĉi tiu simpla praktiko. Sekve socio kaj kulturo kreskados el vi. Eble tiuj, kiuj tro kroĉiĝas al la kulturo, rajtas kritiki. Ilia kritikema sinteno signifas tion, ke ili revenas al la simpla vero, kiun transdonis Budho. Sed nia sinteno estas nur tio, ke ni atentas pri simpla fundamenta praktiko kaj simpla fundamenta kompreno pri la vivo. Devas ne resti spuroj en nia agado. Ni devas ne kroĉiĝi al komplikaj ideoj aŭ belaj estaĵoj. Ni devas ne serĉi ion bonan. La vero estas ĉiam proksima al la mano, ĉiam atingebla.
Ĉiu ekzistaĵo en la natura medio, ĉiu ekzistaĵo en la homa medio, ĉiu kulturaĵo kiun ni kreas, estas io donita, aŭ donata, relativsence. Sed, ĉar ĉio estas unu dekomence, efektive ni mem disdonas ĉion. Momenton post momento ni kreas ion, kaj tio estas nia vivoĝojo. Sed la "memo", kiu kreas kaj ĉiam disdonas, ne estas la "eta memo"; ĝi estas la "granda memo." Malgraŭ tio, ke vi ne konstatas la unuecon de tiu "granda memo" kun ĉio, kiam vi donas ion, tiam vi sentas plezuron, ĉar tiam vi sentas unuiĝon kun tio, kion vi donas. Tial estas pli agrable doni ol ricevi.
Ni diras, sanskritlingve, "Dana pragnja paramita". "Dana" signifas "doni"; "pragnja" estas "saĝeco"; kaj "paramita" signifas "transiri" aŭ "atingi la foran bordon." Oni povas kompari la vivon kun transiro de rivero. La celo de nia vivopeno estas atingi la foran bordon, atingi iluminiĝon. "Pragnja paramita" estas la vera vivosaĝeco, kaj signifas tion, ke per ĉiu paŝo laŭ la vojo, oni efektive atingas la foran bordon. Atingi la foran bordon per ĉiu paŝo de la transiro estas la vojo de ĝusta vivado. "Dana pragnja paramita" estas la unua el la ses metodoj de ĝusta vivado. La dua estas "sila pragnja paramita", aŭ la budhismaj reguloj. Sekvas "kŝanti pragnja paramita", aŭ persisto; "virja pragnja paramita", aŭ fervoro kaj konstanta peno; "djana pragnja paramita", aŭ zenpraktiko; kaj "pragnja paramita", aŭ saĝeco. Efektive tiuj ses estas unu, sed ni priskribas ses pro tio, ke oni povas rigardi la vivon de diversaj flankoj.
Dogeno diris, "Donado estas nekroĉiĝo." Alivorte, se oni ne kroĉiĝas al io ajn, oni donas ion. Ne gravas tio, kion oni donas. Se oni donas monereton aŭ folieton, tio estas "dana pragnja paramita". Se oni donas frazon, eĉ vorton de instruo, tio estas "dana pragnja paramita". Se oni donas laŭ spirito de nekroĉiĝo, la materiala donaĵo kaj la instrua donaĵo same valoras. Per la ĝusta spirito ĉio, kion oni faras, ĉio, kion oni kreas, fariĝas "dana pragnja paramita". Tial Dogeno diris, "Produkti ion aŭ partopreni homan agadon estas 'dana pragnja paramita'. Disponigi al iu pramon, aŭ fari por iu ponton estas 'dana pragnja paramita'." Efektive, doni frazon de instruo eble egalas disponigi al iu pramon!
Laŭ Kristanismo, ĉiu natura ekzistaĵo estas io, kion Dio kreis por ni, aŭ donis al ni. Jen perfekta kompreno pri donado. Sed se oni opinias, ke Dio kreis la homon, kaj ke oni estas iel disigita de Dio, oni emas supozi, ke oni povas krei ion apartan, ion ne donitan de li. Ekzemple, ni kreas aviadilojn kaj ŝoseojn. Kaj kiam ni ripetas, "Mi kreas, mi kreas, mi kreas," baldaŭ ni forgesas la naturon de la "mi" kiu efektive kreas la diversajn estaĵojn; ni baldaŭ forgesas pri Dio. Jen la danĝero de la homa kulturo. Fakte, kiam oni kreas per la "granda memo", oni donas; oni ne povas krei kaj posedi la kreaĵon, ĉar ĉion kreas Dio. Ne forgesu tiun punkton. Sed ĉar ni ja forgesas la naturon de la kreanto, kaj la kialon de la kreado, ni kroĉiĝas al la materiala aŭ mona valoro. Tio valoras neniom en komparo kun la absoluta valoro de kreaĵo de Dio. Eĉ se io ne valoras materiale aŭ relative en rilato al iu "eta memo", ĝi valoras absolute en rilato al si mem. Se oni ne kroĉiĝas al io, oni konscias ĝian absolutan valoron. Ĉio, kion vi faras, devas baziĝi sur tia konscio, ne sur materialaj kaj egoismaj ideoj pri valoro. Tiel, ĉio, kion vi faras, estas vere donado, estas "dana pragnja paramita".
Kiam oni sidas en la kruckrura pozicio, oni revenas al la fundamenta kreada agado. Ekzistas proksimume tri specoj de kreado. La unua okazas tiam, kiam ni rekonscias nin mem post la fino de sidado. Kiam ni sidas, ni estas nenio; ni eĉ ne konscias nin mem; ni nur sidas. Sed kiam ni stariĝas, ni ĉeestas! Jen la unua paŝo en kreado. Kiam vi ĉeestas, ĉio ĉeestas, ĉio estas tuj kreita. Kiam ni eliras el nenio, kiam ĉio eliras el nenio, ĉio aperas kiel freŝa, nova kreaĵo. Jen nekroĉiĝo. La dua speco de kreado okazas tiam, kiam vi agas, aŭ produktas aŭ preparas ion, ekzemple manĝaĵon aŭ teon. La tria speco okazas tiam, kiam vi kreas ion ene de vi, ekzemple edukadon, aŭ kulturon, aŭ arton, aŭ ian sistemon por la socio. Ekzistas do tri specoj de kreado. Sed se vi forgesus la unuan, la plej gravan, la aliaj du similus infanojn kiuj perdis la gepatrojn; tia kreado signifus nenion.
Kutime ĉiuj forgesas pri sidado. Ĉiuj forgesas pri Dio. Oni multe laboras pri la dua kaj tria specoj de kreado, sed Dio ne helpas la agadon. Kiel li povas helpi, se li ne konscias sian identecon? Tial ni havas tiom da problemoj en la mondo. Kiam ni forgesas la fundamentan fonton de nia kreado, ni similas infanojn kiuj perdis la gepatrojn kaj ne scias kion fari.
Kiam vi komprenas "dana pragnja paramita", tiam vi komprenos kiel ni kreas tiom da problemoj por ni mem. Kompreneble, kiu vivas, tiu kreas problemojn. Se ni ne venus en la mondon, niaj gepatroj ne spertus malfacilaĵojn pri ni! Nia nura alveno kreas problemojn por ili. Tio estas en ordo. Ĉio kreas iajn problemojn. Sed kutime oni supozas, ke post la morto ĉio finiĝos, la problemoj malaperos. Sed eble ankaŭ via morto kreos problemojn! Fakte, ni devas solvi aŭ forsolvi niajn problemojn dum ĉi tiu vivo. Sed se ni konscias tion, ke nian agadon kaj nian kreadon efektive donas la "granda memo", sekve ni ne kroĉiĝos, kaj ni ne kreos problemojn por ni mem aŭ por aliaj.
Kaj ni ne forgesu, tagon post tago, tion, kion ni jam faris; jen vera nekroĉiĝo. Kaj ni devas fari ion freŝan. Por fari ion freŝan, kompreneble ni devas memori la pasintecon, kaj tio estas en ordo. Sed ni devas ne daŭre teni tion, kion ni jam faris; ni devas nur konsideri ĝin. Kaj necesas, ke ni havu ideon pri tio, kio estas farenda estontece. Sed la estonteco estas la estonteco, la pasinteco estas la pasinteco; nun ni devas prilabori ion freŝan. Jen nia sinteno, jen la maniero laŭ kiu ni devas vivi en la mondo. Jen "dana pragnja paramita", jen donado, kreado por ni mem. Fari ion tutfine do egalas reveni al nia vera kreada agado. Tial ni sidas. Se ni ne forgesas tiun punkton, ĉio disvolviĝos bele. Sed se ni ja forgesas, la mondo estos plena de konfuzo.
Ekzistas kelkaj malĝustaj specoj de praktiko, kiujn vi devas kompreni. Kutime kiam oni praktikas sidadon, oni fariĝas tre idealisma, kaj oni starigas idealon aŭ celon, kiun oni penas atingi kaj plenumi. Sed kiel mi ofte diris, tio estas absurda. Kiam oni estas idealisma, oni entenas en si ian ideon pri gajno; kiam oni atingas la idealon aŭ celon, tiam la gajnemo kreos alian idealon. Sekve, dum la praktiko baziĝas sur ideo pri gajno, kaj dum oni praktikas sidadon idealisme, oni neniam efektive atingas la idealon. Plue, tiel oni rezignas la kernon de la praktiko. Ĉar la celo restas ĉiam antaŭe, oni ĉiam rezignas la nunon por atingi ian estontan idealon. Fine oni havas nenion. Tio estas absurda; tio ne estas taŭga praktiko iel ajn. Sed eĉ pli malbona ol tia idealisma sinteno estas tio, ke oni per zenpraktiko konkuras kun iu alia. Jen neinda, malnobla speco de praktiko.
Nia skolo "Soto" emfazas la metodon de "ŝikantaza", aŭ "simpla sidado." Fakte, ni ne preferas iun specialan nomon por nia praktiko; kiam ni praktikas sidadon ni nur praktikas, kaj ĉu aŭ ne ni trovas ĝojon en tio, ni simple praktikas. Malgraŭ tio, ke ni dormemas, ke ni enuas pro la sidado, pro la ĉiutaga ripetado; tamen ni daŭrigas la praktikon. Ĉu aŭ ne iu kuraĝigas nin, ni simple praktikas.
Eĉ se vi praktikus sidadon nehelpate, sen instruisto, mi opinias, ke vi povus konstati ĉu aŭ ne via praktiko taŭgas. Kiam vi enuas pro sidado, aŭ kiam vi sentas antipation pri via praktiko, sciu, ke tio estas averto. Vi senkuraĝiĝas tiam, kiam via praktiko fariĝas idealisma. Via praktiko entenas ideon pri gajno, kaj ĝi ne estas sufiĉe pura. Kiam via praktiko fariĝas iom akirema, tiam vi senkuraĝiĝas. Kontentiĝu do pro tio, ke ekzistas averto por montri al vi la problemon en via praktiko. Tiam, tute forgesante vian eraron kaj renovigante vian praktikon, vi povas reveni al via originala vojo. Jen tre grava afero.
Dum vi daŭrigas vian praktikon vi estas tute sekura, sed ĉar la daŭrigo estas malfacila, vi devas trovi rimedon por kuraĝigi vin. Ĉar estas malfacile kuraĝigi vin sen implikiĝo en ia malĝusta praktiko, daŭrigi nian puran praktikon sen helpo eble estus malfacile. Tial valoras instruisto. Instruisto ĝustigos vian praktikon. Kompreneble vi spertos grandajn malfacilaĵojn pro li, tamen vi restos sekura rilate al malĝusta praktiko.
La plimulto da zenbudhismaj pastroj spertis malfacilaĵojn pro siaj instruistoj. Kiam vi aŭdas pri tiuj malfacilaĵoj, eble vi supozas, ke sen tia sufero oni ne povas praktiki sidadon. Sed tio ne estas vera. Ĉu aŭ ne oni spertas malfacilaĵojn pri praktiko, se oni persistas, oni havas puran praktikon ĝustasence. Eĉ se oni ne konscias tion, oni havas ĝin. Tial Dogeno diris, "Ne supozu, ke vi nepre konscios vian propran iluminiĝon." Ĉu aŭ ne vi tion konscias, vi havas vian propran iluminiĝon ene de via praktiko.
Ankaŭ vi erarus, se vi praktikus pro ia ĝuo, kiun vi trovas en sidado. Efektive, se ia ĝojosento enmiksiĝas en vian praktikon, la praktiko ne bone statas. Kompreneble tio ne estas malĝusta praktiko, sed en komparo kun la vera praktiko ĝi ne bone statas. En Budhismo "Hinajana", oni klasigas la praktikon laŭ kvar gradoj. La plej bona grado estas tio, ke oni simple praktikas sen ia ĝojo, eĉ sen spirita ĝojo. Oni simple praktikas, forgesas la korpan kaj mensan sentojn, tute forgesas sin mem en la praktiko. Tio estas la kvara nivelo, la plej alta nivelo. La tria nivelo estas tio, ke oni sentas nur korpan ĝuon en la praktiko. Ĉe tiu nivelo oni sentas plezuron dum sidado, kaj oni praktikas pro tiu plezuro. Ĉe la dua nivelo oni sentas kaj korpan kaj mensan ĝojon, aŭ plezuron. Ĉe tiuj mezaj niveloj oni praktikas sidadon pro tio, ke oni tiel sentas plezuron. Ĉe la unua nivelo ne ekzistas pensado aŭ scivolemo en la praktiko. Tiuj kvar gradoj ankaŭ rilatas al nia Budhismo "Mahajana", kaj la plej alta nivelo estas tio, ke oni simple praktikas.
Se vi spertas ian malfacilaĵon pri via praktiko, tio avertas vin, ke vi havas malĝustan ideon; sekve ve devas esti zorgema. Sed ne rezignu vian praktikon; daŭrigu ĝin, konsciante vian eraron. Tiel vi havos nenian ideon pri gajno, nenian ideon pri atingo. Ne diru "Tio estas iluminiĝo," aŭ "Tio ne estas ĝusta praktiko." Eĉ en via malĝusta praktiko troviĝas ĝusta praktiko, se vi konstatas vian eraron kaj persistas. Nia praktiko ne povas esti perfekta, sed ni devas ne senkuraĝiĝi, ni devas persisti. Jen la sekreto de praktiko.
Kaj se vi volas trovi inspiron en via senkuraĝiĝo, enuo pri praktiko estas mem inspiro. Vi kuraĝigas vin mem tiam, kiam vi enuas. Kiam vi ne deziras praktiki, tio estas averto. Simile, oni sentas doloron en la dentoj tiam, kiam la dentoj ne bone statas. Kiam oni sentas doloron en la dentoj, oni vizitas dentiston. Tiel oni agas.
La kaŭzo de konflikto estas ia fiksita ideo, aŭ unuflanka ideo. Kiam ĉiuj konstatos la valoron de pura praktiko, ekzistos malmulte da konfliktoj en la mondo. Jen la sekreto de nia praktiko, kaj la vojo de Dogeno. Dogeno ripetas tiun punkton en sia libro "Ŝobogenzo", aŭ "Trezorejo de Vera Instruo".
Se vi komprenas, ke la kaŭzo de konflikto estas fiksita aŭ unuflanka ideo, sekve vi povos trovi la signifon de diversaj praktikoj sen kaptiĝo en ili. Se vi ne komprenas tiun punkton, vi facile kaptiĝos en iu difinita metodo, kaj vi diros, "Jen iluminiĝo! Jen perfekta praktiko. Jen nia vojo. La aliaj vojoj ne estas perfektaj. Jen la plej bona vojo." Tio estus granda eraro. Ne ekzistas difinita vojo en vera praktiko. Vi devas trovi vian propran vojon, kaj vi devas kompreni la specon de praktiko, kiun vi nun havas. Sciante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de iu difinita vojo, vi povas praktiki tion sen danĝero. Sed se vi havas unuflankan sintenon, vi malatentos la malavantaĝojn de la praktiko, kaj emfazos la bonan parton. Finfine vi malkovros la plej malbonan parton de la praktiko, kaj vi senkuraĝiĝos. Tio estus idiota. Ni devus danki pro tio, ke la prainstruistoj montris al ni tiun eraron.
En nia praktiko ne ekzistas difinita intenco aŭ celo, nek speciala objekto de adoro. Tiurilate ĝi iom diferencas de ordinaraj religiaj praktikoj. Joŝuo, eminenta ĉina zenmajstro, diris, "Budho el argilo ne povas transiri akvon; Budho el bronzo ne povas trapasi fornon; Budho el ligno ne povas trapasi fajron." Se via praktiko celas difinitan objekton ian ajn, ekzemple Budhon el argilo, aŭ bronzo, aŭ ligno, ĝi ne ĉiam funkcios. Dum vi havas difinitan celon en via praktiko, tiu praktiko ne tute utilas al vi. Eble ĝi utilas dum vi direktiĝas al difinita celo, sed kiam vi revenos al via ĉiutaga vivo, la praktiko ne plu funkcios.
Eble vi supozas, ke se ekzistas nek intenco nek celo en nia praktiko, ni ne scios kion fari. Sed ekzistas vojo. La vojo al praktiko sen ia celo estas tio, ke oni limigas sian agadon, aŭ atentas tion, kion oni faras en ĉi tiu momento. Anstataŭ havi difinitan ideon enmense, vi devas limigi vian agadon. Kiam via menso vagas aliloke, vi ne povas esprimi vin. Sed kiam vi limigas vian agadon al tio, kion vi povas fari ĝuste nun, en ĉi tiu momento, tiam vi povas plene esprimi vian veran naturon, kiu estas la universala budhonaturo. Jen nia vojo.
Kiam ni praktikas sidadon, ni limigas nian agadon kiel eble plej strikte. Ni simple tenas la ĝustan pozicion kaj atentas la sidadon, kaj tiel ni esprimas la universalan naturon. Tiam ni fariĝas Budho, kaj ni esprimas budhonaturon. Sekve, anstataŭ havi ian objekton de adoro, vi devas nur atenti tion, kion vi faras en ĉiu momento. Kiam vi riverencas, nur riverencu; kiam vi sidas, nur sidu; kiam vi manĝas, nur manĝu. Se vi agas tiel, la universala naturo ĉeestas. En la japana lingvo ni nomas tion "iĉigjo-zamaj", aŭ "unuaga medito". "Zamaj" estas "medito", aŭ "atento". "Iĉigjo" estas "unu praktiko".
Mi supozas, ke iuj el vi, kiuj praktikas sidadon ĉi tie, eble kredas je iu alia religio; sed tio ne ĝenas min. Nia praktiko neniel rilatas al iu difinita religia kredo. Kaj ne necesas, ke vi hezitu sekvi nian vojon, ĉar ĝi neniel rilatas al Kristanismo aŭ Ŝintoismo, aŭ Hinduismo. Nia praktiko taŭgas por ĉiuj. Kutime, kiam persono kredas je difinita religio, lia sinteno pli kaj pli similas akra angulo, kiu direktiĝas for de li mem. Sed nia praktiko ne estas tia. En nia praktiko, la pinto de la akra angulo ĉiam direktiĝas al ni mem, ne for de ni. Ne necesas do, ke vi zorgu pri la diferenco inter Budhismo kaj la religio je kiu vi eble kredas.
La diraĵo de Joŝuo pri diversaj Budhoj koncernas tiun, kiu direktas sian praktikon al iu difinita Budho. Unu speco de Budho ne ĉiam plene utilos al vi. Iam vi devos forĵeti ĝin, aŭ almenaŭ malatenti ĝin. Sed se vi komprenas la sekreton de nia praktiko, kien ajn vi iras, tie vi mem estos la mastro. Malgraŭ la situacio, vi ne povas malatenti Budhon, ĉar vi mem estas Budho. Nur tiu Budho plene utilos al vi.
