supren hejmo

Maldensa estas konscio de japanoj pri animo

Iam oni diris, ke japanio estas la lando de lingvospirito; sed lastatempe la situacio iom ŝanĝiĝis. Pligrandiĝas opinioj: funebra ceremonio estas sensignifa kaj estas pli bone ŝuti cindron de mortinto. Ili estus unuflanke rezisto al entreprenisto de funebraĵoj kaj al bonzoj, kaj aliflanke aroganteco de homoj.

En pasinta tago mi aŭskultis la prelegon de prof. Yamaori Tetuo, kiu devenas de Ŝin-Budhisma viharo kaj disvolvas akran arugumentadon pri civilizacio kaj kulturo. En junio de 1992 la Forumo inter japanio kaj koreio havis sian lokon en japanio. Japanaj kaj koreaj scienculoj renkonte en saman lokon kaj diskutis el diversaj vidpunktoj pri problemoj de historio, kulturo kaj vivo inter du landoj. Prof. Yamaori raportis sub la temo "Kial Kristanismo ne enradikiĝis en japanio?" Post la kunsido en invit-vespero s-ro I Kijong, korea scienculo pri budhismo komentis la profesoron, kiam temis pri japana religio. S-ro I subite diris, ke ideo de japanoj pri budhismo estas bone esprimata en la infana kanto "Vespera Ruĝo".

Vidu, ĉielruĝas bele, iĝas jam vesper'.
Sonorilo de la templo sonas en aer'.
Man-en-mane tra la kampo hejmen iru ni!
Kune kun vespera korvo hejmen iru ni!
(el "Verda Kantaro" de TEJA,1971)

En tiu ĉi kantopoezio estas bone esprimata ideo de japanoj pri naturo aŭ vivo kuŝanta malantaŭ japana budhismo.

Ĝi estas ĝuste sento pri efemereco aŭ pri kunvivado kun naturo. Kaj en tio bone montriĝas, ke budhismo fariĝis popola religio. Prof. Yamaori mem reale sentis 'suferon pro adiaŭi amatajn, kiam li perdis sian patron kaj tiam renkontis subirantan sunon. Amitaba figuro sur monto, "Vespera Gruo" de Kinosita Zyunzi estis ankaŭ prezentitaj kiel ekzemploj. Mi samopinias kun prof. Yamaori. Japanoj, kiuj interesiĝas nur pri artiklo kaj mono, kaj perdis sian animon, devas sin ekzameni. Samtempe mi deziras, ke ili retrovidu la fajnan sentimenton de antaŭaj japanoj, kiu fluas malantaŭ la infana kanto "Vespera Ruĝo". Ĝuste nun, refoje pripensi ni devas, kio estas animo.


Zamenhof estas Avalokiteŝvaro

La Esperanto-Kongreso de la regiono Kanto okazis en Nakameguro-Square, Tokio, en la 27-28a de junio. Petite de la prezidanto MIZUNO Yosiaki mi partoprenis la simpozion, kies temo estas "post-moderna signifo de Homaranismo".

Ĝin prezidis s-ro MIZUNO, kaj surpodiis s-ro KOBAYASI Tukasa, s-ino KITAGAWA Ikuko (kiel instruisto de supera mezlernejo) kaj mi kiel religiano. S-ro KOBAYASI verkis multon pri homaranismo kaj ĉi-foje donis fundamentan priparolon. Mi ne skribos detale pri la simpozio sed nur koncize skribas pri mia eldiro. Sed antaŭ tio iom pri eldiro de s-ro KOBAYASI.

Homaranismo estas la nomo de nova religia projekto publikigita de Zamenhof en 1906. Ĝia esenco estas programo de pontoreligio inter diversaj religioj dirante <Mi estas homo antaŭ ol ano de nacio>. Zamenhof, hebreo turmentata pro nacia diskriminacio, kreis la Lingvon Internacian en 1887 kiel rimedon por unuigi homaron kaj realigi fratecon kaj justecon inter malsamaj nacioj. Sed ĉar komuna lingvo sola ne sufiĉas por unuigi homaron kiel amikan frataron, li pensadis ekde 1899, samkiel Esperanto necesas kiel komuna pontolingvo, tiel en la sfero de religio necesas komuna pontoreligio.

