supren hejmo

KOBAYASI Singen: 'Kodawari' wo Suteru, "Forlasi alteniĝon –La sekreta budhisma arto por sin liberigi de depresio"

Ĉiu amas sin pli forte ol ĉiujn aliulojn. Memamo fariĝas alteniĝo al si mem. Ĝi estas la radiko de malsana depresio aŭ neŭrozo, kiu mordas multajn homojn nuntempe. Kiam oni alteniĝas al si mem, tiam komenciĝas la senfina ĉeno da memmencioj, nome, koro, kiu timas koron, kiu timas; koro, kiu timas koron, kiu timas koron, kiu timas…kaj tiel plu. Tiel oni perdas regon de la memo kiel sistemo, kaj restas en sakstrato. La aŭtoro diras, ke ĉi tiu korstato estas nomata ‘móshìjìng’ (korstato obsedita de demono), kaj, ke la metodo por sin liberigi de ĉi tiu korstato estas ‘shíchéng-guānfă’ (la dek metodoj de la meditado vipaśyanā). Ĉi tiu libro priskribas la metodon shíshì-guānfă konkrete kun realaj ekzemploj.

Ĉi tiu ekzercado estas bazita sur la verko «Móhē-zhĭguān» de Tiāntāi Dàshī, Zhìyǐ (538-597). Oni povas sin liberigi for de la cirkulado de memmencio laŭ la sekvantaj 9 paŝoj: (1)‘Qĭcíbēixīn’(interesiĝi pri aliuloj aŭ aliaĵoj ol si ), (2)‘Qiăoānzhĭguān’(ne batali kontraŭ maltrankvilo), (3)‘Pòfăbiàn’ (ne alteniĝi al banalaj ideoj de la mondo), (4)‘Shítōngsè’ (imiti vivon), (5)‘Dàopĭndiàodá’ (fari ritmon de vivo), (6)‘Duìzhìzhùkāi’ (repreni realan senton de vivo tra proksimaĵoj ), (7)‘Zhīcìwèi’ (ekscii ‘ankoraŭ ne’, kiam oni pensas ‘jam kuraciĝinta’). (8)‘Néngānrĕn’ (iam forkuri, iam pacienci), (9)‘Wúfăài’ (forlasi forlason de alteniĝo ).

Kvankam en budhologio troviĝas teoria opinio, kiu asertas, ke ĉi tiuj 9 aferoj ne estas laŭordaj paŝoj, ĉi tiu libro priskribas tiujn erojn kiel sinsekvajn paŝojn tre praktike kaj laŭordajn procezojn de realaj kuracigadoj. La karaktero de la metodo priskribita de ĉi tiu libro estas koncentriĝo al konkretaj manieroj por tranĉi la ĉenon de malsana memmencio, pensanta, nek kia estas la individua temperamento, nek kio estas la kaŭzo de la depresio. Do, ĝi estas teorie kaj praktike tre fekunda verko, spite al la ŝajno, ke ĝi estus enhave malriĉa kaj kvante malgranda libreto.

La templo Kōkun-zi en la urbo Hukuoka, en kiu la aŭtoro bonziĝis kiam li estis 12 jaraĝa, kaj kies estro li estis, kiam li publikigis ĉi tiun libron, apartenas al la skolo Honmon-Buturyū-syū, kaj la fundamenta ekzercado de la skolo estas recitado de la nomo de la sutro ‘Namu-myōhō-renge-kyō’. Sed ĉi tiu libro neniom mencias la recitadon.

La 4an de oktobro, 2019, Tetu Makino

eldonita de Iwanaimi, 2002; japana lingvo


supren hejmo