Multe da japanoj sin rekonas senreligiuloj; tio ne signifas, ke ili estas ateistoj, sed montras, ke ili estas nur senkonsciaj pri religio. Por ili religio signifas nur moron. Jen ekzemple; ĉe la komenco de nova jaro ili vizitas ŝintoisman sanktejon, en la kristnaska tago manĝas kukon kaj interŝanĝas donacojn, kaj en ulambanaj tagoj petas de bonzo legi sutrojn; aŭ funebra ceremonio okazas plej multe laŭ budhisma maniero, dum geedziĝa ceremonio okazas en kristanisma preĝejo. Kia strangaĵo! Alilandanoj ofte kritikas tian sintenon de japanoj opiniante, ke tio estas malsincera. Tamen estas alia opinio, ke tio estas atesto, ke japanoj estas toleremaj rilate religion.
Multe da japanoj ekrilatas budhismon, kiam ili vokas bonzon okaze de la morto de sia parenco por plenumi funebran ceremonion. Ŝajnas, ke ili sincere adoras antaŭ budha altaro; sed la objekto de ilia adoro estas ne budho sed animo de la mortinto.
Nur supraĵe japanoj estas budhistoj, sed interne aŭ en la vera senco de la vorto ili ne estas budhistoj. Por ili budhismo estas nur ceremonio aŭ moro aŭ eĉ akcesoraĵo. De tia grundo naskiĝis multaj miskomprenoj, kaj eĉ tendenco eviti religian temon en ordinara ĉiutaga vivo. Se iu deklaras, ke li kredas iun religion, liaj ĉirkaŭantoj trovas lin eksterordinara. Sed, se iu deklaras, ke li estas ateisto, liaj ĉirkaŭantoj trovas lin ankaŭ eksterordinara.
Kelkaj asertas, ke japanoj estas ĝenerale panteistoj pli ol senreligiaj. Ankaŭ mi samopinias. Sed budhismo estas tute alia ol panteismo. Aŭtentika budhismo devas ne dorloti mensan klimaton de japano, male devas kritiki ĝin.
Kien homo iras post sia fizika morto? Jen estas demando daŭre ripetita/-ata. Aŭ ĉu vere ekzistas animo, kiu sendependas de karno? Al la demandoj oni povus doni diversajn kaj ĉiajn respondojn, kiuj tamen estas neniam science pruvitaj. Ju pli diversaj interpretoj, des pli maltrankvilas homoj. Kaj ju pli da maltrankviloj, des pli multiĝas falsaj profetoj aŭ religiistoj. Kiam ili parolas pri beno aŭ malbeno de animo, plej ofte tio estas nur ĉantaĝo pro intenco al komerca profito k.t.p. Sed kie en la mondo troviĝas gepatroj, kiuj malbenas siajn gefilojn? Kie en la mondo troviĝas animo de praavoj, kiuj malbenas siajn prafilojn, eĉ se ili ne adoras la animon de siaj praavoj? Estu singardema kontraŭ falsaj profetoj!
La Budho Ŝakjamunio ne interesiĝis pri la problemoj, ĉu animo ekzistas, ĉu la mondo estas senfina, ĉu homo vivos post sia fizika morto, k.t.p. Al tiaj metafizikaj demandoj oni povas doni diversajn kaj ĉiajn respondojn laŭ sia prefero, sed ili neniam rilatas moralan kaj praktikan demandon, kiel oni povas konkeri diversajn suferojn. Li ĉiam parolis pri vivmaniero kaj neniam parolis pri postmorta mondo nek pri animo. Fakte morto estas unu maltrankvilo, tiusence ĝi fariĝas motivo por ekpensi pri sia vivo. Sed estas sensence hipotezi postmortan mondon kiel substancan ekziston, ĉar ĉio estas efemera kaj ne havas konstantan kaj substancan karakteron.
Sed kio pri la Sukavato? Ĉu ĝi ne estas postmorta mondo? Fakte amitabismo tradicie interpretis la Sukavaton samkiel paradizon ĉe kristanismo. Ĝi tamen origine signifas "purlandon" kaj ne identas kun postmorta mondo. Mi mem apartenas al la skolo nomata "Ŝin-budhismo" fondita de Ŝinran, kiu estas iusence modernigita amitabismo. Fakte en diversaj amitabismaj skoloj antaŭ Ŝinran Sukavato estis interpretita kiel postmorta mondo, kie sub la Budho Amitabo homoj praktikas por atingi nirvanon. Ŝinran tamen emfazis la absolutan savon far Amitabo, kiu ne bezonas malfacilan praktikadon nek morton kaj nur bezonas kredon al Amitabo.
