supren hejmo
la Esperanta Budhano, n-ro 4 (2005)

BLE kaj Esperanto en azio

- la rilato laŭ idea kaj praktika aspektoj -

Antaŭ 2 jaroj mi verkis la libron "Enkonduko en Budhismon"; en ĝia antaŭparolo mi skribis:

"Hodiaŭ Budhismo estas la ĉefa religio en jenaj landoj aŭ regionoj: Japanio, Kamboĝo, Tajlando, Birmo, Vjetnamio, Formoso, Sri-lankao, Koreio, Laoso, Butano, Singapuro, Tibeto."
"En aziaj landoj, nome en ĉi-supraj budhismaj landoj aŭ regionoj, la nombro de la adeptoj de nia lingvo ankoraŭ estas malgranda kompare kun tiu en eŭropo."

Nature pro tio budhanaj esperantistoj estas ankoraŭ tre malmultaj. Kaj bedaŭrinde estas la fakto, ke budhismo pli kaj pli perdas sian influon precipe en Japanio kaj Koreio, kie oni aŭ forĵetas malnovan tradicion por gajni vulgaran sukceson en kapitalisma sistemo aŭ inklinas sin turni al novaj religioj por kontentigi sin per facila aŭ frivola kredo. En Ĉinio jam antaŭ la tempo de la Kultura Granda Revolucio Budhismo estis degenerinta, kaj la revolucio povis facile detrui Budhismon; nuntempe la ĉina Budhimo iom post iom reviviĝas, sed plejparte ĝi ne estas pli ol vulgara sorĉarto aŭ, se ne, scienco pri Budhismo. Aliflanke tamen estas notinde, ke en la aliaj mondopartoj Budhismo pli kaj pli disvastiĝas, kvankam nun tio estas limigita en intelektula tavolo. Ĉiuokaze Budhismo estas esence universala, kaj ĝia efektiva tutmondiĝo faras la bazon de Budhana Ligo Esperantista.

En la jaro 2002, kiel multaj el vi eble jam scias, Budhana Ligo Esperantista (BLE) estis refondita en la Fortaleza UK. Refondita, ĉar ĝi fondiĝis jam en la jaro 1925. Ĝia membraro estis ne tre granda verŝajne, mi ne scias kiom da membroj estis; sed estas notinde, ke ĝiaj ĉefaj aktivuloj en la unua periodo estis el eŭropo. Poste ankaŭ en Japanio, Japana Budhana Ligo Esperantista (JBLE) estis fondita en la jaro 1931. Ĉi lasta ne estis landa branĉo de Budhana Ligo Esperantista; sed ili, do BLE kaj JBLE, havis kunlaboran rilaton. Sciu, ke BLE estis gvidataj de eŭropaj budhanoj, kaj JBLE de japanaj budhanoj, kvankam ne malmultaj membroj de JBLE samtempe membris al BLE. Dum la dua mondomilito ambaŭ ligoj devis ĉesi sian funkciadon, kaj post la milito, denove BLE estis pli frue refondita (1948) ol JBLE (1951). Pro tio oni povus diri, ke ankaŭ en la kampo de budhismo eŭpopa esperantujo antaŭiris azian esperantujon.

Tiu ĉi situacio tamen ŝanĝiĝis post la 70-aj jaroj. Ĉefaj aktivuloj de BLE pli kaj pli maljuniĝis kaj ne aperis novuloj, kaj en la jaro 1986 ĝi estis malfondita. Sed en Japanio JBLE daŭrigis sian agadon. La lastan refondiĝon de BLE, kiun mi menciis, estis unue inspirita de ĉina budhano kaj praktike iniciatita de JBLE. Do estas la ekzemplo de tio, ke azio antaŭiris eŭropon. La nuna estraro de BLE konsistas el 8 membroj, 2 el eŭropo, 2 el norda ameriko, 2 el latina ameriko, 2 el Japanio. Pro tio mi diru, ke la nuna BLE estas internaciigita en la vera senco de la vorto, dum la antaŭa BLE estis eŭropa pli ol internacia. Niaj membroj troviĝas ankaŭ en aziaj landoj krom Japanio, nome en kontinenta Ĉinio, Hongkongo, Nepalo, Vjetnamio; sed estas tre limigita. Kompreneble, en aziaj landoj budhanoj estas plejparte malriĉaj, do ne povas sendi kotizon eksterlanden, nek povas aliri interreton, eĉ se ne paroli pri la fakto, ke Esperanto ne sufiĉe disvastiĝis en aziaj landoj. Unu el niaj prioritataj taskoj estas trovi sinkaŝantajn aŭ izolitajn budhanajn esperantistojn, ligi ilin al nia movado. La sistemo nomata "Senpaga membro" estas unu el la rimedoj por tiu tasko. Tiuj, kiuj deziras aliĝi al nia ligo sed estas malriĉaj aŭ loĝantaj en landoj, kie estas malfacile sendi monon eksterlanden, povas esti senpaga membro. Mi esperas, ke tiamaniere iom post iom, kvankam limake, nia movado ligu okcidenton kun oriento, sudon kun nordo.

