antauxen btn btn btn btn

La Japana Budhano N-ro316-325(2002-2004)

Lumoj Dekduspecaj (12)

Joŝijama Ŝookaj
trad. Ŭataru Ŝidoo

12. La Budho de Lumo super la Suno kaj la Luno

Miliardoj da steloj disvastiĝantaj en la nokta ĉielo ludis la gravan rolon gvidi ŝipanojn kaj dezertovojaĝantojn, kiuj iras en la malluma nokto, al irenda direkto. La stela ĉielo ankaŭ naskis rakontojn kaj donis al ni revojn.

Sed la steloj brilantaj kvazaŭ juveloj en la nokta ĉielo tuj perdas sian brilon, kiam proksimiĝas tagiĝo; ili malaperas el la firmamento, kiam la suno aperas. La steloj brilas ankaŭ tage same kiel nokte, sed ilia brilo estas preskaŭ nuligata pro la grandega lumo de la suno.

Ĉu vi scias "Himno por admiri la Majstran Budhon", kiu komenciĝas de la frazo: "Kiel brile lumas Via Glora Mieno!" Ĝia dua strofo estas jen: "Kaj la sunlumo kaj la lunlumo sin kaŝas pro Via Lumo; Tiel same la brilo de gemoj kvazaŭ nigriĝus sub la ombro de Via Lumo." Ja, eĉ la suno kaj la luno havas nigran koloron kvazaŭ inko antaŭ la granda lumo de la Budho.

Tiu ĉi frazo priskribas la majestan gloron de la Budho Lokeŝvara, kaj samtempe esprimas la figuron de la Budho Amitabho.

Sur la tero, la suno kaj la luno reprezentas luman ekziston; nenio pli luma ol ili troviĝas. Kian aktivadon do havas la lumo de Amitabho, kiu nuligas la lumon de la suno kaj la luno?

Amitabho estas nomata La Budho de Lumo, ĉar ĝi deŝiras la mallumon, t.e. mian malkomprenon. Tiu, kiu troviĝas en mallumo, ne scias, ke li trovigas en mallumo. La Tathagato, fariĝinte la Primara Voto, nome la lumo de la instruo, alvokas min, lumigas mian veran naturon, kiu mem estas mallumo, kaj donas al mi la ĝojon vivi en lumo.

Tian emocion d-ro Sirai Sigenobu versis jene: "Kiel fajna estas la Nomo de la Budho! Kiam mi aŭdas ĝin, multaj blindaj pasioj neniiĝas ĉe mi: de la iluzio de naskiĝo-kaj-morto al la granda iluminiĝo; tiam mia ekzisto kvazaŭ ĵetŝtoneto tuj ŝanĝiĝas al brile lumanta oro." Li ankaŭ versis, "Por la unua fojo renkontinte la nekoncepteblan voton de Amitabho, mi, malnobla estaĵo, ekpovis voki Lian Nomon."

Mi, plena de blindaj pasioj, en la mallumo de malkompreno ekpovis voki Lian Nomon; tio ĉi estas nekonceptebla mirindaĵo, kvazaŭ ŝtoneto fariĝus oro, nur ebla per la renkontiĝo kun la Lumo de la Voto.

La esprimo "super la suno kaj la luno" ne malestimas ilin. Tute male, tiuj, kiuj dankas la favoron de la suno kaj la luno, tra ilia graco estas kondukataj en la mondon de la Primara Voto, montrante sian ĝojon esti favorata de multoble granda kompato de Amitabho.

La vivo de ŝtoneto ŝanĝiĝas en la vivon de oro tiel certe, kiel kaj vi kaj mi ne povas ne renkonti la Lumon. (fino)



antauxen btn btn btn btn