La ideo de homaranismo havas komunan bazon kun budhismo. Antaŭ 2500 jaroj la Budho instruis, ke ĉiuj vivantoj posedas budhecon kaj eblon de enbodiiĝo. Malsame kiel judismo, kristanismo kaj ismano, kiuj kredas la Dion unusolan, budhismo parolas pri senegoeco (nir-atman). Ĝi estas plena de toleremo akcepti malsamnacianojn kaj malsamreligianojn. Zamenhofa homaranismo estas ĝuste elmontro de spirito de budhisma favoro kaj kompato. Li estas konkretiĝo de Avalokiteŝvaro, la bodisatvo de favoro kaj kompato. Tiusence Zamenhof povas esti nomata "Komunlingve Universale Savanta Avalokiteŝvaro". Ĉu mi donis surprizon al li en postmorta mondo?


Facila Budhismo Necesas

Kiam budhismo foriĝis el popola koro, ĉiam ĝi malfortiĝis. En la 13a jarcento en hindio budhismo degeneris al komplikita filozofio kaj sekve asimiliĝis al indiĝena hinduismo.

Kia estas lastatempa budhismo? Ĝi fariĝis scienca, filozofia kaj sekta; estas fora de la popola koro. Lastatempe mia amiko YOSIZU Yosihide, profesoro de la univ. Komazawa lanĉis la libron "Budhismo de Ĝentileco".

En ĝi li diras: La libro intencis realigi ĝentilecon pere de budhismo en nuna japana socio. Por tio unue budhismo mem devas esti ĝentila. Ĝentileco signifas samtempe facilecon. Budhismo devas esti ĝentila al homoj kaj facile komprenebla. Mi kore deziras socion, en kiu oni ĝentilas kaj facile akceptas sin reciproke.

Elleginte mi pensis, ke en la libro abundas ĉinaj ideogramoj kaj restas fakaj terminoj spite de ĝia bela temo kaj brava opinio, do necasas ekspliko al la libro mem. Kiam budhismo prenas esprimon de ordinaraj homoj, sed ne de religiisto aŭ sciencisto, tiam oni turnos sin al ĝi.

Facila kaj ĝentila budhimo tre necesas de nun. Ni devas klopodi por aktualigi darmajn vortojn, serĉante enhavoriĉan kaj facilan esprimon.


La granda antaŭdiro kaj ni, la budhanoj

Nuntempaj personoj ne volas trompiĝi de fluganta famo, tiel mi pensas. Michel de Nostredame (1503 ~1566) naskita en Provence de suda Francio montris sian antaŭdiron en la libro "La Jarcentoj" (la 72a poemo en Vol. 10)

En la sepa monato de la jaro 1999
Descendos la granda reĝo de teruro
  por revivigi la grandan reĝon de Angolmoa
Por la periodo antaŭa kaj posta,
Marso regos en la nomo de feliĉo.

Tio ĉi estas tiel nomata la granda antaŭdiro, publikigita en 1555. Li ankaŭ estas sciencisto, kiu kontraŭis al pesto. Multaj libroj estis eldonitaj rilate al lia antaŭdiro. Eĉ kino estis surscenigita en japanio. Sed mi, kiel budhano, pensas, ke ne okazos la pereo de la tergrobo en la kuranta jaro. En budhismo troviĝas la tri kompendioj; ĉiu faro ne estas konstanta, ĉiu ekzisto ne havas memon, La nirvano estas eterna ripozo. Kaj de la vortoj "ĉiu darmo troviĝas en la reala mondo" direblas ĉi mondo ja estas la purlando. samon montras la purlando sekrete ornamita en mantrismo, la purlando kun sankta monto alestanta ŝjakja-muni de niĉirenismo, ankaŭ okcidenta sukavato kun ĉefadorato Amitabo de la pur-landismo. Se la kompendio: ĉiu faro ne estas konstanta, estas prava, nepre okazos la ŝanĝo de la terglobo. Tiel kompreninte ni ne plifurorigu la necertan famon, sed trarigardu la veron kaj kuraĝigu homojn al diligenta vivo ĉiutaga. "la mondo estas iluzia, nur darmo estas vera" tiel diris la kronprinco Ŝjootoku. Ni, budhanoj devas havi la budhan saĝon kaj okulon.