Por kristanoj tiu ĉi mondo estas kreita de la Dio, kaj certe venos la tempo, kiam la mondo finiĝos per la lasta juĝo de la カDio. Ĝis tiam animo ne pereas. Diversaj suferoj estas kaŭzitaj de la homa protopeko. Tial homo devas peti de la Dio indulgon por mildigi siajn suferojn.
Por budhanoj ne troviĝas la komenco nek la fino de la mondo. Ĝi ne estas kreita de io absoluta. Ne troviĝas absoluta ekzisto. Ĉio estas relativa kaj estiĝis laŭ kondiĉoj. Ĉiuj suferoj estas kaŭzitaj de liaj/ŝiaj propraj agoj estintaj, nome de karmoj.
Kompreneble la Dio kaj budho estas ne identaj. Homo ne povas fariĝi la Dio, dum budho estas origine homo, kiu leberigis sin de pasioj kaj atingis nirvanon. Budho estas iusence ideala homo.
Kiam budhanoj parolas pri dioj (ne la Dio), ili estas ekzistoj pli subaj ol budho, ĉar ili ne atingis nirvanon kaj ankoraŭ estas en la ĉeno de suferoj.
Kiam la Budho Ŝakjamunio estis mortonta, Li testamentis al siaj disĉiploj: "Kiam mi mortos, vi ne devas rilati funebraĵon al mi. Ĝin faros laikaj kredantoj. Vi vivu post mia morto vin vazinte sur darmo kaj vi mem."
Fakte dum longa tempo budhismo ne rilatis funebraĵon; budhanoj ne konstruis tombon, ne havis ideon pri prapatrismo. Kiam budhismo estis enportita en ĉinio, kie oni alte taksas kaj estimas animon de siaj praavoj, budhismo ligiĝis kun funebraĵo.
Ankaŭ en japanio Ŝinran deklaris, "Mi ĝis nun neniam recitis la nomon de Amitabo por la bono al miaj gepatroj." kaj testamentis, "Kiam mi mortos, ĵetu mian kadavron en la riveron Kamogawa por ke fiŝoj formordu ĝin."
Do kial kaj kiameniere japana budhismo degeneris?
La Budho Ŝakjamunio klare deklaris, "Mi jam ne ricevos postan vivon, ĉar mi liberigis min de la kateno de metempsikozo."
En antikava (eĉ en nuntempa) hinda socio oni ĝenerale kredis metempsikozon. Oni miskomprenas, ke budhismo estas konstruita surbaze de la ideo pri metempsikozo. Fakte la Budho Ŝakjamunio predikis al siatempuloj pri ĝi. Tio tamen ne signifas, ke Li aprobis la ideon; male Li pripensis, kiamaniere oni povas liberiĝi de metempsikozo. Estas neeviteble, ke Li menciis pri ĝi, ĉar se Li simple neus ĝin, siatempuloj ne povus sekvi Lian instruon. Sed modernuloj ĝenerale ne kredas metempsikozon. Tial budhimo nun ne bezonas mencii pri ĝi, plie debas ne kredigi al ĝi. Sed oni povus interpreti metempsikozon iom alimaniere; unu homo havas en si samtempe ses motivojn: inferan, malsatan, bestian, asuran, homan kaj ĉielan. Ne temas pri antaŭa vivo nek posta vivo. En la aktuala tempo homo sinsekve momenton post momento ŝanĝiĝas kaj rondiras diversajn etapojn. Ekzemple estas ne malofte, ke eĉ tre bonkora homo kvazaŭ dio facile ŝanĝas sian sintenon, se aliaj homoj blasfemas lin.
La celo de budhismo estas nirvano, kie oni jam ne estas nekonstanta efemera ekzisto transcendante vivon kaj morton.
En japana lingvo estas kutimo nomi mortinton "Hotoke-san" (familiara nomo de "Hotoke", nome de budho). En aliaj landoj nenie troviĝas tia kutimo.
Fakte laŭ amitabismo, kiam homo mortas, li/ŝi iras al la Sukavato, kie loĝas Amitabo. Sed tio tute ne signifas, ke mortinto estas budho, nur signifas, ke la Sukavato donas al homoj bonan kondiĉon de praktiko por atingi nirvanon dum tiu ĉi (malpura) mondo malhelpas homojn atingi nirvanon pro siaj malfavoraj kondiĉoj.
