btn btn

尾畑文正原著『歎異抄に学ぶ - 共生の原理を求めて』より、著者の了解を得てアレンジ・エスペラント訳
La Japana Budhano, n-ro 326-327 (2005)

Nembucu kiel la principo de liberigo

trad. Yamaguti Sin'iti

La vokado la nomon de Amitabo estas la unusola vojo libera de baroj. Kial? Al praktikantoj, kiuj ekhavis kredon, la dioj de la  ĉielo kaj de la tero riverencas omaĝe, kaj maraoj kaj nebudhistoj donas neniam obstaklon. Nenia peka ago povas alporti karmajn rezultojn; nenia bona ago egalas al la vokado la Nomon de Amitabo.

(el Memorlibro pri Herezoj en Lamentado, la 7-a artikolo)

Nembucu estas la unusola vojo libera de baroj.

Nembucu estas la transcenda principo, kiu prezentas al ni vivmanieron liberan kaj ne alligitan al vulgara valoro. Efektive ni ĉiuj vivas en la sekulara mondo. Tial tiu ĉi transcenda principo estas universala, ĉiam kaj ĉie demandante nin ĉiujn pri nia vivo.

De kio libera? Kion konkrete signifas "baroj"? Baroj estas tio, kio obstaklas la solidarecon inter la homoj, do la riĉan homan rilaton. En tiu ĉi mondo, ni vivas en la rilato de reganto kaj regato, de diskriminacianto kaj diskriminaciato, de supro kaj malsupro, de interno kaj ekstero k.t.p. Ekzemple, iu homo estas diverse titolata: ano de iu kompanio, ano de iu familio, ano de iu nacio, ano de iu genro. Tiuj distingoj ofte baras liberan komunikiĝon kaj interrilaton de homoj.

En la Pura Lando tiuj ĉi distingoj perdas signifon, ĉar la Pura Lando estas la mondo, de kie la Budho alvokadas nin ĉiujn voki la nomon de la Budho kaj veni tien kiel simpla viv-estaĵo. La Pura Lando ne ekzistas kiel realaĵo ie fore de nia mondo. Ĝi estas la mondo de la Votoj de la Budho. La Votoj dezirantaj, ke ĉiuj viv-estaĵoj estu savitaj el suferoj.

Ŝinran skribis, ke Nembucu estas la laboro de la Budha saĝo, ne de nia flanko sed de la Budha flanko. Tio signifas, ke Nembucu aŭ la laboro de la Budho ĉiam rompadas nian egocentrisman emon pravigi sin kaj malpravigi la aliajn. Kiam okazas konflikto inter mi kaj alia homo, mi ĉiam pensas, ke mi estas prava kaj li estas malprava. Aŭ kiam okazas iu problemo ĉe mi, mi pensas ke la problemo estas kaŭzita de io ekster mi, ne de io en mi.

Ĝenerale dirite, dum ni pravigas nian egocentrisman kaj fermitecan vivon, tute ne eblas konstrui egalan rilaton kun ĉiuj homoj. Tiusence Nembucu kiel la mesaĝo el la Pura Lando estas la principo, kiu radikale kritikadas min kaj mian mondon.

Ofte oni komprenas Nembucu kiel sorĉvortojn por forigi ĝenajn problemojn. Tamen sen kompreni la kritikan principon de Nembucu, oni ne povas kompreni la veran signifon de la frazo "Nembucu estas la unusola vojo libera de baroj." Unue ni devas liberigi nin de la iluzio, ke io mistera kaj supernatura povas solvi problemojn. Precipe en la nuna tempo, kiam la tero alfrontas la krizon de detruiĝo, ni bezonas ne tian religion, kiu por momento konsolas nian koron, sed tian religion, kiu montras al ni kritikan vidpunkton kontraŭ la reala mondo, aldone al socia analizo pri la reala mondo.

mortinto kaj animokonsolado

Japanoj havas la kutimon viziti tombon kaj adori antaŭ ĝi en la ulambana kaj ekvinoska sezonoj. Do kion signifas animokonsolado, japane irei?