Spirito de Mahajana Budhismo necesa en la jarcentfino

Oni ofte parolas pri la bezono de ĝentila sinteno al la terglobo. Kaj kelkaj antaŭdiras la proksimiĝon de la mondofino montrante kondiĉojn por la pereo de la terglobo.

Nun ni budhistoj bezonas spiriton de mahajana budhismo, t.e. mema enbodiiĝo kaj enbodiigo de aliaj personoj.

En la primara budhismo aŭ la abidarma budhismo oni ekzercadis sin por plena pereo de kleŝoj kaj pekoj multfoje observante ilin. Dume la mahajana budhismo asertas, ke voto al budho kondukas nin tuj al la transa bordo (la mondo de vervekiĝo aŭ trankviliĝo).

La Sutro pri Perfekta Mahasaĝo skribas: gate gate paragate parasamgate bodhi svaha (vojaĝantoj! vojaĝantoj! vojaĝantoj al la transa bordo! vojaĝantoj plene al la transa bordo! Bodio estu feliĉa! ) Nome la signifo de la kantiko estas unuigo de mema enbodiiĝo kaj enbodiigo de aliaj personoj, do bodiiĝo estas nenio alia ol savi aliajn.

La spirito de la mahajana budhismo estas ideo pri savo. Tio montras kunvivadon kaj kunmorton kaj rekomendas pozitivan oferadon. Iom negativa flanko de la mahajan budhismo povas esti pretervido aŭ igonoro de siaflanka respondeco. Ni devus atente singardi kontraŭ la ideo de ekskludo kaj ŝovinismo.

Ĝuste nun necesas la mahajana budhismo, kiu amas homon kaj naturon, kaj kiu vivas trans la historio. Grandan saĝon ni havu.


Vi devas lerni, ke afabla vorto havas forton turni la mondon

Lastatempe oni diskutas pri la lingva rajto, sed jam esperantistoj bone konas la gravecon kaj la valoron de lingvoj, kaj praktikas ilin.

S-ro OOOKA Makoto (kritikisto) estas tiu, kiu atente traktas vortojn. Iom antaŭe li diris en NHK (Japana Elsenda Asocio): "Vorto estas vivo mem". Ĉar vorto estas melodio de la koro, konsekvence ĝi montras la vivon de la vorto-uzanto. Daŭre li diris: "Nuntempaj junuloj parolas necerte. Ne bone aŭdiĝas komenco kaj fino de iliaj vortoj." Kaj li esperas al ni nuntempuloj <vortojn kun stabilo kaj certeco>. Kiam oni demandis al s-ro MACUZAKA, ĵetisto de la basbala teamo Seibu "Kia estas via revo?", li rezolute respondis "Mi malŝatas la vorton revo". Pri tio s-ro OOOKA opiniis: "Li bone konas sian pasintecon, en kiu li klopodis trejni sin, sed al ĉiuj estonteco ne estas certa kvazaŭ malantaŭo de muro. Tion li klare komprenis. Pro tio li decide donis la respondon kontraŭ la necerta vorto revo."

Ankaŭ mi aprobas la vortojn de s-ro MACUZAKA. Revo estas kara, sed tiu, nur revanta, tamen ne laboranta por la realo, ne povas eltrovi sian ekzistadecon. La zenisto Doŭgen diris: "Vi devas lerni, ke afabla vorto havas forton turni la mondon". Tio signifas, ke majtra (=afabla) vorto havas forton renversi nian koran mondon. Tiu ĉi frazo enhavas komunan sencon kun la vortoj de s-ro OOOKA. Ankaŭ en la vortoj restigitaj de majstroj de budhismaj sektoj troviĝas trezoroj por homa raso.


