supren hejmo

清沢満之「宗教哲学骸骨」エスペラント訳(第三章まで)
訳者 金松賢諒(大谷大学教授)
La Japana Budhano, N-roj 323-326(2004)

La Skeleto de Religiofilozofio

Manshi KIYOZAWA
trad. K. Kanamatsu

Enkonduko

Religio kaj scienco

1. Religia Kapablo. La demando kial ni havas religion inter ni estas diverse respondata. Lasante por nun diversajn teoriojn pri la origino de religio, ni diras ke ni havas denature kapablon aŭ inklinon en ni postuli tion kio estas nomata religio. Tiun ĉi kapablon aŭ inklinon ni nomas religia kapablo.

Oni ne pensu ke ni tenas la eluzitan teorion de kelkaj sendependaj kapabloj de la animo. Ni konas ke la animo estas nedividebla kaj ĉiam agas kun sia tuta energio. Nur kiam ĝi alfrontas religion aŭ agas religie, ni nomas ĝin la religia kapablo; same kiel kiam ĝi agas estetike, ni nomas ĝin estetika kapablo.

Ni asertas ke tiu ĉi kapablo disvolvas sin kaj diras ke, komenciĝante kun malforta kaj neperceptebla energio, ĝi evoluas aŭ progresas ĝis ĝi atingas la punkton de elstareco kaj vigleco ke oni jam ne povas nei ĝian ekziston. Estas pro la diferenco en la gradoj de tiu ĉi disvolviĝo ke troviĝas tiel diversaj religiaj doktrinoj, antikvaj kaj modernaj, orientaj kaj okcidentaj.

2. La Objekto de la Religia Kapablo. Kvankam troviĝas multaj gradoj en la disvolviĝo de la religia kapablo, tamen ili estas kiel tuto distingataj de la aliaj mensaj kapabloj, per la fakto ke ĉiuj gradoj de la religia kapablo egale havas la nelimigiton por la objekto dum ĉiuj aliaj kapabloj havas iajn limigitajn aĵojn por siaj objektoj.

3. Kredo kaj Racio. Oni povas aserti ke, ne la religia kapablo aŭ kredo sola, sed la intelekta kapablo aŭ racio ankaŭ havas la nelimigiton por sia objekto. Ĉu filozofio ne estas kompetenta pri la nelimigito? Jes, certe; sed filozofio celas ekzameni ĝin, dum religio celas kredi ĝin. Kelkaj vortoj por plua klarigo. Racio aŭ filozofio komenciĝas per la esploro de nelimigito kaj neniam ĉesigas ĝian persekuton ĝis ĝi fine kaptas ĝin; kiam, tamen, ĝi kaptas aŭ realigas sian objekton, la laboro de racio estas plenumita, kaj filozofio estas finita. Kaj tio ĉi estas ja la ekirpunkto de kredo aŭ religio. Alivorte, kredo aŭ religio komenciĝas kun kredado de la ekzisto de la nelimigito kaj penas ĝui ĝiajn benojn. Do ni povas diri ke, ĉe la punkto kie filozofio finas sian laboron, komenciĝas la tasko de religio. Per tio ĉi ni tute ne signifas ke, se ni ne finus filozofian taskon, ni ne povus eniri la pordon de religio. Ni nur parolas pri la ordo en kiu la intelekta ekzameno kaj la religia kredo por la nelimigito devas esti aranĝata. Sed estas ne necese studi filozofion por tiuj kiuj povas per unu fojo kredi en la ekzisto de la nelimigito. Tiamaniere ni alprenas la antikvan distingon kaj diras ke filozofio akordas kun la postuloj de racio kaj religio kun tiuj de kredo.

