"Ĉiuj estaĵoj estu feliĉaj, sekuraj, pacaj. Kiuj ajn estaĵoj vivas, timemaj aŭ sentimaj, senescepte, longaj kaj grandaj, mezgrandaj, mallongaj, etaj kaj fortaj, videblaj kaj malvideblaj, foraj kaj proksimaj, naskitaj kaj naskotaj ― ĉiuj estaĵoj estu feliĉaj." (el "Sutta-Nipāta", trad. Gunnar Gällmo)
Tiu ĉi teksto estas la mesaĝo de la Budho, kiu estas adresita al ni vivantaj en la nuna socio, kaj kiun mi prezentis ĉiun fojon.
Ŝakja-munio estis la Budho, nome Vervekiĝinto, antaŭ 2500 jaroj; ŝajnas al mi ke liaj vortoj ankoraŭ nun montras klare la perspektivon al la socio sennuklea en la fino de la dudeka jarcento.
1) Ĉu ni utiligas nuklean forton por milito, ĉu por "paco", de ni postulata estas la vidkampo, kiu inkluzivas "ĉiujn estaĵojn." Nuntempe, ĉar ne nur la homaro sed la tuta aro de "estaĵoj" alfrontas la krizon de ekstermiĝo, tial la rimedo por tion konkeri devas esti bazita sur la vidkampo ĝenerala.
2) Oni devas ŝanĝi la nunan strukturon, en kiu fortuloj prosperas sur la viktimo de kaj diskriminacio kontraŭ malfortuloj. Individua karaktero de ĉiu ajn devas esti egale respektata; lia/ŝia "feliĉo, sekuro kaj paco" devas esti garantiata.
3) Radioaktiveco unue infektas la terenojn "etajn" kaj "malvideblajn", kaj poste pli kaj pli difektas la terenojn "fortajn" kaj "videblajn". Oni devas profunde rekoni kaj zorgi, ke la unuaj terenoj pli subtenas la tutan ekologian sistemon.
4) Loĝantoj de urbegoj "foraj" de atomcentraloj, aŭ ŝtatanoj de civilizitaj fortaj landoj "foraj" de la landoj, al kiuj estas altrudataj ekspluatado de uranio kaj forĵetado de uzitaj radioaktivaĵoj; al ili mankas imaga povo. Ili denove juĝu pri sia vivo malŝpara, trovu praktikajn rimedojn por kune vivi kaj prosperi kun "foraj" loĝantoj de malfortaj regionoj, kaj havu en sia koro solidarecon kun ili. Se diri pri la rilato inter mia regiono Wakasa kaj la urbegoj de Kansai kaj Tyûkyô, gardi la belan maron de Wakasa (do, fiŝadon, marbanadon, turismon, k.t.p.) estas la vojo kondukanta al reciprokaj "feliĉo, sekuro kaj paco".
5) La potenco, kiu antaŭenpuŝas atomcentralon enhavantan grandiozan danĝeron, igas "naskitojn" vendi popece sian konscion kaj vivon interŝanĝe kun antaŭokulaj monbiletoj makulitaj de radioaktiveco, kaj neordinarigas vivon de "naskotoj", kaj ĉiam rabas ilian feliĉon. La plej granda kataktero de la venonta "socio sen atomcentralo" estas, ke plena zorgo kaj respendeco al "naskotoj" plenumiĝu, ĉu ne?
el "La Japana Budhano" N-ro 358, sep. 2011