La celo de Budhismo ne estas esploro pri Budhismo, sed sinesploro. Oni ne povas esplori sin mem sen ia instruo. Se oni deziras lerni pri akvo, oni bezonas la sciencon, kaj la sciencisto bezonas laboratorion. En la laboratorio oni povas studi akvon per diversaj metodoj. Tiel oni povas lerni pri la elementoj, kiuj konsistigas akvon, pri la diversaj formoj de akvo, pri ĝia naturo. Sed tiel oni ne povas koni akvon mem. Estas same ĉe ni. Ni bezonas ian instruon, sed ni ne povas koni nin mem per nura studado de la instruo. Per la instruo eble ni komprenos la homan naturon. Sed la instruo ne estas ni mem; ĝi estas ia klarigo pri ni mem. Tial, se vi kroĉiĝas al la instruo, aŭ al la instruisto, tio estas grava eraro. Kiam vi ekkonas instruiston, ĝuste tiam vi devas forlasi la instruiston, kaj vi devas sendependiĝi. Se vi ne kroĉiĝas al la instruisto, li montros al vi la vojon al vi mem. Vi havas instruiston por vi, ne por la instruisto.
Rinzajo, pratempa ĉina zenmajstro, instruis siajn disĉiplojn per kvar metodoj. Kelkfoje li priparolis la disĉiplon mem; kelkfoje li priparolis la instruon mem; kelkfoje li interpretis la disĉiplon aŭ la instruon; kaj kelkfoje li ne donis instruon ian ajn al siaj disĉiploj. Li sciis, ke eĉ sen ia instruo, studanto estas studanto. Striktsence, ne necesas, ke oni instruu studanton, ĉar la studanto mem estas Budho, eĉ se li ne konscias tion. Kaj eĉ se la studanto konscias sian veran naturon, se li sekve kroĉiĝas al la konscio, li jam eraras. Kiam li ne konscias, li havas ĉion, sed kiam li konscias, tiam li supozas, ke tio, kion li konscias, estas li mem. Tio estas grava eraro.
Kiam via instruisto diras nenion, kaj vi simple sidas, tion oni nomas "instruo sen instruo". Sed kelkfoje tio ne sufiĉas, sekve ni aŭskultas prelegojn kaj partoprenas diskutojn. Sed ni devas memori, ke la celo de praktiko en iu speciala loko estas sinesploro. Por sendependiĝi, ni studas. Kiel sciencisto, ni bezonas metodojn per kiuj ni studas. Ni bezonas instruiston pro tio, ke ni ne povas studi nin mem sen helpo. Sed ne eraru. Ne supozu, ke tio, kion vi lernas de instruisto, estas vi mem. Tio, kion vi esploras kun via instruisto, estas parto de via ĉiutaga vivo, parto de via senĉesa agado. Tiusence, ne ekzistas diferenco inter via praktiko kaj via ĉiutaga vivo. Sekve kiam vi eltrovas la signifon de via vivo en la zenhalo, tiam vi eltrovas la signifon de via ĉiutaga agado. Por konscii la signifon de la vivo, vi praktikas sidadon.
Kiam mi estis ĉe la monaĥejo "Ejhejĝi" en Japanio, ĉiu simple faris tion, kion li devis fari. Nur tion. Tio similas matenan vekiĝon. Ĉiu devas vekiĝi. Ĉe la monaĥejo "Ejhejĝi", kiam ni devis sidi, ni sidis; kiam ni devis riverenci al Budho, ni riverencis. Nur tion ni faris. Kaj kiam ni praktikis, ni ne sentis ion eksterordinaran. Ni eĉ ne sentis tion, ke ni vivis laŭ monaĥa maniero. Por ni, la monaĥa vivmaniero estis kutima, kaj tiuj, kiuj vizitis de la urbo, estis neordinaraj. Kiam ni vidis ilin, ni diris, "Ho, alvenas neordinaraj homoj!"
Sed post kiam mi forlasis la monaĥejon kaj restis for dum iom da tempo, mia reveno estis malsama. Mi aŭdis la diversajn sonojn de praktiko - la sonorilojn kaj la monaĥojn deklamantajn la sutron - kaj mi spertis profundan senton. Jen larmoj fluantaj el miaj okuloj, nazo, kaj buŝo! Nur tiuj, kiuj vivas ekster la monaĥejo, sentas ĝian etoson. Tiuj, kiuj praktikas tie efektive sentas nenion. Mi opinias, ke tio validas ĉie. Kiam oni aŭdas la sonon de pino en la vento, eble la vento nur blovas, kaj la pino nur staras en la vento. Jen ĉio, kio okazas. Sed tiuj, kiuj aŭskultas la pinon en la vento, verkas poemon, aŭ sentas ion eksterordinaran. Mi supozas, ke ĉio okazas tiel.
Sekve, senti ion pri Budhismo ne estas la plej grava afero. Ne gravas ĉu la sento estas bona aŭ malbona. Kia ajn ĝi estas, ni ne zorgas. Budhismo estas nek bona nek malbona. Ni faras tion, kion ni devas fari. Jen Budhismo. Kompreneble, necesas ia kuraĝigo, sed tio estas nur kuraĝigo. Tio ne estas la vera celo de praktiko. Ĝi estas nur medikamento. Kiam oni senkuraĝiĝas, tiam oni deziras ian medikamenton. Kiam oni estas feliĉa, oni ne deziras medikamenton. Ne supozu, ke medikamento estas manĝaĵo. Kelkfoje medikamento estas bezonata, sed ĝi ne fariĝu manĝaĵo.
Sekve, el la kvar instrumetodoj de Rinzajo, la perfekta metodo estas nek doni al la studanto interpreton pri li, nek doni al li ian kuraĝigon. Se oni rigardas sin kiel korpon, la instruo estas kiel vesto. Kelkfoje oni priparolas sian veston, kelkfoje oni priparolas sian korpon. Sed nek korpo nek vesto estas oni mem. Oni estas la granda agado. Oni nur esprimas la plej malgrandan peceton de la granda agado, nur tion. Sekve, tio estas en ordo, ke vi priparolas vin mem; sed efektive, tio ne necesas. Antaŭ ol vi malfermas la buŝon, vi jam esprimas la grandan ekziston, inkluzive de vi mem. Ni do priparolas nin mem nur por forigi la miskomprenon, kiun ni havas tiam, kiam ni kroĉiĝas al iu temporilata formo aŭ koloro de la granda agado. Necesas, ke ni diskutu la naturon de la korpo kaj la naturon de nia agado por ĝuste kompreni ilin. Tial, efektive ni priparolas nin mem por forgesi nin mem.
Dogeno diris, "Studi Budhismon egalas studi la memon. Studi la memon egalas forgesi la memon." Kiam vi kroĉiĝas al iu temporilata esprimo de via vera naturo, tiam necesas, ke vi priparolu Budhismon; alie vi supozus, ke la temporilata esprimo estas identa kun via vera naturo. Tiu difinita esprimo ne estas tia. Sed samtempe, ĝi ja estas tia! Provizore ĝi estas tia; dum la plej malgranda peceto de tempo ĝi estas tia. Sed ne ĉiam; tuj en la venonta momento ĝi ne estos tia, sekve tiu esprimo ne estas via vera naturo. Por konscii tiun fakton, necesas, ke oni studu Budhismon. Sed la celo de la studado estas studi la memon, kaj forgesi la memon. Kiam ni forgesas nin mem, tiam efektive ni estas la vera agado de la granda ekzisto, aŭ la realo mem. Kiam ni konstatas tiun fakton, ne ekzistas en la mondo problemo ia ajn, kaj ni povas ĝui la vivon sen iaj malfacilaĵoj. La celo de nia praktiko estas konscii tiun fakton.
Oni ne povas facile kompreni zenajn rakontojn, aŭ "koan"-ojn, antaŭ ol oni komprenas sian propran agadon, momenton post momento. Sed se vi konscias tion, kion vi faras ĉiumomente, vi ne spertos malfacilaĵojn pri "koan"-oj. Ekzistas tiom multe da tiuj. Ofte mi parolas al vi pri ranoj, kaj ĉiufoje iu el vi ridas. Sed la rano estas tre interesa. Ĝi sidas kiel ni sidas, ĉu ne? Sed ĝi ne supozas, ke ĝi faras ion eksterordinaran. Kiam vi iras al la zenhalo por sidi, eble vi supozas, ke vi faras ion eksterordinaran. Dum via edzo aŭ edzino dormas, vi praktikas sidadon! Vi faras ion eksterordinaran, kaj via edzo aŭ edzino estas pigra. Eble tio estas via kompreno pri Zeno. Sed jen la rano. Ĝi sidas kiel ni sidas, sed ĝi ne pripensas Zenon. Rigardu. Se io ĝenas la ranon, ĝi reagas acidhumore. Se aperas io manĝebla, la rano ekprenas tion kaj manĝas, kaj ĝi manĝas sidante. Efektive tio estas kiel nia sidado - io neeksterordinara.
Jen rano-"koan" por vi. Baso estis fama zenmajstro, kiun oni nomis "Ĉevalomajstro". Li estis disĉiplo de Nangakuo, kiu estis disĉiplo de la Sesa Patriarko. Unu tagon, dum li studis ĉe Nangakuo, Baso sidiĝis por praktiki Zenon. Li estis homo grandstatura; kiam li parolis, lia lango atingis la nazon; lia voĉo estis laŭta; kaj ŝajne lia sidado estis tre bona. Nangakuo vidis lin sidantan kiel grandan monton aŭ kiel ranon. Nangakuo demandis, "Kion vi faras?" "Mi praktikas sidadon," Baso respondis. "Kial vi praktikas sidadon?" "Mi volas atingi iluminiĝon; mi volas fariĝi Budho," diris la disĉiplo. Jen tio, kion faris la instruisto: Li prenis tegolon, kaj komencis poluri ĝin. En Japanio, post kiam oni elfornigas tegolon, oni poluras ĝin por aldoni belan brilon. Nangakuo do prenis tegolon kaj komencis poluri. Baso, lia disĉiplo, demandis, "Kion vi faras?" "Mi volas fari el ĉi tiu tegolo juvelon," diris Nangakuo. "Kiel oni povas fari el tegolo juvelon?", Baso demandis. "Kiel oni povas fariĝi Budho per sidado?", respondis Nangakuo. "Ĉu vi volas atingi budhecon? Ekzistas nenia budheco krom la ordinara menso. Kiam ĉaro ne moviĝas, kiun vi devas bati, la ĉaron aŭ la ĉevalon?", la majstro demandis.
La signifo de la vortoj de Nangakuo estas tio, ke kion ajn oni faras, tio estas Zeno. Vera Zeno estas preter enlita kuŝado aŭ zenhala sidado. Se via edzo aŭ edzino restas en la lito, tio estas Zeno. Se vi pensas, "Mi sidas ĉi tie, kaj tiu restas en la lito," tio ne estas vera Zeno. Vi devas simili ranon ĉiam. Jen vera Zeno.
Dogeno parolis pri tiu "koan". Li diris, "Kiam la ĉevalomajstro fariĝas la ĉevalomajstro, tiam Zeno fariĝas Zeno." Kiam Baso fariĝas Baso, tiam lia sidado fariĝas vera sidado, kaj Zeno fariĝas Zeno. Kio estas vera sidado? Kiam vi fariĝas vi! Kiam vi estas vi, tiam kion ajn vi faras, tio estas Zeno. Eĉ dum vi kuŝas en la lito, eble plejofte vi ne estas vi. Kvankam vi sidas en la zenhalo, mi scivolas ĉu vi estas vi ĝustasence.
Jen alia fama "koan": Zuikano estis zenmajstro kiu ĉiam alparolis sin mem. "Zuikano!", li kriis. Kaj li respondis, "Jes!" "Zuikano!" "Jes!" Kompreneble li loĝis sola en sia eta zenhalo, kaj kompreneble li konis sin mem, sed kelkfoje li perdis sin mem. Kaj kiam li perdis sin, li alparolis sin. "Zuikano!" "Jes!"
Se vi similas ranon, vi estas ĉiam vi. Sed eĉ rano kelkfoje perdas sin mem, sekve ĝi reagas acidhumore. Kaj se aperas io manĝebla, ĝi ekprenas tion kaj manĝas. Mi supozas do, ke rano ĉiam alparolas sin mem. Mi opinias, ke ankaŭ vi devus tion fari. Eĉ dum sidado vi kelkfoje perdos vin mem. Kiam vi dormemas, aŭ kiam via menso komencas forvagi, tiam vi perdas vin mem. Kiam viaj kruroj doloras - "Kial miaj kruroj tiom doloras?" - tiam vi perdas vin mem. Ĉar vi perdas vin mem, via malfacilaĵo fariĝas problemo por vi. Se vi ne perdas vin mem, sekve eĉ se vi spertas malfacilaĵon, efektive ne ekzistas problemo ia ajn. Vi simple sidas meze de la problemo; kiam vi estas parto de la problemo, aŭ kiam la problemo estas parto de vi, tiam ne ekzistas problemo, ĉar vi mem estas la problemo. La problemo estas vi mem. Ne ekzistas do problemo.
Kiam vi vivas kiel parto de via ĉirkaŭaĵo - alivorte, kiam vi revenas al vi mem en la nuna momento - tiam ne ekzistas problemo. Kiam vi komencas forvagi en ian iluzion, kiu estas io aparta de vi mem, tiam via ĉirkaŭaĵo ne plu estas reala, kaj via menso ne plu estas reala. Se vi mem iluziiĝas, sekve via ĉirkaŭaĵo fariĝas nebula, malklara iluzio. Se vi vivas meze de iluzio, la iluzio ne havas finon. Vi implikiĝos en iluziaj ideoj unu post alia. Plejparte homoj vivas en iluzio, implikite en problemoj, klopodante por solvi siajn problemojn. Sed efektive, nur vivi egalas vivi en problemoj. Kaj por solvi problemon oni devas esti parto de ĝi, devas unuiĝi kun ĝi.
Kiun do vi devas bati, la ĉaron aŭ la ĉevalon? Kiun vi devas bati, vian problemon aŭ vin mem? Se vi komencas demandi pri tio, vi jam komencas forvagi. Sed kiam vi finfine batos la ĉevalon, tiam la ĉaro moviĝos. Efektive, la ĉaro kaj la ĉevalo ne malsamas. Kiam vi estas vi, tiam ne ekzistas problemo pri tio, ĉu vi devas bati ĉaron aŭ ĉevalon. Kiam vi estas vi, sidado fariĝas vera sidado. Sekve, kiam vi praktikas sidadon, tiam via problemo praktikas sidadon, kaj ankaŭ ĉio praktikas sidadon. Kvankam via edzo aŭ edzino restas en la lito, ankaŭ li aŭ ŝi praktikas sidadon - kiam vi praktikas. Sed kiam vi ne praktikas veran sidadon, tiam jen vi, jen la edzo aŭ edzino, ĉiu malsama, ĉiu aparta de la alia. Tial, se vi mem havas veran praktikon, samtempe ĉio praktikas laŭ nia maniero.
Tial vi devas ĉiam alparoli vin mem, devas kontroli vin mem kiel kuracisto kiu esploras sin mem. Tio estas tre grava. Vi devas daŭrigi tian praktikon momenton post momento, senĉese. Oni diras, "Kiam nokto ĉeestas, tiam aŭroro venas." La signifo estas, ke inter nokto kaj aŭroro ne ekzistas breĉo. Antaŭ ol la somero finiĝas, aŭtuno venas. Tiel oni devas kompreni la vivon. Per tia kompreno oni devas praktiki, tiel oni devas solvi problemojn. Efektive, nur prilabori problemon estas sufiĉe, se oni prilaboras per unuidea peno. Vi devas nur poluri la tegolon; jen nia praktiko. La celo de praktiko ne estas tio, ke vi faru el tegolo juvelon. Nur daŭrigu la sidadon, jen vera praktiko, ĝustasence. Ne temas pri ĉu aŭ ne budheco estas atingebla; ĉu aŭ ne oni povas fari el tegolo juvelon. La grava afero estas tio, ke vi laboru kaj vivu en la mondo kun la ĝusta kompreno. Jen nia praktiko. Ni diras do, "Kiam vi manĝas, manĝu!" Vi devas manĝi tion, kion vi havas, ĉu ne? Kelkfoje vi ne manĝas tion. Kvankam vi manĝas, via menso vagas aliloke. Vi ne gustumas tion, kio estas en via buŝo. Dum vi povas manĝi kiam vi manĝas, vi estas en ordo. Ne zorgu iom ajn. Tio signifas, ke vi estas vi mem.
Kiam vi estas vi, vi vidas ĉion tia, kia ĝi estas; kaj vi unuiĝas kun via ĉirkaŭaĵo. Jen via vera memo. Jen vera praktiko, la praktiko de rano. Ĝi estas bona modelo de nia praktiko. Kiam rano fariĝas rano, Zeno fariĝas Zeno. Kiam vi komprenos la ranon ĝisfunde, tiam vi atingos iluminiĝon; vi estos Budho. Kaj vi helpos ankaŭ aliajn: edzon aŭ edzinon, filon aŭ filinon. Jen zenpraktiko!
Hodiaŭ, nia temo estas "Prilaboru la propran spiriton." Tio signifas, ke vi ne devas serĉi ion ekster vi mem. Jen tre grava punkto; jen la sola metodo por praktiki Zenon. Kompreneble studado de skribaĵoj, aŭ deklamo de sutro, aŭ sidado estas Zeno; ĉiu el tiuj agadoj devas esti Zeno. Sed se via peno aŭ praktiko ne ĝuste orientiĝus, ĝi ne funkcius iel ajn. Plue, ĝi eble difektus vian puran naturon. Sekve, ju pli vi lernus pri Zeno, des pli vi difektiĝus. Via menso estus plena de rubo; via menso estus makulita.
Kutime ni amasigas informerojn el diversaj fontoj, intencante tiel plivastigi nian scion. Efektive, se ni laŭiras tiun vojon, finfine ni ne scios ion ajn. Nia kompreno pri Budhismo devas ne esti nura amaso da multaj informeroj, per kiu ni serĉas scion. Anstataŭ amasigi sciojn, vi devas klarigi vian menson. Se via menso estas klara, veran scion vi jam havas. Kiam vi aŭskultas la veran instruon per pura, klara menso, tiam vi povas akcepti ĝin kvazaŭ vi aŭdas ion, kion vi jam scias. Tion oni nomas seneco, aŭ ĉiopova memo, aŭ kompreno de ĉio. Kiam vi komprenas ĉion, tiam vi similas malluman ĉielon. Kelkfoje en la malluma ĉielo okazas ekbrilo. Post kiam ĝi pasas, vi plene forgesos pri ĝi; restos nur la malluma ĉielo. La ĉielo neniam surpriziĝas kiam subite ekbrilas fulmofajro. Kaj eble vi vidos mirindan vidaĵon kiam la fulmo ekbrilas. Kiam vi spertas senecon vi estas ĉiam preta por la ekbrilo.
En Ĉinio, Rozanio estas fama pro la nebuleca pejzaĝo. Mi ankoraŭ ne vizitis Ĉinion, sed mi supozas, ke tie ekzistas belaj montoj. Kaj estus tre mirinde vidi la blankajn nubojn aŭ nebulojn irantajn tien kaj reen tra la montaro. Kvankam tio estas mirinda, en ĉinia poemo estas skribite, "Rozanio estas fama pro nebulecaj, pluvaj tagoj, kaj la granda rivero Sekio pro la tajdo, kiu foriras kaj revenas. Nur tio." Nur tio, sed tio estas brava. Tiel ni ĝuste spertas la realon.
Vi do devas akcepti scion kvazaŭ vi aŭdas ion, kion vi jam scias. Sed tio ne signifas, ke vi devas ricevi diversajn informojn kiel nurajn eĥojn de viaj propraj opinioj. Ĝi signifas, ke vi devas ne surpriziĝi pro tio, kion vi vidas aŭ aŭdas. Se vi ricevas ion kiel nuran eĥon de vi mem, vi ne vere vidas ĝin, vi ne akceptas ĝin tia, kia ĝi estas. Sekve, kiam ni diras "Rozanio estas fama pro nebulecaj, pluvaj tagoj," tio ne signifas, ke ni komparas la vidaĵon al iu alia pejzaĝo jam vidita: "Tio ne estas tiom mirinda. Mi rigardis tian vidaĵon antaŭe," aŭ, "Mi pentris bildojn, kiuj estas pli belaj ol tio. Rozanio estas nenio!" Tio ne estas nia vojo. Se vi estas preta por akcepti eventojn tiaj, kiaj ili estas, vi ricevos ilin kiel malnovajn amikojn, kvankam vi spertas ilin freŝmense.