En Japanio de loko al loko oni havas diversajn kaj diferencajn kutimojn. Kie Ŝin-budhismo havas malgrandan influon, en multaj hejmoj oni konstruas breton por omaĝi al animoj antaŭ sia domo. En tia spirita klimato oni nature akceptas la ideon, ke homoj post morto fariĝas animo kaj de tempo al tempo revenas al tiu ĉi mondo por rilati kun vivantaj homoj. Do vivantaj homoj timas, ke mortintaj animoj kaŭzu malbonon pro nesufiĉa omaĝo, kaj deziras male, ke ili protektu sian praidojn. Tial por multaj homoj, omaĝo al mortinta animo signifas deziron al feliĉo kaj sukceso de vivantaj homoj. Legado de sutroj, ekzorco fare de ŝintoa pastro, vizito al tombo, ĉio ĉi estas nenio alia ol animokonsolado. Por multaj japanoj, ĉu budhismo aŭ ŝintoisomo ne estas grava problemo, ĉar ili akceptas budhismon nur kiel utilan remedon por animokonsolado.

Hodiaŭ bedaŭrinde eĉ Nembucu fariĝas unu rimedo de animokonsolado. Ŝinran diris:

Koncerne al mi Ŝinran, mi neniam, eĉ unu fojon, vokis la Nomon de Amitabo por la bono de miaj forpasintaj gepatroj.

Mi trovas du gravajn problemojn en la ideo de animokonsolado.

Unue, la problemo, ke ni konsideras mortinton kiel ekzistaĵon, kiu malbenas vivantojn, se omaĝo estas ne sufiĉa. Kiam okazas io malbona, laŭ tiu ĉi ideo ĝi devenas de malbeno de mortinto. Sed ĉu efektive troviĝas prapatro, kiu malbenas praidojn? Konsideri mortinton kiel malbenanton estas la sinteno malrespekti mortinton, ĉu ne?

Due, se oni konsolas mortintajn animojn por la bono de sia feliĉo kaj sukceso, tio estas nenio alia ol egocentrismo.

Ĉiuokaze, tiamaniere malrespektante kaj profitante mortinton, oni neniam povas havi homecan rilaton kun mortinto. Laŭ la instruo de Nembucu vivantoj kaj mortintoj devas havi la veran solidarecon, kiu ne estas barita eĉ per morto. Ĝi instuas al ni, ke ni aŭskultu la veran intencon de mortintoj, do naskiĝintoj en la Pura Lando. Mortintoj alvokadas al ni, ke ni sekvu ilin kaj naskiĝu en la Pura Lando.

Cetere se paroli pri malrespekto kaj profitado de mortinto, en Japanio plej grandskale tio okazas en la ŝintota sanktejo Yasukuni. Ĝi estas konstruita por honori la batalmortigitojn dum la pasintaj militoj de Japanio. La celo de Yasukuni estas unuavice honori ilin kiel diojn kaj instrui al japanoj, ke morto en batalo estas respektinda kaj sekvenda ago. La eksa ĉefministro Nakasone iam diris, "oficiala preĝo en Yasukuni estas farenda; se ne, kiu volonte oferus sian vivon por la bono de nacio?" Tio ĉi estas profiti batalmortigitojn por politika celo. Ĉu vere ili mortigitoj deziras, ke ankaŭ ni oferu nian vivon same kiel ili? Ĉu ilia vera deziro ne estas ne plu militi kaj konstrui pacan Japanion? Vivi en la mondo, kie oni povas vivi kune kun ĉiuj homoj transe de ŝtato kaj nacio, kie oni trovas ĉiujn homojn kiel amikoj; tio estas la vera deziro de naskiĝintoj en la Pura Lando.

