supren hejmo
La Japana Budhano, n-ro 299 (1998)

Budhismo kaj Sinmortigo

YAMAGUTI Sin'iti

En la pasinta numero de "Japana Budhano"(n-ro 298) s-ino KOBAYASI metis demandon, ĉu budhismo malpermesas sinmortigon aŭ ne.

Laŭ mia nebula memoro, ĉe budhismo ne sin trovas klara disciplino malpermesi sinmortigon. Kompreneble la bone konata kvin-regularo por laikaj kredantoj instruas unue; Ne mortigu. Ĉi tie ekestas demando, ĉu la ago de mortigo inkluzivas ankaŭ sinmortigon. En la historio troviĝis iu disĉiplo de Gotama Buddha, kiu intencis sin mortigi lamentante ke li neniel povas atingi nirvanon. Gotama haltigis lin kaj instruis, ke se oni intence mortigis sin, li ne povas atingi nirvanon, t.e. ne povas eliĝi el la ĉeno de samsaro (metempsikozo). Sed tiu ĉi admono ne tre populariĝis, ĉar siatempe kaj ankaŭ postatempe sinsekve aperis sinmortigintoj budhistaj pro diversaj motivoj.

Aliflanke, kiel ankaŭ s-ino KOBAYASI menciis, vjetnama majstro Tich Quang Duc sinbrulige mortis en la jaro 1963. Kion signifas tiu ĉi sensacia afero? Mi ĉi tie rememoras la rakonton Jataka. En ĝi Gotama Buddha rakontis pri unu princo nomata Maha-Satta, kiu sin ĵetis antaŭ malsatan tigron por ke ĝi ne manĝu etulojn. (Similaj rakontoj aperas diversloke en Jataka.) Tiu ĉi ago ne povas esti komprenata per vulgara virto, kiu probable rekomendus mortigi danĝeran tigron. Mi kredas, ke la Majstro Tich sinbruligis ne por sia (aŭ siasekta) profito, sed por granda bono al vasta popolo, certe tenante la rakonton en sia koro. Laŭdata estu la bodisattva ago.

Permesu min ĉi-sube prezenti mian mallertan tradukon de la poemo verkita de la bikuino Fang Ti Mai, kiu ankaŭ sinbruligis en 1967.


PREĜO

Pacon al Vjetnamio
Amon al Homo
Lumon al mallumo
Ŝanĝinte mian korpon en torĉon...
Ne masakru mian popolon!
Igu nin vjetnaman popolon sola solvi problemojn.
Kiom multaj tunoj da dolaroj kaj bomboj estis faligitaj por detrui nin vjetnamojn.
Kiom multaj vjetnamoj patriotaj estas subpremataj kaj mortigitaj por via politiko.
Sciu, ke mia morto, same kiel morto de la majstro Tich Quang Duc kaj de la pastro
Morison, estas por paco de Vjetnamio kaj por amo kaj justeco.
Por ke homoj povu vivi en la fonto plena de budha kompato, de krista amo kaj de
homa simpatio,
Mi bruligas mian korpon.