Kaj vi devas ne amasigi scion; vi devas esti libera de via scio. Se vi kolektas diversajn informerojn, eble vi havos tre bonan kolekton, sed tio ne estas nia vojo. Ni devas ne surprizi personojn per niaj mirindaj trezoroj. Ni devas ne interesiĝi pri io eksterordinara. Se vi volas ĝuste sperti ion, vi devas forgesi vin mem. Vi devas akcepti la sperton kiel ekbrilon de fulmo en la profunda mallumo de la ĉielo.
Kelkfoje oni opinias, ke oni ne povas kompreni ion nekonatan, sed efektive nenio estas nekonata de ni. Eble iuj diras, "Estas neeble kompreni Budhismon pro tio, ke nia kultura fono estas tiom malsama. Kiel ni povas kompreni la orientan pensmanieron?" Kompreneble oni ne povas apartigi Budhismon de ĝia kultura fono; tio estas vera. Sed se japana budhano transloĝiĝas al Usono, li ne plu estas japano. Mi vivas en via kultura fono. Mi manĝas preskaŭ la saman manĝaĵon kiel vi, kaj mi interparolas kun vi per via lingvo. Kvankam vi ne tute komprenas min, mi volas kompreni vin. Kaj eble mi komprenas vin pli bone ol iu ajn, kiu scipovas vian lingvon. Tio estas vera. Eĉ se mi neniom scipovus vian lingvon, mi opinias, ke ni povus kompreni unu la alian. Ĉiam ekzistas ebleco kompreni, se ni ekzistas en la profunda mallumo de la ĉielo, se ni vivas en seneco.
Multfoje mi diris, ke oni devas havi paciencon por kompreni Budhismon, sed mi serĉas vorton kiu estas pli bona ol "pacienco". Oni kutime tradukas la japanan vorton "nin" per "pacienco", sed eble "konstanteco" estas pli bona vorto. Necesas, ke oni devigu sin por havi paciencon, sed konstanteco ne postulas specialan penon - oni devas nur daŭre akcepti eventojn tiaj, kiaj ili estas. Por tiuj, kiuj ne komprenas senecon, eble tio aspektas kiel pacienco, sed pacienco efektive povas esti malakceptemo. Tiuj, kiuj konas la staton de seneco, eĉ nur intuicie, ĉiam povas elekti la eblecon akcepti eventojn tiaj, kiaj ili estas. Ili povas ĝuste sperti ĉion. Farante ion ajn, eĉ se tio estas tre malfacila, ili ĉiam povas solvi iliajn problemojn per konstanteco.
"Nin" estas la metodo por prilabori la propran spiriton. "Nin" estas la vojo de kontinua praktiko. Ni devas vivi ĉiam en la malluma, malplena ĉielo. La ĉielo estas ĉiam la ĉielo. Kvankam venas nuboj kaj fulmo, tio ne ĝenas la ĉielon. Eĉ se venas la ekbrilo de iluminiĝo, ni forgesas pri tio en nia praktiko. Ni do estas pretaj por alia iluminiĝo. Necesas, ke ni spertu iluminiĝojn unu post alia; se ni povas, momenton post momento. Tion oni nomas, "iluminiĝo antaŭ atingo kaj post atingo."
Komunikado estas tre grava afero en zenpraktiko. Ĉar mi ne bone scipovas vian lingvon, mi ĉiam serĉas metodojn por komuniki miajn pensojn al vi. Mi opinias, ke el tia peno rezultos io tre bona. Estas dirite, ke se oni ne komprenas la vortojn de sia majstro, oni ne estas lia disĉiplo. Kompreni la vortojn de la majstro, aŭ ties paroladon, egalas kompreni la majstron mem. Kaj kiam oni komprenas lin, tiam oni konstatas, ke ties parolado ne estas nur ordinara parolado, sed parolado en pli larĝa senco. Per la parolado de la majstro oni komprenas ion pli ol la simplan signifon de la vortoj.
Kiam oni diras ion, la subjektiva intenco aŭ situacio ĉiam enmiksiĝas. Sekve ne ekzistas perfektaj vortoj; en ĉiu diraĵo troviĝas ia tordiĝo. Tamen necesas, ke per la diraĵo de la majstro oni komprenu la objektivan realon mem - la esencan realon. Esenca realo ne signifas ion eternan aŭ ion konstantan; ĝi signifas la realon tian, kia ĝi estas en ĉiu momento. Oni povas nomi ĝin "ekzisto", aŭ "realeco".
Kompreni la realon kiel rektan sperton estas la celo de zenpraktiko, kaj tial ni studas Budhismon. Per tia studado, vi komprenos vian homan naturon, vian intelektan kapablon, kaj la veron, kiu troviĝas en via homa agado. Kaj vi povas konsideri vian homan naturon kiam vi serĉas komprenon pri la realo. Sed nur per efektiva zenpraktikado vi povas rekte sperti la realon kaj kompreni ĝustasence la diversajn diraĵojn de via instruisto aŭ de Budho. Striktsence, oni ne povas priparoli la realon. Tamen, se vi estas studanto de Zeno, vi devas kompreni ĝin rekte per la vortoj de via majstro.
Eble via majstro esprimas sin ne nur per vortoj; lia agado estas ankaŭ esprimmaniero. En Zeno ni emfazas konduton, aŭ agadon. "Konduto" ne signifas difinitan manieron, laŭ kiu vi devas konduti, sed la naturan esprimon de vi mem. Ni emfazas la sincerecon. Vi devas esti fidela rilate viajn sentojn kaj vian menson, esprimante vin mem senrezerve. Tio helpas la aŭskultanton kompreni pli facile.
Kiam vi aŭskultas iun, vi devas rezigni ĉiujn antaŭjuĝojn kaj subjektivajn opiniojn; vi devas nur aŭskulti lin; nur observi lian manieron. Ni malmulte emfazas ĝuston kaj eraron, aŭ bonon kaj malbonon. Ni simple vidas aferojn tiaj, kiaj ili estas ĉe li, kaj akceptas ilin. Tiel ni interkomunikiĝas. Kutime vi aŭskultas diraĵon kvazaŭ vi aŭdus eĥon de vi mem. Vi efektive aŭskultas vian propran opinion. Se ĝi konformas al via opinio eble vi akceptos ĝin, sed se ĝi ne konformas, vi rifuzos ĝin, aŭ eble vi ne vere aŭdos ĝin. Tio estas danĝero dum vi aŭskultas iun. Alia danĝero estas, ke vi kaptiĝos per la diraĵo. Se vi ne komprenas la diraĵon de la majstro ĝustasence, vi facile kaptiĝos per io, kio rilatas al via subjektiva opinio, aŭ per ia speciala karaktero de la esprimmaniero. Vi rilatas la diraĵon nur kiel iun aserton, sen kompreno pri la spirito malantaŭ la vortoj. Tia danĝero ĉiam ekzistas.
Interkomunikiĝo inter gepatroj kaj gefiloj estas malfacila pro tio, ke gepatroj ĉiam havas proprajn celojn. Preskaŭ ĉiam la celoj estas bonaj, sed ilia parolmaniero, aŭ ilia esprimmaniero, ofte ne estas sufiĉe libera; kutime ĝi estas unuflanka kaj ne konformas al la realo. Ni ĉiuj havas propran esprimmanieron, kaj estas malfacile ŝanĝi tiun manieron konforme al diversaj cirkonstancoj. Se la gepatroj povas esprimi sin en diversaj manieroj konforme al diversaj situacioj, ne ekzistos danĝero dum la edukado de iliaj infanoj. Tamen, tio estas malfacila. Eĉ zenmajstro havas propran manieron. Kiam Niŝiaro riproĉis siajn disĉiplojn, li ĉiam diris, "Foriru!" Unu el liaj studantoj obeis lin laŭvorte, kaj foriris el la monaĥejo! Sed la majstro ne intencis elpeli la studanton. Tio estis nur lia esprimmaniero. Anstataŭ "Zorgu!", li diris, "Foriru!" Se viaj gepatroj havas tian kutimon, vi miskomprenos ilin facile. La danĝero ĉiam ĉeestas en via ĉiutaga vivo. Sekve, kiel aŭskultanto aŭ disĉiplo, vi devas forigi tiajn tordiĝojn el via menso. Menso plena de antaŭjuĝoj, de subjektivaj intencoj aŭ kutimoj, ne estas malfermita al aferoj tiaj, kiaj ili estas. Tial ni praktikas sidadon: por forigi el la menso tion, kio rilatas al io alia.
Estas tre malfacile esti tute natura kaj fidela al oni mem, kaj samtempe konformiĝi plej taŭge al la diraĵoj kaj agoj de aliuloj. Se oni klopodas por intence konformiĝi iel, oni ne povas esti natura. Se vi penas konformigi vin iel, vi perdos vin mem. Tial libere esprimi vin tian, kia vi estas, sen ia intenca, komplika maniero por konformigi vin, estas la plej grava afero por feliĉigi vin, kaj por feliĉigi aliajn. Vi akiros tian kapablon per zenpraktiko. Zeno ne estas ia komplika, speciala arto de la vivo. Nia instruo estas nur, ke vi vivu, ĉiam en la realo, ĝustasence. Fari nian penon, momenton post momento, estas nia vojo. Striktsence, la sola afero, kiun ni povas studi dum la vivo, estas tio, kion ni prilaboras en ĉiu momento. Ni eĉ ne povas studi la vortojn de Budho. Studi la vortojn de Budho, ĝustasence, signifas studi ilin per ia agado, kiun ni frontas momenton post momento. Ni do devas atenti tion, kion ni faras, per la tuta menso; kaj ni devas esti fidelaj, subjektive kaj objektive, al ni mem, precipe al niaj sentoj. Eĉ se vi ne fartas bone, prefere esprimu vian senton sen ia aparta alkroĉiĝo aŭ intenco. Vi do rajtas diri, "Ho, mi pardonpetas, mi ne fartas bone." Tio sufiĉas. Vi devas ne diri, "Vi kaŭzis tion!" Tio troas. Vi rajtas diri, "Ho, mi pardonpetas. Mi koleras kontraŭ vi." Ne necesas diri, ke vi ne koleras, kiam vi ja koleras. Vi devas simple diri, "Mi koleras." Tio sufiĉas.
Vera komunikado dependas de tio, ke ni estu sinceraj, unu al la alia. Zenmajstroj estas tre sinceraj. Se vi ne komprenas la realon rekte per la vortoj de via majstro, eble li frapos vin per sia bastono. "Kio do?!", eble li diros. Nia vojo estas tute rekta. Sed komprenu, ke tio efektive ne estas Zeno. Tio ne estas nia tradicia maniero, sed kiam ni volas esprimi ĝin, kelkfoje estas pli facile por ni esprimi ĝin tiel. Sed la plej bona komunikilo eble estas simple sidi, sen vortoj. Tie troviĝas la plena signifo de Zeno. Se mi frapus vin per mia bastono ĝis memforgeso, aŭ ĝis via morto, ankoraŭ tio ne sufiĉus. La plej bona metodo estas simple sidi.
Ju pli oni komprenas nian pensmanieron, des pli oni konstatas, ke estas malfacile priparoli ĝin. La celo de mia parolado estas doni al vi ian ideon pri nia vojo, sed efektive tio ne estas io diskutenda, sed io praktikenda. La plej bona metodo estas simple praktiki, sen diro ia ajn. Kiam oni diskutas nian vojon, ofte kreiĝas ia miskompreno, ĉar la vera vojo ĉiam havas du flankojn: la negativan kaj la pozitivan. Kiam oni diskutas la negativan flankon, mankas la pozitiva flanko; kaj kiam oni priparolas la pozitivan, mankas la negativa. Oni ne povas samtempe paroli pozitive kaj negative. Ni do ne scias kion diri. Oni preskaŭ ne povas paroli pri Budhismo iel ajn. Sekve, la plej bona vojo estas diri nenion, kaj simple praktiki. Eble la ĝusta metodo estas levi unu fingron, aŭ desegni cirklon, aŭ simple riverenci.
Se ni komprenas tiun punkton, ni komprenas la ĝustan metodon por priparoli Budhismon, kaj ekzistos perfekta interkomunikado. Priparoli ion estas unu praktiko, kaj aŭskulti la paroladon ankaŭ estas praktiko. Kiam ni praktikas sidadon ni simple praktikas sidadon, sen ia ideo pri gajno. Kiam ni priparolas ion ni simple priparolas ĝin, nur la pozitivan aŭ negativan flankon, sen klopodo por esprimi ian intelektan, unuflankan ideon. Kaj ni aŭskultas sen klopodo por gajni ian intelektan komprenon, sen klopodo por kompreni el ia unuflanka vidpunkto. Tiel ni priparolas nian instruon, kaj tiel ni aŭskultas paroladon.
La maniero de la Soto-skolo ĉiam entenas duoblan signifon, pozitivan kaj negativan. Kaj nia vojo estas kaj "Hinajan"-a (malgrandvoja) kaj "Mahajan"-a (grandvoja). Mi ĉiam diras, ke nia praktiko estas tre hinajana. Efektive nia vojo estas hinajana praktiko kun mahajana spirito - strikta, formala praktiko kun neformala menso. Kvankam nia praktiko aspektas tre formale, niaj mensoj ne estas formalaj. Kvankam ni praktikas sidadon ĉiumatene en la sama maniero, tio ne signifas, ke ni havas formalan praktikon. Via praktiko estas formala aŭ neformala laŭ via distingemo. Ene de la praktiko mem, ne ekzistas formaleco aŭ neformaleco. Se vi havas mahajanan menson, tio, kion oni taksas formala, eble estas neformala. Tial ni diras, ke hinajane observi la regulojn egalas mahajane malobservi ilin. Se vi observas niajn regulojn nur hinajane, vi perdos vian mahajanan spiriton. Antaŭ ol oni komprenas ĉi tiun punkton, ĉiam ekzistas problemo: Ĉu oni devas observi la regulojn laŭvorte, aŭ ĉu oni ne devas zorgi pri la formaleco, kiun ni havas. Sed se oni komprenas nian vojon ĝisfunde, tiu problemo ne ekzistas, ĉar io ajn, kion oni faras, estas praktiko. Se vi havas mahajanan menson, ne ekzistas mahajana praktiko aŭ hinajana praktiko. Kvankam ŝajne vi malobservas la regulojn, vi efektive observas ilin ĝustasence. La grava afero estas: Ĉu vi havas grandan menson aŭ etan menson? Mallonge dirite, kiam vi agadas sen pensado pri bono aŭ malbono, kaj kiam vi agadas per la tuta menso kaj tuta korpo, tiam vi laŭiras nian vojon.
Dogeno diris, "Kiam vi diras ion al iu, tiu eble ne akceptos ĝin, sed ne klopodu por komprenigi lin pri la afero intelekte. Ne disputu kun li; simple aŭskultu liajn argumentojn ĝis li mem malkovras la proprajn erarojn." Tio estas tre interesa. Zorgu, ke vi ne penu devigi iun konsenti, sed anstataŭe pripensu la aferon kune kun tiu. Se vi opinias, ke vi venkas en la disputo, tio estas malĝusta sinteno. Ne penu venki; nur aŭskultu; sed ankaŭ estas malĝuste konduti kvazaŭ vi malvenkus. Kutime kiam oni parolas, oni emas klopodi por vendi ian instruon, aŭ devigi iun konsenti pri ia ideo. Sed inter studantoj de Zeno ne ekzistas ia speciala celo por parolado aŭ aŭskultado. Kelkfoje ni nur aŭskultas, kelkfoje ni nur parolas. Tio similas saluton: "Bonan matenon!" Per tia interkomunikado ni povas disvolvi nian vojon.
Diri nenion eble estas tre bone, sed ni ne devas ĉiam silenti. Kion ajn vi faras, inkluzive nefaradon, tio estas nia praktiko. Tio estas esprimo de la granda menso. La granda menso estas io esprimenda, ne io solvenda. La granda menso estas io, kion vi havas, ne io, kion vi devas serĉi. La granda menso estas io por priparoli, aŭ por esprimi per agado, aŭ por ĝui. Se ni tion faras, en nia observado de reguloj ne ekzistas hinajana maniero aŭ mahajana maniero. Tio fariĝas problemo por vi nur se vi deziras gajni ion per rigida, formala praktiko. Sed se vi komprenas ian ajn problemon kiel esprimon de la granda menso, ĝi ne plu estas problemo. Kelkfoje la problemo estas tio, ke la granda menso estas tre komplika; kelkfoje la granda menso estas tro simpla por solviĝi. Ankaŭ tio estas la granda menso. Sed ĝi fariĝas problemo por vi se vi deziras solvi ĝin, se vi deziras simpligi la komplikan grandan menson. Sekve, ĉu aŭ ne vi havas problemon dependas de via propra sinteno, via propra kompreno. Pro la duobla aŭ paradoksa naturo de la vero, ekzistas nenia problemo pri kompreno se vi havas grandan mahajanan menson. Tian menson vi akiras per vera zenpraktiko.
Se oni iras al Japanio kaj vizitas la monaĥejon Ejhejĝi, ĝuste antaŭ ol oni eniras, oni vidas malgrandan ponton, kiu nomiĝas "Hanŝakukjo", aŭ "Duonĉerpila Ponto". Kiam Dogeno ĉerpis akvon el la rivero, li uzis nur duonon da la akvo en la ĉerpilo, kaj li redonis la restaĵon al la rivero, ne malŝparante ĝin. Tial oni nomas la ponton "Hanŝakukjo", aŭ "Duonĉerpila Ponto". Ĉe Ejhejĝi, kiam oni lavas la vizaĝon, oni plenigas la pelvon nur ĝis sepdek elcentoj de ĝia kapacito. Kaj post la lavado, oni verŝas la akvon en direkto al sia korpo, ne for de ĝi. Tiel oni esprimas respekton al la akvo. Tia praktiko ne baziĝas sur ia ŝparemo. Eble estas malfacile kompreni kial Dogeno redonis al la rivero duonon da la akvo ĉerpita. Tia praktiko estas preter nia pensado. Kiam oni sentas la belon de la rivero, kiam oni unuiĝas kun la akvo, oni intuicie kondutas laŭ la maniero de Dogeno. Konduti tiel estas laŭnature. Sed se vian naturon kovras ideoj pri ŝparado aŭ efikeco, la maniero de Dogeno ŝajnos sensenca.
Mi vizitis la Nacian Parkon "Josemitio", kaj mi vidis grandegajn akvofalojn. La plej granda tie estas alta je 410 metroj, kaj la akvo malsupreniras kiel kurteno ĵetita de la montosupro. Ne ŝajnas, ke ĝi malsupreniras rapide, kiel oni eble atendus; ŝajne ĝi malsupreniras tre malrapide, pro la distanco. Kaj la akvo ne malsupreniras en unu flulinio, sed disiĝas en multajn fluetojn. Se oni rigardas ĝin de malproksime, ĝi aspektas kiel kurteno. Kaj mi pensis, ke por ĉiu akvero malsupreniranta de monto tiom alta, certe la okazo estas malfacila. Pasas tempo, komprenu, pasas longa tempo, antaŭ ol la akvo finfine atingas la fundon de la akvofalo. Kaj ŝajnis al mi, ke eble la homa vivo similas tion. Oni spertas multajn malfacilaĵojn dum la vivo. Sed samtempe mi pensis, ke la akvo ne estas disigita dekomence, sed estas unu rivero. Nur post la disiĝo ĝi spertas malfacilaĵon pro la falado. La akvo kvazaŭ ne sentas ion ajn kiam ĝi estas unu tuta rivero. Nur post la disiĝo en multajn akverojn ĝi povas ekhavi aŭ ekesprimi ian senton. Kiam ni rigardas unu tutan riveron, ni ne sentas la vivagadon de la akvo, sed kiam ni ĉerpas parton de la akvo per ĉerpilo, ni spertas ian senton pri la akvo, kaj ni sentas ankaŭ la valoron de la persono, kiu uzas la akvon. Tiel sentante la akvon kaj nin mem, ni ne povas uzi ĝin en maniero sole materia. Ĝi estas vivanta estaĵo.