4. La Rilato de Racio al Kredo. Ĉu do religio rifuzas la uzadon de racio en sia regiono? Tute ne. Kvankam ĝia fundamenta karakterizaĵo estas kredo, ĝi tamen neniam rifuzas la servon de racio en eksplikado kaj estingado de la duboj kiuj naskiĝas en la sino de religio mem. Ne, plie; kelkfoje racio estas nepre necesa al religio. Kiam la saĝuloj aŭ scienculoj klopodas atingi religion, estas tute nature por ili prezenti aŭ proponi dubojn pri ĝi kaj, tiel, ĉe la solviĝo de tiuj duboj, ĝoje akcepti la doktrinon. Jen estas punkto bezonanta atenton de niaj legantoj. Ni asertis ke religio dependas de kredo; sed ni ne signifas ke ĝi bezonas malracion aŭ absurdan kredon. Tute male, se troviĝas du propozicioj, la unu pri racio kaj la alia pri kredo, ni preferas la unuan anstataŭ la lasta. Ĉar ni estas certaj ke veraj propozicioj estas veraj ambaŭ por racio kaj por kredo, kaj ke propozicio de racio povas esti korektata de aliaj propozicioj de racio dum al tiuj de kredo mankas tiaj rimedoj de korektado. Sed memoru ke la naturo de racio estas nekompleteco, t.e. racio neniam povas esti kompleta en sia ĉeno aŭ siaj serioj de propozicioj, unu propozicio ligita kun, aŭ dependanta de la alia ad infinitum , tiel ke se iu apogus sin nur sur racio, li neniam povus atingi la solidan ripozejon de religia kredo. Tiu ĉi karakteriza nekompleteco de racio estos averto al la serĉantoj de sciencaj veroj. Kial estas A? Pro B. Kial B? Pro C. Kial C? Pro D. Kaj tiel plu sen fino. Racio neniam haltas kaj ripozas. Se ĝi haltas kaj ripozas ĉe iu punkto, ĝi devas esti punkto de kredo. Do racio devas finfine apogi sin sur kredo por sia fundamento. En okazoj, tamen, de multaj aŭ komplikaj propozicioj, tiuj devas esti elektataj kiuj harmonias kun fundamentaj kredoj, kaj tiuj rifuzataj kiuj konfliktas kun ili. Tiel elekto kaj reguligo estas la propraj funkcioj de racio, ne nur koncerne religiajn propoziciojn, sed ankaŭ en ĉiuj propozicioj de scienco kaj kono. Tiamaniere ni konkludas ke kredo kaj racio devas ĉiam helpi, kaj povas neniam konflikti, unu la alian.

Ĉapirto I

Religio

5. Kio estas Religio? Ke religio troviĝas universale inter homaro ŝajnas esti disvastigita opinio. De la plej sovaĝaj homoj de la arbaro preskaŭ sinkintaj en la staton de barbaro ĝis la plej altaj civilizitaj nacioj de ambaŭ hemisferoj, neniu popolo, oni diras, iam troviĝis esti sen iaj religiaj manifestoj. Tiu ĉi opinio, tamen, estas ne sen rivaloj. Tiel, oni deklaras kontraŭ la antaŭa opinio ke estis kaj estas popolo kiu konis aŭ konas nenion pri religio. Kiu el tiuj ĉi konfliktaj opinioj estas vera, estas ne la nuna demando. Ni nur volas emfazi ke ambaŭ partioj tiel cititaj devas unue decidiĝi pri la demando kio estas religio, antaŭ ol ili komencas proklami siajn respektivajn opiniojn. Ne nur la du kontraŭaj partioj, sed iu ajn kiu volus paroli ion pri religio devas antaŭe koni kio estas religio. Do la neceso de la difino de religio.

6. Difino de Religio. Estas la malfeliĉo de la mondo ke la ekzamenanto de iu ajn temo asertas kaj penas starigi la difinon de la temo kiun li ekzamenas laŭ sia propra vidpunkto. Tiamaniere aperas aro da difinoj en iu ajn temo. Tio ĉi aplikiĝas ankaŭ al religio. La difinoj de religio estas multaj kaj variaj. Ni citu kelkajn el ili.

Religio estas arto kaj praktiko por pacigi menson kaj firmigi vivon.
Religio estas la arto certiĝi pri la destino de la animo.
Religio estas tio kio instruas nin iĝi limigita.
Religio estas la intelekta intuicio de onia vera naturo.
Religo estas la timo kontraŭ tiuj nevideblaj potencoj kiujn la Ŝtato konstatas.
Religio estas moralo.
Religio estas obeo al la voĉo de konscienco, la interna juĝo, kiuj oni konceptas simbole kiel eksteran al si kaj kiel Dion.
Religio estas la formo kiun absoluta vero alprenas por la reprezenta konscio, aŭ por sento, imago, kaj la reflektanta intelekto, kaj do por ĉiuj homoj.
Religio estas la sento de onia dependeco kaj unuiĝo kun la Nelimigito kaj Eterno.
Religio estas la determinado de homa vivo per la sentimento de kateno liganta la homan menson kun tiu mistera menso kies regado super la mondo kaj super ĝi mem ĝi konstatas, kaj kun kiu unuigita sin senti ĝi ĝojas.
Religio estas la kredo en spirita ekzisto.
Religio, subjektive konsiderata, estas mensa kapablo aŭ inklino kiu, sendependa de, ne, eĉ malgraŭ senso kaj racio, ebligas onin kompreni la Neimigiton sub diversaj nomoj kaj sub variaj maskoj.

Tiuj ĉi difinoj estas prezentataj de la respektivaj vidpunktoj de la diversaj ekzamenantoj kaj estus absurde akcepti aŭ rifuzi ilin tro rapide, sen ekzameni la starpunkton de ĉiu aŭtoro. Estas sufiĉe ĉi tie, se, per la supra mencio, oni konvinkiĝus pri la fakto ke la ideo de religio estas nek unu nek eĉ povas esti esprimata uniforme pro la diferenco de la vidpunkto pri kiu ĉiu ekzamenanto de religio estas okupita. Do ni prenu al ni la liberecon formi nian propran difinon, por ni mem, sen konsideri ĝian akordon aŭ malakordon kun iu el la antaŭaj difinoj. Ĝi estas jena. Religio estas la unuiĝo de limigito kun la Nelimigito.