Forpasis grandioza japano pri kompara filozofio

"Mi pensas, do mi estas." La homo estas ekzistaĵo, kiu povas pensi. Filozofio estas scienco ami scikonon kaj ideologio estas kulturo naskita de ĉiu nacio.  Kaj nun ili fariĝas homaraj komunaj intelekŭtaj havaĵoj pere de interreto.

Japanoj, kiuj diskonigis sian pensmanieron al la mondo, multe troviĝas. Interalie la verkoj de SUZUKI Daisetu donis fortan impreson al eŭropanoj. Sed neforgesebla ja estas la giganto, kiu forpasis en la kuranta jaro: d-ro NAKAMURA Hazime (1912-1999).

Ne estas mirinde, eĉ se li ricevus la Nobel-premion. Nun ne troviĝas sufiĉa spaco por prezenti liajn multegajn verkojn, sed en ili menciindaj estas "La pensmaniero de orientanoj" kaj "Kiel kompreni ideologion", kiuj donis diversajn sugestojn al la homaro.

Ordinare, se temas pri filozofio aŭ ideologio, plimulton okupas eŭropanoj. Sed Tagore en bharato kaj Nakamura en japanio montris, ke filozofio kaj ideologio estas universalaj. Nakamura diris: "Necesa por la futura mondo estas kosmopolitismo: la monda civitano, kiu pensas la mondon kiel sian hejmon.....La diversajn kulturojn de diversaj nacioj heredu ĉiu nacio kaj vivigu ties suヲperajn punktojn. Kaj inter la kulturoj ni realigu la spiriton de komuneco kaj konkordo." Kiel admirinde, tio imagas al ni d-ron Zamenhof! Ni sekvu nian majsrton.


Nu al la mondo de eta deziro ega kontento

Baldaŭ ni havos la novan jarcenton. Ni esperas, ke la homaro marŝos per pli certaj paŝoj en la venonta jarcento ol en la nuna.

Mi pensas jene; t.e. ni devas eliri de la periodo de voremo kaj abundo, kaj transiri al la ekonomio bazita sur "eta deziro, ega kontento (=koni neceson kaj sufiĉon, kaj vivi kontenta per plej malmultaj vivtenaĵoj)". Ĉiuj dokumentoj klare montras, ke naturaj provizaĵoj en tiu ĉi stelo nomata terglobo, sur kiu ni loĝas, pli kaj pli elĉerpiĝos. Nun, oni devas atenti la vorton "eta deziro, ega kontento" anstataŭ la ekonomio de pligrandiga reprodukto, kiu ekscitas homan deziremon.

Troviĝas jenaj vortoj en la sutro "La lasta instruo postlasita de Budho": Tiu, kiu estas ege dezirema, ankaŭ pli profitema, ricevas ankoraŭ pli da sufero. Dume, ĉar tiu, kiu estas et-dezirema, ne esperas je pfofito, ne bezonas timi suferon. Tiel la sutro diras, ke eta deziremo estas pli bona. Kaj ankaŭ estas skribite: Tiu, kiu ne konas sufiĉon, estas povra spite al sia riĉaĵo. Male, tiu, kiu konas ĝin, estas bonhava, kvankam malriĉa. Li, la unua, estas ĉiam katenita de la 5 deziroj (al sekso, manĝo, riĉaĵo, honoro, dormo), kaj kompatita de la dua. Ĉar tiu, kiu ne konas kontenton (=sufiĉecon), estas samtempe ege dezirema, spite al sia ekstera ornamo, la koro estas tre mizera.

Ni devas tuj rimarki la vorton "eta deziro, ega kontento" kaj ĝin praktiki en ĉiutaga vivo. Povas esti, ke la homaranismo far d-ro Zamenhof estis parte bazita sur la spirito: koni la karecon de aĵoj kaj reciproka subteno. Ankaŭ ni, esperantistoj, bezonus foje pensi la signifon de "eta deziro, ega kontento".


