supren hejmo

REZOLUCIO KONTRAŬ MILITO

(真宗大谷派不戦決議エスペラント文)

La deputitaro de la sekto Otani de Ŝin-Budhismo,
okazinta la 13an de junio,1995, proklamas,

ke ni kun pento konfesas, ke en la pasinteco ni faris neimageble terurajn detruojn al popoloj en la mondo, precipe en la aziaj landoj, en la nomo de la Japana Imperio, kaj ke ni devigis promesplenajn junulojn iri al batalkampoj kaj donis al ili neesprimebajn suferojn en la nomo de budhismo,

ke ni deklaras, surbaze de la principo elkondukita el tiu ĉi konfeso, "Ĵuron pri Nemilito", neante ĉian batalagon, en kiu oni malrespektas homan vivon kaj sin pravigas mortigi aliulojn, kun la decido klarigi per la saĝo de kredo al ni donacita la pekojn faritajn de la sekto kaj malŝpari klopodojn por apliki ĉiujn eblajn rimedojn kontraŭ reokazo de tia terura tragedio,

ke ni petas pardonon de tiuj personoj, kiujn la sekto eĉ forlasis, kiam ili estis rigardataj kiel ŝtatperfiduloj pro tio, ke ili siatempe, kun deziro pri paca mondo, predikis favoron kaj simpation por la tutmondaj fratoj,

ke ni esprimas profundan respekton al ĉiuj humanaj homoj, kiuj meminstige sin dediĉas al la realigo de nemilito kaj de paco en diversaj partoj de la mondo,

ke ni ĵuras kunpaŝi kun ĉiuj homoj, sen distingi naciojn, lingvojn, kulturojn kaj religiojn, cele al la konstruado de internacia socio riĉa kaj paca, kie milito estos malpermesata.