La aŭtoro difinas syukke-teki zinsei (ekstersekulara vivo) kiel jene: ĵeti la memon en la vojon, kiu estas mem determinita, kaj laŭ kiu oni trovu la celon de sia vivo, for de la vidpunkto de profito kaj malprofito de la sekulara mondo, kiun la komuna saĝo de la socio trudas al ni. Do, ekstersekulariĝon povas fari ne sole budhistaj bonzoj sed ankaŭ homoj de diversaj kampoj de la moderna populara socio. Ekstersekulariĝo ne estas forkuro de la socio, sed estas esploro de la celo de vivo en grupo de samideanoj sub la helpo de la tuta socio. La helpo de la populara socio estas tiel nomata donaco (dāna) kaj la grupo de samideanoj estas tiel nomata samgo (saṃgha).
Mi estas matematikisto. Ĝis la aĝlima retiriĝo en la lasta marto mi instruis kaj esploris matematikon kiel profesoro de universitato, ricevante salajron, kaj nun sole esploras matematikon kiel simpla maljunulo, ricevante pension. Do mi vivas ekstersekulare, laŭ la difino de la aŭtoro, kaj la salajro aŭ la pensio estas donaco de la socio.
Por ke la grupo, kiu helpas la esploron de la celo de la vivo aparte de la vidpunkto de sekulara valororientiĝo, ricevu bonan subtenon de la populara socio, grupanoj devas obei la tiel nomatajn vinajojn (vinaya). En ĉi tiu libreto la aŭtoro celas eltiri rimedojn de la ektersekulara vivo el la vinajaro donita de Budho, traduki ilin al formoj taŭge esprimataj por popolo de la moderna socio, kaj per tio montri ke ekstersekulara vivo povas esti realigita kiam iu ajn mem decidas preferi ĝin.
Post la afero de 3.11 Hukusima kaj la skandalo de la STAP ĉeloj, la problemo de etiko de sciencistoj kaj teknikistoj fariĝis tre serioza, kaj mi pensas ke la vidpunkto de la aŭtoro devas esti profunde konsiderata kiam oni diskutas ci tiun problemon. La sciencistoj devas esti tiuj, kiuj preferis ekstersekularecan vivon por esploro de la scienca vero, for de la profitemo en la sekulara mondo; la socio deprenu helpon al ili, kiam ili forgesas la originalan volon kaj forvendas sian konsciencon al la ŝtata potenco aŭ monopolaj kapitaloj, aŭ publikigas nematurajn esplorrezultojn por akiri reputacion kaj gajni altan rangon.
Laŭ la aŭtoro budhismo konsideras, ke la intenca mensogo pri deklaro pri la vervekiĝo estas eksterordinare grava kulpo; aliaj mensogoj povas esti permeseblaj se konfesitaj kaj pardonpetitaj, sed ĉi tiu grava mensogo pri vervekiĝo estas punita per eterna ekzilo de la samgo. Se iu matematikisto publikigas teoremon kiel pruvitan, kiam li/ŝi mem konscias ke la pruvo ne estas perfekta, ne de nekonscia eraro, li/ŝi devas esti ekzilita de la matematika medio, ĉar pro tio ni perdos la subtenon de la ĝenerala socio. La budhisma vinajo pri mensogo de vervekiĝo, do, estas komuna al la ekstersekulara vivo de sciencistoj.
Ĉi tiu libreto enhavas tiajn multajn rimarkindajn punktojn ne sole budhismajn sed ĝeneralajn por sciencistoj kaj homoj de diversaj kampoj.
eldonita de Syûei-sya, 2015; japana lingvo