ne adori diojn

Unu el la karakterizaĵoj de Ŝin-budhismo estas ne adori diojn. Ŝinran citis en sia verko el la Sutro de Perfekta Nirvano: Se vi rifuĝas en Budho, ne rifuĝu en aliaj dioj. En Japanio dioj penetras en nian ĉiutagan vivon. Dioj loĝas sur monto, sur kampo, en maro, en kuirejo, en necesejo, k.t.p. Ankaŭ prapatroj fariĝas dioj. Ceremonio adori ilin celas forigi malfeliĉon kaj inviti feliĉon. Tiu ĉi adorado aprobante homan egocentrismon enkarniĝas en la vivo de japanoj, kiuj preskaŭ ne konscias, ke ĝi estas religio. Do, japana etna tradicia religio. Ĝi ne estas facile forĵetebla. Alivorte, ĝi estas la koro de japano, kiel multaj etnologoj kaj religiscientistoj sugestas.

Ĉi tie estas la problemo, kiel ni frontas al tiu ĉi koro de japana etno, kiu enestas interne de nia menso. Ŝinran sintenis ne adori ĝin, t.e. la sinteno ne aprobi ĝin kiel abslolutaĵon.

Ĝenerale japanoj apartenante al iu grupo aŭ societo inklinas konsideri sin unueca kun sia grupo aŭ societo. La flanko de memstareco estas malforta ĉe japanoj. Ni ofte agas kaj pensas en la kadro de grupo.

Pro tio nia egocentrismo ofte disvastiĝas al, kiel nomi ĝin mi ne scias, io simila al grupocentrismo. Ekzemple, kiam iu kompanio faras kaŝe malbonaĵon, tre malofte aperas denunco el la kompanio mem. Grupocentismo estas la pligrandigita formo de egocentrismo.

Tiu ĉi inklino de japanoj direktas sin al la konscio de diskriminacio kontraŭ tiuj, kiuj ne apartenas al lia socio aŭ grupo. Japane gaiĵin (fremdulo) havas la nuancon de diskriminacio. La ekstrema formo estas nomata ŝovinismo. Ankoraŭ nuntempe, aŭ ĝuste nun, ŝovinismo troviĝas en la fundo de nia menso. Ĉu vi iam legis aviztabulon sur interrete? Tie abundas diskriminacio kaj malestimo kontraŭ ĉinoj kaj koreoj interalie ĉe junula tavolo, kvankam la samo okazas verŝajne ankaŭ en Ĉinio kaj Koreio.

Tiu ĉi egocentrismo aŭ grupocentrismo estas nomata "marao" en la Memorlibro pri Herezoj en Lamentado. Marao ne troviĝas ekster ni sed interne de ni. Sed kiam ni vekiĝas al la insruo de Nembucu, ni povas trovi la alian mondon malfermatan al ĉiuj, kie ĉiuj aprobas unu la alian kiel individuon.

Alivorte, kiam oni trovas la malfermatan mondon, nome la Puran Landon, tiam oni jam ne bezonas la koron de japano.

Tial, kiel la Memorlibro pri Herezoj en Lamentado skribas, "Al praktikantoj, kiuj ekhavis kredon, la dioj de la ĉielo kaj de la tero riverencas omaĝe, kaj maraoj kaj nebudhistoj donas neniam obstaklon," ili jam ne bezonas adori diojn, nome la koron de japano, sed male, dioj de la ĉielo kaj de la tero estimas ilin.

la mondo de la kvin malpuriĝoj, la epoko sen Budho

Tan'luan estas la pioniro de la ĉina purlandismo. Li verkis la libron "Komentario al la Artikolo pri la Pura Lando". En ĝi li skribas, ke liaj mondo kaj epoko estas karakterizata kiel "la mondo de la kvin malpuriĝoj kaj la epoko sen Budho".

Kompreneble tiu ĉi karakterizo validas ankaŭ al la nuntempo. La mondo de la kvin malpuriĝoj signifas, ke la mondo estas plena de konfuziĝo, ĥaoso kaj degenero; konkrete dirite, la malpuriĝo de epoko, ideologio, deziro, vivestaĵo kaj vivo. Kaj la epoko sen Budho signifas la epokon, en kiu gvidanto de la vero malestas kaj ni ne havas la fundamenton por decidi, kiu estas vera kaj kiu estas falsa.

