antauxen btn btn btn btn poste

La Japana Budhano N-ro316-325(2002-2004)

Lumoj Dekduspecaj (9)

Joŝijama Ŝookaj
trad. Ŭataru Ŝidoo

9. La Budho de la Lumo Senĉesa

La aktivado de la Budho Amitabho por savi ĉiujn viv-estaĵojn ĉiam sen eĉ momento da ripozo estas esprimata de Senĉesa Lumo. Tiu ĉi senĉeseco, nome senripozeco, estas unu el la atributoj de la eterneco, kiu estas karaktero de la vero. La vorto "senĉesa" per si mem estas adjekto aŭ epiteto kaj nenio pli kiel la rolo en lingvo. Sed kiam oni profunde gustumas ĝin, oni komprenas, ke ĝi estas tre valora.

Kiam mi estis mezlernejano, mi vizitis por studo urban akvopurigejon. Tie purigita akvo filtrita kaj malinfektita per kloro en dekantejo estis pumpata en akvorezervejon sur montoflanko kaj poste de tie estis sendata al hejmo per la forto de altodiferenco. Vico da pumpiloj alligitaj al granda elektra motoro laboris. En la purigejo staris granda domo simila al fabriko, kaj tie viciĝis dizelaj motoroj poluritaj brile.

Laŭ la klarigo de la ĉiĉerono, la dizelaj motoroj estas instalitaj por akcidento, ekzemple halto de elektra motoro pro kurenta interrompo; ili estas bontenataj por iam ajn ekfunkcii.

Por ke homoj vivu, trinkakvo ne estas mankebla. Tial en la instalaĵoj de purakvo dizelaj motoroj, kiuj estas unuavide superfluaj, pretas ĉiam ajn ekfunkcii por eventuala okazo. Dank'al unuavide superflua aĵo ni povas esti trankvilaj. Tio ĉi estas jam dekojn da jaroj antaŭe, do verŝajne la nuna situacio estas iom alia; sed ĉiuokaze sin pretigi por eventualaj akcidentoj estas ne mankeble.

Imagu infanon, kiu suferas pro gripo kaj dormetas pro febro, de tempo al tempo malferminte siajn okulojn vokas, "Panjo..." La patrino respondas, "Jen mi estas ĉi tie." La infano trankviligite denove ekdormas. Por la infano estas la plej supera trankviligo, ke la patrino estas ĉiam tie, kvankam ĝi ne nepre postulas ion de la patrino.

En la Kantiko pri la Ĝusta Kredo (Ŝoŝin-ge) troviĝas la jena frazo:
Vi, plenaj de ekstreme malbonaj pekoj, voku la nomon de Amitabho! Ankaŭ mi estas ĉirkaŭprenata en la Lumo, kiu neniam forlasas nin. La Lumo ne estas videbla de pasioplenaj okuloj. Tamen la Budho ĉiam lumigas nin.
Tiu ĉi frazo estas precipe dankinda.

Mi ne povas vidi la ĉirkaŭprenantan Lumon per miaj okuloj malheligataj de pasioj. Sed la Tathagato ĉiam lumigas min, same kiel la suno ĉiam radias kaj tra nuboj sendas sian lumon. Tiu ĉi instruo igas min trankvile vivi. La Tathagato ne povas ripozi nek malatenti eĉ unu momenton por doni al mi trankvilon; tio ĉi estas neforgesebla.



antauxen btn btn btn btn poste