supren hejmo
La Japana Budhano, n-ro 318 (2002)

De la refondiĝo de BLE al la nova progreso!

SAMURA Ryuei

Ĉiujare la sezonoj ŝanĝas sin unu post la alia; nova printempo baldaŭ venos. Kvankam nia esperantistaro estas minoritato en la mondo, ni iom post iom firmigas la solidarecon inter ni, pro kio mi tre ĝojas.

Lastatempi, Japana Hindologia-Budhologia Instituto havis sian jarkunvenon en Koreio. Kaj Budhisma Propaganda Fonduso entreprenas la tradukadon de la budhisma literaturo anglen. Tio ĉi estas unu el la eroj de internaciiĝo.

La refondiĝo de Budhana Ligo Esperantista, kiun ni longe atendadis, estis plenumita dum la Universala Kongreso de Esperanto, la 9-an de aŭgusto, 2002. Ĝi elektis la estraranojn el prezidanto Gunnar Gälmo, vic-prezidanto Jose Antonio Vergara, ĝenerala sekretario Yamaguti Sin'iti, kasisto Yamamoto Osamu, k.a., sub kiuj ĝi estas komenconta sian agadon.

Ĝia bulteno "La Esperanta Budhano", n-ro unu, jam estas eldonita. Estas dezirate, ke ni kunlabore kun adeptoj en diversaj landoj vigligu nian agadon.

En 1986 BLE haltigis sian agadon kaj malfondiĝis. Des pli ĝojindas, ke BLE estas restarigita ĉi tiel.

S-ino Kobayasi Utako raportis sur "La Japana Budhano", n-ro 317, pri la Universala Kongreso. La raporto donis al mi la impreson, kvazaŭ mi sonĝus.

Se majstro Ŝibajama, kiu iam fondis JBLE kaj estis prof. de Univ. Otani, estus ankoraŭ viva, certe li tre ĝojus. Eĉ dum la tragedia tempo de la militoj, esperantistoj daŭre tenis firman solidarecon. Majstro Ŝibajama klopodis por JBLE kaj BLE per sia propra kosto, tiel mi aŭdis.

Por ĉi-foja refondo oni uzis ret-liston, kie s-ro Yamaguti, JBLE-ano, ludis ĉefan rolon. Tio ja estas frukto de la nuna tempo de alte evoluinta inform-teknologio.

Tre probable en proksima estonto Universala Kongreso de Esperanto havos sian lokon en Japanio.

Tiam estos bonŝanco por ni. Faka kunsido de budhanoj fariĝos la loko por interŝanĝi opiniojn de BLE-anoj.

En esperantujo pli kaj pli okupas maljunuloj. Ni devas venigi junulojn al esperantujo, kreante favoron al Esperanto inter ili. Feliĉe la Japaniaj organizaĵoj montras diverstendencan direkton. Ankaŭ Japana Esperanto-Instituto komencis disvolviĝi en pli konkretan direkton. Niaflanke JBLE-anoj pli multiĝu. Tio estas urĝa tasko. Se ni ne povos grandigi la membraron de JBLE ne pli malfrue ol 5 jaroj, la lanterno de nia agado eble estingiĝos; tiun ĉi krizon mi sentas. Ĉiuj pozitive informu pri Esperanto.

En Japanio troviĝas ĉirkaŭ 100 mil temploj. Utiligi ilian organizon estas unu el la metodoj por propagandi Esperanton. Ni devas disvastigi ĝin ankaŭ en budhismaj lernejoj.

BLE estas ĵus naskiĝinta. JBLE kunlaboru kun ĝi.

Mi deziras al vi ĉiuj bonan jaron.
SVAHA.