7. Limigito kaj Nelimigito. Limigito estas io kio estas limigita de alia aĵo aŭ aĵoj, mondo, stelo, lando, homo, besto, arbo, ŝtono, guto, molekulo, atomo, monado, kaj similaj. Ĝi povus nomiĝi aĵo, individuo, ekzisto, ktp.; sed ni pensas ke limigito estas la plej taŭga esprimo por la celo. Kiuj preferas aliajn prenu iun ajn nomon laŭplaĉe. Nia signifo estos pli ekzakte komprenata se oni pensos pri la esprimoj dependa, relativa, unuo, parto, neperfekta, kiujn ni donas en la sekva ĉapitro. Pri la konkreta medito, ni prenu iun ajn limigiton kiel specimenon kaj apliku la rezulton al la aliaj. En la nuna traktato, homo estas implicite prenata por la tipo de limigito, kiel la plej proksima kaj la plej intima aĵo kiun ni konas. Kiuj preferas trakti nevideblajn kaj nepalpeblajn atomojn aŭ molekulojn prenu kion li ŝatas por la tipo. Ni nur prenas kion ni pensas plej facile kaj senpere sentebla kaj perceptebla. Kaj ni neniam forgesas ke tio kion ni asertas pri homo kiel limigito, devas nepre aplikebla al iu ajn alia limigita aĵo de la universo, al stelo aŭ planedo, al planto aŭ besto, al atomo aŭ molekulo. Nun pri la Nelimigito. Nelimigito estas tio kio estas ne limigita, — sendependa, absoluta, unu, tuto, perfekta. Ni elektis la esprimon nelimigiton kiel la plaj taŭgan por indiki kion ni volas esprimi. Sed iu ajn el la esprimoj Substanco, Noumenon, Ideo, Dio, Budho, Realo, kaj la similaj, taŭgos same por la celo. Nia kialo por la prefero estas simple kiel la korelativo de la limigito, kiun ni elektis kiel la terminon por iu ajn limigita afero de la universo. Dum tiel estas nia kruda ekspliko pri la du terminon, nia difino de religio povus esti libere transformata en la sekvajn, el kiuj iuj eble utilos al la legantoj:—

Religio estas la unuiĝo de relativo kaj la Absoluto.
Religio estas la unuiĝo de moduso kaj la Substanco.
Religio estas la unuiĝo de homo kaj la Dio.
Religio estas la unuiĝo de viva estaĵo kaj la Budho.
Kaj tiel plu.

8. Unuiĝo. Unuiĝo entenas du punktojn, distingo kaj identeco. Unue, limigito ne estas la Nelimigito kaj la Nelimigito ne estas limigito; la du estas tute apartaj unu de la alia. Tio ĉi estas la ekirpunkto de religio. Konstati la du apartajn elementojn estas la komenco de religia aktiveco. Sed la du elementoj, se oni observas, ne estas kiel iuj ajn aliaj du elementoj. La distingo de limigito kaj la Nelimigito ne estas kiel la distingo inter fajro kaj aero, aŭ tero kaj akvo, aŭ planto kaj besto. La sinteno de la du elementoj estos pli ekzakte komprenata, se oni pensus al si per la esprimoj dependa kaj sendependa, relativa kaj absoluta, ktp., donotaj en la sekva ĉapitro. Tiom pri la unua punkto de la unuiĝo. La sekva punkto estas la identeco de limigito kaj la Nelimigito. Tio ĉi estas la pli grava punkto. Rigore konsiderataj, du apartaj aferoj estas neniam identaj. Du folioj de arbo, du gutoj de akvo, du sparkoj de fajro estas neniam perfekte similaj. Perfekta identeco devas esti mem-identeco; aĵo estas identa nur kun si mem. Sed la rilato inter limigito kaj la Nelimigito estas, se oni asertas, la plej perfekta identeco. Oni asertas ke limigito estas la Nelimigito kaj la Nelimigito estas limigito. Tio ĉi estas la dua kaj la fina punkto de religio. Kiel tio ĉi estas ebla estas la esenca problemo de religia teorio. La nuna traktato celas la indikon de la bazo de la ebleco. Kiuj speciale konsideros kaj meditos pri la principo de organika konsisto kaj de la reciprokeco de princo kaj liaj vasaloj, komprenos tion pli klare. Tiom por la dua punkto. Ni diris ke la du punktoj estas la ekira kaj la fina punktoj de religio. Ke ekzistas meza punkto estas necese komprenata; ne, ne nur meza punkto; sed devas esti multaj interaj punktoj, kompreneble, kies du ekstremoj estas la du punktoj supre cititaj. Tiamaniere la religia aktiveco povas esti prezentata en la sekva maniero. Unue ni konas nenion pri limigito kaj nelimigito. Kiam ni perceptas la distingon, ni eniras la pordon de religio. En la komenco, tamen, la du vortoj estas nur distingataj unu de la alia. La du elementoj estas apartaj. Poste venas la kombino aŭ la kuniĝo, ne ankorŭ unuigo, de la du. La du elementoj estas nur kunligataj kiel nedisigeblaj. La kombino aŭ kuniĝo fariĝas pli kaj pli intima. Amalgamiĝo, tiel diri, ekestas. La Nelimigito troviĝas en la limigito kaj la limigito en la Nelimigito. Fine, la du elementoj fariĝas nedistingeblaj. La limigito fariĝas Nelimigito kaj la Nelimigito fariĝas la limigito; ne plie, la limigito estas Nelimigito kaj la Nelimigito limigito. Tiel Unuiĝo ekokazis. Ni povas diri nur tiom. Pri la cetero, iu ajn gajnu ĝin per si mem. La sekvaj vortoj estas helpo al li. Kiu estas kristano? Estas li kiu kredas en Kristo (aparta). Ne li kiu havas Kriston en si mem (meza). Ne ankoraŭ; Li estas vera kristano, kiu estas mem Kristo (nedistingebla). Komence, la Nelimigito estas ekstere (tiel diri) de la limigito kaj la limigito ekstere de la Nelimigito. Poste la Nelimigito eniras la limigiton aŭ la limigito havas la Nelimigiton. Fine la nelimigito fariĝas aŭ estas unu kun la limigito, aŭ la limigito fariĝas aŭ estas unu kun la Nelimigito. Tiel estas religio kaj ties etaĝo.

