Laŭdi signifas esprimi profundan respekton, do "nelaŭdebla" estas "malebla esprimi sufiĉe da respekto", alivorte "super laŭdo". Temas pri la konscio, ke granda superbo ne estas finlaŭdebla per ĉiaj ajn esprimoj.
"La beleco de pompa kaj superba arkitekturo de la sanktejo Nikkô-Tôsyô-Gû ne estas finesprimata per milionoj da vortoj." Tiu ĉi diro faras la ekzemplon. Rimarku, ke troviĝas emocio al arkitektura beleco dorse de la fakto de neesprimebleco per vortoj. Pablo Casals, majstro de Ĉeĥio, iam koncertis invitite de la U.N. Tiam li, pli ol 90-jaraĝaj, alvokis pacon, "En mia patrujo Katalunio bidroj flugas en la ĉielo kantante pacon, pacon," kaj komencis koncerti "la kanto de birdoj", muzikon de Katalunio.
Post la koncerto la aŭskultantaron regis plena silento sen voĉeto, kaj nur post iom da tempo aplaŭdo plenigis la halon. Tiun ĉi scenon, kiun ankaŭ televido dissendis, kelkaj el vi memoras, ĉu ne? La vera emocio ne povas esti esprimata per vortoj. Ĝi estas tiel profunda, ke ni perdas vortojn.
La laboro de la Budho Amitabho estas nomata Nelaŭdebla Lumo, unuavide ĉar Ĝia granda virto ne povas esti finlaŭdata, sed pli profunde ĉar tiel profunda emocio, ke ni perdas vortojn, falas sur nin, kaj mi ekkonas ĝin kiel mian propran sperton. Tiu emocio estas nomata aŭ "unu momento de kredo", aŭ "realigo de kredo", aŭ "kredo kun ĝojo". Ĝian pli malpli trafan konstaton Asahara Saiĉi laŭde versas:
"Hej, Saiĉi! Kian guston vi havas en vi je Namu-amida-bucu? Ho! La gusto de Namu-amida-bucu estas jen brustopleniĝo de ĝojo, jen koropleniĝo de profunda kredo, kvazaŭ marakvo alfluas; kia feliĉo por mi! Mi nur konsterniĝas pro tio."
Ni estas ĉiam plenplenaj de blindaj pasioj, multspecaj deziroj, koleroj, malkontentoj, envioj kaj ĵaluzoj senhalte ĝis la plej lasta momento de nia vivo; en nian koron plennigre makulitaj de pasioj tamen enfluas Namu-amida-bucu, kiu floras kiel malofte vidata floro. Tio ĉi estas esprimebla nur per la vorto "neimagebla" aŭ "Mi nur konsterniĝas pro tio."
La emocio superanta homajn vortojn estas nenio alia ol Namu-amida-bucu, kiu ne estas vorto kiel socia simbolo sed estas tio, kio kiel la vero estas vortigita.
Estu atenta pri tio, ke ĉi tie temas ne pri "nelaŭdata" sed pri "nelaŭdebla". "Nelaŭdata" signifas, ke ni de nia propra intenco ne laŭdas. Dume "nelaŭdebla" signifas la absolutan Alian Povon, kiu perdigas homajn vortojn kaj ne postulas eĉ unu vorton, estante absolute granda laboro.