Antaŭ ol ni naskiĝis, ni sentis nenion; ni unuiĝis kun la universo. Tion oni nomas "sola menso", aŭ "esenca menso", aŭ "granda menso". Kiam nia naskiĝo apartigis nin de tiu unueco, kiel la vento kaj ŝtonoj disigas la malsuprenirantan akvon en la akvofalo, tiam ni komencis havi sentojn. Vi havas malfacilaĵojn pro tio, ke vi havas sentojn. Vi kroĉiĝas al la sentoj, ne komprenante precize kiel tiaj sentoj kreiĝas. Kiam vi ne konstatas tion, ke vi unuiĝas kun la rivero, aŭ kun la universo, tiam vi timas. Ĉu aŭ ne ĝi disiĝas en akverojn, akvo estas akvo. La vivo kaj la morto estas la sama afero. Kiam ni konstatas tiun fakton, ni ne plu timas la morton, kaj efektive ni ne plu spertas malfacilaĵojn en la vivo.
Kiam la akvo revenas al ĝia originala unueco kun la rivero, ĝi ne plu havas individuan senton; ĝi revenas al la propra naturo, kaj trovas trankvilon. Sendube la akvo estas tre ĝoja pro la reveno al la originala rivero! Se tio estas vera, kian senton ni havos kiam ni mortos? Mi opinias, ke ni similas la akvon en la ĉerpilo. Tiam ni havos trankvilon, perfektan trankvilon. Eble tio estus tro perfekta por ni ĝuste nun, ĉar ni tiel kroĉiĝas al niaj sentoj, al nia individua ekzisto. Ĝuste nun, ni sentas ian timon pri morto, sed post kiam ni revenos al nia originala naturo, ekzistos nirvano. Tial ni diras, "Atingi nirvanon egalas forpasi." "Forpasi" ne estas sufiĉe taŭga esprimo. Eble pli bona estas "transpasi", aŭ "antaŭeniri", aŭ "aliĝi". Ĉu vi provos trovi ian pli bonan esprimon por la morto? Kiam vi trovos ĝin, vi havos tute novan interpreton de via vivo. Tio similos mian senton kiam mi vidis la akvon en la granda akvofalo. Imagu! Ĝi estis alta je 410 metroj!
Ni diras, "Ĉio eliras el seneco." Unu tuta rivero aŭ unu tuta menso estas seneco. Kiam oni atingas tian komprenon, oni trovas la veran signifon de la vivo. Kiam oni atingas tian komprenon oni povas vidi la belecon de la homa vivo. Antaŭ ol oni konstatas tiun fakton, ĉio videbla estas nur iluzio. Kelkfoje oni tro alte taksas la belecon; kelkfoje oni tro malalte taksas la belecon pro tio, ke la eta menso ne akordiĝas kun la realo.
Tiel priparoli la aferon estas tre facile, sed efektive havi la senton ne estas facile. Sed per via zenpraktiko vi povas kulturi la senton. Kiam vi povas praktiki per via tuta korpo kaj tuta menso, kaj kiam la unuiĝon de via menso kaj via korpo regas la universala menso, tiam vi povas facile atingi tian ĝustan komprenon. Via ĉiutaga vivo renoviĝos sen kroĉiĝo al iu malnova erara vidpunkto pri la vivo. Kiam vi konstatos tiun fakton, vi konstatos kiel sensenca estis via malnova interpreto, kaj kiom da senutila peno vi malŝparadis. Vi trovos la veran signifon de la vivo, kaj malgraŭ tio, ke vi spertos malfacilaĵojn pri via falo de la montosupro ĝis la fundo de la akvofalo, vi ĝuos la vivon.
La plej gravaj aferoj en nia praktiko estas la korpa pozicio kaj la spirmaniero. Ni ne tre zorgas pri ia profunda kompreno de Budhismo. Rilate filozofion, Budhismo estas profunda, larĝa, firma sistemo de pensado, sed zenanoj ne interesiĝas pri filozofia kompreno. Ni emfazas la praktikon. Ni devas kompreni, kial la korpa pozicio kaj spirekzercado tiom gravas. Anstataŭ ĝisfundan komprenon de la instruo, ni devas havi fortan fidon pri la instruo, kiu diras, ke ni havas budhonaturon dekomence. Nia praktiko baziĝas sur tia fido.
Antaŭ ol Bodhidarmo vojaĝis al Ĉinio, preskaŭ la tutan bone konatan vortostokon de Zeno oni jam uzadis. Ekzemple, ekzistis la termino, "subita iluminiĝo". "Subita iluminiĝo" ne estas sufiĉe taŭga tradukaĵo, sed provizore mi uzos la esprimon. Iluminiĝo venas subite al ni. Tio estas vera iluminiĝo. Antaŭ Bodhidarmo, oni supozis, ke post longa preparado, venos subita iluminiĝo. Zenpraktiko do estis ia ekzercado por gajni iluminiĝon. Efektive, multaj personoj hodiaŭ praktikas Zenon tiucele. Sed tio ne estas la tradicia kompreno pri Zeno. La kompreno, kiu estas transdonita de Budho ĝis nia epoko, estas tio, ke iluminiĝo jam ekzistas ĉe la komenco de zenpraktiko, eĉ sen ia preparado. Ĉu aŭ ne vi praktikas sidadon, vi havas budhonaturon. Ĉar vi havas tion, ekzistas iluminiĝo en via praktiko. Ni emfazas ne la etapon atingitan, sed la fortan fidon, kiun ni havas pri nia originala naturo, kaj la sincerecon de nia praktiko. Ni devas praktiki Zenon per la sama sincereco, kiun havis Budho. Se ni havas budhonaturon dekomence, ni praktikas sidadon pro tio, ke ni devas konduti kiel Budho. Transdoni la praktikon egalas transdoni la spiriton de Budho. Ni do devas akordigi nian spiriton, nian korpan pozicion, kaj nian agadon kun la tradicia maniero. Eble vi atingos iun difinitan etapon, kompreneble, sed la spirito de via praktiko devas ne baziĝi sur ia egoisma ideo.
Laŭ la tradicia budhisma kompreno, la homa naturo estas sen memo. Kiam oni ne havas ian ideon pri memo, oni havas la vidpunkton de Budho pri la vivo. La egoismaj ideoj estas iluziaj, kaj ili kovras la budhonaturon. Oni ĉiam kreas kaj sekvas ilin, kaj dum oni ripetas tiun procezon denove kaj denove, la vivo tute okupiĝas pri egoismaj ideoj. Tion oni nomas "karma vivo", aŭ "karmo". La budhisma vivo devas ne esti karma vivo. La celo de nia praktiko estas fortranĉi la karman, turniĝantan menson. Se vi klopodas por atingi iluminiĝon, tio estas parto de karmo; vi kreas karmon kaj ĝi pelas vin, kaj vi nur malŝparas tempon sur via nigra kuseno. Laŭ la kompreno de Bodhidarmo, iu praktiko, kiu baziĝas sur ideo pri gajno, estas nur ripeto de la karmo. Forgesinte tiun punkton, multaj postaj zenmajstroj emfazis ian etapon atingendan per praktiko.
Pli grava ol iu etapo atingota estas la sincereco, la ĝusta peno. Ĝusta peno devas baziĝi sur vera kompreno pri nia tradicia praktiko. Kiam vi komprenas tiun punkton, tiam vi komprenas kiom grava estas tio, ke vi tenu la ĝustan pozicion. Kiam vi ne komprenas tiun punkton, la pozicio kaj la spirmaniero estas nur rimedoj por atingi iluminiĝon. Se via sinteno estas tia, estas pli bone, ke vi uzu drogojn anstataŭ sidi kruckrure! Se nia praktiko estus nur rimedo por atingi iluminiĝon, efektive ne ekzistus rimedo por atingi ĝin! Ni perdus la signifon de la vojo al la celo. Sed kiam ni kredas firme pri nia vojo, ni jam atingis iluminiĝon. Kiam vi kredas pri via vojo, iluminiĝo ĉeestas. Sed se vi ne povus kredi pri la signifo de via ĉi-momenta praktiko, vi povus fari nenion. Vi simple vagus ĉirkaŭ la celo kun via simia menso. Vi ĉiam serĉus ion, sen scio pri via agado. Se vi deziras vidi ion, vi devas malfermi la okulojn. Kiam vi ne komprenas la Zenon de Bodhidarmo, vi penas vidi ion per okuloj fermitaj. Ni ne malrespektas la ideon, ke oni povas atingi iluminiĝon, sed la grava afero estas ĉi tiu momento, ne iu estonta tago. Ni devas peni en ĉiu momento. Jen la plej grava afero en nia praktiko.
Antaŭ Bodhidarmo, la studado de la instruoj de Budho rezultigis profundan kaj altvaloran filozofion de Budhismo, kaj homoj penis atingi ĝian altan idealon. Tio estas erara. Bodhidarmo konstatis, ke estas erare krei altvaloran aŭ profundan idealon, kaj poste peni atingi ĝin per zenpraktiko. Se tia estas nia praktiko, ĝi ne diferencas de nia kutima agado, aŭ simia menso. Ĝi ŝajnas esti tre bona, tre alta kaj sankta agado, sed efektive ĝi ne diferencas de la simia menso. Jen la punkto, kiun emfazis Bodhidarmo.
Antaŭ ol Budho atingis iluminiĝon, li faris ĉiajn penojn por ni, kaj finfine li atingis ĝisfundan komprenon pri la diversaj vojoj. Eble vi supozas, ke Budho atingis etapojn ĉe kiuj li liberiĝis de la karma vivo, sed tio ne estas vera. Budho rakontis multon pri siaj spertoj post kiam li atingis iluminiĝon. Li tute ne diferencis de ni. Kiam lia lando militis kontraŭ potenca najbaro, li rakontis al siaj disĉiploj pri la propra karmo, kaj kiel li suferis, kiam li konstatis, ke la najbara reĝo venkos lian landon. Se li estus atingintan senkarman iluminiĝon, li ne tiel suferus. Kaj eĉ post la atingo de iluminiĝo, li daŭre faris la saman penon, kiun ni faras. Sed lia vidpunkto pri la vivo ne estis ŝanceliĝema. Lia vidpunkto estis firma, kaj li klare vidis la vivojn de ĉiuj, inkluzive sian vivon. Li rigardis sin mem, kaj li rigardis aliajn, per la samaj okuloj kiuj rigardis ŝtonojn kaj vegetaĵojn, aŭ ion ajn alian. Lia kompreno estis tre scienca. Tia estis lia vivmaniero post kiam li atingis iluminiĝon.
Kiam ni havas la tradician spiriton por sekvi la veron dum ĝi disvolviĝas, kaj praktiki niamaniere sen egoismaj ideoj, tiam ni atingos iluminiĝon ĝustasence. Kaj se ni komprenas tiun punkton, ni faros la kiel eble plej bonan penon en ĉiu momento. Jen la vera kompreno pri Budhismo. Nia kompreno pri Budhismo do ne estas nur intelekta kompreno. Nia kompreno estas la samtempa esprimo de si mem, ĝi estas la praktiko mem. Ne per legado, aŭ medito pri filozofio, sed nur per praktiko, efektiva praktiko, ni povas kompreni la naturon de Budhismo. Senĉese ni devas praktiki Zenon, kun forta fido pri nia vera naturo, rompante la ĉenon de karma agado, kaj trovante nian lokon en la mondo de efektiva praktiko.
La baza instruo de Budhismo estas instruo pri efemereco, aŭ ŝanĝiĝo. La esenca vero por ĉiu ekzistaĵo estas tio, ke ĉio ŝanĝiĝas. Neniu povas nei tiun veron, kaj ĉiuj instruoj de Budhismo estas koncizigitaj ene de ĝi. Jen la instruo por ni ĉiuj. Kien ajn oni iras, tiu instruo estas vera. Tiu instruo temas ankaŭ pri senmemeco. Ĉar ĉiu ekzistaĵo senĉese ŝanĝiĝas, ne ekzistas ia daŭra memo. Efektive, la memnaturo de ĉiu ekzistaĵo estas nur ŝanĝiĝo mem, la memnaturo de ĉio. Ne ekzistas ia speciala, aparta memnaturo por ĉiu ekzistaĵo. Tio estas ankaŭ la instruo pri nirvano. Kiam oni konstatas la eternan veron, ke ĉio ŝanĝiĝas, kaj en tio oni trovas trankvilon, tiam oni troviĝas en nirvano.
Se oni ne akceptas la fakton, ke ĉio ŝanĝiĝas, oni ne povas trovi perfektan trankvilon. Sed, bedaŭrinde, kvankam tio estas vera, estas malfacile por ni akcepti tion. Ĉar ni ne povas akcepti la veron pri efemereco, ni suferas. Tial, la fonto de sufero estas nia malakceptemo pri tiu vero. La instruo pri la fonto de sufero kaj la instruo pri tio, ke ĉio ŝanĝiĝas, estas du flankoj de unu monero. Sed subjektive, efemereco estas la kaŭzo de nia sufero. Objektive, tiu instruo estas simple la baza vero, ke ĉio ŝanĝiĝas. Dogeno diris, "Se ne ŝajnas, ke instruo trudas ion al vi, tiu instruo ne estas vera instruo." La instruo mem estas vera, kaj mem ne trudas ion al ni, sed pro nia homa emo ni ricevas la instruon kvazaŭ ĝi trudus ion al ni. Sed ĉu ni ĝojas aŭ malĝojas pro tio, tiu vero ekzistas. Se nenio ekzistas, tiu vero ne ekzistas. Budhismo ekzistas pro ĉiu aparta ekzistaĵo.
Ni devas trovi perfektan ekziston per neperfekta ekzisto. Ni devas trovi perfektecon en neperfekteco. Por ni, plena perfekteco ne diferencas de neperfekteco. La eterno ekzistas pro neeternaj ekzistaĵoj. En Budhismo, estas hereze atendi ion, kio estas ekster ĉi tiu mondo. Ni ne serĉas ion krom ni mem. Ni devas trovi la veron en ĉi tiu mondo, per niaj malfacilaĵoj, per nia suferado. Jen la baza instruo de Budhismo. Plezuro ne diferencas de malplezuro. Bono ne diferencas de malbono. Bono estas malbono; malbono estas bono. Ili estas du flankoj de unu monero. Iluminiĝo do devas ekzisti en praktiko. Tio estas la ĝusta kompreno pri praktiko, kaj la ĝusta kompreno pri la vivo. Trovi plezuron en sufero do estas la sola metodo por akcepti la veron de efemereco. Sen konstato pri tiu vero, oni ne povas vivi en la mondo. Kvankam oni klopodas por eskapi la veron, la klopodoj estas vanaj. Se vi supozas, ke ekzistas alia metodo por akcepti la eternan veron pri efemereco, tio estas via iluzio. Ĉi tio estas la baza instruo pri kiel oni devas vivi en la mondo. Kiel ajn tio impresas vin, vi devas akcepti ĝin. Vi devas fari tian penon.
Tial, ĝis ni sufiĉe plifortiĝas por akcepti malfacilaĵon kiel plezuron, ni devos daŭrigi tiun penon. Efektive, se vi fariĝas sufiĉe honesta, aŭ sufiĉe sincera, ne estos tro malfacile akcepti tiun veron. Vi povas iomete ŝanĝi vian pensmanieron. Estas malfacile, sed la malfacileco ne ĉiam estos sama. Kelkfoje estos malfacile, kelkfoje ne tiom malfacile. Se vi suferas, vi trovos ian plezuron en la instruo, ke ĉio ŝanĝiĝas. Kiam vi ĉagreniĝas, tiam akcepti la instruon estas tre facile. Kial do vi ne akceptas ĝin ĉiam? Temas pri la sama afero. Kelkfoje, eble vi ridos pro vi mem, konstatante kiom vi estas egoisma. Sed malgraŭ kiel la instruo impresas vin, estas tre grave, ke vi ŝanĝu vian pensmanieron kaj akceptu la veron pri efemereco.
La celo de nia sidado estas atingi la liberecon de nia ekzisto, korpe kaj mense. Laŭ Dogeno, ĉiu ekzistaĵo estas ekbrilo en la vastan mondon de fenomenoj. Ĉiu ekzistaĵo estas freŝa esprimo de la karaktero de ekzisto mem. Frumatene mi ofte vidas multajn stelojn. La steloj estas nur la lumo, kiu iras rapidege multajn mejlojn de la ĉielaj aĵoj. Sed por mi, la steloj ne estas rapidegaj estaĵoj, sed trankvilaj, konstantaj, serenaj estaĵoj. Ni diras, "En trankvilo devas ekzisti agado; en agado devas ekzisti trankvilo." Efektive, ili estas la sama afero; diri "trankvilo", aŭ diri "agado", egalas esprimi du malsamajn interpretojn pri unu fakto. Estas harmonio en nia agado, kaj kie estas harmonio, tie estas trankvilo. Tiu harmonio estas la karaktero de ekzisto. Sed la karaktero de ekzisto estas ankaŭ nur rapidega agado.
Kiam vi sidas, vi sentas vin tre trankvila kaj serena, sed efektive vi ne scias, kia agado okazas ene de via ekzistaĵo. Estas plena harmonio en la agado de via korpsistemo, sekve vi sentas la trankvilon en ĝi. Eĉ se vi ne sentas tion, ĝi ekzistas. Tial, por ni ne necesas, ke ni sentu ĝenon pri trankvilo aŭ agado, sereno aŭ ŝanĝiĝo. Kiam vi agas, se vi fiksas vian menson al la agado memfide, la karaktero de via mensostato estas la agado mem. Se vi plene atentas la karakteron de via ekzisto, vi estas preta por la agado. Ŝanĝiĝo estas nur la karaktero de via ekzisto. Kiam vi praktikas sidadon, la karaktero de via trankvila, firma, serena sidado estas la karaktero de la vastega agado de la ekzisto mem.
"Ĉio estas nur ekbrilo en la vastan mondon de fenomenoj," implicas la liberecon de nia agado kaj nia ekzisto. Se vi sidas ĝustamaniere, ĝustakomprene, vi atingas la liberecon de via ekzisto, eĉ malgraŭ tio, ke vi estas nur nedaŭra ekzistaĵo. Ene de ĉi tiu momento, ĉi nedaŭra ekzistaĵo ne ŝanĝiĝas, ne moviĝas, kaj estas ĉiam sendependa de aliaj ekzistaĵoj. En la venonta momento, alia ekzistaĵo leviĝos; eble vi transformiĝos en ion alian. Striktsence, ne ekzistas kunligo inter mia hieraŭa memo kaj mia ĉi-momenta memo; ne ekzistas kunligo ia ajn. Dogeno diris, "Karbo ne fariĝas cindro." Cindro estas cindro; tiu ne apartenas al karbo. Tiu havas la proprajn pasintecon kaj estontecon. Tiu estas sendependa ekzistaĵo, ĉar ĝi estas ekbrilo en la vastan mondon de fenomenoj. Ankaŭ karbo kaj varmega fajro estas tute malsimilaj ekzistaĵoj. Ankaŭ nigra karbo estas ekbrilo en la vastan mondon de fenomenoj. Kie estas nigra karbo, tie ne estas ruĝa, brulanta karbo. Nigra karbo do estas sendependa de ruĝa karbo; cindro estas sendependa de brulligno; ĉiu ekzistaĵo sendependas.