Ĉapirto II

Limigato kaj Senlimulo

1. Limigato kaj Senlimulo. Limigato kaj senlimulo estas du grandaj termoj de l' penso ekde antikvaj tempoj. Klarigi ilian rilaton estas tre malfacile, tamen estas neniel rifuzeble ke la termoj havas tre intiman rilaton kun si reciproke. Ni provu koncize klarigi ĉi tiun rilaton. Ĉiu aĵo estas kio ĝi estas per tio ke ĝi estas distingata el de aliaj aĵoj. Omnis determinatio est negatio. Sed distingado aŭ neado estas mem limigado. Do ĉiuj aĵoj de la universo estas limigataj. Sed kiel estas la tuta universo? Ĝi devas esti senlima, ĉar nenio troviĝas ekster la universo por limigi ĝin.

2. Dependulo kaj Sendependulo. Ĉiu limigato estas limhava, ĉar ĝi havas alian limigaton krom si kaj estas limigata de ĝi; kiel, A estas limhava ĉar ĝi estas limigata de B, kaj B estas limhava, ĉar ĝi estas limigata de A. Tiamaniere, ĉiu limigato estas dependa de la alia pro sia limigateco. Do, ĉiuj limigatoj estas la dependuloj. Sed la senlimulo, limigata de neniu, estas la Sendependulo.

3. Absoluto kaj Relativulo. Limigateco aŭ dependeco estas rilato inter du aĵoj. Do ĉiu limigato aŭ dependulo estas relativulo. Sed la senlimulo aŭ la sendependulo, aliflanke, ne havas rilaton kun aliaj aĵoj. Do ĝi estas la Absoluto.

4. Unu kaj Multaj. Ĉar la Senlimulo ne havas kunulon kun si, ĝi estas la unu; dum la limigatoj, ĉar sennombraj, estas la multaj. Ni distingas inter la unu kaj unuo. Ĉiu limigato estas unuo. La tutaĵo el la unuoj estas la unu.

5. Tuto kaj Parto. La unu estas la tuto, dum unuo estas parto (de la unu). La tutaĵo el la partoj formas la tuton same kiel la tutaĵo el la unuoj formas la unu.

6. Perfektulo kaj Neperfektulo. La tuto estas la perfektulo kaj la partoj estas la neperfektuloj. Do la senlimulo estas la perfektulo kaj la limigatoj la neperfektuloj.

7. Diagrama Esprimo. La tutaj supraj dualecoj povas esti resumataj en la sekva diagrama esprimo.
Limigato = Dependulo = Relativulo = Unuo = Parto = Neperfektulo.
Senlimulo = Sendependulo = Absoluto = Unu = Tuto = Perfektulo.