Ni progresigu tradukon de sutroj en la nuntempan lingvon

"Kial sutroj estas tiel mal-facilaj!?" oni diras. Ankaŭ mi same pensas. Pri tio respondeco estas peza por budhistoj. Povus troviĝi diversaj pretekstoj de ilia flanko. Unu el gravaj kialoj estas reciti sutrojn en la ĉinaj ideogramoj, mi pensas. Des pli, laŭ sektoj oni recitas ilin per Vu-sonoj, Tang-sonoj aŭ Han-sonoj, interalie la Oobaku-sektanoj recitas per sonoj en la regiono Fuĝjan. Eĉ verkaĵoj de japanaj sekto-majstroj fariĝis malfacilaj por ni nuntempuloj!

La sutroj estas strio de juvelaj vortoj, sed bedaŭrinde, ni ne povas transdoni la veran valoron al kredantoj. Iu sinjoro diris al mi "Se vi volas kompreni sutron, unue legu la biblion, poste sutron, kaj vi povas bone ekscii la sutron." Lian diraĵon mi povus subteni. La moderna traduko de la biblio estas admirinda. Dume tiuj de sutroj estas tre malmultaj, ĉu pro la diferencoj de la interpretoj laŭ la sektoj; tio jukas min.

Kelkaj el budhistoj pensas, ke la modernigo de sutroj perdus presti、ĝon, sed mi volas marŝi 'antaŭen-unu-paŝon'. La sutroj konsistas el sanskritaj vortoj, sanktaj vortoj kaj aŭtentikaj vortoj, des pli mi volas transdoni la veron de sutroj al multegaj homoj, kiuj loĝas vivante en la narako! Sed prefesiuloj estas science detalemaj, ne poeziaj, do estas preferinda al nuntempuloj la traduko de ordinaruloj pro ilia malhezitemo. Se eraro estas, laŭokaze alĝustigu.

Novigi sutrojn, se surbaze de afablaj vortoj, degnus permesi budhoj, bodisatvoj, dioj kaj majstroj. Ĉu la tempo restas!?


Pri la signifo de la nuntempa narako

Oni diras pri la simptomaro de amaskomunikilo. Ĉar ĉiutage ĵurnaloj raportas pri teruraj aferoj, kio igas nin emi ne aŭdi kaj ne vidi la aferojn. Ido mortigas siajn gepatrojn, kaj gepatroj mortigas siajn idojn; kia fenomeno! Multaj homoj sentas stranga tiun situacion, ke ĉiutage aperas tiaj aferoj, kiaj estas priskribitaj en "Frazaro por Naskiĝi en Purlandon" (Gensin) aŭ "Bildrakonto pri Narako".

Narako (sanskrite: naraka) signifas la subteran mondon, kien enfalas tiuj, kiuj faradis malbonajn agojn, kaj kie ili suferas pro diversaj turmentoj. Sed ĝi estas esence la mondo, kien enfalas ni homoj ne konante pri la vera mondo. Laŭ budhismo 'malklareco' estas nenio alia ol la situacio, ke ni ne konas pri la vera mondo. Do la grava signifo de narako estas transdoni tuj al ni budhan lumon.

Post la malvenko de la milito ni japanoj formadis la kulturon, en kiu varo kaj mono estas celcentro. Ni forgesis respekton al nevideblaĵo. Ĝi estas la plej grava por gejunuloj, ĉar ili estas sentemaj pri monda inklino.

Budhismo tradicie konservadis la verson de paseaj budhoj: "Ne faru malbonojn, faru ĉiujn bonojn, purigu sian koron, tio estas instruo de budhoj." Ne fari malbonojn kaj memvole fari bonojn; oni ne povas plenumi tian naturan agon. Jen tio estas nuntempa narako kaj tragedio.

Mi deziras, ke oni konu pri luma purlando kaj vivu en praktiko de budhaj votoj.


