Mi komencis estimi budhismon, kiam mi legis la libron “Studi Budhismon en Usono” verkitan de s-ro MURO Kenji tuj post la publikigo en aŭgusto, 2013. Fakte, ĝis tiam mi ne estis profunde interesata de budhismo. Estis granda feliĉo por mi renkonti budhismon, kiu igas nin rekte vidi suferojn kaj forĵeti kolerojn, kaj racie instruas vojon de forkuri el suferoj, ĉar tiam mi estis profunde turmentata en mia laborejo. Ĉe la komenco mian simpation akiris ne budhismo mem sed nur la fakto, ke la aŭtoro naskiĝis en 1946, kaj partoprenis en la batalo kontraŭ milito en Vjetnamio, kiel mi. –La unika renkonto dum la tuta vivo.
Mi trovis, ke la aŭtoro publikigis la libreton “Vivi ne-usone” antaŭ unu jaro, en kiu li jam parolis pri budhismo en Usono. Hodiaŭ mi enkonduku ĉi tiun antaŭan libreton.
Ĉi tiu libreto celas raporti vivon de homoj, kiuj kuraĝe vivis kiel minoritatoj en la giganta lando de multkulturo – Usono, kaj celas igi repripensi la esencon de kulturo. Raportataj estas la lasta indiano nomata ‘Homo’ , volontuloj al civitana milito en Hispanio, ĵazmuzikisto Miles Davis, judaj amikoj, kaj Majstro Suzuki Syunryu kun Gary Snyder.
Kiam Majstro Suzuki venis al la japana kvartalo de San Francisko, neniu japano nek usonano imagis, ke iom da usonaj blankuloj praktikos zenon. Sed la influo de Majstro Suzuki sur usona budhismo ankoraŭ nun estas tre forta, malgraŭ 40 jaroj pasis post lia morto. La budhismo ligiĝis kun la tradicio de demokratio, kiun reprezentas la Deklaro de Sendependeco kaj la Konstitucio de Usono, kaj kun la tradicio de ekologio, kiun reprezentas la “Vivo en la Arbaro” de Henry David Thoreau, kaj antaŭ ĉio, la budhismo estis pripalorata per buŝa angla lingvo de simplaj usonanoj. Tia nova kulturo de usona budhismo estas vivece raportata en ĉi tiu ĉapitro de la libreto.
Do, mi pensas, ke legado de ĉi tiu libreto donas al ni multajn sugestojn por pripensi la estontecon de nia budhisma esperantista movado.
eldonita de Iwanaimi, 2012; japana lingvo