antauxen btn btn btn btn poste

La Japana Budhano N-ro316-325(2002-2004)

Lumoj Dekduspecaj (8)

Joŝijama Ŝookaj
trad. Ŭataru Ŝidoo

8. La Budho de la Lumo de Saĝo

Amitabho estas la Budho de Lumo kaj Vivo; ĉi-kaze Lumo simbolas Saĝon kaj Vivo Kompategon. Sekve la laboro de Amitabho povas esti klarigata per Saĝo kaj Kompatego. En tiu senco la Saĝo-Lumo estas precipe grava funkcio de Amitabho inter dekdu specoj de la Lumo.

Kiam ni pripensas, kio estas lumo, estas bone observi la malon de lumo, nome mallumon. Ĝi dronigas ĉion en la sian fundon. Juveloj, belkostumoj, palacoj kaj eĉ la famaj pentraĵoj de Da Vinci aŭ de , Cézanne havas neniom da valoro en mallumo. Nur kun lumo ili havas sian valoron de ekzistado. Eĉ tia fama pentraĵo, kiu kostas miliardojn da enoj, estas ne pli ol afiŝo por tiuj, kiuj ne posedas akrevidivon pri belarto.

Laŭ tiu ĉi metaforo akrevidivo pri belarto estas komparata kun lumo. La kapablo, kiu travidas la veran valoron de objektoj, estas nomata saĝo. Kaj tiuj, kiuj estas travidataj per tiu ĉi saĝo, estas plenaj de la ĝojo kaj la dankemo, pro ke ili envenis en la helan mondon. Tio ĉi tamen estas ne pli ol metaforo. La vera saĝo estas la vidmaniero, kiu donas al ĉiuj viv-estaĵoj la profundan ĝojon kaj esperon, nome la instruo pri la Primara Voto.

Saĝo kaj scio devas esti komprenata kiel aliaj aferoj. Scio estas, se tiel diri, kostumo; alta scio, per kiu oni povas sin montri kiel imponulon, ne povas ŝanĝi mian internon. Kiel ajn bele sin vestas per dama kostumo, oni facile montras sian veran naturon, aŭ pro ĵaluzo, aŭ pro kalkulo de mono.

Kontraste al scio, saĝo ŝanĝas mian koncepton pri vivo kaj valoro, do min mem en tian homon, kiu akceptas kaj aprobas ĉion ajn. Genza-san en Inaba diris, "Renkonti la Dharmon alportas al ni unu aferon; ĉio en la mondo fariĝas vera." Ŝajnas, ke lia diro aludas tion ĉi.

La Budho Amitabho estas la Lumo de saĝo, per kiu mi estas prilumata, t.e. al mi estas donita la okulo, kiu vidas la veran naturon de objektoj, interalie la veran naturon de mi mem. Sanktulo Honen kaj Sanktulo Ŝinran, elstaraj en la histrio, sin nomis respektive "stulta Honen-bo" kaj "stulta hipokritulo". Ŝinran plu bedaŭris: "Mi estas tia laikaĉo kaj mizerulo plena de pekoj kaj pasioj, kiu devas iri nenien krom infero." Saiĉi-san skribis sian propran koron en la amplekso de kelkaj paĝoj de notlibro jene: "Kiel mizera mi estas, kiel mizera mi estas! Kiel hontinda mi estas, kiel hontinda mi estas!"

Tiaj okuloj, kiuj kapablas vidi la internan mem-naturon, vidas ankaŭ la senduban savon de Amitabho; jen tio estas la korstato trankviligita pro la granda kompato de la Budho.



antauxen btn btn btn btn poste