Hodiaŭ mi sidas en Los-Altoso. Morgaŭ matene mi estos en San-Francisko. Ne ekzistas kunligo inter la "mi" en Los-Altoso kaj la "mi" en San-Francisko. Ili estas tre diversaj estaĵoj. Jen la libereco de ekzisto. Kaj ne ekzistas kunligo inter vi kaj mi; kiam mi diras "vi", ne ekzistas "mi"; kiam mi diras "mi", ne ekzistas "vi". Vi sendependas, kaj mi sendependas, ĉiu ekzistas en diferenca momento. Sed tio ne signifas, ke ni estas tute malsamaj ekzistaĵoj. Efektive, ni estas la unusama ekzistaĵo. Ni estas samaj, sed diferencaj. Estas tre paradokse, sed tia la situacio efektive estas. Ĉar ni estas sendependaj ekzistaĵoj, ĉiu el ni estas unu kompleta ekbrilo en la vastan mondon de fenomenoj. Dum mi sidas, ne ekzistas iu alia persono, sed tio ne signifas, ke mi ignoras vin. Mi tute unuiĝas kun ĉiu ekzistaĵo en la mondo de fenomenoj. Sekve, kiam mi sidas, vi sidas; ĉio sidas kun mi. Jen nia sidado. Kiam vi sidas, ĉio sidas kun vi. Kaj ĉio konsistigas la karakteron de via ekzisto. Mi estas parto de vi. Mi enmiksiĝas en la karaktero de via ekzisto. En ĉi tiu praktiko vi do estas plene libera de ĉio. Se vi komprenas tiun sekreton, ne ekzistos diferenco inter via zenpraktiko kaj via ĉiutaga vivo. Vi rajtas interpreti ĉion laŭvole.
Mirinda pentraĵo estas la rezulto de sento en la fingroj. Se oni sentas la dikecon de la inko en la peniko, la pentraĵo jam ekzistas antaŭ ol oni pentras. Kiam oni mergas la penikon en la inkon, oni jam scias la rezulton de sia desegnado; alie oni ne povus pentri. Tial, antaŭ ol vi faras ion, ĝia "ekzisto" jam ĉeestas, la rezulto ĉeestas. Eĉ malgraŭ tio, ke vi aspektas kvazaŭ vi sidus trankvile, ĉiu via agado, pasinta kaj estonta, ĉeestas; kaj la rezulto de via sidado jam ĉeestas. Vi ne ripozas iel ajn. Vi enhavas ĉiun agadon. Jen via ekzisto. Sekve via sidado enhavas ĉiujn rezultojn de via praktiko. Jen nia praktiko, nia sidado.
Dogeno interesiĝis pri Budhismo dum sia junaĝo, kiam li rigardis fumon de incenso, kiu brulis apud la kadavro de lia mortinta patrino, kaj li sentis la efemerecon de nia vivo. Tiu sento kreskis en li, kaj finfine ĝi rezultigis la atingon de iluminiĝo kaj la disvolviĝon de lia profunda filozofio. Kiam li rigardis la fumon de la incenso, kaj sentis la efemerecon de la vivo, li sentis sin tre sola. Sed tiu sento de soleco plifortiĝis, kaj floris en iluminiĝon kiam li havis dudek ok jarojn. Kaj ĝuste kiam li iluminiĝis, li kriis, "Ekzistas nek korpo nek menso!" Kiam li diris, "nek korpo nek menso", la tuto de lia ekzisto en tiu momento fariĝis ekbrilo en la vastan mondon de fenomenoj, ekbrilo kiu enhavis ĉion, kiu kovris ĉion, kaj kiu enhavis vastegan karakteron; la tuton de la mondo de fenomenoj enhavis unu absolute sendependa ekzisto. Jen lia iluminiĝo. Ekirante ĉe la soleca sento pri la efemereco de la vivo, li atingis la potencan sperton de la karaktero de ekzisto. Li diris, "Mi forfaligis menson kaj korpon." Ĉar vi opinias, ke vi havas korpon kaj menson, vi spertas solecajn sentojn, sed kiam vi konstatas, ke ĉio estas nur ekbrilo en la vastan universon, vi fariĝas tre forta, kaj via ekzisto fariĝas plena de signifo. Tia estis la iluminiĝo de Dogeno, kaj tia estas nia pratktiko.
Ekzistas granda miskompreno rilate la ideon pri natureco. Plejparte, tiuj, kiuj venas al ni, kredas je ia libereco aŭ natureco, sed ilia kompreno estas tio, kion ni nomas "ĝinen ken gedo", aŭ hereza natureco. "Ĝinen ken gedo" signifas, ke oni ne devas esti formala - oni subtenas ian permesemon aŭ malordemon. Laŭ la plimulto da personoj, tio estas natureco. Sed tio ne estas la natureco, kion ni celas. Estas malfacile klarigi la aferon, sed laŭ mi, natureco estas ia sento pri sendependeco rilate ĉion, aŭ ia agado, kiu baziĝas sur seneco. Tio, kio rezultas el seneco, estas natureco, kiel semo aŭ vegetaĵo, kiu kreskas el la tero. La semo ne havas ian ideon pri tio, ke ĝi celas fariĝi ia vegetaĵo, sed ĝi havas la propran formon, kaj ĝi ekzistas en perfekta harmonio kun la tero, kun la ĉirkaŭaĵo. Dum ĝi kreskas, dum pasas tempo, ĝi esprimas sian naturon. Nenio ekzistas sen formo, sen koloro. Kio ekzistas, tio havas formon kaj koloron, kaj la formo kaj koloro estas en perfekta harmonio kun aliaj ekzistaĵoj. Kaj ne ekzistas problemo. Jen la natureco, kion ni celas.
Por vegetaĵo aŭ ŝtono, esti natura ne estas malfacile. Sed por ni, ekzistas problemo, eĉ granda problemo. Natureco estas io, kion ni devas prilabori. Kiam via agado rezultas el seneco, vi havas senton tre freŝan. Ekzemple, kiam vi malsatas, manĝado estas natura. Vi sentas vin natura. Sed kiam vi tro anticipas, tiam manĝado ne estas natura. Vi ne havas freŝan senton. Vi ne konstatas la valoron de la manĝado.
La vera praktiko de sidado estas tio, ke vi sidu tiel, kiel vi trinkas akvon kiam vi soifas. Jen natureco. Estas nature dormeti se oni estas tre dormema. Sed dormeti nur pro tio, ke oni estas pigra, kvazaŭ ĉiu homo rajtus dormeti, tio ne estas natureco. Oni pensas, "Miaj amikoj, ĉiu el ili, dormetas; kial mi ne? Se la aliaj ne laboras, kial mi tiom laboras? Se ili havas monon, kial mi ne havas?" Tio ne estas natureco. Via menso implikiĝas en alia ideo, la ideo de iu alia, kaj vi ne sendependiĝas, vi ne plu estas vi mem, kaj vi ne estas natura. Kvankam vi sidas kruckrure, se via sidado ne estas natura, ĝi ne estas vera praktiko. Kiam vi soifas, ne necesas, ke vi devigu vin trinki akvon; vi ĝojas pro la trinkado. Se vi havas veran ĝojon en via sidado, tio estas vera sidado. Sed malgraŭ tio, ke eble vi devigas vin praktiki sidadon, se vi sentas bonon en via praktiko, tio estas ĝusta sidado. Efektive, ne temas pri devigo aŭ nedevigo. Kvankam eble vi havas malfacilaĵon, se vi tion deziras, tio estas natureco.
Sen seneco, ne ekzistas natureco - nek vera ekzisto. Vera ekzisto rezultas el seneco, momenton post momento. Seneco ĉiam ĉeestas, kaj el ĝi ĉio aperas. Sed kutime, tute foregesinte pri seneco, oni agas kvazaŭ oni posedus ion. La agado baziĝas sur ia ideo pri posedo aŭ ia konkreta ideo, kaj tio ne estas natura. Ekzemple, kiam vi aŭskultas prelegon, vi devas ne teni ian ideon pri vi mem. Vi devas ne teni la propran ideon kiam vi aŭskultas iun. Forgesu tion, kio estas en via menso, kaj aŭskultu tion, kion diras la alia persono. Tiam estas nature havi nenion en la menso. Tiel vi komprenos tion, kion li diras. Sed se vi tenas ian ideon, kiun vi komparas kun lia diraĵo, vi ne aŭdas ĉion; via kompreno estas unuflanka; tio ne estas natureco. Kiam vi faras ion, vi devas esti tute absorbata per tio. Vi devas plene dediĉu vin al tio. Tiel vi havas nenion. Tial, se ne ekzistas seneco en via agado, tio ne estas natura. Plejparte, personoj insistas pri ia ideo. Lastatempe la junuloj parolas pri amo. Amo! Amo! Amo! Iliaj mensoj estas plenaj de amo! Kaj kiam ili studas Zenon, se mia instruo ne akordas kun ilia ideo pri amo, ili ne akceptas ĝin. Komprenu, ili estas tre obstinaj. Oni rajtus miri. Kompreneble ne ĉiuj, sed kelkaj havas tre, tre malmolan sintenon. Tio ne estas natureco ia ajn. Kvankam ili parolas pri amo, kaj libereco aŭ natureco, ili ne komprenas tiajn aferojn. Kaj ili ne povas kompreni Zenon tiamaniere. Se vi volas studi Zenon, vi devas forgesi ĉiujn antaŭjuĝojn kaj simple praktiki sidadon kaj konstati tion, kion vi spertas en via praktiko. Jen natureco.
Kion ajn vi faras, vi devas havi tian sintenon. Kelkfoje ni diras, "Nju nan ŝin", aŭ "mola aŭ fleksebla menso". "Nju" estas "mola"; "nan" signifas "io, kio ne estas rigida"; "ŝin" estas "menso". "Nju nan ŝin" signifas glatan, naturan menson. Kiam oni havas tian menson, oni havas la ĝojon de vivo. Kiam oni perdas ĝin, oni perdas ĉion. Oni havas nenion. Kvankam oni pensas, ke oni havas ion, oni havas nenion. Sed kiam ĉiu agado rezultas el seneco, tiam oni havas ĉion. Ĉu vi komprenas? Jen la natureco, kion ni celas.
Se vi volas kompreni Budhismon, necesas, ke vi tute forgesu viajn antaŭjuĝojn. Unue, vi devas rezigni la ideon pri materialeco aŭ ekzisto. La kutima sinteno pri la vivo firme baziĝas sur la ideo pri ekzisto. Plejparte, personoj supozas, ke ĉio ekzistas; ke tio, kion ili vidas aŭ aŭdas, ekzistas. Kompreneble, la birdo, kiun oni vidas kaj aŭdas, ja ekzistas. Ĝi ekzistas; sed tio, kion mi celas, eble ne egalas tion, kion vi celas. La budhisma kompreno pri la vivo enhavas kaj ekziston kaj neekziston. La birdo kaj ekzistas kaj ne ekzistas samtempe. Ni diras, ke tiu vivsinteno, kiu baziĝas sole sur ekzisto, estas hereza. Se vi taksas aferojn tro gravaj, kvazaŭ ili ekzistus materiale aŭ daŭre, oni nomas vin herezulo. Eble la plimulto da personoj estas herezuloj.
Ni diras, ke vera ekzisto devenas de seneco kaj revenas en senecon. Tio, kio aperas el seneco, estas vera ekzisto. Oni devas trairi la pordon de seneco. Estas tre malfacile klarigi tiun ideon pri ekzisto. Nuntempe multaj personoj eksentas, almenaŭ intelekte, la malplenecon de la moderna mondo, aŭ la memkontraŭdiron de la kulturo. Antaŭ nelonge, ekzemple, la japana popolo havis firman fidon al la eterna ekzisto de sia kulturo kaj sia tradicia vivmaniero, sed ekde kiam Japanio milite malvenkis, la popolo fariĝis tre skeptika. Iuj opinias, ke tiu skeptika sinteno estas malbonega, sed ĝi estas pli bona ol la malnova sinteno.
Dum oni tenas ian difinitan ideon aŭ esperon pri la estonteco, oni ne povas serioze pritrakti la aktuale ekzistantan momenton. Eble oni diras, "Tion mi povos fari morgaŭ, aŭ en la venonta jaro," kredante, ke tio, kio nun ekzistas, ekzistos ankaŭ morgaŭ. Eĉ se oni ne pene laboras, oni atendas, ke ia promesoplena afero venos, se oni laŭiras ian difinitan vojon. Sed ne ekzistas ia eterna vojo. Ne ekzistas vojo konstanta por ni. Momenton post momento, ni devas trovi la propran vojon. Ia ideo pri perfekteco, aŭ ia perfekta vojo konstruita de iu alia, ne estas la ĝusta vojo por ni.
Ĉiu el ni devas fari la propran ĝustan vojon, kaj se ni tion faras, tiu vojo esprimas la universalan vojon. Jen la mistero. Kiam vi komprenas unu aferon ĝisfunde, tiam vi komprenas ĉion. Kiam vi penas kompreni ĉion, tiam vi komprenas nenion. La plej bona metodo estas kompreni vin mem; konsekvence vi komprenos ĉion. Tial, se vi pene laboros por fari la propran vojon, vi helpos aliajn, kaj ili helpos vin. Antaŭ ol vi faras la propran vojon vi ne povas helpi iun ajn, kaj neniu povas helpi vin. Por sendependiĝi tiusence, oni devas forgesi ĉion, kio estas en la menso, kaj eltrovi ion tute novan kaj freŝan, momenton post momento. Tiel ni vivas en la mondo.
Tial ni diras, ke vera kompreno devenas de seneco. Kiam vi studas Budhismon, vi devas tute purigi la menson. Vi devas elporti ĉion el la ĉambro kaj purigi ĝin ĝisfunde. Se necesas, vi povas denove enporti ĉion. Eble vi deziras havi multajn aferojn, vi do povas enporti ilin unuope. Sed se vi ne bezonas ilin, ne necesas, ke vi tenu ilin.
Ni vidas la flugantan birdon. Kelkfoje ni vidas ĝian postsignon. Efektive, ni ne povas vidi la postsignon de fluganta birdo, sed kelkfoje ŝajnas, ke ni ja povas. Ankaŭ tio estas bona. Se necesas, vi devas denove enporti tiujn aferojn, kiujn vi portis el via ĉambro. Sed antaŭ ol vi povas enmeti ion novan en la ĉambron, necesas, ke vi elprenu ion. Alie, via ĉambro estos plenŝtopita per malnova, senutila rubo.
Ni diras, "Paŝon post paŝo mi ĉesigas la sonon de la murmuranta rivereto." Kiam vi marŝas laŭ la rivereto, vi aŭdas la sonon de la akvo. La sono estas kontinua, sed vi devas havi la povon ĉesigi ĝin, se tion vi volas. Jen libereco, jen rezignacio. Vi havas diversajn unuopajn pensojn en via menso, sed se vi volas ĉesigi la pensadon, vi povas tion fari. Se do vi povas ĉesigi la sonon de la murmuranta rivereto, tiam vi ĝuste taksos la valoron de via agado. Sed dum vi tenas ian fiksitan ideon, aŭ kaptiĝas per ia kutima agmaniero, vi ne povas ĝuste taksi la valoron de aferoj, verasence.
Se vi serĉas liberecon, vi ne trovos ĝin. Antaŭ ol oni atingas absolutan liberecon, oni devas havi absolutan liberecon. Jen nia praktiko. Nia vojo estas tia, ke ne ĉiam ni vojaĝas laŭ unu direkto. Kelkfoje ni iras orienten; kelkfoje ni iras okcidenten. Iri unu mejlon orienten signifas reiri unu mejlon okcidenten. Kutime, oni supozas, ke unu mejlo orienten estas la malo de unu mejlo okcidenten. Sed se oni povas iri unu mejlon orienten, tio signifas, ke oni povas iri unu mejlon okcidenten. Jen libereco. Sen tia libereco, vi ne povas plene atenti tion, kion vi faras. Eble vi supozas, ke vi atentas, sed se vi ne povas atingi ĉi tian liberecon, vi spertos ian maltrankvilon pri via agado. Ĉar vi kroĉiĝas al ia ideo pri via irado orienten aŭ okcidenten, vi agas laŭ duparta, aŭ dualisma maniero. Dum vi kaptiĝas per dualismo, vi ne povas atingi absolutan liberecon, kaj vi ne povas plene atenti.
Atento ne signifas, ke oni pene klopodas por rigardi ion. Dum sidado, se vi penas rigardi unu lokon, vi laciĝos post proksimume kvin minutoj. Tio ne estas atento. Atento signifas liberecon. Via peno do devas celi nenion. Vi devas atenti nenion. Ni diras, ke en zenpraktiko via menso devas atenti la spiradon, sed la metodo por atenti la spiradon estas tio, ke vi tute forgesu vin mem, kaj simple sidu kaj sentu la spiradon. Se vi atentos la spiradon, tiam vi forgesos vin mem; kaj se vi forgesas vin mem, tiam vi atentos la spiradon. Mi ne scias, kiu el la du okazas unue. Tial, efektive ne necesas, ke vi pene klopodu por atenti la spiradon. Simple faru tion, kion vi povas fari. Se vi daŭrigos tian praktikon, finfine vi spertos la veran ekziston, kiu devenas de seneco.
En la sutro "pragnja paramita", la plej grava punkto, kompreneble, estas la ideo pri seneco. Antaŭ ol oni komprenas la ideon pri seneco, ĉio ŝajne ekzistas materiale. Sed post kiam oni konstatas la malplenecon de aferoj, ĉio fariĝos reala - ne materiala. Kiam oni konstatas, ke ĉio, kion oni vidas, estas parto de seneco, oni ne kroĉiĝas al iu ajn ekzistaĵo; oni konstatas, ke ĉio estas nur provizora formo kaj koloro. Tiel oni komprenas la veran signifon de ĉiu provizora ekzistaĵo. Unue, kiam oni lernas, ke ĉio estas nur provizora ekzistaĵo, plejparte oni estas malkontenta; sed la malkontento devenas de malĝusta sinteno pri la homo kaj pri la naturo. Kiam ni konstatas, ke ĉio havas nur provizoran naturon, ni estas malkontentaj pro tio, ke nia vidpunkto profunde enradikiĝas en niaj egoismaj ideoj. Sed se ni efektive konstatas tiun veron, ni ne plu suferos.
En la sutro, estas dirite, ke la bodhisatvo Avalokiteŝvaro konstatis, ke ĉio estas seneco, kaj tiel li forlasis ĉian suferon. Ne okazis, ke li venkis suferon post kiam li konstatis tiun veron - la konstato mem egalas savon kontraŭ suferado. Kompreno pri la vero do estas savo. Oni diras, "kompreno", sed kompreno pri la vero ĉiam ekzistas ĉemane. Ne okazas, ke post kiam oni praktikas sidadon oni komprenas la veron; eĉ antaŭ ol oni praktikas sidadon, kompreno ĉeestas. Ne okazas, ke post kiam oni konstatas la veron, oni atingas iluminiĝon. Konstati la veron egalas vivi - ekzisti ĉi tie kaj nun. Tial, ne temas pri konstato aŭ praktikado. Temas pri la esenca vero. En la sutro, Budho aludas la esencan veron, kiun ni ĉiam frontas, momenton post momento. La punkto estas tre grava. Jen la Zeno de Bodhidarmo. Eĉ antaŭ ol oni praktikas, iluminiĝo ĉeestas. Sed kutime oni rigardas la praktikon de sidado kaj iluminiĝon kiel du apartajn aferojn: jen praktiko, kiel okulvitroj; kaj kiam oni uzas la praktikon, kiel oni surportas la okulvitrojn, oni vidas iluminiĝon. Tio estas malĝusta kompreno. La okulvitroj mem estas iluminiĝo, kaj surporti ilin ankaŭ estas iluminiĝo. Tial, se vi faras ion ajn, aŭ eĉ se vi faras nenion, iluminiĝo ĉeestas, ĉiam. Jen la kompreno de Bodhidarmo pri iluminiĝo.
Vi ne povas praktiki veran sidadon pro tio, ke vi mem praktikas; se vi ne tion faras, ekzistas iluminiĝo, ekzistas vera praktiko. Kiam faras vi, vi kreas ian konkretan ideon pri "vi" aŭ "mi", kaj vi kreas ian difinitan ideon pri praktiko aŭ sidado. Jen vi dekstre, kaj jen sidado maldekstre. Sekve, sidado kaj vi fariĝas du malsamaj aferoj. Se la kombinaĵo de praktiko kun vi estas sidado, tio estas la sidado de rano. Por rano, la sidpozicio estas zenpraktiko. Kiam rano saltas, tio ne estas sidado. Tia miskompreno malaperos, se vi vere komprenas tion, ke seneco signifas la ĉeeston de ĉio. Unu tuta ekzistaĵo ne estas ia kunmetaĵo. Oni ne povas disigi unu tutan ekzistaĵon en partojn. Ĝi ĉiam ĉeestas kaj ĉiam funkcias. Jen iluminiĝo. Efektive do, ne ekzistas difinita praktiko. En la sutro estas dirite, "Sen okulo, sen orelo, sen nazo, sen lango, sen korpo, sen menso…" Tia senmenso estas zenmenso, kiu enhavas ĉion.
