antauxen btn btn btn btn poste

La Japana Budhano N-ro316-325(2002-2004)

Lumoj Dekduspecaj (4)

Joŝijama Ŝookaj
trad. Ŭataru Ŝidoo

4. la Budho de la Lumo Senegala

"Senegala" signifas: (1) nekomparebla (2) nekontraŭstarebla.

En la rakontoj de Ezopo, laŭ mia memoro, troviĝas la jena anekdoto: Ranido por la unua fojo vidis bovon kaj estis konsternita de ĝia granda figuro. Ĝi hejmen iris kaj raportis al sia patrino pri la bovo. La patrino ŝveligis sian ventron per granda spiro kaj demandis, "Ĉu ĝia grandeco estis ĉi tia?" La ranido respondis, "Ne tia, pli granda ĝi estis." La patrino plu spiradis kaj ŝveligadis sian ventron, kaj finfine ŝia ventro krevis. Tiu ĉi anekdoto instruas al ni la stultecon de fanfaronado al nekomparebla objekto.

La germana mararmeo, kiu iam fieris pri sia nevenkebleco per la submarŝipoj nomataj Unterseeboot, kaj la japana mararmeo kun la giganta tiel nomata nevenkebla batalŝipo Yamato, finfine estis venkitaj de la alianca armeo. En la mondo de sumoa luktado nek Taihoo nek Kitanoumi povis daŭrigi eterne sian nevenkeblecon. La estomaniero nekomparebla do ne apartenas al la relativa mondo, nome al la surtera mondo. Ĝi montras la econ de la vero kiel io absoluta.

La estomaniero nevenkebla signifas la potencon baritan de nenio ajn. Tiusence ĝia funkcio ne estas aparta de la antaŭe menciita la Lumo Senbara. Se tamen analize apartigi la funkciojn de la Lumo Senbara kaj de la Lumo Senegala, en la unua kazo oni emfazas, ke nenio malhelpas kaj obstaklas la Lumon, kaj en la lasta kazo oni emfazas pli pozitive, ke la Lumo finfine pereigas obstaklojn kaj kontraŭstarantojn.

La 7-a ĉapitro de Tanniŝoo (Memorlibro pri Herezoj en Lamentado) skribas: "La dioj de la ĉielo kaj de la tero riverencas omaĝe, kaj maraoj kaj nebudhistoj donas nenian obstaklon. Nenia peka ago povas alporti karmajn rezultojn; nenia bona ago egalas al la vokado la Nomon de Amitabho." Tiu ĉi deklaro eblas, nur ĉar la funkcio de Amitabho estas nenio alia ol la Lumo Senbara. Demonoj kaj pekoj, interalie la kvin proto-krimoj kaj la agoj kaluminii dharmon, estas la gigantaj potencoj kontraŭ la savado de Amitabho; tamen kiel ajn ili furiozegas, post ĉio ili ne povas esti kontraŭaj fronte al la kompato de la Tathagato, kiu mem estas la leĝo kaj la funkcio de la vero, kaj fariĝas briditaj kaj kunlaborantaj kun la laboro de la Tathagato.



antauxen btn btn btn btn poste