8. Identeco de la du Termoj. Ĉu limigato kaj la Senlimulo estas de la sama substanco aŭ ne? Se ne, devus ekzisti substanco de la limigato krom tiu de la Senlimulo. Ĉi tio kontraŭas la difinon de la Senlimulo; ĉar, tiam, la Senlimulo devas esti limigata aŭ limhava. Do ili devas esti de la sama substanco. Sed la substanco de limigato ne povas esti identa kun tiu de la Senlimulo; nek la substanco de miliono aŭ biliono da limigatoj eĉ povas esti tiel. Nur la substanco de senlima nombro da limigatoj povas esti identa kun la substanco de la Senlimulo. Do devas ekzisti senlima nombro da limigatoj. Aŭ, en matematika esprimo: A × ∞ = ∞

9. Organika konsisto. La maniero aŭ strukturo, en kiu sennombraj limigatoj formas unu korpon de la Senlimulo, estas organika konsisto. Sennombraj unuoj estas neniuj sendependaj de, kaj indiferentaj al, si reciproke, sed estas dependaj de, kaj neapartigeble ligitaj kun, si reciproke. Ne nur tiel, sed per tiu ĉi dependeco kaj ligiteco mem, ĉiu unuo akiras siajn verajn ekziston kaj signifon. Tio ĉi estas plej facile komprenebla el la organizo de nia korpo; kiel ĉiu parto, ekz. mano, estas dependa de, kaj nedisigeble ligita kun, la resto de la korpo, kaj per tiu ĉi dependeco kaj ligiteco mem ĝi havas siajn ekziston kaj signifon.

10. Korelativeco de Reganto kaj Regatoj. Ĉar tiel estas la naturo de organika konsisto, kiam limigato volas konservi sian vivon aŭ karakteron, ĝi devas preni aliajn limigatojn kiel siajn organojn por subteni sin. Ekzemple, se limigato A volas elporti sian vivon, ĝi devas havi B, C, D, ktp., kiel siajn organojn, kaj, se B volas elteni sian vivon, ĝi devas siavice havi A, C, D, ktp., kiel siajn organojn. Tio ĉi validas pri ĉiu ajn limigato. Alivorte, kiam ni prenas iun limigaton kiel reganton (por tiel diri), la tutaj aliaj limigatoj fariĝas liaj regatoj kaj servas lin; tiel ke, kiam ajn ni prenas unu tuton el reganto kaj liaj regatoj, ni akiras la universon aŭ la Senlimulon kun ĝi. La rilaton, en kiu ĉiu limigato estas reganto kaj la tutaj aliaj limigatoj fariĝas liaj regatoj, ni nomas la interdependeco aŭ korelativeco de reganto kaj regatoj. Tiu ĉi estas la plej profunda, religie konsiderata rilato inter aĵoj. Mi povus ankaŭ nomi ĝin la rilato de la posedanto al la posedaĵoj, per tio signifante ke, kiam ajn limigato estas rigardata kiel la posedanto, la tutaj aliaj limigatoj estas liaj posedaĵoj. Niavice, kiam iu el ni sentas sin kiel la reganton, ĉiuj aĵoj (vivaj aŭ senvivaj) de la universo estas liaj regatoj; aŭ kiam li konas sin kiel la posedanton, ĉiuj aĵoj estas liaj posedaĵoj. Ke tio ĉi estas la vera naturo de aĵoj estas la problemo, ne nur de la profunda religia konvinko, sed ankaŭ de la komuna prudento. Ni prenu ekzemplon.

Supozu ke A, B, C, D, E estas la membroj de unu familio kaj ke ĉiu el ili povas fariĝi la reganto aŭ mastro de la familio.
(a) Kiam A estas la mastro, B, C kaj D estas liaj filoj kaj E estas lia nepo.
(b) Kiam B estas la mastro, A estas lia patro, C kaj D estas liaj pli junaj fratoj, kaj E estas lia nevo flanke de pli juna frato.
(c) Kiam C estas la mastro, A estas lia patro, B lia frato, D lia pli juna frato, kaj E estas lia filo.
(ĉ) Kiam D estas la mastro, A estas lia patro, B kaj C estas liaj pli aĝaj fratoj, kaj E estas lia nevo flanke de pli aĝa frato.
(d) Kiam E estas la mastro, A estas lia avo, B lia onklo, C lia patro, kaj D lia onklo.

Tia estas la reala sanga parenceco de familio. Retaĵo el sangaj rilatoj sternas sin super la membroj de familio. Neniu el la membroj povas eliĝi el la retaĵo, kaj se iu provas tion, li nur fariĝas la gvidanto kaj la aliaj membroj nepre sekvos lin. Apliku ĉi tion al la organ(tiel!) kaj rilatoj de la universo, kaj ni akiros la ideon de la religia vivo de la unueco de limigato kaj la Senlimulo. Sed ni turniĝu al la alia punkto. Pri la rilato inter A kaj C. La absoluta rilato inter ili estas unu kaj la sama; sed relative, ĝi havas tute diferencajn aspektojn. Koncerne A, la rilato estas lia patra amo al C; dum(tiel!), por C, A estas lia patro. La tutaj rilatoj inter la aĵoj de la universo estas similaj al tiu ĉi, simple pro la Leĝo aŭ la Rajto de la suvereneco de ĉiu limigato en la sistema organizo de senlima nombro da limigatoj en la unu Senlimulo. Tiom, mi pensas, sufiĉas por nun por igi miajn legantojn koncepti kiel la aĵoj (vivaj kaj senvivaj) de la universo estas samaj kun, kaj diferencaj de si reciproke; ĉiu egale ampleksas la senliman tuton per la absoluta rajto de suvereneco sed rilatas diversmaniere kun la aliaj membroj pro la leĝo de relativeco. La celo de religio estas efektivigi tiun ĉi rilaton en la plej hela konscio.

