antauxen btn btn btn btn poste

La Japana Budhano N-ro316-325(2002-2004)

Lumoj Dekduspecaj (2)

Joŝijama Ŝookaj
trad. Ŭataru Ŝidoo

2. la Budho de la Lumo Senlima

'Senlima' signifas senfinecon, t.e. ke la Lumo de la Budho Amitabo ja plene disvastiĝas tra la dek direktoj de la mondo.

Kvankam ni, kiuj loĝas kaj vivas en la mondo limhava, ne povas facile kompreni la koncepton pri senlimeco, tiu esprimo ja vortigis la universalecon de la aktivado de la Budho Amitabo.

Se diri konkrete, ĝi manifestas la komplezon kaj kompategon ĉe la flanko de la Budho al ĉiuj vivantoj sen distingi riĉulojn disde malriĉuloj, saĝulojn disde malsaĝuloj, bonulojn disde malbonuloj, sanulojn disde malsanuloj, altklasulojn disde malaltklasuloj, aŭ virojn disde virinoj; la Himno Adori la Budhon Amitabon -- bone konata de vi -- diras: Ĉiun ajn angulon trapenetras la Lumo de la Budho; kiel grandanima la Voto estas! Ĉi tiu tankao adoras la nediferencigan kaj universalan aktivadon plenan de la kompatego de la Budho.

Laŭ la malnova kroniko, en Kamakura-epoko troviĝis ilustrita statuo de la Budho. Ĝi nomata mandala kaj simila al la bildstatuo de Amitabo, kiun ni nun adoras, bildigis diversajn personojn ĉirkaŭantajn la Budhon. Ekzemple la praktikantoj de mantro ĉeestas tie, kaj la Lumo tamen evitas ilin kaj ŝanĝas sian direkton; tiel same, la praktikantoj de Tendaj, de Zen, aŭ de preceptoj ĉeestas tie, kaj la Lumo evitas ilin kaj flanken iras. Sed la praktikantojn de Nembucu la Lumo de la Budho Amitabo envolvas kaj savas.

Tio parte montras la tiaman komprenon pri Amitabo; sed ni devas diri, ke tio estas miskompreno limiganta la kompategon de Amitabo. Amitabo kun la aktivado de la Lumo senlima penetre iluminas egale kaj sendistinge ne nur la praktikantojn de Nembucu sed ankaŭ tiujn de Tendaj, de mantro, de Tenriismano, de Sooka-gakkai, kristanoj, islamanojn, kaj eĉ ateistojn kaj senreligiulojn.

La Senlimeco ne havas centron en la vasteco de la Lumo. Se diri renverse, ĉiu ajn punkto povas fariĝi la centro; alivorte, kiam oni sopiras Amitabon kaj adore recitas Lian Nomon, kie ajn li/ŝi troviĝas, aŭ en kia ajn sitacio li/ŝi restas, li/ŝi troviĝas en la centro de la Lumo de Amitabo.

"Post profunda konsidero pri la Primara Voto de Amitabo, kiu estiĝis el la meditado dum kvin kalpoj, mi eksciis, ke ĝia celo direktas sin ekskluzive al mi Ŝinran." Tiel Sanktulo Ŝinran gustumis profunde ĉi tiun grandan Kompaton; lia profunda sperto pri la kredo estis unika. Kaj pliposte nia samideano Ŝoma en Sanuki deklaris, "En la Tri Sutroj estas skribite: Ŝoma, mi nepre savu vin!" Ĉi tiuj admirindaj komprenoj venis al li, nur pro tio, ke la Lumo de Amitabo estas senlima.


antauxen btn btn btn btn poste