antauxen btn btn btn btn poste

La Japana Budhano N-ro316-325(2002-2004)

Lumoj Dekduspecaj (10)

Joŝijama Ŝookaj
trad. Ŭataru Ŝidoo

10. La Budho de la Lumo Superpensa

"Superpensa" signifas "esti super nia penso kaj konsidero", kaj preskaŭ sama kiel "mirinda". Ĉi tie la vorto indikas, ke la laboro de Amitabho estas super raciaj penso kaj kompreno.

Oni ofte aŭdas, ekzemple en la geedziĝa ceremonio, la frazon "pro mirinda kondiĉo..." Tiukaze la esprimo estas plejparte ne pli ol retorikaĵo aŭ pontovorto. La vorto "superpensa" aŭ "mirinda" estas ne nur simpla adjektivo, sed pli ekzakte interjekcio, kiu esprimas surprizon.

Ekzemple, ĵonglisto prezentas tian ĵongladon, ke vivanta homo estas forhakita je sia kolo kaj li poste ridetante reviviĝas. Spektantoj tiam nur admiras, "ho, kiel mirinde!" Ĉi tiel, surprizo pro la fenomeno, kiu ne estas imagebla de komuna saĝo aŭ de racio, estas "superpensa" kaj "mirinda".

La princo Aĵataŝatru, kiu mortigis sian senkulpan patron-reĝon kaj surtroniĝis, turmentate de sia konscienco, tage kaj nokte restis en aflikto. La aflikto en lia koro baldaŭ influis sur lian korpon; kun sia tuta korpo kovrita de dermatozo, li enfalis en inferan suferon. Poste lia kuracisto Ĵivaka, dirante ke lia sufero povas esti solvita nur de la Dharmo de Budho, kondukis lin al la sidejo de Ŝakja-munio; Aĵataŝatru riverencis al Li kun la frunto sur la tero.

Aŭskultinte la predikon de Ŝakjamunio, Aĵataŝatru diris, "el la semo de elando, kiu malbonodoras, ĝermas la arbo de elando. Mi neniam vidis, ke el la semo de elando ĝermas la arbo de santalo, kiu bonodoras. Nun mi por la unua fojo vidis, ke el la semo de elando ekĝermis la arbo de santalo. La semo de elando estas mi mem, kaj la arbo de santalo estas senradika kredo, kiu ekestis en mia koro. Senradika, ĉar mi neniam riverencis al Budho kaj neniam kredis la Dharman trezoron nek la Samgan trezoron. Ho honorato, se mi ne renkontus Vin, mi devus resti en granda narako suferegi dum nemezureblaj kalpoj." Tiel li rakontis la ĝojon, kiun li gajnis en si, kun eksklamacia voĉo.

La kulpojn, pro kiuj li devus suferadi en granda narako dum nemezureblaj kalpoj, metamorfozis la granda kompato de Budho en ĝojegon; nekredebla mirindaĵo okazis. Tio ja estas la Superpensa Lumo. En la kazo de ĵonglado troviĝas ia intrigo; se oni rivelas sekreton, tie ne estas mirindaĵoj. Ĝi estas tre rezonebla.

Sed la granda kompato de Budho tute ne estas intrigo. Ĝi estas la vero, kiun mi povas evidentigi sur mi mem. Kaj la dankemo estas la senso, kiu estas elvokita per prilumado de la Superpensa Lumo.



antauxen btn btn btn btn poste