En la Post-Hana dinastio kune tradukis Kaŝapa-matanga kaj Dharma-rakŝa ĉi sutraron.
La Bagavato (=Budho) fin-studis ekzercadon kaj trovis, ke la trankvila koro, kiu forlasis ĉian avidemon, estas plej bona vivmaniero. Post kiam Li konkeris delogojn kaj obstaklojn de Marao (=diablo) en la homsupera samadio (=profunda meditado), Li predikis kiel unuan instruon pri la 4 faktoj (la sufero, kolekto, estingo kaj vojo) al la 5 asketoj (iamaj kolegoj) en la ĝardeno Migadaja. Post tio asketoj venis al Li kun diversaj demandoj, kaj ĉar Li precize klarigis kaj konvinkis ilin pri ĉiuj temoj, ili riverencis per kunpolmigo, ĵuris estiĝi Lia disĉiplo.
Budho diris. Tiu, kiu eliris el sia familia rondo, komprenis la veran
koron kaj darmon de fin-faron (=nirvano), nomiĝas ŝramano (=ekzercanto).
La ŝramano, kiu ĉiam observas la 250 ŝilojn (=regulojn), vivas sen
avidemo, povas fariĝi arahanto (=budho), post kiam li klare komprenis
la 4 faktojn. La arahanto havas homsuperan kapablon, ekzemple, flugi en
la aero aŭ sin aliformigi. Lia vivdaŭro estas senfina kaj povas movi la
ĉielon kaj teron. La suba etapo de arahanto estas anagamo. La anagamo
ekzercas en la 19a svargo (parto de la ĉielo) post la morto, kaj
fariĝas arahanto. Pli malalta etapo estas sakadagamo. la sakadagamo
povas fariĝi arahanto post ankoraŭ unufoja vivo sur la tero. La
elementa etapo estas sotapato. La sotapato povas fariĝi arahanto post
la 7 mortoj kaj 7 naskiĝoj sur la tero.
Nu, ĉesi avidemon signifas, ekzemple, fortranĉi la manon aŭ piedon por ne plu utiligi.
kiel la 1-a.
Budho diris. La celo de ŝramano estas ĉesi avidemon, forlasi la
amatajn, koncepti la radikon de la koro, atingi la kernon de budhisma
vero kaj koni darmon de fin-faro. Li gajnas nenion de sia koro, serĉas
nenion ekstere, estas jugita de <la vojo> nek submetas sin sub
karmo. Li jam ne havas aferojn pensindan kaj farindan. Por li ne
troviĝas ekzerco nek bodio. Sed senrilate al la etapoj (de la antaŭa
ĉapitro) li estas respektita de ĉiuj homoj. Tion oni nomas <la
vojo>.
kiel la 2-a.
Budho diris. Ekzercantoj, kiuj razis la hararon kaj barbon, nomiĝas
ŝramano. Li devas ne konservi aĵojn. Li prenu manĝon unufoje por la
tago per almozo, kaj dormu sub arbo. Li estu modesta kaj neniam
sekulariĝu, ĉar tiuj, kiuj igas homon malsaĝa, estas tenaco (=alteniĝo)
kaj avidemo.
kiel la 3-a.
Budho diris. Por la homa vivo troviĝas 10 temoj, kiel la bonaj kaj
samtempe malbonaj. Kiuj estas la 10? T.e.3 por la korpo, 4 por la buŝo
kaj 3 por la koro. Plidetale: Mortigo, ŝtelo kaj adulto por la korpo:
Denunco, kalumnio, mensogo kaj babilo por la buŝo: ĵaluzo, kolero kaj
malsaĝo por la koro. ĉar la 10 temoj montras devojiĝon de <la sankta
vojo>, tiuj estas 10 malbonoj. Sed se oni povas nefari la 10, tiam
lia sinteno esprimas la 10 bonojn.
kiel la 4-a.
Budho diris. La homoj pekas en diversaj okazoj. Kaj se li ne pentas nek
tuj ĉesas la pekon, pekoj amasiĝas sur sin. Tio similas al, ke la akvo
de riveroj nepre kolektiĝas en la maron kaj profundiĝas. Do, se li
pentas kaj ŝanĝas la sintenon, la pekoj spontane estingiĝos. Tio
similas al resaniĝo post ŝvitado.
kiel la 5-a.
Budho diris. Kiam malbonulo venis kaj kalumnias vian bonfaron, vi devas
ne koleri nek kontraŭi, ĉar tiam li malamas ankaŭ sin mem.
kiel la 6-a.