11. Memekzerco kaj Alies Povo (aŭ Savo). Troviĝas du diferencaj manieroj, laŭ kiuj limigato rigardas la senlimulon. La unua maniero estas preni la Senlimulon kiel potencialecon, dum la alia estas rigardi ĝin kiel aktualulon. Tio ĉi estas simple laŭ la bezono de nia intelekto, pro kiu, kiam ajn ni ekkonas aĵon, ni devas aŭ preni ĝin kiel potencialecon (kiel semon) aŭ rigardi ĝin kiel aktualulon (kiel kreskaĵon). Do se ni prenas la Senlimulon kiel potencialecon, ĝi devas esti konsiderata kiel nedisvolvita kapablo, dum se ni rigardas ĝin kiel aktualulon, ĝi devas esti konsiderata kiel disvolvita realo. La potenciala kapablo devas ekzisti interne de limigato, ĉar ĝi ne jam aperis kiel la Senlimulo; dum aliflanke, la aktuala realo devas ekzisti ekster limigato, ĉar ĝi sin jam manifestis kiel la Senlimulo. Aplikante ĉi tion al la praktika flanko de religio, ni diras ke la unueco de limigato kaj la Senlimulo estas atingata aŭ per la disvolviĝo de la interna kapablo de la limigato aŭ per la helpo aŭ graco el de la ekstera aktuala Realo. La unua estas nomata la Pordo de la Memekzerco kaj la alia la Pordo de la Alies Povo aŭ Savo. La klarigo de la nomoj estas jena: la unua estas tiu en kiu la limigato estas devigata uzi sian propran povon por disvolvi sian potencialan kapablon, dum la alia estas tiu en kiu la limigato, sen uzi sian propran povon, estas kondukata al la Unueco fare de la Alies aktuala povo. Tiuj ĉi du pordoj estas la plej fundamenta distingo en religio. Se ni ne iras tra iu el tiuj ĉi pordoj, ni ne povas atingi la veran staton de religia vivo. Iu dirus ke estas nebezonaj la du pordoj, ĉar la Senlimulo, ekzistanta kaj interne kaj ekstere de limigato, helpus nin atingi la Senlimulon per la duobla influo de la potencialeco kaj la aktualeco samtempe. La respondo estas ke tio estas malebla, ĉar tio postulas nin havi la semon kaj la kreskaĵon en unu korpo samtempe. Ĉar la Senlimulo estas la Unu, ni devas preni ĝin aŭ por la Unu de potenciala kapablo aŭ por la Unu de aktuala realo; same kiel semo, kiam ĝi estas semo, ne povas esti rigardata kiel kreskaĵo, kaj kreskaĵo, kiam ĝi estas kreskaĵo, ne povas esti rigardata kiel semo. Alivorte, la tutaj aĵoj de la universo formas unusolan tuton , iliaj movadoj aŭ aktivecoj devas esti ankaŭ la movadoj aŭ aktivecoj de la unusola tuto. Tiel, en la pordo de la Memekzerco, ĉiuj movadoj au aktivecoj en la universo estas rigardataj kiel la ago de unu individuo. Do estas jenaj diraĵoj: —Ĉiuj aĵoj estas la manifestaĵoj de animo; la tri mondoj, t.e. la universo estas nenio alia ol unu menso; kaj tiel plu. Sed en la pordo de la Alies povo, ĉiuj movadoj au aktivecoj estas rigardataj kiel la agoj de la mistera Aliu. Do estas, en tiu ĉi pordo, jenaj diraĵoj: —la kredo estas donacata de la Preĝ-povo de la Budho Amido; la kredo estas la donaco el de la Alies Povo; kaj la similaj.