Ĉi tiel por Tan'luan estas la grava tasko temi pri la socio kaj kaj la epoko. Li temis pri ili, ĉar savado de individuo ne eblas sen savado de la socio kaj la epoko. Se savado estus individua problemo, aŭ se ĝenerale religio temas pri la individua trankviliĝi, la Pura Lando ne havus signifon.

Alivorte, se ni volas vivi homecan vivon, ni ne povas limigi la taskon de religio nur al la homa interno kaj ignori la socion kaj la epokon. Ne, religio estas la tasko, kiu temas pri la homa vivo kunligante ambaŭ la internon kaj la eksteron. Travidante la epokon kaj la socion aŭskultadi la fundamentan deziron de tie kaj tiam vivantaj homoj; nur per tio ĉi eblas homeca vivo.

liberigo el sinpravigo

Nenia bona ago egalas al la vokado la Nomon de Amitabo.

Tiu ĉi frazo signifas, ke nenia humana strebado por liberigi homojn, kiom ajn ĝi estas granda, ne povas superi la laboron de Nembucu.

Humana strebado aŭ bona ago nepre havas unu limon, eĉ se ĝi estas farata per ĉiuj fortoj. Dum ĝi estas farata sur la starpunkto de homo, ĝi ne estas plene libera de homa egocentrismo. Foje, ju pli oni entuziasmiĝas, des pli oni forgesas, ke li ne estas libera de egocentrisma inklino. Tio estas pli malbona ol neniofaro, ĉar tiamaniere oni pli kaj pli inklinas pravigi sin kaj akuzas kontraŭulojn. Bonaj agoj foje donas la iluzion, ke mi estas bona kaj la aliaj estas malbonaj.

La plej ekstrema ekzemplo estas milito. Neniu ŝtato deklaras, ke ĝi entreprenas invadon. Ankaŭ Japanio entreprenis invadan militon sub la nomo de sankta milito kaj la Grandazio Aŭtarkio (Dai-tôa-kyôei-ken) dum la dua mondomilito. Siatempe milito estas bona ago por Japanio. Sed kiom ajn belaj frazoj paradas, efektive la popoloj en Azio mortis, vundiĝis kaj suferis pro la milito.

Post la fino de la milito ekestis pacmovado en Japanio. Preskaŭ ĉiuj diris, ke milito estas mizera, kaj ke dum la pasinta milito ili estis trompitaj de la ŝtato kaj multe suferis, k.t.p. Mi devas atentigi vin, ke bedaŭrinde preskaŭ neniu konfesis sian respondecon aprobi la militon kaj eĉ entuziasmiĝis en ĝi. Do ankaŭ en la pacmovado regis la logiko, ke mi estis bonintenca kaj la aliaj (aŭtoritatuloj, politikistoj, imperiestro...) havas la respondecon. Entute la pacmovado estis ne libera de sinpravigo.

Ankaŭ en nia ĉiataga vivo ni vivas ĉiam pravigante nin. Ni ĉiam aprobas kaj fieras nin mem per starigo de kariero, familia devino, pozicio, posedaĵo, kapablo, ideologio k.t.p.

Rezulte de ĉiama sinpravigo kaj sinaprobo, nome de bona ago, kia mondo naskiĝis? Eterna konflikto de homo kontraŭ homo, de familio kontraŭ familio, de nacio kontraŭ nacio, de ŝtato kontraŭ ŝtato, de religio kontraŭ religio. La mondo de diskriminacio fora de la vera solidareco, pri kiu la insruo de Nembucu temas.

En la sekva artikolo de la Notoj pri Herezoj en Lamentado Ŝinran diras, ke Nembucu ne estas praktiko nek bona ago. Praktikanto de Nembucu ne starigas sin kiel pravan estaĵon. Nur en tio eblas la malfermata mondo, kie ĉiuj homoj povas solidariĝi inter si kiel homo kun homo.



btn btn