Budho diris. Iu venis kaj insultis, ke mi savas homojn laŭ <la
vojo>. Sed ĉar mi silentis kaj ne respondis, li ĉesis diri. Tiam mi
demandis "Kiam vi petas amikecon al iu kun deca maniero, sed se li
malakceptas, la sekvo reiras al vi mem, ĉu ne?" "Vi pravas." "Do, ĵus
vi insultis min. Sed mi ne akceptis. Konsekvence la insulto el via buŝo
reiras al vi, kiel vi opinias?" Resonado naskiĝas de sono, ombro ĉiam
iras kun la korpo. Tiel tiuj ne povas partigi de la fonto. Estu
modesta, neniam faru malbonojn!
kiel la 7-a.
Budho diris. Malhelpo al saĝulo estas simila al, ke oni sputas salivon
al la ĉielo. ? ne atingos la ĉielon, sed refalos sur lin. Kiam oni
piedbatis polvon kontraŭ vento, tiuj ne iros for, sed ŝutiĝos sur lin.
Ne kalumniu saĝulon, peko pro tio pereigos la kalumniinton!
kiel la 8-a.
Budho diris. Vasta studo ne kondukos vin al <la vojo>. Male, se
vi strebos en unu metodo kun firma kredo, vi trovos eĉ pligrandan
<vojon>.
kiel la 9-a.
Budho diris. "Trovinte bonfaron far alia homo, se vi laboras kun li kaj
kune ĝojos, vi akiros grandan feliĉon. Tiam ŝramano demandis "Ĉu la
feliĉo ne elĉerpiĝos?" Mi respondis "Imagu, ke ĉi tie estus fajreto.
Kaj multaj venis por elpreni fajron. Ili povas aŭ kuiri aŭ lumigi per
ĝi. Sed la fajreto restas sama.Same la feliĉo ne elĉerpiĝos."
kiel la 10-a.
Budho diris. Estas plibone regali bonulon ol cent malbonulojn. Estas
plibone regali tiun, kiu obervas la 5 ŝilojn, ol mil bonulojn. Estas
plibone regali sotapaton ol la dekmil, kiuj obervas la 5 ŝilojn. Estas
plibone regali sakadagamon ol milionon da sotapatoj. Estas plibone
regali anagamon ol dek milionojn da sakadagamoj. Estas plibone regali
arahanton ol cent milionojn da anagamoj. Estas plibone regali
aŭtodidakton ol miliardojn da arahantoj. Estas plibone regali budhon ol
dek miliardojn da aŭtodidaktoj. Estas plibone regali homon, kiu superis
koron, loĝon, ekzercon kaj ateston (=ennirvaniĝinton) ol cent
miliardojn da budhoj.
kiel la 11-a.
Budho diris. Homoj havas 20 malfacilojn. Estas malfacile;oferi pro
malriĉeco(1) lerni <la vojon> pro riĉeco(2) morti oferante la
vivon(3) renkonti budhan instruon(4) vivi samtempe kun budho(5) elteni
disde deziremo(6) ne avidi la ŝatatajn(7) ne koleri pro ofendo(8) ne
paradi sian kapablon(9) teni stabilan koron ĉe ĉiuj aferoj(10) lerni
vaste kaj studi profunde(11) forigi egoismon(12) mokridi
komencantojn(13) unuigi la penson kaj agon(14) ne kondamni laŭ sia
opinio(15)konatiĝi kun eminentuloj(16) trovi puran koron en si kaj
praktiki <la vojon>(17) sekvi post bona gvidanto(18) esti
trankvila ĉe ĉiuj fenomenoj(19) kaj kompreni la aŭtentikan
instruon(20).
kiel la 12-a.
Ŝramano demandis Budhon."Per kiu oni povas koni la veran vivsintenon
kaj renkonti <la vojon>?" Budho respondis."Se vi purigos la koron
kaj firmigos la volon, vi povas renkonti <la vojon>. Ekzemple,
post kiam vi poluris kaj forigis polvon de spegulo, vi trovos sur ĝi
nur klaran surfacon. Se vi forlasos deziremon kaj ne deziros laikan
riĉaĵon, vi nepre trovos la veran vivsintenon."
kiel la 13-a.
Ŝramano demandis Budhon."Kio estas bona kaj kio estas grandioza?" Budho
respondis."Praktiki <la vojon> kaj observi la veron estas bonaj.