Ĉapirto III

La Animo

1. La Animo. Neniu neos ke li konas sin pli bone ol ĉiu alia. Do, demandi kio estas la animo, ŝajnas al mi stulta demando; ĉar ĝi estas simple kio li estas. Sed homoj en la pasinteco kaj verŝajne en la nuntempo ŝajnas meti sin en malproksima loko kaj serĉi la kaŝitan sin. Kial tia maltrafa procedo? Simple pro nia stulteco. Sed ĉar ni estas tiel stultaj, ni devas ja diskuti pri la teorioj de la animo. Sed antaŭ ol komenci la ekzamenon de la pluraj teorioj, ni forigu miskomprenon. Mi ofte aŭdas deklari ke animo devas esti aŭ mensa aŭ materia io. Tio ĉi estas senutila aserto de dualismo. Escepte se ni estas devigata de la rigora procedo de logiko, ni devas eviti tian aserton. Religio bezonas nur du faktorojn, la finiton (limigaton) kaj la Infiniton (Mallimigaton). La finitoj estas la multaj unuoj kiuj konsistigas la unu Infiniton. Nun tio kion ni prezentas kiel animon, estas nenio alia ol unu el tiuj ĉi unuoj. Kaj ni devas insisti ke, krom se estas ia forta kialo alie, animo, kiel unuo, ne estas diferenca en naturo el de iu alia unuo; do, instigate de la du aliaj principoj ke (1) nur la similaj povas koni sin reciproke, kaj ke (2) ni povas nur rezoni el la konataĵoj al la nekonataĵoj, ni povas senriske aserti ke tio kion ni asertas pri animo kiel unuo povas esti ĝuste aplikata al ĉiu alia aĵo rigardata kiel unuo, kaj ke, kiel ni vidos ĉi sekve, ĉar la animo povas evolui de la limigata stato al la senlima, ĉiuj aliaj unuoj povas ankaŭ fari tiel. (Do, Budhismo diras, "Herboj, Arboj kaj eĉ Landoj povas akiri Budhecon," t.e., ĉiuj aĵoj de la universo, eĉ la tiel-nomataj senvivaj aĵoj, povas evolui en la Infiniton.)

2. Teorioj pri la Animo. La ideo de animo estas tiel malnova kaj universala kiel religio. Kaj la teorioj pri la animo estas sekve tiel multaj kaj diversaj ke ili ne povas esti facile kolektataj. Ni limigu nin al la sekvaj tri.

(1) Animoj estas materiaj korpoj. Tio ĉi estas la plej naiva teorio. Sed koncerne tiun ĉi materian korpon estas multaj specoj. Iuj igas ĝin ne tiel diferenca de viva homo, kun kapo kaj kolo, brusto kaj ventro, brakoj kaj kruroj. Iuj prezentas ĝin kiel homsimilan en la supra duono, kaj malhele nebulan en la malsupra duono. Iuj diras ke ĝi estas kiel sfero, dum aliaj diras ke ĝi stas kiel ovo kun vosto. Laŭ iuj, la ombro, laŭ aliaj, la spiro estas la animo. Al unu, la koro estas la animo, al la alia la figuro vidata en sonĝo. Kaj tiel plu. Nun pri la agoj de la animo. Ĝi foriras kiam homo mortas. Ĝi ofte revenas. Ĝi vagas ĉirkaŭ la tombo. Ĝi eniras la internon de alia homo. Eĉ en vivo, ĝi forlasas la korpon dum dormado, sveno, apopleksio, ktp. Estas multaj aliaj diraĵoj, laŭ kiuj povas esti facile konkludataj ke la animo estas rigardata kiel materia kaj en spacaj rilatoj. Tiaj, ekzemple, estas la frazoj, ʻiri ĉielen,ʼ ʻfali inferon,ʼ ʻen la brusto,ʼ ʻen la kapo,ʼ ktp.

(2) Animo estas nemateria. Elpaŝante el la multaj gradoj de la materialisma teorio, la animo komencas esti rigardata kiel nemateria. Kaj homoj diras ke animo estas nemateria substanco. Sed eĉ kiam ili tenas tiun ĉi teorion, ili ofte falas en la nelogikecon paroli kvazau ĝi estus tamen en spacaj rilatoj; ʻinterne de la korpo,ʼ ʻen la kapo,ʼ ktp. Post kiam ĉio ĉi estas evitata, aperas la vera nemateria teorio. Ĉi tiu venas mano en mano kun la empiria teorio de ekkono. Ĉe certa grado de intelekta progreso, homoj komencas meti ekskluzivan gravecon sur observado kaj eksperimento. Do ĉio, se ĝi estus malakorda kun la du procesoj, estas forĵetata kiel senutila kaj malvera. Kaj, per natura eraro de misuzata logiko, la observado kaj eksperimento estas identigataj kun sentoj kaj tiam estas proklamata ke ĉio, se ne bazita sur la atesto de la sensoj, estas nereala. Ekzistas nenio reala krom materio. La animo, kiel nemateria ekzisto, estas nenio. Ĝi ne havas sian propran substancecon. La mensaj fenomenoj estas nenio alia ol funkcioj naskiĝantaj el la kombinoj de materieroj. Tio ĉi estas ekstrema teorio. Ni koncize ekzamenu ĝian situacion. La animo perceptas eksterajn objektojn kaj reagas sur ilin. Do ĝi havas intiman rilaton kun materio. Tio ĉi estas klare montrata per multaj faktoj; la laciĝo de la korpo, la kvanto kaj kvalito de sango, kaj aliaj fizikaj cirkonstancoj, havas grandajn influojn sur la animon. En aliaj vortoj, la animo ne povas agi sendepende de materio; kiam la nervoj estas fortranĉataj, sento perdiĝas, kaj movo ne povas esti produktata; se la cerbo estas detruata, ekzistas nenia percepto, nenia penso, kaj nenia volo. Per tiuj ĉi faktoj, estas konkludata ke la mensaj aktivecoj dependas de la nerva sistemo. Plue, la pli altaj mensaj aktivecoj ne estas origine tiaj; ili estas la rezultoj de la laŭgradaj amasiĝoj de pli simplaj aktivecoj; la plej simpla aktiveco estas reflekta ago; kio estas nenio alia ol la inciteblo de la nervoj; kio plue estas nenio alia ol la molekulaj aktivecoj de la materio, konsistiganta materialon de la nervoj; —do estas konkludata ke ne ekzistas sendependa substanco de la animo krom la materio konsistiganta la nervan sistemon kaj ke la rezultato de la aktivecoj de materieroj estas la funkcio konata kiel konscio aŭ la fenomenoj de la animo.

