antauxen btn btn btn btn poste

La Japana Budhano N-ro316-325(2002-2004)

Lumoj Dekduspecaj (5)

Joŝijama Ŝookaj
trad. Ŭataru Ŝidoo

5. la Budho de la Lumo Flamanta

La Budho Amitabho estas laŭdata kiel la reĝo de lumo. Reĝo estas adore estimata de popolo kaj havas la potencon sin teni tute libere for de ĉiuj katenoj. Multspecaj lumoj troviĝas laŭ grandeco aŭ funkcio; inter ili la Lumo de Amitabho estas la plej alte staranta reĝo.

Oni ĉi tie esprimas Amitabhon ne simple kiel la reĝo de lumo sed kiel la reĝo de la lumo flamanta, do mi volas pli atente pri la vorto "flamo".

Kaj fajro de kandeloj flagranta antaŭ budha altaro, kaj tendarfajro en kampejo, kaj fajro en fornego kvazaŭ bruliganta ruĝe la ĉielon, ili ĉiuj estas fajroj. Ili ĉiujn tamen superas protuberanco, kiu flamegas sur la surfaco de la suno.

La flamo de protuberanco, kun temperaturo de 6,000 。C, kelkfoje atingas ĝis la alteco de 1,500,000 km. Tia alttemperatura flamo certe bruligus ĉiujn aĵojn sur la tero. Ne nur herboj kaj arboj estus elbruligitaj, sed ankaŭ ŝlimo kaj fekaĵo, ili ĉiuj cindriĝus en palpebruma daŭro.

Oni diras, ke la lumo de Amitabho estas super la sunlumo kaj la lunlumo. Tial ĝi havas pli da aktivado ol la mirinda protuberanco de la suno.

Ĝia flamo bruligas karmajn pekojn kaj blindajn pasiojn, pro kiuj oni devas enfali en la malbonan rezulton, nome la tri malbonajn mediojn de infero, malsatulo, kaj besto. Se oni lasas karmajn pekojn kaj blindajn pasiojn, oni nepre ricevos la suferojn de la tri malbonaj medioj. Tamen efektive la homo ne povas forlasi karmajn pekojn kaj blindajn pasiojn; tion atestas la historio de budhismo tra 2500 jaroj.

Kvankam karmaj pekoj kaj blindaj pasioj estas intensaj aktivadoj, pro kiuj oni devas ricevi la suferojn de la tri malbonaj medioj, ili ĉiuj fariĝas pura kaj blanka cindro sen eĉ eta malpuraĵo kaj makulo, bruligite de la flamo de Amitabho. Tio ebligas min atingi la mondon de nirvano. La aktivado de la flamo esas ja super racia pensado. Tial Amitabho estas nomata la reĝo de l'lumo flamanta.

Sanktulo Ŝinran skribis en sia himno: Kun plena brilo la Lumo de la Budho brilas; tial ni nomas Lin la Budho la reĝo de l'lumo flamanta. Li rompas mallumon de la tri malbonaj medioj. Rifuĝu al la Granda Arhato! La brilo estas tiel senegale adorinda ke Li estas nomata la Budho la reĝo de l'lumo flamanta; kaj per sia flamo Amitabho bonvolas forbruligi la karmajn kaŭzojn pro kiuj ni devas sinki en la tri malbonaj medioj. Krom se ni konvertiĝas al la Budho Amitabho inda je adoro far ĉiuj viv-estaĵoj, ni plenaj de pekoj eterne ne liberiĝas de ĉi iluzia kaj senripoza mondo; tiel estas la admono de la flanko de la Budho.



antauxen btn btn btn btn poste