antauxen btn btn btn btn poste

La Japana Budhano N-ro316-325(2002-2004)

Lumoj Dekduspecaj (3)

Joŝijama Ŝookaj
trad. Ŭataru Ŝidoo

3. la Budho de la Lumo Senbara

Sub la vorto "Senbara" oni implicas, ke la Budho ne estas barata de io ajn.

Sinjoro T, kiu amas dolĉaĵojn kaj ne trinkas, iam aĉetis viskion kiel memordonacon por sia amiko, kiu tre amas alkoholaĵon. Li trovis botelon de viskion, kiu portis la saman etikedon kiel la viskio kiun li aĉetis. Li tre ĝojis en sia koro, kaj demandis sian amikon, "Ĉu vi amas tiun viskion?". La amiko respondis, "Ho! Tiu ĉi viskio estas, honeste dirite, la plej malmulte kosta. Vi trovis ĝin..." Li gratis al si la kapon. Poste, kiam s-ro T hejmeniris, la amiko malfermis la pakaĵon donacitan kaj jen trovis la saman viskion kiel la lian. Li gapis al la pak-papero kaj ĝemis, "Nur pro tiu ĉi papero..." La okuloj de la homo ne povas vidi la internon nur pro unu folio de papero.

La lumo de la suno ne atingas la transan lokon, kiam ia ajn obstaklo staras kontraŭ la suno.

Laŭ la lastatempa raportis: Komputero en Japanio analizis la informojn el la satelitoj observantaj la teron. Pere de la analizo oni eksciis la ekzistadon de ora minvejno en Indonezia montaro. Kaj efektive oni trovis ĝin per surloka esploro. Ekzistas la lumo, kiu elserĉas oran minvejnon kaŝatan en la prufundo de la tero. Ankaŭ rentgenradioj kaj ultraruĝaj radioj funkcias tiel same. Oni povus imagi, ke la Lumo de Amitabho estas malhelpata de nenio ajn, analoge al tiuj menciitaj lumoj. Sed la senbareco de la Lumo de Amitabho ne signifas la fizikan funkcion trapenetri en la profundon de ŝtonoj aŭ de maroj. La Lumo ne povas esti barita de landlimo, raso, ideologio aŭ politika reĝimo. Eĉ la subpremo minacinta per mortopuno kontraŭ Nembucu-recitado ne povis malhelpi Nembucu-praktikantojn; tion bone pruvas la historio.

Oni povas vidi hodiaŭ, ke la Lumo de Amitabho atingis senbare sudan kaj nordan Amerikojn, Eŭropon, Afrikon kaj komunismajn landojn.

Nenia ajn malbona karmo aŭ blinda pasio povas obstakli la Lumon de Amitabho. El la vidpunkto de leĝo kaj de etiko krimuloj kaj pekuloj ne povas esti savitaj, kaj en la vojo de sanktaj saĝuloj, blindaj pasioj faras obstaklon.

Sed la Budho Amitabho estas la simbolo de kompato. Lian Lumon ne povas obstakli malbonaj karmoj, nek pekoj, nek blindaj pasioj. Pro tio, eĉ ekzekutotoj en kancero kaj ĝemkriantoj pro sia grava peko, se ili renkontas la Lumon de la Primara Voto de Amitabho, ebligas al si renaskiĝi en la nova vivo.



antauxen btn btn btn btn poste