antauxen btn btn btn btn poste

La Japana Budhano N-ro316-325(2002-2004)

Lumoj Dekduspecaj (7)

Joŝijama Ŝookaj
trad. Ŭataru Ŝidoo

7. la Budho de la Lumo Ĝojiga

La Budho Amitabho estas admirata kiel la Budho de l'Lumo ĝojiga, kiu estas la aktiveco donanta al ni ĝojon.

La homo havas diversajn ĝojojn; la ĝojojn de lernantiĝo, geedziĝo, venko, promocio, elektiĝo, longvivo, k.t.p. Ili ĉiuj ja estas ĝojoj; ili tamen estas efemeraj kaj ne estas eternaj.

Ju pli tempo pasas, des pli paliĝas laŭdo de la estinta gloro. La ĝojo de geedziĝo poste ŝanĝiĝas al la semo de vivosufero aŭ de konflikto de la ambaŭ; la ĝojo de promocio post konkurenco kun aliuloj ricevas la venĝon de ĵaluzo aŭ izoleco. La hejmo plena de amo ankaŭ ne restas tute fremda al la malĝojo de eterna adiaŭo. Tial antikvulo instruis, "nia vivo pasas, kvazaŭ sonĝo."

Kontraste al ĉi-supraj ĝojoj, la ĝojo, kiun Amitabho kiel la lumo donas al mi, estas tiu de la vera kredo - de la serena kredo aŭ religia ekstazo.

Tiu ĉi ĝojo neniam alieciĝas laŭ tempopasado. Ne nur en la tempo de feliĉa vivo sed ankaŭ en malsana stato, prefere ĝuste en tia stato, ĝi des pli brilas en ni mem.

Jabu Teiko, bedaŭrata sinjorino forpasinta en la jaro 1946 - tuj post la fino de la dua mondmilito, en sia poemo "Ĝojo Senbara" versis:

"Mi spertis neniom da feliĉaj junecaj tagoj, kuŝante malsana sur lito dum dek kvar jaroj, kaj mi verŝis sanglarmojn; ili tamen jam nun aliiĝis al ĝojlarmoj. Ho, kiel dankinde, kiel neimageble!" Jen tio estas valora ekzemplo.

Kial la lumo de Amitabho donas al mi ĝojon? Se respondi, ke tio estas ĉar la Tathagato estas la lumo ĝojiga, jen fino. Sed mi prefere diru, ke tiu nomo devenas de la fakto, ke ni ekhavas ĝojon renkontinte la lumon.

La esenco de Amitabho, kiu donas al mi ĝojon, estas kompato, mi pensas. Ĝi ankaŭ povus esti nomata granda amo. Kompreneble ĝi ne estas tia amo, kiu estas vualita de homeca egoismo, sed estas la amo postulanta nenian rekompencon. Ĉiu ajn, eksciinte ke iu amas kaj zorgas lin aŭ ŝin, satiĝas je sia koro, ne sentas triston eĉ estante sola, kaj povas vivi eltenante ĉiajn suferojn. Tio estas ebla, ĉar li aŭ ŝi spirite ne estas sola; la Budho ĉiam restas apud li aŭ ŝi.

Sed mi ne scias, ke tia kompatego de Amitabho estas verŝata sur min. Tial mi tristas pro izoliteco kaj desperas pro suferoj. Por ekscii tion kaj por esti kortuŝita, mi nepre devas aŭskulti la instruon kaj aŭdi, ke la kompatego de Amitabho estas verŝata sur min sen eĉ momento da ripozo.

Kiam ni diras pri la lumo, eble ĝi estas malfacile sentebla. La lumo estas la simbolo de la instruo. Pli konkrete, ĝi estas la kompatego de Amitabho, kiu estas ankaŭ nomata la Primara Voto. La vera kredo estiĝas el aŭdado.



antauxen btn btn btn btn poste