La grava afero pri nia kompreno estas tio, ke oni havu glatan, liberpensan manieron de atento. Oni devas pripensi kaj atenti aferojn sen stagno. Oni devas facile akcepti aferojn tiaj, kiaj ili estas. La menso devas esti sufiĉe mola kaj malfermita por kompreni aferojn tiaj, kiaj ili estas. Kiam la pensado estas mola, oni nomas ĝin neŝancelebla pensado. Tia pensado estas ĉiam stabila. Tio estas atentemo. Pensado, kiu estas disigita, ne estas vera pensado. Pensado devas enhavi atenton. Jen vera atentemo. Ĉu aŭ ne oni havas atentobjekton, la menso devas esti stabila kaj ne disigita. Jen zenpraktiko.
Ne necesas, ke vi klopodu por pensi laŭ difinita maniero. Via pensado devas ne esti unuflanka. Simple pensu tutmense, kaj senpene rigardu aferojn tiajn, kiaj ili estas. Nur rigardi, kaj esti preta por rigardi tutmense, tio estas zenpraktiko. Se vi estas preta por pensado, ne necesas, ke vi klopodu por pensi. Tio estas atentemo. Atentemo estas, samtempe, saĝeco. Saĝeco ne estas ia difinita kapablo aŭ filozofio. Saĝeco estas mensa preteco. Saĝeco do povas esti diversaj filozofioj aŭ instruoj, kaj diversaj sciencoj aŭ studoj. Sed vi devas ne kroĉiĝi al iu difinita saĝeco, ekzemple tiu, kiun instruis Budho. Saĝeco ne estas io, kion vi lernas. Saĝeco estas io, kio rezultas el via atentemo. La grava punkto do estas tio, ke vi estu preta por atento pri aferoj, kaj preta por pensado. Tion oni nomas mensa seneco. Seneco estas nur la praktiko de Zeno.
Mi konstatis, ke estas necese, absolute necese, kredi je nenio. Alivorte, vi devas kredi je io, kio havas neniun formon kaj neniun koloron - io, kio ekzistas antaŭ ol aperas ĉiuj formoj kaj koloroj. Tio estas tre grava punkto. Ne gravas la dio aŭ doktrino, je kiu vi kredas; se vi kroĉiĝus al ĝi, via kredo baziĝus pli malpli sur ia egoisma ideo. Vi celus perfektan fidon por savi vin mem. Sed atingi tian perfektan fidon postulus tempon. Vi implikiĝus en idealisma praktiko. Konstante serĉante por efektivigi vian idealon, vi ne havus tempon por trankvilo. Sed se vi estas ĉiam preta por akcepti tion, kion vi vidas, kiel ion aperantan el nenio, tiam vi havos perfektan trankvilon tiumomente.
Kiam vi havas kapdoloron, ekzistas kialo de la kapdoloro. Se vi scius, kial vi havas kapdoloron, vi fartus pli bone. Sed se vi ne scius la kialon, eble vi dirus, "Ve, mi havas teruran kapdoloron! Eble ĝi rezultas el mia malbona praktiko. Se mia medito aŭ zenpraktiko estus pli bone, mi ne spertus tian malfacilaĵon!" Se vi komprenus cirkonstancojn tiel, vi ne havus perfektan fidon pri vi mem, aŭ pri via praktiko, ĝis vi atingus perfektecon. Vi tiom okupiĝus pri la peno, ke, bedaŭrinde, vi ne havus tempon por atingi perfektan praktikon; eble vi do devus havi vian kapdoloron ĉiam! Tio estus idiota speco de praktiko. Tia praktiko ne funkcius. Sed se vi kredus je io, kio ekzistas antaŭ ol vi havas la kapdoloron, kaj se vi scius, kial vi havas la kapdoloron, tiam vi fartus pli bone, kompreneble. Havi kapdoloron estus en ordo, ĉar vi estas sufiĉe sana por havi kapdoloron. Se vi havus stomakdoloron, via stomako estas sufiĉe sana por havi doloron. Sed se via stomako alkutimiĝus al sia malbona stato, vi ne plu sentus doloron. Tio estus terura! Pro via stomakdoloro, vi proksimiĝus al la fino de via vivo.
Tial, estas absolute necese, ke ĉiu kredu je nenio. Sed ne temas pri malpleneco. Ekzistas ja io, sed tiu io estas ĉiam preta por difinita enformiĝo, kaj ĝi observas regulojn, aŭ teorion, aŭ veron en sia agado. Tio nomiĝas budhonaturo, aŭ Budho mem. Kiam tiu ekzistaĵo enpersoniĝas, ni nomas ĝin Budho; kaj kiam ni komprenas ĝin kiel esencan veron, ni nomas ĝin darmo, aŭ instruo; kaj kiam ni akceptas la veron, kaj kondutas kiel parto de Budho, aŭ laŭ la teorio, ni nomas nin samgo, aŭ komunumo. Sed kvankam ekzistas tri budho-formoj, temas pri unu ekzistaĵo, kiu havas nek formon nek koloron; kaj ĝi estas ĉiam preta por alpreni formon kaj koloron. Tio ne estas nura teorio. Tio ne estas nur la instruo de Budhismo. Tio estas la absolute necesa kompreno pri la vivo. Sen tia kompreno, nia religio ne povas helpi nin. Ni estus katenitaj per nia religio, kaj pro ĝi ni spertus pli da malfacilaĵo. Se vi fariĝus viktimo de Budhismo, eble tio plaĉus al mi, sed ĝi ne plaĉus al vi. Tia kompreno do estas tre, tre grava.
Dum vi praktikas sidadon, eble vi aŭdos la pluvon falantan de la tegmento en la mallumo. Poste, la mirinda nebuleto venos tra la grandaj arboj, kaj pli poste, kiam homoj komencas labori, ili vidos la belegajn montojn. Sed kelkaj personoj estos ĝenataj, se ili aŭdos la pluvon dum ili kuŝas matene en siaj litoj, ĉar ili ne konscias, ke poste ili vidos la belegan sunon leviĝantan el la oriento. Se via menso atentas vin mem, vi spertos tian zorgon. Sed se vi akceptas vin kiel la enkorpiĝon de la vero, aŭ budhonaturo, vi restos senzorga. Vi pensos, "Nun pluvas, sed mi ne scias, kio okazos en la venonta momento. Kiam mi eliros, eble la tago estos bela, aŭ eble ĝi estos ŝtorma. Ĉar mi ne scias, mi ĝuu la sonon de la pluvo nun." Tia sinteno estas la ĝusta sinteno. Se vi komprenas vin kiel provizoran enkorpiĝon de la vero, vi spertos nenian malfacilaĵon. Vi ĝuos vian ĉirkaŭaĵon, kaj vi ĝuos vin mem kiel mirindan parton de la granda agado de Budho, eĉ se malfacilaĵoj ĉirkaŭus vin.
Laŭ la budhisma terminaro, oni devas ekiri ĉe iluminiĝo kaj antaŭeniri al praktikado, kaj poste al pensado. Kutime, pensado estas iom egoisma. En la ĉiutaga vivo nia pensado estas preskaŭ tute egoisma: "Kial mi suferas? Kial mi spertas malfacilaĵojn?" Tia pensado konsistigas preskaŭ ĉiom da nia pensado. Ekzemple, kiam oni komencas studi tekston pri scienco, aŭ legi malfacilan sutron, oni baldaŭ fariĝas laca aŭ dormema. Sed oni ĉiam vigliĝas kaj interesiĝas, kiam temas pri la propraj egoismaj pensoj! Sed se iluminiĝo okazas unue, antaŭ pensado, antaŭ praktikado, la pensado kaj la praktikado ne estos egoismaj. Iluminiĝo signifas kredon je nenio, kredon je io, kio havas nek formon nek koloron, kio estas preta por alpreni formon kaj koloron. Tia iluminiĝo estas la neŝanĝebla vero. Sur tia originala vero devas baziĝi nia agado, nia pensado, kaj nia praktiko.
Dogeno diris, "Kvankam estas noktomeze, tagiĝo ĉeestas. Kvankam tagiĝo venas, estas nokte." Tia diraĵo enhavas la komprenon transdonitan de Budho al la patriarkoj, kaj al ni. Nokto kaj tago ne malsamas. La sama afero kelkfoje nomiĝas "nokto", kaj kelkfoje nomiĝas "tago". Ili estas unu afero.
Zenpraktiko kaj ĉiutaga agado estas unu afero. Ni nomas zenpraktikon "ĉiutaga vivo", kaj ĉiutagan vivon "zenpraktiko". Sed kutime ni pensas, "Nun finiĝas zenpraktiko, kaj ni komencas la ĉiutagan agadon." Sed tio ne estas la ĝusta kompreno. Ili estas la sama afero. Ni ne povas eskapi. Tial en agado devas ekzisti trankvilo, kaj en trankvilo devas ekzisti agado. Trankvilo kaj agado ne malsamas.
Ĉiu ekzistaĵo dependas de io alia. Striktsence, ne ekzistas apartaj, individuaj ekzistaĵoj. Ekzistas nur multaj nomoj por unu ekzistaĵo. Kelkaj personoj emfazas unuecon, sed tio ne estas nia kompreno. Ni ne emfazas iun ajn punkton, eĉ unuecon. Unueco estas valora, sed ankaŭ diverseco estas valora. Malatentante diversecon, kelkaj personoj emfazas la unu absolutan ekzistaĵon; sed tio estas unuflanka kompreno. Laŭ tia kompreno, ekzistas breĉo inter diverseco kaj unueco; sed diverseco kaj unueco estas la sama afero; sekve oni devas agnoski unuecon en ĉiu ekzistaĵo. Tial ni emfazas la ĉiutagan vivon anstataŭ ian difinitan mensostaton. Ni devas trovi la realecon en ĉiu momento, kaj en ĉiu fenomeno. Jen tre grava punkto.
Dogeno diris, "Kvankam ĉio havas budhonaturon, ni amas florojn, kaj ni ne ŝatas herbaĉojn." Tio prave priskribas la homan naturon. Sed nia kroĉiĝo al ia beleco estas mem la agado de Budho. Ankaŭ nia malŝato al herbaĉoj estas la agado de Budho. Ni devas konscii tion. Se vi konscias tion, tio estas en ordo, ke vi kroĉiĝas al io. Se temas pri la kroĉiĝo de Budho, tio estas nekroĉiĝo. Tial, en amo devas ekzisti malamo, aŭ nekroĉiĝo. Kaj en malamo devas ekzisti amo, aŭ akceptemo. Amo kaj malamo estas unu afero. Ni devas ne kroĉiĝi nur al amo. Ni devas akcepti malamon. Ni devas akcepti herbaĉojn, malgraŭ nia malŝato. Se vi ne ŝatas ilin, ne amu ilin; se vi amas ilin, amu do.
Kutime vi kritikas vin mem pro tio, ke vi estas maljusta al via ĉirkaŭaĵo; vi kritikas vian malakcepteman sintenon. Sed ekzistas subtila diferenco inter la kutima akceptemo kaj nia akceptemo, kvankam eble la du manieroj ŝajne estas samaj. Ni estas instruitaj pri tio, ke ne ekzistas breĉo inter nokto kaj tago; ne ekzistas breĉo inter vi kaj mi. Tio signifas unuecon. Sed ni ne emfazas eĉ unuecon. Se ĉio estas unu, ne necesas, ke ni emfazu unuecon.
Dogeno diris, "Kiam oni lernas ion, oni komprenas sin mem. Kiam oni studas Budhismon, oni studas sin mem." Kiam vi lernas ion, vi ne akiras ion, kion vi ne havis antaŭe. Antaŭ ol vi lernas ĝin, vi scias ĝin. Ne ekzistas breĉo inter la "mi" antaŭ ol vi lernas, kaj la "mi" post kiam vi lernas. Ne ekzistas breĉo inter stultulo kaj saĝulo. Stultulo estas saĝulo; saĝulo estas stultulo. Sed kutime oni pensas, "Li estas stulta, kaj mi estas saĝa," aŭ, "Mi estis stulta, sed nun mi estas saĝa." Kiel oni povas esti saĝa se oni estas stulta? Sed la kompreno transdonita de Budho al ni estas tio, ke ne ekzistas diferenco ia ajn inter stultulo kaj saĝulo. Tio estas prava. Sed, se mi tion diras, eble iu supozas, ke mi emfazas unuecon. Mi ne tion faras. Ni ne emfazas ion ajn. Ni deziras nur kompreni aferojn tiaj, kiaj ili estas. Se ni komprenas aferojn tiaj, kiaj ili estas, ne ekzistas io apartigebla; oni ne povas preni ion; ne ekzistas io prenebla. Ni ne povas emfazi iun ajn punkton. Tamen, Dogeno diris, "Floro falas, kvankam oni amas ĝin; herbaĉo kreskas, kvankam oni ne amas ĝin." Nu, jen nia vivo.
Tiel oni devas kompreni la vivon. Tiel ne ekzistas problemo. Ĉar ni ĉiam emfazas iun difinitan punkton, ni ĉiam spertas malfacilaĵojn. Ni devas akcepti aferojn tiaj, kiaj ili estas. Tiel ni komprenas ĉion, kaj tiel ni vivas en la mondo. Tia sperto estas preter nia pensado. En la kampo de pensado ekzistas diferenco inter unueco kaj diverseco; sed laŭsperte, unueco kaj diverseco estas samaj. Ĉar vi kreas ideon pri unueco aŭ diverseco, tio kaptas vin. Kaj sekve vi devas daŭrigi la senĉesan pensadon, kvankam efektive, ne necesas, ke vi pensu.
Emocie, ni havas multajn problemojn, sed ili ne estas realaj problemoj; ili estas kreitaj; ili estas problemoj apartigitaj per niaj egoismaj ideoj aŭ sintenoj. Ĉar ni apartigas aferojn, ekzistas problemoj. Sed efektive, oni ne povas apartigi difinitajn aferojn. Ĝojo estas malĝojo; malĝojo estas ĝojo. Ekzistas feliĉo en malfacilaĵo; malfacilaĵo en feliĉo. Malgraŭ tio, ke niaj mensaj statoj ŝajnas diferencaj, ili ne estas vere diferencaj; esence ili estas samaj. Jen la vera kompreno transdonita de Budho al ni.
En zena poemo, estas skribite, "Post kiam la vento ĉesas, mi vidas floron falantan. Pro la kantanta birdo mi trovas la montan trankvilon". Antaŭ ol io okazas en la kampo de trankvilo, ni ne sentas la trankvilon; ni trovas la trankvilon nur kiam io okazas en tiu kampo. Ekzistas japana diraĵo: "Por la luno, ekzistas nubo. Por la floro ekzistas vento." Kiam oni vidas la lunon parte kovritan per nubo, aŭ arbo, aŭ herbaĉo, oni sentas la rondecon de la luno. Sed kiam oni vidas la klaran lunon sen ia kovro, oni ne sentas tiun rondecon tiel, kiel oni sentas ĝin en la fono de io alia.
Kiam vi praktikas sidadon, vi restas ene de la kompleta trankvilo de via menso; vi sentas nenion. Vi simple sidas. Sed la trankvilo de via sidado kuraĝigas vin en via ĉiutaga vivo. Sekve, vi trovos la efektivan valoron de Zeno en via ĉiutaga vivo, ne dum via sidado. Sed tio ne signifas, ke vi devas ignori sidadon. Malgraŭ tio, ke vi sentas nenion dum vi sidas, se vi ne havas la sperton de sidado, vi ne povos trovi tion, kion vi serĉas; vi trovos nur herbaĉojn, aŭ arbojn, aŭ nubojn en la ĉiutaga vivo; vi ne vidos la lunon. Tial vi ĉiam plendos pri aferoj. Sed herbaĉo, kiu por la plimulto da personoj estas senutila, estas, por studantoj de Zeno, trezoro. Kion ajn vi faras, se vi havas tian sintenon, la vivo fariĝas arto.
Kiam vi praktikas sidadon, vi devas ne klopodi por atingi ion. Vi devas nur sidi en la kompleta trankvilo de via menso, kaj vi devas ne apogi vin sur io ajn. Simple tenu vian korpon rekta, sen kliniĝo flanken aŭ kontraŭ ion. Kiam vi tenas la korpon rekta, tio signifas, ke vi ne apogas vin sur io ajn. Tiel, korpe kaj mense, vi atingos kompletan trankvilon. Sed se vi apogas vin sur io, aŭ celas ion en zenpraktiko, tio estas dualisma, kaj tio ne estas kompleta trankvilo.
En la ĉiutaga vivo, ni kutime celas ion; ni celas ŝanĝi ion en ion alian, aŭ ni celas atingi ion. La celado estas mem esprimo de nia vera naturo. La signifo estas en la peno mem. Ni devas kompreni la signifon de nia peno antaŭ ol ni atingas ion. Tial Dogeno diris, "Ni devas atingi iluminiĝon antaŭ ol ni atingas iluminiĝon." Ne okazas, ke ni komprenas la veran signifon de iluminiĝo nur post kiam ni atingas ĝin. La penado estas mem iluminiĝo. Kiam vi spertas malfacilaĵojn aŭ ĉagrenon, tiam vi havas iluminiĝon. Kiam vi sentas vin pekoplena, tiam vi devas havi trankvilon. Kutime, estas malfacile vivi en la efemereco de la vivo, sed nur en tiu efemereco vi povas trovi la ĝojon de eterna vivo.
Daŭrigante vian praktikon per tia kompreno, vi povas plibonigi vin mem. Sed se vi penus atingi ion sen tia kompreno, vi ne povus ĝuste prilabori la aferon. En la lukto por la celo, vi perdus vin mem; vi atingus nenion; vi nur daŭre suferus en viaj malfacilaĵoj. Sed per la ĝusta kompreno, vi povas progresi. Sekve, kion ajn vi faras, eĉ ne perfekte, tio baziĝos sur via esenca naturo, kaj iom post iom vi atingos ion.
Kiu estas la plej grava afero: atingi iluminiĝon, aŭ atingi iluminiĝon antaŭ ol oni atingas iluminiĝon?; fariĝi milionulo, aŭ ĝui la vivon de peno por la celo, iom post iom, malgraŭ tio, ke oni ne povas fariĝi milionulo?; sukcesi, aŭ trovi ian signifon en la peno por sukceso? Se vi ne povas respondi, vi eĉ ne povas praktiki sidadon; sed se vi scias la ĝustan respondon, vi estas trovinta la veran trezoron de la vivo.
Kvankam multaj personoj en tiu ĉi lando interesiĝas pri Budhismo, malmultaj interesiĝas pri la pura formo de Budhismo. Plejparte, ili deziras studi la instruon, aŭ la filozofion de Budhismo. Komparante ĝin kun aliaj religioj, ili agnoskas la intelekte satigan kvaliton de Budhismo. Sed ne gravas, ĉu aŭ ne Budhismo estas filozofie profunda aŭ bona aŭ perfekta. Ni celas teni nian praktikon purforma. Kelkfoje mi opinias, ke estas blasfeme paroli pri la perfekteco de la budhisma filozofio, sen kompreno pri ties efektiva realo.
La plej grava afero por Budhismo - kaj por ni - estas praktiki sidadon, ĉar tia praktiko estas la originala vivmaniero. Ne sciante la originojn de aferoj, oni ne povas ĝui la rezulton de sia vivopeno. La peno devas havi ian signifon. Trovi la signifon de la peno egalas trovi la originalan fonton de la peno. Ni devas ne zorgi pri la rezulto de nia peno antaŭ ol ni scias ties fonton. Se la fonto ne estas klara kaj pura, la peno ne estos pura, kaj la rezulto ne satigos nin. Kiam ni revenas al nia originala naturo kaj senĉese penas sur tiu bazo, ni ĝuos la rezulton de la peno momenton post momento, tagon post tago, jaron post jaro. Tiel ni devas ĝui la vivon. Tiuj, kiuj kroĉiĝas nur al la rezultoj de sia peno, ne povos ĝui ian rezulton, ĉar la rezulto neniam okazos. Sed se via peno devenas de ĝia pura origino, momenton post momento, ĉiu via faro estos bona, kaj vi satiĝos per tio, kion vi faras.