Religio en la 21-a jarcento

Kiel la karakterizaĵon de la 20-a jarcento oni iel sentis transiron al la spirita civilizacio kun la scienca civilizacio plialtiĝanta kaj disvolviĝanta.

Sed ankoraŭ nun daŭras la krizo de homa ekzisto lasante solvon de la problemoj de milito kaj paco.

S-roj KOBAYASI Tukasa (esperantisto) kaj NADA Inada kunverkis "Kio estis la 20-a jarcento" (eld. de ĵurnalo Asahi), en kiu estas prezentitaj Marx, Freud kaj Zamenhof. Marx esploris ekonomion science, Freud pionire analizis psikan sferon, kaj Zamenhof inventis Esperanton kiel internacian helplingvon kaj dediĉis siajn verkojn al la homaro por antaŭenigi homaranismon. Ili ĉiuj pavimis la vojon al la 21-a jarcento. Ilia komuna radiko estas profunda amo al "la mistera estaĵo nomata homo". Sed bedaŭrinde en la 20-a jarcento ne aperis grandioza religiulo. Religiuloj estis senpovaj kontraŭ milito, kiu estas batalo inter potencoj. Sed kvankam iomete, aŭroro videblas. Agadoj de Mother Teresa kaj Gandhi estas la ekzemploj. Ili estas sendube senegoaj homoj, kaj havas komunan sencon kun Ŝakja-munio.

Ĉe la sojlo de la nova jarcento oni bezonas denove rekoni religion kaj firme starigi pacan kaj feliĉan mondon. Tio estas, mi diru, retrovo de la spirito.

Sed eŭropaj religiologoj ĝisnunaj havis tendencon rigardi kristanismon kaj islamon kiel la plej superajn el religioj kaj budhismon kaj aliajn religiojn en neprogresintaj nacioj kiel malpli superajn. Nuntempe la progreso de kompara religiologio kaj kompara filozofio evidentigis la komunecon de pensmanieroj de la tutmondaj homoj. Pro tio oni devus reekzameni oa ideon de monoteismo, kiu emas ekskludi alitipajn religiojn. Budhismo estas la sola religio, kiu povas ampleksi ankaŭ monoteismajn religiojn, ĉar ĝi estas tolerama kaj aprobas individuecon.

La religio en la 21-a jarcento jam ekzistas. Tiu, kiu ne scias tion, faris erarojn.


Ni praktiku la kvar senfinajn amojn

Kvankam ni eniris en la novan jarcenton, multaj homoj dronas en la kateno de kleŝoj. Ili vivas kun seka koro, kion bone simbolas la vorto "dezerta Tokio". Pro manko de favoreco kaj estimo surbaze de kredemo estiĝis la fenomeno de reciproka malfido. Mi esperas funkciigi la instruon de budhismo ĝuste en la nuna tempo tia, kia estas ĉi-supre menciita.

Mahajana budhismo emfazas, ke kaj viharanoj kaj laikoj sendistinge estas prilumataj de budha lumo. Interalie bodisatvoj, ekzercantoj kaj praktikantoj de la votoj, instigas sin praktiki la kvar senfinajn amojn. La kvar senfinaj amoj estas: senfinaj favoro, kompato, ĝojo kaj forĵeto. Senfina favoro estas la ĝentila koro, kiu kuraĝigas strebantojn kaj helpas ilin altigi sian moralon, kaj ĝia praktiko. Senfina kompato estas la koro kunsenti triston, doloron aŭ ĝemon de aliaj homoj, kaj resanigi ilin. Senfina ĝojo estas la koro senti plezuron kune kun ĉiuj. Ĉar en la homa koro ne mankas envio kaj ĵaluzo, t.e. malemo ĝoji pro feliĉo de aliaj homoj, valoras tia kunsento de plezuro aŭ komune dividi ĝojon. Laste, senfina forĵeto. Temas pri malinklino sentigi dankoŝuldon, kiam oni bonfaras ion por aliaj homoj. Tio estas tre malfacila. Oni emas fanfaroni, "Lia nuna posteno estas dank'al mia helpo." Bodisatvoj ne kateniĝas de sia bonfaro kaj trovas la koron de senbarita forĵeto (de la insisto) kara. Tion tipe montras vivmaniero de fervoraj piuloj de Ŝin-budhismo. Se ni povos ĉion konfidi al budho, tiam nia vivo fariĝos vera.