Estas ofte dirate, ke budhismo naskita en oriento kaj Esperanto naskita en okcidento renkontiĝis, kaj ke tiu renkonto mem simbolas la fakton ke kaj budhismo kaj Esperanto posedas universalan valoron. Jes, praktikantoj de budhismo same kiel tiuj de Esperanto estas jam tutmonde trovataj transirante malsamecon de nacio aŭ de lingvo.

Ĉi tie mi emfazu ne nur praktikan aspekton sed idean aspekton. Budhana Esperanto-movado celas ne nur uzi la lingvon Esperanton por komunikiĝi inter malsamnaciaj budhanoj, multigi la nombron de budhanoj en Esperantujo aŭ de esperantistoj en budhana rondo, sed starigi la socion, en kiu ĉiuj viv-estaĵoj egale ĝuas sian vivon donacitan de ĉiuj naturaj kondiĉoj - ne de dio nek de budho. La plej fundamenta doktrino de budhismo estas nomata "la leĝo de laŭkondiĉa estiĝo" (sanskrite: pratītya-samutpāda). Ĝi signifas, ke ĉiuj aĵoj ekzistas nur kondiĉite de aliaj ekzistaĵoj, kaj ke nenio ekzistas per si mem sendepende de aliaj ekzistaĵoj. Tiu ĉi leĝo povas esti ankaŭ nomata "interdependanta kun-estiĝo" (angle: interdependent co-arisen). Tial budhanoj emfazas kunvivadon de ĉiuj viv-estaĵoj apartenantaj al malsamaj nacioj, etnoj, landoj, lingvoj, ideologioj, kaj eĉ religioj. Tiu ĉi ideo naskita antaŭ 2500 jaroj en la antikva Hindio kaj disvolviĝinta en azio bone harmonias kun tiu de multaj esperantistoj.

La ideo de BLE kompreneble estas bazita sur tiu de Budhismo. La Statuto de BLE, kiun ni lastjare akceptis, difinas la celon jene: Inspirite de etika kaj religia tradicio 2500 jaraĝa, kune kaj individue agadi por la liberiĝo de ĉiuj estaĵoj el suferado kaŭzata de avidemo, malamo kaj malkompreno, per la praktikado de la instruo de la Budho strebanta al atentoplena kaj respondeca vivo de ĉiu. Kontribui al la disvastiĝo tiel de Esperanto en la tutmonde etendiĝanta diverstradicia budhana komunumo kiel de la Dharmo en la Esperanta medio, por la bono kaj feliĉo de la homaro sur paca mondo.

Lastatempe naskiĝis - en la 80-aj jaroj - la movado nomata "engaĝiĝinta budhismo" (angle: engaged buddhism). Budhanoj ĝis tiam inklinis introspekti sian koron por liberiĝi el suferado, sed ne tre temis pri sociaj problemoj. Dum la vjetnama milito tamen ekestis pacifisma movado ankaŭ fare de budhanoj. Unu el tiamaj aktivuloj Tich Nhat Hanh por la unua fojo proponis engaĝiĝintan budhismon, kies celo estas kunligi individuan ekzercadon kaj socian agadon. Poste en la jaro 1989, Internacia Reto de Engaĝiĝintaj Budhanoj (International Network of Engaged Buddhists, mallongige INEB) estis fondita. Kiel la nomo de la organizo montras, ĝi ne celas internacian tegmentan asocion de budhanoj, sed agadas herbradike kun volontuloj, kaj estas tute sendependa de iu ajn sekto aŭ skolo. Ĝi estas komunumo de la budhanoj, kiuj aspiras solidariĝi intgernacie, reciproke interŝanĝas informojn, mem trovas en sia regiono sociajn problemojn solvendajn, kaj tiamaniere movadas memstarece.

INEB uzas la anglan lingvon en sia internacia kunveno aŭ organo ("Seeds of Peace"), sed lastjare BLE povis havi kontakton kun ĝia sekretario. Ni BLE esperas, ke ĝi iam atentu pri graveco de lingva problemo, kiu sendube estas unu el gravaj sociaj problemoj. Jes, Esperanto estas ŝlosilo por solvi problemojn kaŭzatajn de lingve kaj kulture diskriminacia monda ordo kaj por starigi lingvan demokration; tiusence mi diras, ke budhana Esperanto-movado estas ankaŭ engaĝiĝinta budhismo.

Yamaguti Sin'iti
sekreterio de Budhana Ligo Esperantista


Tiu ĉi estas la teksto de la prelegeto, kiun la ĝenerala sekretario de BLE faris dum la strategia forumo de UEA okaze de la Universala Kongreso en Pekino.