(3) Animo estas la aperceptanta Substanco. Ke la animo estas la rezultato de la fizikaj aktivecoj de materio estas la plej neracia teorio iam konita en la historio de la homa penso. Nur la ekstrema materialisto povis insisti ĝin, kaj estas dube ĉu eĉ li vere kredis kion li asertis. Trotaksante la gravecon de materio kaj movo, la materialisto estas blinda pri la percepto de aliaj realoj; kaj blinda pri la logika implikeco alkroĉiĝi al materio kaj movo, li tro rapide konkludis ke estas nenia sendependa realeco de la animo. Ni mallonge kritiku la teorion pri la rezultato de fizikaj aktivecoj. La materialisto diras ke ekzistas nenia sendependa realeco de la animo, ĉar ĝi estas la rezultato. Sed ĝuste la malo, ni pensas, estas la kazo. Ĉu la rezultato ne bezonas unusolan sendependan realon? En la plej simpla kazo de la rezultato de la du fortoj (la paralelogramo de fortoj), ĉu ne la rezultato estas produktata, ĝuste ĉar la sama unusola sendependa korpo ricevas la agojn de du fortoj samtempe? Se estas unu korpo por ricevi la agadon de unu forto kaj alia korpo por ricevi la agadon de la alia forto, kiel la rezultato povus esti produktata? Nu, bone; eĉ se ni konsentus ke la konscio estas la rezultato de la multaj aktivecoj de fizikaj fortoj, devas tamen esti unusola sendependa realo per kiu la rezultato mem estas produktata; tiu ĉi unusola sendependa realo estas la animo mem ĵus neita ekzisti. Sed la kontraŭulo tuj respondos ke la dirita unusola realo estas materia korpo kaj do ne estas spirita io nomata animo. La respondo estas ke povus esti tiel. Sed, en tiu okazo, estas nenio spirita kaj la tutaj mensaj aktivecoj devus esti nomataj materiaj aktivecoj, la stulteco de kio bezonos nenian klarigon. Estas sufiĉe ĉi tie se ni montris ke la rezultato ĉiam antaŭsupozas la ekziston de unusola sendependa realo. Se tio ĉi klare rekonata, ni povas provi eltrovi kiaspeca realo ĝi estas en nia propra sperto. Tio, kio estas plej proksima al ni, estas konscio. La tutaj aliaj aĵoj estas konigataj al ni per konscio au estas prefere entenitaj en konscio. Do, konscio estas la fundamenta fakto de nia spertado. Nu, konscio konsistas el multaj fenomenoj, perceptoj de koloroj, de sono, de odoro; emocioj de ĝojo, timo, kolero, pensado, dezirado, ktp. La demando estas, kiu faras ĉiujn ĉi tiujn agojn? Nek vizaĝo, nek brusto, nek intesto, nek sango, nek muskolo, nek nervoj. Homo faras ĉion. Li faras mem ilin. Lia spirito, lia animo faras ilin. Tiu ĉi estas memkonscio au apercepto kiu estas sinteza funkcio akompananta ĉiujn specialajn agojn de konscio. Mi vidas kaj aŭdas, sentas kaj konas, deziras kaj decidas. Tiujn ĉi agojn de konscio ne estas disigitaj kaj apartigitaj de si reciproke. La konsciaj agoj de la antaŭira kaj de la postsekva momentoj estas sinteze rilatigataj kaj kunigataj per mem-konscio; alie nenia memoro, nenia imago, nenia juĝo, nenia rezonado povus esti ebla. La fakto, ke ne nur la konscio de la antaŭira kaj la postsekva momentoj sed tiuj de pluraj jaroj kaj pluraj dekoj da jaroj estas memorataj kaj rememorataj spite de ŝanĝoj de la materieroj de la korpo, nepre pruvas ke estas realo daŭranta tra la vasta nombro da konsciaj agoj kaj sintezanta ilin en unusola memo. Tiu ĉi aperceptanta realo estas la animo kies aktivecoj estos ekzamenataj en la sekvaj paĝoj.


supren hejmo