Moderna socio disvolvigas interfluon de informoj. Sed malgraŭ tio ĉe ni pli kaj pli regas fermiteco. Espereble praktiko de la kvar senfinaj amoj surbaze de kredo povas fariĝi unu el solvoj de la problemo. Mi deziras starigi trankvilecon, ke vi kaj mi ĉiuj estas tenataj en la sino de budho.


Transiro de konscio al saĝo, ĝia subtila ĉarmo

Eĉ en la nuna tempo nomata la revolucio de "Informa Teknologio", ni ne bone scias la radikon de informoj. Rilate homan ekziston, Ŝakja-munio deklaris, "Baziĝu sur memo. Baziĝu sur darmo." Al ni estas postulate, ke ni klare kaptu nian propran koron, kaj profunde rigardu, pripensu, kaj studu ĝin. Konkrete dirite, ni devas bone observi la aferojn, aŭskulti bonajn instruistojn, digesti ilin, kaj agi surbaze de la pripensita maniero en ĉiutaga vivo. Pro tio nature ni estas ekipitaj per virtoj. Tion ĉi oni nomas akumulaĵo [en la alaja konscio] (vāsanā). Ni devas zorgeme pasigi ĉiutagan vivon, ĉar niaj kutimoj senkonscie aperas eksteren.

Kvankam budhismo uzas la vorton "dio", ĝi ne signifas krean dion sed nur protektan dion. Budhismo foje esprimas ĉiujn ekzistaĵojn per la vorto "darmo". Analizo de darmo naskis la ideon de "laŭkondiĉa estiĝo", tio estas, ĉiuj ekzistaĵoj eblas esti nur interdepende unu de la alia. Ĝi neniel pensas, ke la unusola dio kreis la mondon kaj estigis homojn. La saĝo de Ŝakja-munio antaŭ 2500 jaroj ja estas la vero, kiu ankoraŭ nun neniom paliĝis.

Lastatempe oni foje diskutas pri "la alaja konscio", koncepto de la skolo konceptismo. Laŭ ĝi, mi kaj la mondo inkluzivanta min estas faritaĵo de mia konscio, aŭ imago de mia koro. Kaj objekto kaj subjekto estas nenio alia ol apero de la konscio en la fluo de metempsikozo. Kiam ni vekiĝas al tiu fakto, konscio transiras al saĝo ĉe ni. Tiu saĝo signifas la konon, ke ne troviĝas insisto je mi kaj je mia objekto. Al la transiro donas bazon laŭkondiĉa estiĝo (= estiĝo el konscio). Kiam ni vekiĝas al tiu fakto, al ni venas la ideo, ke vivo estas kara, ĉar mia vivo ne estas mia propraĵo. Tiam nia vivo fariĝas pli vigla.


Mia penso pri aŭtuna ekvinosko

Oni diras, ke varmo kaj malvarmo ne daŭras post ekvinosko. Tiel varmega ĉi-somero jam pasis, kaj nun iom post iom agrabliĝas precipe matene kaj vespere.

Oni celebradis ekvinoskan budho-ceremonion en printempo kaj aŭtuno. Printempa ekvinosko (ĉ. 21-a de marto) kaj aŭtuna ekvinosko (ĉ. 23-a de septembro) estas la tago, en kiu la suno leviĝas el ekzakta oriento kaj subiras en ekzaktan okcidenton. La du tagoj estas intimaj naciaj festotagoj por japanoj. La aŭtuna ekvinosko estas la sojlo, en kiu aŭtuna longa nokto komenciĝas.