De kie venis tia kutimo? Antikvaj japanoj adoris mortinton kiel "dion" pro animisma ideo. Kiam budhismo estis enportita en japanion, ili miksis la vorton "huto (budo)", kiu devenis de ĉinlingve transformita "budho", kun japanlingva "hoto-ki", kiu signifis rit-instrumenton por kulti mortintan animon.
Mi ne scias, ĉu ĉi-supra klarigo estas ĝusta aŭ ne. Ĉiuokaze tiu ĉi kutimo tute ne kongruas kun budhismo. Sed ĉi tie kuŝas ĝentila koro de japanoj, ĉar eĉ malamikaj homoj fariĝinte "budho" jam ne estas malamiko sed estas estimata ekzisto por li.
Do, kio estas budho? Origine ĝi ("buddha" en palia kaj sanskrita lingvo) signifis "vekiĝinton" kiel ordinara substantivo. Poste tiu ĉi singifo disvolviĝis al "vekiĝinto je vero" aŭ "religia plenuminto". Tial estas ebleco ke ĉiu homo fariĝas budho laŭ mahajana budhismo, dum teravada budhismo aprobas nur unu budhon, nome la Budhon Ŝakjamuni. Amitabo, Vajroĉano kaj aliaj budhoj estis kreitaj de mahajanaj budhistoj kiel objekton de sia adoro en posta tempo. Krom ili, al efektive vivantaj eminentaj budhistoj (ekz. Nagarĵuna) oni almetis titolon "bodisatvo", kiu estas la stadio tuj antaŭa de budho.
Multaj novaj sektoj de budhismo asertas, ke la fondinto havas magian povon aŭ supernaturan kapablon. Ĉu budhismo aprobas tian kapablon? Fakte tantra budhismo ligiĝis kun magieca konduto, sed ĝuste pro tio ortodoksaj budhanoj kritikadis kaj konsideris ĝin degenerinta. Budhismo estas neniel mistikismo. Laŭ tiu ĉi vidpunkto ankaŭ esoterismo ne estas aŭtentika budhismo.
Mistikismo naskiĝis plejparte de folklora kredo, kiu estas produktaĵo de la tempo, kiam oni ne povis klarigi diversajn naturajn fenomenojn science kaj nur povis peti de io mistera. Aŭtentikaj religioj, se ili deziras esti vere mondskale akceptata kaj gvidi popolon etike, devas kontraŭstari tian folkloran ideon, ne miksiĝinte kun ĝi, kaj devas ĉiam poluri kaj purigi sin.
Mistikismo ofte kondukiĝas al panteismo. Sed budhismo ankaŭ ne estas panteismo. Laŭ upaniŝadoj brahmo kiel la fundamenta principo de universo kaj atmano kiel principo de individuo estas esence identaj. Kiam oni konscias pri tiu ĉi identeco kaj unuiĝo, oni povas liberiĝi de la kateno de metempsikozo. Se temas pri liberiĝo de metempsikozo, budhismo ŝajnas simila al upaniŝadoj. Sed tute ne. Ĉar budhismo ne aprobas atmanon kiel individua principo, ĉar atmano estas senkondiĉa kaj senŝanĝa substanco, dum ĉe budhismo ĉio estas kondiĉa kaj ŝanĝiĝanta.
"Kredemuloj", kiuj ne malofte vizitas viharon aŭ preĝejon, ne ĉiam estas religiulo en vera senco de la vorto. Kiam ili preĝas al budho aŭ dio, ili petas komercan profiton, familian harmonion, feliĉon, sanon, sukceson en ekzameno, k.t.p. Tiuj ĉi petoj montras homajn senfinajn dezirojn; ilia preĝo estas nur montro de ilia egoismo. Budhismo celas neniigi egoon. Se diri pli ĝuste, nenie troviĝas egoo kiel senkondiĉa kaj senŝanga substanco. Laŭ instruo de la Budho Ŝakjamunio ĉiuj suferoj naskiĝas el tio, ke oni mistrovas ekzistanta la egoon, kiu dekomence ne ekzistas, kaj kateniĝas al efemera egoo. Budhanoj ne petas de budho, ĉar ĝi nenian surteran profiton donas.
Se tiel, kio estas valoro de budhismo? Ĝi neas realan mondon, instruas al ni vidi tiun ĉi mondon negative; el tio ĉe ni estiĝas granda saĝo.
La vorto "religio" estas ekvivalento de latinlingva "re-ligio", kiu signifas re-ligiĝon kun la Dio pere de Jesuo. Tiusence budhismo ne estas "religio" (fakte, iuj eŭropaj religiologoj diris, ke budhismo ne estas religio, sed estas morala aŭ praktika filozofio.), ĉar ĉe ĝi ne ekzistas la dio kiel la kreinto de la mondo, nek animo, kiu daŭre vivas ĝis la lasta ĵuĝo. Sed se kompreni religion for de ĝia etimologio, kompreni ĝin kiel instruon fundamentan en homa vovo (tian signifon havas ĉin-ideograma vorto 宗教), ankaŭ budhismo estas unu el religioj.
