btn btn btn btn poste

La Japana Budhano N-ro316-325(2002-2004)

Lumoj Dekduspecaj (0)

Joŝijama Ŝookaj
trad. Ŭataru Ŝidoo

Antaŭparolo

Ni jam povas ĝui freŝan verdon kulmine ĝermantan en aleaj arboj kiel ankaŭ en kreskaĵoj sur kampo kaj monto. Kiam Baŝoo estis vojaĝonta al nordorienta japanio, tre malproksima de siatempa ĉefurbo Edo, li adorvizitisNikkoo, kie troviĝas la maŭzoleo de Tokugaŭa Iejasu; tie la unuan de aprilode 1689 li versis, "Ho! Kiel respektindaj estas novaj kaj junaj verdaĵoj ĝermantaj en la sunlumo ĉi-loke!" Tiu dato, se kalkuli laŭ la nuna kalendaro,respondas proksimume al la dudeka de majo. Tiam ja estis la tempo frusomeraadiaŭonta printempon; tiam ĉiuj aĵoj en la naturo ŝajnas reviviĝintaj.

Eĉ zelkovo ŝajne forvelkinta sub la malluma vintra ĉielo surmetintesian freŝan verdkostumon lasas sin naĝi en la blovanta vento. La alaŭdojkun la plej ĝoja pepado dancas en la alta ĉielo; en varmeta akvo ranidojgaje petolas kun granda ĝojo pro akirita vivo. Nur pro la fakto ke lasuno suden malproksimiĝinta revenis al ekvinoska linio, arboj, herboj,fiŝoj kaj birdoj -- ĉiuj vivaĵoj ja revigliĝis.

La nomo "Amitabo" devenis de hinda lingvo; kiam ni esprimas ĝinjapanlingve, ĝi estas hikari-no-bucu (la Budho de la Lumo Senlima)aŭ inoĉi-no-bucu (la Budho de la Vivo Nemezurebla). En la periodo,kiam ĉina ideogramo estas aŭtoritata scienco, oni tradukis: 無量光仏(murjookoobucu),無量寿仏(murjooĵubucu). Ĉu esprimi ĝin en moderna japana lingvo, ĉu en ĉina ideogramo, estas tute egale.

Ne imagu el la esprimo "la Budho de la Lumo" Apolonon aŭ Helioson, kiuj aperas en helena mito. Ĉiuj vivaĵoj surteraj brilas en sia vivo dank'al la sunlumo. Tiu ĉi aspekto analoge montras la laboron de la Budho.Kiam ni renkontas tiun ĉi Lumon, tiam ni, kiel ajn senvaloraj, povas brilialproprigante la Vivon Nemezureblan. Tion ĉi Ŝinran priskribas: Ni eĉegalaj al ŝtono aŭ briko nun transformiĝas al brilantaj oroj.

La lumo de la suno povas esti analizita en sep kolorojn: ruĝa, oranĝa, flava, verda, blua, indigoblua kaj viola. Krom ĉi tiuj videblaj lumoj, oni evidentigis la ekzistadon kaj funkcion de nevideblaj lumoj -- ultraruĝa kaj ultraviola radioj -- mezurinte la sunan energion.

La Sutro de Nemezurebla Vivo analizas la laboron de la Budho dela Lumo per dek du manieroj; tial ĝi estas nomata la Budho de dek duLumoj. Ne miskomprenu, ke troviĝas dek du Budhoj. La laboro de la BudhoAmitabo estas klarigita el dek du aspektoj.


btn btn btn btn poste