Zenpraktiko estas la praktiko per kiu ni revenas al nia pura vivmaniero, preter ia ideo pri gajno, preter famo kaj profito. Per praktiko, ni simple tenas nian originalan naturon tia, kia ĝi estas. Ne necesas, ke ni cerbumu pri nia originala naturo, ĉar ĝi estas preter nia intelekta kompreno. Kaj ne necesas, ke ni taksu ĝin, ĉar ĝi estas preter nia takso. Tial, nur sidi, sen ia ideo pri gajno, kun la plej pura intenco; resti tiel trankvila kiel estas nia originala naturo - tio estas nia praktiko.
En la zenhalo ne ekzistas io pompa. Ni simple venas kaj sidas. Post interkomunikado, ni hejmeniras, kaj revenas al la propra ĉiutaga agado kiel al daŭrigo de nia pura praktiko, ĝuante nian veran vivmanieron. Sed tio estas tre nekutima. Kien ajn mi iras, personoj demandas min, "Kio estas Budhismo?", kaj ili pretigas siajn skribkajerojn por registri mian respondon. Vi povas imagi mian staton! Sed ĉi tie ni nur praktikas sidadon. Nur tion ni faras, kaj ni estas kontentaj en tiu praktiko. Ne necesas, ke ni komprenu la naturon de Zeno. Ni praktikas Zenon. Tial, por ni ne gravas, ĉu aŭ ne ni komprenas Zenon intelekte. Tio, supozeble, estas tre nekutima en usona socio.
En Usono, ekzistas multaj vivmanieroj kaj multaj religioj, sekve estas eble tre nature priparoli la diferencojn inter diversaj religioj, kaj kompari unu religion kun alia. Sed ne necesas, ke ni komparu Budhismon kun Kristanismo. Budhismo estas Budhismo, kaj Budhismo estas nia praktiko. Kiam ni praktikas purmense, ni eĉ ne scias tion, kion ni faras. Ni do ne povas kompari nian vojon kun iu alia religio. Eble iuj diras, ke Zenbudhismo ne estas religio. Eble ili pravas, aŭ eble Zenbudhismo estas religio antaŭreligia. Eble ĝi ne estas religio en la kutima senco de la vorto. Sed ĝi estas bonega, kaj kvankam ni ne studas ĝin intelekte, kvankam ni ne havas katedralon aŭ pompajn ornamaĵojn, ni povas ĝui nian originalan naturon. Tio estas, laŭ mi, tre nekutima.
Marŝado, starado, sidado, kaj kuŝado estas la kvar agadoj, aŭ agadmanieroj, en Budhismo. Nia zenpraktiko ne estas unu el la kvar agadmanieroj, kaj, laŭ Dogeno, la Soto-skolo ne estas unu el la multaj skoloj de Budhismo. La ĉina Soto-skolo eble estis unu el la multaj skoloj de Budhismo; sed, laŭ Dogeno, lia skolo ne estis unu el tiuj skoloj. Se tio esta vera, eble vi scivolas, kial ni emfazas la sidpozicion, aŭ kial ni emfazas, ke oni havu instruiston. La kialo estas tio, ke nia zenpraktiko ne estas unu el la kvar agadmanieroj. Nia praktiko enhavas nekalkuleblajn agadojn; ĝi komencis eĉ antaŭ Budho, kaj ĝi daŭros eterne. Tial, oni ne povas kompari nian sidpozicion kun la aliaj kvar agadmanieroj.
Kutime oni emfazas ian difinitan pozicion aŭ ian difinitan komprenon pri Budhismo, kaj oni pensas, "Tio estas Budhismo!" Sed oni ne povas kompari nian vojon kun praktikoj ordinare komprenitaj. Oni ne povas kompari nian instruon kun la aliaj instruoj de Budhismo. Tial vi devas havi instruiston, kiu ne kroĉiĝas al ia difinita kompreno pri Budhismo. La originala instruo de Budho enhavas ĉiujn diversajn skolojn. Ĉar ni estas budhanoj, nia tradicia peno devas simili tiun de Budho; ni devas ne kroĉiĝi al ia difinita skolo aŭ doktrino. Sed kutime, se oni ne havas instruiston, kaj se oni fieras pri la propra kompreno, oni perdas la originalan karakteron de la budha instruo, kiu enhavas ĉiujn diversajn instruojn.
Ĉar Budho estis la fondinto de la instruo, oni provizore nomis lian instruon "Budhismo", sed efektive Budhismo ne estas ia difinita instruo. Budhismo estas nur Vero, kiu enhavas diversajn verojn. Zenpraktiko estas la praktiko, kiu enhavas la diversajn agadojn de la vivo. Tial, efektive ni ne emfazas nur la sidpozicion. Ĝusta sidado estas ĝusta agado. Ni studas ĝustan agadon per sidado, kaj tio estas por ni la plej baza agado. Tial ni praktikas sidadon tiamaniere. Kvankam ni praktikas sidadon, oni devas ne nomi nin "la skolo de Zeno". Ni simple praktikas sidadon, imitante Budhon; tiel ni praktikas. Budho instruis nin pri ĝusta agado per sidado; tial ni sidas.
Fari ion, vivi en ĉiu momento, signifas fariĝi la nuntempa agado de Budho. Sidi tiamaniere egalas fariĝi Budho mem, egalas vivi kiel vivis la historia Budho. Tio rilatas al ĉio, kion ni faras. Ĉio estas la agado de Budho. Tial, kion ajn vi faras, eĉ se vi faras nenion, Budho ekzistas en via agado. Ĉar homoj ne havas tian komprenon pri Budho, ili supozas, ke la grava afero estas tio, kion ili faras; kvankam ili ne scias, kiu faras tion. Homoj supozas, ke ili faras diversajn aferojn, sed efektive Budho faras ĉion. Ĉiu el ni havas la propran nomon, sed ĉiu nomo estas unu el la diversaj nomoj de la unu Budho. Ĉiu el ni havas diversajn agadojn, sed ĉiu agado estas la agado de Budho. Sen scio, homoj emfazas ian agadon. Kiam ili emfazas sidadon, tio ne estas vera sidado. Ŝajnas, ke ili sidas same kiel Budho, sed ekzistas granda diferenco en ilia kompreno pri nia praktiko. Ili komprenas tiun sidpozicion kiel nur unu el la kvar bazaj pozicioj de la homo, kaj ili pensas: "Nun mi ektenas ĉi tiun pozicion." Sed nia sidado estas ĉiu pozicio, kaj ĉiu pozicio estas la pozicio de Budho. Tia kompreno estas la ĝusta kompreno pri la sidpozicio. Se vi praktikas tiamaniere, tio estas Budhismo. Jen tre, tre grava punkto.
Dogeno do ne nomis sin "Soto-instruisto" aŭ "Soto-disĉiplo". Li diris, "Eble aliaj nomos nin la Soto-skolo, sed ne necesas, ke ni nomu nin Soto. Vi devas eĉ ne uzi la nomon Soto." Neniu skolo devas taksi sin aparta skolo. Ĝi devas esti nur unu provizora formo de Budhismo. Sed dum la diversaj skoloj ne akceptas tian komprenon, dum ili daŭre nomas sin per difinitaj nomoj, ni devas akcepti la provizoran nomon "Soto". Sed mi volas klarigi tiun punkton. Efektive ni tute ne estas la Soto-skolo. Ni simple estas budhanoj. Ni eĉ ne estas zenbudhanoj; ni estas nur budhanoj. Se ni komprenas tiun punkton, ni estas veraj budhanoj.
La instruo de Budho estas ĉie. Hodiaŭ pluvas. Jen la instruo de Budho. Homoj supozas, ke la propra vojo aŭ la propra religia kompreno estas la vojo de Budho, sen kompreno pri tio, kion ili aŭdas, aŭ kion ili faras, aŭ kie ili estas. Religio ne estas ia difinita instruo. Religio estas ĉie. Ni devas kompreni la instruon tiamaniere. Ni devas tute forgesi pri ia difinita instruo; ni devas ne demandi pri bono aŭ malbono. Ne necesas ia difinita instruo. Instruo estas en ĉiu momento, en ĉiu ekzistaĵo. Jen la vera instruo.
Ni devas starigi nian praktikon tie, kie ne ekzistas praktiko aŭ iluminiĝo. Dum ni praktikas sidadon en la kampo, kie ekzistas praktiko kaj iluminiĝo, ne ekzistas ŝanco por konstrui perfektan trankvilon. Alivorte, ni devas firme kredi pri nia vera naturo. Nia vera naturo estas preter nia konscia sperto. Ni taksas nian praktikon bona aŭ malbona nur en la kampo de nia konscia sperto. Sed ĉu aŭ ne ni havas sperton pri nia vera naturo, tio, kio estas preter konscio, efektive ekzistas; kaj precize tie ni devas starigi la fundamenton de nia praktiko.
Eĉ se vi tenas bonan aferon en via menso, tio ne estas vere utila. Kelkfoje Budho diris, "Vi devas ne esti tiel. Vi devas esti ĉi tiel." Sed teni ties diraĵon en via menso ne estas utile. Tio estus por vi ia ŝarĝo, kaj eble tial vi ne fartus bone. Fakte, eĉ teni ian malamon eble estus pli bone ol teni enmense ian ideon pri la naturo de la bono, aŭ pri via devo. Kelkfoje estas tre agrable teni ian malbonan ideon enmense. Tio estas vera. Efektive, bono kaj malbono ne gravas. Gravas nur la demando, ĉu aŭ ne vi trankviligas vin, kaj ĉu aŭ ne vi daŭras la penon.
Kiam io estas en la kampo de via konscio, vi ne havas perfektan trankvilon. La plej bona vojo al perfekta trankvilo estas, ke vi forgesu ĉion. Tiam via menso estas serena, kaj ĝi estas sufiĉe larĝa kaj klara por senpene vidi kaj senti aferojn tiaj, kiaj ili estas. La plej bona metodo por trovi perfektan trankvilon estas tio, ke vi ne tenu ian ideon pri aferoj, kiaj ajn ili estas - tute forgesu pri ili kaj ne tenu ian spuron aŭ ombron de pensado. Sed se vi klopodus por haltigi la menson, aŭ penus preteriri vian konscian agadon, tio estus nur alian ŝarĝon por vi. "Mi devas haltigi la menson en mia praktiko, sed mi ne povas. Mia praktiko ne estas sufiĉe bona." Ankaŭ tia ideo estas la malĝusta maniero de praktiko. Ne klopodu por haltigi la menson, sed permesu, ke ĉio estu tia, kia ĝi estas. Tiam aferoj ne restos enmense tiom longe. Aferoj venos tiel, kiel ili venos; kaj foriros tiel, kiel ili foriros. Finfine via klara, malplena menso daŭros sufiĉe longe.
La plej grava afero en via praktiko do estas havi firman kredon pri la originala seneco de via menso. En la budhismaj skribaĵoj, oni kelkfoje utiligas vastajn analogaĵojn por priskribi la malplenan menson. Kelkfoje oni uzas astronomie grandan ciferon, tiom grandegan, ke ĝi estas ekster kalkulebleco. Tio signifas, ke oni devas rezigni pri kalkulado. Se ĝi estas tiom granda, se vi ne povas kalkuli ĝin, sekve vi perdos intereson kaj rezignos pri la afero. Tia priskribo eble ankaŭ rezultigos ian intereson pri la nekalkulebla cifero, kaj eble tio helpos al vi por haltigi la pensadon de la eta menso.
Sed nur tiam, kiam vi praktikas sidadon, vi havas la plej puran, realan sperton pri la malplena mensostato. Efektive, mensa malpleneco eĉ ne estas mensostato, sed la originala esenco de la menso, kiun spertis Budho kaj la sesa patriarko. "Esenco de la menso", "originala menso", "originala vizaĝo", "budhonaturo", "seneco" - ĉiu el tiuj vortoj signifas absolutan trankvilon de la menso.
Vi scipovas ripozi korpe. Vi ne scipovas ripozi mense. Kvankam vi kuŝas en via lito, via menso ankoraŭ okupiĝas; eĉ se vi dormas, via menso okupiĝas pri sonĝoj. Via menso ĉiam intense agadas. Tio ne estas bona. Vi devas lerni rezigni pri la pensanta menso, la okupata menso. Por preteriri la pensantan menson, vi devas havi firman kredon pri la seneco de via menso. Kredante firme pri la perfekta trankvilo de via menso, vi devas reveni al via pura originala stato.
Dogeno diris, "Vi devas starigi vian praktikon en via iluzio." Kvankam vi konstatas, ke vi estas en iluzio, via pura menso ĉeestas. Efektivigi puran menson en iluzio estas nia praktiko. Se vi havas puran menson, esencan menson en via iluzio, la iluzio malaperos. Ĝi ne povas resti, se vi diras, "Jen iluzio!" Ĝi hontos. Ĝi forkuros. Vi do devas starigi vian praktikon en via iluzio. Havi iluzion estas praktiko. Tiel oni atingas iluminiĝon antaŭ ol oni konstatas la iluminiĝon. Kvankam vi ne konstatas tion, vi havas ĝin. Tial, kiam vi diras, "Jen iluzio," tio estas iluminiĝo mem. Se vi penus forpeli la iluzion, ĝi nur daŭrus plu, kaj via menso pli kaj pli okupiĝus por pritrakti ĝin. Tio ne estas bona. Simple diru, "Nu, jen nura iluzio," kaj ne estu ĝenata pro tio. Kiam vi simple atentas la iluzion, vi havas vian veran menson, vian trankvilan, serenan menson. Kiam vi komencas pritrakti la iluzion, vi implikiĝas en iluzio.
Tial, ĉu aŭ ne vi atingas iluminiĝon, nur praktiki sidadon estas sufiĉe. Se vi klopodus por atingi iluminiĝon, vi havus grandan mensan ŝarĝon. Via menso ne estus sufiĉe klara por vidi aferojn tiaj, kiaj ili estas. Se vi vere vidas aferojn tiaj, kiaj ili estas, tiam vi vidos aferojn tiaj, kiaj ili devus esti. Ni devus atingi iluminiĝon - tiel aferoj devus esti. Sed aliflanke, dum ni estas materiaj estaĵoj, efektive estas tre malfacile atingi iluminiĝon - tiel aferoj statas en ĉi tiu momento. Sed se ni komencas sidi, ambaŭ flankoj de nia naturo leviĝos; kaj ni vidos aferojn tiaj, kiaj ili estas; kaj ankaŭ tiaj, kiaj ili devus esti. Ĉar ni ne estas sufiĉe bonaj ĝuste nun, ni deziras pliboniĝi; sed kiam ni atingas la transcendan menson, ni preteriras aferojn, kiaj ili estas, kaj kiaj ili devus esti. En la seneco de nia originala menso la du statoj unuiĝas; kaj tie ni trovas nian perfektan trankvilon.
Kutime religio disvolvas sin en la kampo de konscio, klopodante por perfektigi sian organizon, starigante belajn konstruaĵojn, verkante muzikon, prilaborante filozofion, kaj tiel plu. Tiuj estas religiaj agadoj en la mondo de la konscio. Sed Budhismo emfazas la mondon de senkonscio. La plej bona metodo por disvolvi Budhismon estas praktiki sidadon - nur praktiki sidadon, kun firma kredo pri la vera naturo. Tion fari estas pli bone ol legi librojn aŭ studi la filozofion de Budhismo. Kompreneble, necesas, ke vi studu la filozofion - tio plifortigos vian kredon. Budhisma filozofio estas tiom universala kaj logika, ke ĝi ne estas la filozofio de nur Budhismo, sed de la vivo mem. La celo de budhisma instruo estas atentigi nin pri la vivo ekzistanta preter konscio, en nia pura originala menso. Ĉiuj budhismaj praktikoj konstruiĝis por gardi tiun veran instruon, ne por disvastigi Budhismon en ia mirinda, mistera maniero. Tial, kiam ni diskutas la religion, ni devas diskuti ĝin en la plej ordinara kaj universala maniero. Ni devas ne klopodi por disvastigi nian vojon per mirinda filozofia penso. Iamaniere, Budhismo estas tre disputema, kaj ĝi enhavas ion polemikan, ĉar la budhano devas gardi sian vojon kontraŭ mistikaj aŭ magiaj interpretoj pri religio. Sed filozofia diskuto ne estas la plej bona metodo por kompreni Budhismon. Se vi volas esti sincera budhano, la plej bona metodo estas praktiki sidadon. Ni estas tre feliĉaj pro tio, ke ni havas lokon por sidi tiamaniere. Mi deziras, ke en via praktiko vi havu firman, vastan, neŝanceleblan fidon pri nura sidado. Nur sidi estas sufiĉe.
Mi ĝojas pro tio, ke mi estas ĉi tie kun vi ĉe la datreveno de la iluminiĝo de Budho. Kiam li atingis iluminiĝon sub arbo, li diris, "Estas mirinde, vidi budhonaturon en ĉio kaj en ĉiu individuo!" Li celis tion, ke kiam oni praktikas sidadon oni havas budhonaturon, kaj ĉiu el ni estas Budho mem. Laŭ Budho, "praktiko" ne signifis nur sidi sub arbo, aŭ sidi kruckrure. Estas vere, ke tiu pozicio estas la baza pozicio, aŭ originala maniero por ni; sed efektive Budho celis tion, ke montoj, arboj, fluanta akvo, floroj kaj kreskaĵoj - ĉio tia, kia ĝi estas - estas tia, kia estas Budho. Li celis tion, ke ĉio partoprenas la agadon de Budho, ĉiu estaĵo laŭ sia propra maniero.
Sed la maniero, en kiu ĉiu estaĵo ekzistas, ne estas komprenebla por la estaĵo mem, en la propra kampo de konscio. Tio, kion ni vidas aŭ aŭdas, estas nur parto de ni, aŭ iu limigita ideo pri tio, kio ni efektive estas. Sed kiam ni simple ekzistas - kiam ĉiu simple ekzistas en la propra maniero - ni esprimas Budhon mem. Alivorte, kiam ni praktikas ion kiel sidadon, tiam ĉeestas la maniero de Budho, aŭ budhonaturo. Kiam ni demandas pri la naturo de tiu budhonaturo, ĝi malaperas; sed kiam ni simple praktikas sidadon, ni plene komprenas ĝin. La sola maniero por kompreni budhonaturon estas simple praktiki sidadon; oni simple estu tia, kia oni estas. Tial, laŭ Budho, "budhonaturo" signifas ekzisti tiel, kiel li ekzistis, preter la kampo de konscio.
Budhonaturo estas nia originala naturo; ni havas ĝin antaŭ ol ni praktikas sidadon kaj antaŭ ol ni agnoskas ĝin rilate konscion. Tial, kion ajn vi faras, tio estas la agado de Budho. Se vi volas kompreni ĝin, vi ne povas kompreni ĝin. Kiam vi rezignas pri tia kompreno, vera kompreno ĉiam ĉeestas. Kutime post sidado mi parolas, sed homoj venas ne nur por aŭskulti mian paroladon, sed por praktiki sidadon. Ne forgesu tion. Mi parolas por kuraĝigi vin, por ke vi praktiku sidadon en la maniero de Budho. Kvankam vi havas budhonaturon, se vi implikiĝas en ia ideo pri ĉu aŭ ne vi praktikas sidadon, aŭ se vi ne povas agnoski tion, ke vi estas Budho, tiam vi komprenos nek budhonaturon nek zenpraktikon. Sed se vi praktikas sidadon tiel, kiel praktikis Budho, vi komprenos nian vojon. Ni ne multe parolas, sed per nia agado ni interkomunikas, intence aŭ neintence. Ni devas esti sufiĉe lertaj por interkomuniki per aŭ sen vortoj. Se ni perdus tion, ni perdus la plej gravan aferon en Budhismo.