Kaj la kerno de budhismo, kvankam ĝi havas diversajn skolojn, estas senegoeco. Memkonscio de memo sen egoo. Elmontro de aŭtentika memo.
La ideo pri egoo, kiu naskiĝis kaj kreskis el moderna eŭropa racionalismo, certe gravas kaj nemankeblas por starigi veran humanismon. japanaj modernaj ideologoj kaj literaturistoj multe klopodis por starigi modernecan egoon.
Kaj nun gravas konkero de moderneco. Estas tempo de post-moderno, jam ne estas tempo de senfina progreso. Kompreneble post-moderno ne estas simpla neo de moderno. Same al tio, senegoeco ne estas simpla neo de egoo.
Kia estas budhisma senegoeco? Unue budhismo trovas ĉiun ekziston inkluzive de homa vivo efemera kaj relativa. Sed ĉiuj homoj deziras vivi eterne kaj timas perdon. Estiĝas timo kontraŭ morto. Diversaj havaĵoj inkluzive de familianoj aŭ amikoj, kiuj apartenas al li, iam certe rompiĝos, kaj estiĝas malĝojo. Budhismo instruas al ni, kiamaniere konkeri tian negativan senton, nome suferojn. Forĵetu efemeran egoon, forĵetu dezirojn, tiam restas aŭtentika memo kaj trankvilo de koro.
Kompreneble, en reala vivo estas malfacile forĵeti dezirojn kaj lasi egoon. Tial estis elpensitaj diversaj vojoj de ekzercado. Kvankam mi ĉi tie ne mencias pri ili, nur unu punkton mi emfazu:
Por ĉiu homo la plej aminda estas li mem. Tio ne estas egoismo. Oni devas ami kaj gardi lin mem. Se tiel, ankaŭ por alia homo lia memo estas aminda kaj amenda. Tial oni devas ne damaĝi alian. Ami memon ne signifas dorlotadon de egoo. Gardi memon signifas teni ĝin pura. Necesas memkontrolado.
(1) panteismo: filozofia sistemo, kiu identigas Dion kun la universo, instruante, ke ĉio en la materia k morala mondo estas nur manifestiĝo de ununura substanco (PIV). Ĉe kristanismo tiu ĉi doktorino estas rigardata kiel herezo. Ĉe budhismo ĝi faras unu tradician fluon precipe ĉe esoterismo.
(2) Sukavato: ne troviĝas en PIV. Devenis de sanskrita "Sukhavati". "Granda plezuro" estas ĝia originala signifo. Posttempaj sutroj skribas pri pluraj sukavatoj, el kiu plej famiĝis "okcidenta sukavato" kiun konstruis Amitabo.
(3) metempsikozo: doktorino pri la postmorta transmigrado de la animo el iu korpo en alian, aŭ tiu transmigrado mem (PIV). Ĉe hinduismo oni tradicie grupigas ses mondojn de metempsikozo: ĉiela, homa, asura, besta, malsatula kaj infera.
(4) bodisatvo: sanktulo, kiu ekzercadas sin por atingi nirvanon. Dum disvolviĝo de mahajana budhismo, tiu ĉi nomo estis uzata al tiuj, kiuj klopodas instrui kaj gvidi popolojn, eĉ rezignante mem fariĝi budho.
(5) upaniŝadoj: hinduaj sanktaj libroj, verkitaj post la Vedoj, kaj entenantaj esoteran instruon pri atmano.
(6) egoo kaj memo: En PIV troviĝas la termino "atmano". Sed ĝia difino estas ne taŭga por klarigi egoon komprenatan de budhismo. Mi uzas simple "egoo"n anstataŭ "atmano". Sed kio estas diferenco inter egoo kaj memo? Egoo estas tekegorio laŭ epistemologio, kaj kiel jam dirite, ĝi ne ekzistas kiel substanco. Tiusence budhismo ne estas subjektiva ideismo. Kaj en la senco, ke ĝi ekskluzivas doktorinon pri identeco de atmano kaj brahmano, ĝi anakŭ ne estas objektiva ideismo. Budhismo ankaŭ ne prenas la ideon de nihilismo, ĉar ĝi emfazas etikaj praktikadon fare de memo. Do memo estas subjekto de praktiko.