Ĉirkaŭ tiu ĉi tago budhistoj celebras unusemajnan ceremonion por danki al instruoj de Budho. Mahajana budhismo estimas la ses paramitojn (= perfektigojn). Ili estas: donaco, precepto-observado, pacienco, penado, meditado, kaj saĝo. La granda kompato de Budho ĉiam prilumas nin. Ni devas paŝi la veran kaj realan vojon de Budho, kaj vivi dankante al graco kaj virto de Budho kaj al ĉiuj aĵoj rilataj al ni, kaj tenante karan memoron pri forpasintoj. Aŭtuna ekvinosko estas bon-ŝanco por nia mem-turnigo.


Tutkora deziro nepre efektiviĝos

Antaŭ ĉ. 2500 jaroj, en la 8a de decembro, Ŝakja-munio enbodiiĝis sidante sub la sankta tilio. Bodidarmo enkorpigis al si la veron kaj transdonis zenon al ĉinoj. Sur tiu fluo la ĝustan darmon transprenis Doogen (1200-1254) pere de sia majstro Ruĵing en Tjangtong. Ĉi-jare oni festos la 750-an datrevenon de lia forpaso en Eihei-ĵi, la ĉefviharo de la eklezio Sootoo. Eĵoo (1198-1280) naskiĝis en Kioto, studis en Hiei pri la skoloj de Abidarmakoŝa, de Harivarman, de la tri traktaĵoj, de konsciismo kaj de purlando respektive, lernis Bodidarm-ismon sub la gvido de Kakuan, kaj fine en 1234 petis la instruon de Doogen. Li skribis en sia verko Notoj pri la Instruoj de Doogen, "Tutkora deziro nepre efektiv-iĝos; tutkore profunda koro nepre venigos taŭgan rimedon." Se vi sincere deziras, vi nepre atingos la celon. Se vi ĝispensas per viaj tutaj korpo kaj koro, vi nepre trovos bonajn rimedojn. Liaj vortoj estas kuraĝigaj al ni. Oni ankaŭ diras, "Se vi esperas, floroj ekfloras." Budhistoj povas senti grandan ĝojon pro sia konsciiĝo, ke ili vivas sur la forto de la budha voto. Ne rapidu! Per viaj senĉesaj deziro, klopodo kaj dankemo, vi nepre renkontos budhan lumon.


Ulambano

La fajra panoramo en Kioto kaj la forfluigo de kandeloj en provincoj estas fantaziaj noktaj pejzaĝoj en varmega somero de japana lando.

Japanoj finas per tiaj ceremonioj la anim-regalon nomatan "anim-festo" en Ŝintoo, "ulambano" en Budhismo.

En la Sutro Ulambana troviĝas jena rakonto. Kiam Moggallana, la disĉiplo, petis de la Budho savi lian mortintan patrinon el la mondo de malsatuloj, Li respondis, "Regalu samganojn per diversaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj petu de ili reciti sutraron, en la 15-a de julio." Moggallana faris tion, kaj ne nur la patrino sed ankaŭ la sep-generaciaj parencoj estis savitaj.

Preskaŭ ĉiuj sektoj en la japana budhismo aprobas la ekzistadon de "animo", escepte de Ŝin-budhismo.

Ulambano estas servo por regali la tutan estaĵon en la tuta universo. La Sutro diras, "Per tiu ĉi oferado, Ni rekompencas prapatrojn; Espereble vivantoj estu feliĉaj, Mortintoj estu sensuferaj." Pere de Budho ni dankas al prapatroj, kaj ne temante ĉu ili estas budhanoj aŭ ne, ni regalas egale ĉiujn animojn. Tion oni nomas la senmanka trans-dono, alivorte praktiko de don-paramito en mahajano. Kaj en tiu ĉi ceremonio esprimiĝas la japana spirito en la kutimo de ulambano.

"Mi sopiras gepatrojn en la ornamita altaro."

Tiun ĉi belan tradicion japanoj heredu fare de ĉiujn familianoj.


supren hejmo