Kien ajn vi iras, vi devas ne perdi tian vivmanieron. Tion oni nomas "fariĝi Budho", aŭ "fariĝi la mastro". Kien ajn vi iras, vi devas esti la mastro de via ĉirkaŭaĵo. Tio signifas, ke vi devas ne perdi la vojon. Tion ni nomas budhonaturo, ĉar se vi ĉiam ekzistas tiamaniere, vi estas Budho mem. Sen klopodo por fariĝi Budho, vi estas Budho. Tiel ni atingas iluminiĝon. Atingi iluminiĝon signifas unuiĝi ĉiam kun Budho. Per ripetado, fojon post fojo, vi atingos tian komprenon. Sed se vi perdus tian sintenon, kaj fierus pri via atingo, aŭ malkuraĝiĝus pro via idealisma peno, via praktiko limigus vin kiel dika muro. Ni devas ne limigi nin per muro, kiun ni mem konstruas. Tial, kiam estas tempo por sidado, nur leviĝu, kaj iru por sidi kun via instruisto, kaj parolu kun li, kaj aŭskultu lin, kaj revenu hejmen; ĉiu el tiuj agadoj estas nia praktiko. Tiamaniere, sen ia ideo pri gajno, vi ĉiam estas Budho. Jen la vera praktiko de sidado. Tiamaniere eble vi komprenos la veran signifon de la unua diraĵo de Budho, "Vidu budhonaturon en ĉio, kaj en ĉiu individuo."
Ĉi tie en Usono, zenbudhanoj ne estas tiaj, kiaj ili estas en Japanio. Usonaj studantoj ne estas pastroj, nek precize laikoj. Mi komprenas la aferon jene: estas facila afero, ke vi ne estas pastroj; sed pli malfacila estas tio, ke vi ne estas precize laikoj. Mi opinias, ke vi estas apartaj homoj, kiuj deziras apartan praktikon, kiu ne estas precize la praktiko de pastro, nek precize la praktiko de laiko. Vi estas sur la vojo al iu taŭga vivmaniero. Mi opinias, ke tia estas nia zena komunumo, nia grupo.
Sed ni devas ankaŭ kompreni nian neapartigitan originalan vojon, la praktikon de Dogeno. Dogeno diris, ke eble kelkaj personoj atingos iluminiĝon, kaj kelkaj personoj ne atingos ĝin. Tiu punkto tre interesas min. Kvankam ni ĉiuj havas la saman fundamentan praktikon, kiun ni plenumas en la sama maniero, eble kelkaj personoj atingos iluminiĝon, kaj kelkaj personoj ne atingos ĝin. Tio signifas, ke kvankam eble ni ne spertos iluminiĝon, se ni sidas en la ĝusta maniero kun la ĝusta sinteno kaj ĝusta kompreno pri praktiko, tio estas Zeno. La grava afero estas praktiki serioze, kaj la grava sinteno estas kompreni kaj fidi la grandan menson.
Ni diras, "granda menso", aŭ "eta menso", aŭ "budha menso", aŭ "zena menso"; kaj tiuj vortoj ja signifas ion, komprenu; sed ili signifas ion, kion ni ne povas kaj ne devas klopodi por kompreni en la kampo de la sperto. Ni parolas pri sperto de iluminiĝo, sed tio ne estas ia sperto, kiun ni havos rilate bonon aŭ malbonon, tempon aŭ spacon, pasintecon aŭ estontecon. Ĝi estas sperto aŭ konscio preter tiaj distingoj aŭ sentoj. Ni do devas ne demandi, "Kio estas la sperto de iluminiĝo?" Tia demando nur signifus tion, ke vi ankoraŭ ne komprenas la naturon de Zeno. Iluminiĝo ne povas esti pridemandita en la kutima pensmaniero. Kiam vi ne implikiĝas en tia pensmaniero, tiam eble vi povas kompreni la naturon de Zeno.
La granda menso, kiun ni devas fidi, ne estas io, kion vi povas sperti objektive. Ĝi estas io, kio ĉiam ĉeestas, ĉiam estas ĉe vi. Viaj okuloj ĉiam estas ĉe vi, sed vi ne povas vidi la proprajn okulojn; la okuloj ne povas vidi sin mem. La okuloj vidas nur aferojn eksterajn, aferojn objektivajn. Se vi pripensas vin mem, tiu memo ne plu estas via vera memo. Vi ne povas starigi vin mem kiel ian objektivan aferon pripenseblan. La menso, kiu estas ĉiam ĉe vi, ne estas menso nur via; ĝi estas universala menso, ĉiam sama; ĝi ne diferencas de la menso de iu alia. Ĝi estas zena menso. Ĝi estas granda, grandega menso. Tiu menso estas ĉio, kion vi vidas. Via vera menso estas ĉiam ĉe tio, kion vi vidas. Kvankam vi ne rekonas la propran menson, ĝi ĉeestas - ĝuste kiam vi vidas ion, ĝi estas tie. Tio estas tre interesa. Via menso estas ĉiam ĉe la aferoj, kiujn vi vidas. Tial, tiu menso estas ĉiuj ekzistaĵoj samtempe.
Vera menso estas rigardanta menso. Vi ne povas diri, "Jen mia memo, mia eta menso, aŭ mia limigita menso; kaj jen mia granda menso." Tio limigas vin mem, limigas vian veran menson, objektigas vian menson. Bodhidarmo diris, "Por vidi fiŝon, vi devas rigardi la akvon." Efektive, kiam vi rigardas la akvon, vi vidas la veran fiŝon. Antaŭ ol vi vidas budhonaturon, vi rigardas vian propran menson. Kiam vi vidas la akvon, vera naturo ĉeestas. Vera naturo estas rigardado al la akvo. Kiam vi diras, "Mia sidado estas tre malbona," vi jam havas veran naturon, sed malsaĝe vi ne konstatas tion. Vi ignoras tion intence. La "mi", per kiu vi rigardas vian menson, estas signifoplena. Tiu "mi" ne estas la "granda Mi"; ĝi estas la "mi", kiu senĉese agadas, ĉiam naĝas, ĉiam flugas tra la vasta aero per flugiloj. Dirante "flugiloj", mi celas penson kaj agadon. La vasta ĉielo estas hejmo, nia hejmo. Ne ekzistas birdo aŭ aero. Kiam la fiŝo naĝas, akvo kaj fiŝo ambaŭ estas fiŝo. Ekzistas nenio krom fiŝo. Ĉu vi komprenas? Vi ne povas trovi budhonaturon per vivisekcio. Vi ne povas kapti la realon per la pensanta aŭ sentanta menso. Momenton post momento rigardi la spiradon, rigardi la pozicion, estas vera naturo. Ne ekzistas ia sekreto krom tio.
Ni budhanoj ne tenas ian ideon pri materia ekzisto, aŭ mensa ekzisto, aŭ mensaj kreaĵoj, aŭ menso kiel trajto de la ekzisto. Ni ĉiam priparolas tion, ke menso kaj korpo, aŭ menso kaj materio, estas ĉiam unu afero. Sed se vi ne auskultus atente, vi supozus, ke temas pri ia trajto de ekzisto, aŭ pri "materio" aŭ "spirito". Eble tio estas parto de la vero. Sed efektive ni priparolas la menson, kiu ĉiam ĉeestas, kiu estas vera menso. Sperti iluminiĝon signifas konstati, kompreni, konscii tiun menson, kiu ĉiam ĉeestas, kiun ni ne povas vidi. Ĉu vi komprenas? Se vi provas atingi iluminiĝon kvazaŭ vi vidus brilan stelon sur la ĉielo, eble la sperto estos bela; kaj eble vi pensos, "Ho, jen iluminiĝo"; sed tio ne estas iluminiĝo. Tia kompreno estas vere hereza. Kvankam vi ne konscias tion, tia kompreno enhavas nur ideon pri materio. Dekoj da iluminiĝospertoj estas tiaj - ili enhavas nur ion materian, ian mensan objekton, kvazaŭ per bona praktiko oni trovus la brilan stelon. Tio estas ideo pri memo kaj objekto. Tio ne estas la ĝusta vojo al iluminiĝo.
La Zeno-skolo baziĝas sur nia efektiva naturo, sur nia vera menso esprimita kaj konstatita en praktiko. Zeno ne dependas de difinita instruo, nek anstataŭigas praktikon per instruo. Ni praktikas sidadon por esprimi nian veran naturon, ne por atingi iluminiĝon. La Budhismo de Bodhidarmo signifas, ke oni estas praktiko, estas iluminiĝo. Komence eble tio estas ia kredo, sed poste ĝi estas io, kion la studanto sentas, aŭ jam havas. Reguloj pri pozicio kaj praktiko ne estas facile kompreneblaj, eble aparte por usonanoj. Vi havas ideon pri libereco, kiu emfazas materian liberecon, liberecon de agado. Tiu ideo kreas por vi iom da mensa doloro kaj perdo de libereco. Vi opinias, ke vi deziras limigi vian pensadon; vi opinias, ke iom da via pensado estas nenecesa aŭ doloriga aŭ komplika, sed vi ne deziras limigi vian materian agadon. Tial Hajakuĝo starigis la regulojn kaj zenan vivmanieron en Ĉinio. Li deziris esprimi kaj transdoni la liberecon de la vera menso. Zena menso estas transdonita per nia zena vivmaniero, kiu baziĝas sur la reguloj de Hajakuĝo.
Mi opinias, ke, kiel grupo kaj kiel zenstudantoj en Usono, ni nature bezonas ian vivmanieron; kaj kiel Hajakuĝo starigis nian monaĥan vivmanieron en Ĉinio, tiel ni devas starigi usonan zenvivmanieron. Mi ne ŝercas, mi estas sufiĉe serioza. Sed mi ne deziras esti tro serioza. Se ni fariĝas tro seriozaj, ni perdos la vojon. Ankaŭ se ni nur ludas bagatele, ni perdos la vojon. Iom post iom, per pacienco kaj persisto, ni devas mem trovi la ĝustan vojon, trovi manieron por vivi individue kaj kune. Se ni persiste praktikas, atentas sidadon, kaj organizas nian vivon, por ke ni povu bone praktiki, tiam ni konstatos tion, kion ni faras. Sed oni devas tre zorge starigi la regularon, aŭ la vojon. Se ĝi estas tro strikta, ĝi malsukcesos; se ĝi estas tro malstrikta, la reguloj ne funkcios. Nia vojo devas esti sufiĉe strikta por havi aŭtoritaton, kiun ĉiuj obeos. La reguloj devas esti observeblaj. Tiel la zena tradicio konstruiĝis; iom post iom ni kreis ĝin en nia praktiko. Ni ne povas trudi ion. Sed post kiam la reguloj stariĝas, ni devas plene observi ilin, ĝis ili ŝanĝiĝos. Ne temas pri bono aŭ malbono, konvena aŭ nekonvena. Oni simple observas, sen demando. Tiel la menso estas libera. La grava afero estas tio, ke vi observu viajn regulojn sen distingo. Tiel vi konos la puran zenan menson. Havi la propran vivmanieron signifas kuraĝigi homojn, por ke ili povas havi homan vivmanieron pli spiritoplenan kaj pli taŭgan. Kaj mi opinias, ke iam vi havos vian propran praktikon en Usono.
La sola metodo per kiu vi povas studi puran menson estas praktiko. Via plej kerna naturo deziras ian rimedon, ian manieron por esprimi kaj efektivigi sin. Ni respondas al tiu plej kerna peto per niaj reguloj, kaj ĉiu patriarko montris al ni sian veran menson. Tiel ni havas precizan, profundan komprenon pri praktiko. Ni devas havi pli da sperto en nia praktiko. Ni devas havi almenaŭ iom da sperto pri iluminiĝo. Ni devas fidi la grandan menson, kiu ĉiam estas ĉe ni. Ni devas kompreni aferojn kiel esprimon de la granda menso. Tio estas pli ol fido. Tio estas reala vero, kiun vi ne povas rifuzi. Ne gravas, ĉu estas facile aŭ malfacile praktiki ĝin, aŭ kompreni ĝin; vi devas praktiki ĝin. Ne gravas, ĉu vi estas pastro aŭ laiko. La celo estas rekoni vin mem kiel homon, kiu faras ion - reveni al via vera ekzisto per praktiko, reveni al la "vi", kiu ĉiam estas ĉe ĉio, ĉe Budho, kiu estas plene subtenata per ĉio. Ĝuste nun! Eble vi diras, ke vi ne povas. Sed vi povas! Eĉ en unu momento vi povas fari tion! Vi povas fari tion en ĉi tiu momento! Ĝi estas ĉi tiu momento! La fakto, ke vi povas fari tion en ĉi tiu momento signifas, ke vi ĉiam povas fari tion. Tial, se vi havas tian fidon, tio estas via sperto de iluminiĝo. Se vi havas tian fidon pri via granda menso, vi jam estas budhano ĝustasence, eĉ se vi neniam atingas iluminiĝon.
Tial Dogeno diris, "Ne atendu, ke ĉiu, kiu praktikas sidadon, atingos iluminiĝon pri la granda menso, kiu ĉiam estas ĉe ni." Li celis tion, ke estas erare supozi, ke la granda menso estas ekster vi mem, ekster via praktiko. La granda menso ĉiam estas ĉe vi. Tial mi ripetas la saman aferon, fojon post fojo, kiam mi opinias, ke vi ne komprenas. Zeno ne ekzistas nur por tiu, kiu povas faldi la krurojn, aŭ kiu havas grandan spiritan talenton. Ĉiuj havas budhonaturon. Ni ĉiuj devas trovi manieron por esprimi nian veran naturon. La celo de praktiko estas havi rektan sperton pri la budhonaturo, kiun havas ĉiuj. Ĉio, kion vi faras, devas esti la rekta sperto pri budhonaturo. Budhonaturo signifas, ke oni konscias budhonaturon. Via peno devas etendiĝi ĝis savo por ĉiuj sentivaj estaĵoj. Se miaj vortoj ne sufiĉas, mi batos vin! Tiam vi komprenos min. Kaj se vi ne komprenas min nun, iam vi komprenos. Iam iu komprenos. Mi atendos la insulon, kiu, laŭ onidiro, moviĝas malrapide laŭ la marbordo de Losanĝelo al Seatlo.
Mi opinias, ke usonanoj, aparte junaj usonanoj, havas grandan ŝancon por trovi la veran homan vivmanieron. Vi estas tre liberaj pri materiaj aferoj, kaj vi komencas zenpraktikon kun tre pura menso, kun komencanta menso. Vi ĉiam povas kompreni la instruon de Budho precize tiel, kiel li intencis. Sed ni devas ne kroĉiĝi al Usono, aŭ Budhismo, aŭ eĉ al nia praktiko. Ni devas havi la menson de komencanto, kiu estas libera de posedaĵoj; menson, kiu scias, ke ĉio ŝanĝiĝas flue. Ĉiu estaĵo ekzistas nur provizore, en ĝia aktuala formo kaj koloro. Unu estaĵo fluas en alian, kaj estas nedisigebla. Antaŭ ol la pluvo ĉesas, ni aŭdas birdon. Malgraŭ la profunda neĝo, ni vidas galantojn kaj novajn kreskaĵojn. En la oriento mi jam vidis rabarbon. En Japanio, dum la printempo, ni manĝas kukumojn.
La vero ja penetras ĉion; ĝi ne postulas praktikadon aŭ konstaton. La vojo estas ja senlima; ĝi ne postulas laŭiradon. La tuto estas sen makulo ia ajn; ĝi ne postulas poluradon. La celo estas ja ĉi tie; ĝi ne postulas serĉon. Tamen, se ekzistas distingo eĉ hardika, la breĉo similas tiun inter tero kaj ĉielo; la menso konfuziĝas; ĉio ja perdiĝas.
Kvankam eble vi fierus pri kompreno, pri sagaco; kvankam vi eble klarigus la menson, trovus la vojon, atingus la povon por tuŝi ĉielon; eĉ tiam eble vi nur restus ĉe la pordo al perfekta liberiĝo. Malgraŭ saĝo kunnaskita, Ŝakjamuno praktikis sidadon ses jarojn. Bodhidarmo transdonis la menson vekitan, li tamen sidadis naŭ jarojn fronte al muro. Ĉar eĉ la prauloj tiel agadis, ni ne preterlasu tian praktikon hodiaŭ. Tial, ĉesu postkuri parolon, haltigu la vortĉasadon. Faru la paŝon retroen, turnu la lumon internen. Korpo kaj menso forfalos, aperos la vera vizaĝo. Se tion vi volas, tuj komencu.
Elektu kvietan lokon por sidado. Tie kuŝigu kusenon sur mato. Ĉion formetu, ligilojn fortranĉu. Ne pripensu bonon aŭ malbonon, ĝuston aŭ eraron. Ne tenu anticipon pri ia iluminiĝo. Sidiĝu kaj metu ĉiun piedon al la kontraŭa femuro. Metu unu manon en la alian manplaton, polekson al polekso supre. Sidu rekte, ne kliniĝu dekstren aŭ maldekstren, posten aŭ antaŭen. Malfermu la okulojn. Spiru trankvile per la nazo. Pensu pri nenio. Kiel? Nepensado. Jen la fundamenta arto de sidado.
Sidado ne estas medito. Ĝi estas nur la pordo al ĝojo kaj komforto; praktikado kaj konstato nemalpurigataj; la solvo de la enigmo. Korboj kaj kaĝoj tien ne iras. Tia kompreno estas kiel drako en la akvon, tigro sur la monton. Vero aperas nature. Laco kaj konfuzo fortiriĝas. Tia forfalo transiras pekecon, sanktecon. Esprimon per fingro, fosto, maleo; transdonon per pugno, stango, kriego; komprenas nek la menso distinganta nek okulta povo. Konduto tia estas trans scio, ekster vido, ekster aŭdo. Tial, estas sensignife, ĉu vi estas stulta aŭ inteligenta. Sidado estas nur afero ĉiutaga. Tutkora praktikado estas mem la celo. Vekitoj de ĉiuj mondoj komprenis ĉi tiun praktikon, konservis ĉi tiun komprenon. Kvankam estas mil metodoj, vin dediĉu al sidado.
Ne forlasu la propran sidlokon por vagi tra landoj polvplenaj. Per unu mispaŝo vi falos. Ne vane pasigu la tagojn. La mondo efemera ne satigos vin. Materio estas nur la roso sur la herbo. Vivo, kiel fulmo, malaperas en momento. Studantoj eminentaj, palpinte elefanton, ne dubu pri la vera drako. Liberiĝu de lernado, de farado. Laŭiru la vojon kiu kondukas rekte al realeco. Unuiĝu kun la saĝo de vekitoj, heredu la komprenon de prauloj. Se vi daŭre praktikos, tio okazos. Trezorujo sin malfermos. Vi satiĝos.
Avalokiteŝvaro, praktikante profundan, perfektan senecon, konstatis, ke ĉio ja estas seneco.
Ekzisto ja neniel diferencas de seneco; seneco ja neniel diferencas de ekzisto. Ekzisto ja estas seneco; seneco ja estas ekzisto.
Ĉio estas sen komenco, sen daŭro, sen fino, sen pekeco, sen sankteco. Sen formo, sen sento, sen penso, sen volo, sen konscio. Sen okulo, sen orelo, sen nazo, sen lango, sen korpo, sen menso. Sen vido, sen aŭdo, sen flaro, sen gusto, sen tuŝo, sen scio. Sen nescio, sen ĉeso de tiu; sen morto, sen ĉeso de tiu. Sen sufero, sen la fonto de sufero, sen la ĉeso de sufero, sen la vojo al la ĉeso de sufero. Sen kompreno, sen atingo ia ajn.
La vekito, fidante perfektan senecon, restas senzorga. La menso de tiu ne trudas sin. Preterirante ĉian eraron, ĉiu vekito serene loĝadas en plena seneco.
Tial, praktiku perfektan senecon, kiu ĉesigas ĉian suferon. Proklamu la devizon de seneco:
Fora, fora, foririnta, transirinta vekiteco, jen!