supren hejmo

Ŝibajama Zenkei "La Dek Bildoj de Bovpaŝtado"

Yamamoto Osamu

La originalo estas ĉina sutro verkita de zen-majstro Kuoan (廓庵禅師), bonzo en la 12a jarcento. La dato de liaj naskiĝo kaj morto ne estas klara). Li eksplikas dek ŝtupojn al la vervekiĝo per dek bildoj de bovo.

La tradukinto estas japana zen-majstro Zenkei Ŝibajama (1894-1974), kiu fondis la organizon Japana Budhana Ligo Esperantista en 1931 kaj fariĝis la ĉefo de Nanzenzi-zensekto en1964.

La unua eldono aperis en 1930 kaj ĉe la nova eldono en 2015 oni aldonis komentariojn kaj versaĵojn de la originalo kun japana traduko.

“La bovo” signifas vervekiĝon aŭ koniĝon de sin mem. Ĉiu bildo prezentas kiel jene:

Nuntempe ni vivas en grandaj ŝanĝoj, do ni ne havas sufiĉe da tempo por koni nin mem. Se ni volas pensi tion, ni perdiĝas en la inundo da informoj. Sed koni sin mem estas plej grave (la 1a bildo). Ni imagas, ke vervekiĝo signifas alvenon al animstato mistera kaj senmanka. Ne, tio estas miskompreno. Ni devas rimarki, ke ni estas trankvilaj kaj feliĉaj en tia, kia ni estas (la 9a bildo).

Bebo kaj infano estas pacaj, ĉar ili ne posedas egoon kaj kontentas pri la nuna stato, sed kiam ni fariĝas tri aŭ kvar jaraj, ni ekkonscias egoon kaj post tiam ni vivas sub ĝi, Tial ni neniom interesiĝas pri vidado, aŭdado, flarado, gustumado kaj tuŝado, ĉar tiuj estas funkcioj denaskaj. Ni estas forgesintaj, ke ni povas vivi dank’ al tiuj simplaj funkcioj. Tial ni ne facile povas forlasi nian egoon, kiun ni ĉiam klopodis kreskigi . Kvankam la paŝtisto trovas la bovon en la 3a bildo, la trovinto malaperas nur en la 8a bildo. La 10a bildo montras, ke li iras en la urbon kaj savas aliajn. Tiu ĉi libro instruas al ni, ke ju pli ni forlasas egoon, des pli ni povas fariĝi feliĉaj kaj trankvilaj.

Lastatempe multaj homoj estas interesitaj pri budhismo. Mi tre ĝojas, ke oni reeldonis tiun ĉi sutron unikan.


Japana Esperanta librokoopertivo
Nova eldono 2015, A5, 53p, 400 enoj
ISBN 978-4-930785-62-6 C1015


supren hejmo