Koincidon de la volo kun <la vojo> mi diras la grandioza."
kiel la 14-a.
Ŝramano demandis Budhon."Kio estas la plej forta kaj kio estas la plej
hela?"Budho respondis "Eltenado estas la plej forta, ĉar li ne havas
malbonon, aldoniĝas trankvilo kaj bonfarto. Al eltenado ne proksimiĝas
malbono, kaj nepre li respektiĝos de la aliaj. La koron, el kiu
forviŝiĝis polvo kaj en kiu jam restanta neniom da malpuraĵo, mi diras
la plej hela. Dume troviĝas praĵnjo (=la budha saĝo), kiu konas ĉion,
kio okazis ĝis nun de la komenco, en kiu ankoraŭ ne troviĝis la ĉielo
kaj la tero (t.e. tempo) kaj okazis en la dek direktoj (t.e.spaco). Se
oni povis akiri la praĵnjon ĉioscian, tion mi nomas la plej hela."
kiel la 15-a.
Budho diris. Se oni okupiĝas de deziremo, ne povas trovi <la
vojon>. Tio, ekzemple, similas al, ke li ne povas rigardi sian
figuron sur la faco de eĉ klara akvo, se li perturbas la akvon per la
mano. Same, se li interrilatas kun la aliaj en amo kaj malamo, en la
koro naskiĝas malpuraĵo. Kaj li ne povas trovi <la vojon>.Vi,
ŝramanoj, ja devas forlasi amon kaj malamon! Kiam la malpuraĵo
estingiĝis, vi trovos <la vojon>.
kiel la 16-a.
Budho diris. Koni <la vojon> estas, ekzemple, enporti lumigilon
en malluman ĉambron. La mallumo forviŝiĝos kaj la ĉambron sola okupos
la lumo. Se lerninte <la vojon> vi trovis la veron, tie malestos
mallumo kaj ĉiam troviĝos nur la lumo.
kiel la 17-a.
Budho diris. En la darmo, kiun mi diras, konsidero estas tiu de jam
finkonsiderita, faro estas tiu de jam finfarita, parolo estas tiu de
jam finparolita kaj ekzerco estas tiu de jam finekzercita. Se li povas
intue kompreni tiujn, por li <la vojo> estas proksima , sed, se
ne, li estas malproksima de <la vojo>. Tiel la darmo estas
neesprimebla nek montrebla per objekto. Do, se li ĉi tie eraras eĉ
iomete, li tuj devojiĝos.
kiel la 18-a.
Budho diris. Se li povas rigardi, ke la mondo estas malkonstanta kaj,
ke ĉiuj estaĵoj estas ŝanĝiĝemaj kaj la vera ekzisto de la homo estas
bodio, li baldaŭ atingos <la vojon>.
kiel la 19-a.
Budho diris. Oni devas scii, ke la homo konsistas el la kvar elementoj
(tero, akvo, fajro kaj vento). Kvankam la menbroj de la homa korpo
havas nomojn respektive, sed nenie troviĝas nomata la memo. Do, ĉar
dekomence ne ekzistas la memo, ĝi egalas al fantomo.
kiel la 20-a.
Budho diris. Oni deziras glornomon pro avidemo. Sed kiam li akiris la
nomon, lia korpo jam estingiĝis. Se li postkuras la nomon sed ne lernas
<la vojon>, li deflankiĝos de virteco kaj lia klopodo fariĝos
senfrukta. Tio similas al, ekzemple, incensado. Nome, kvankam incenso
estas bonodora al aliaj homoj, ĝi mem forbruliĝas kaj samtempe ĝi estas
turmentita de fajro.
kiel la 21-a.
Budho diris. Estas malfacile por homoj forlasi la posedaĵojn, sed tiuj
similas al, ekzemple, tranĉilo ŝmirita de mielo. Oni ne devas ĝin
enbuŝigi. Se infano ĝin lekus, fendiĝos la lango.
kiel la 22-a.
Budho diris. Ligiĝi kun la edzino, gefiloj kaj la domo estas pli granda
domaĝo ol esti en malliberejo. El la malliberejo iam venos tempo
foriri, sed oni tute ne imagas adiaŭi la familion. Male li neniam
eskapos de ia ajn klopodo por la familia amo. Pro tiu kvankam li
alfrontas atencon, li tute ne rimarkis ĝin danĝera, sed kun naiva
espero li de siaflanke sin ĵetas kaj dronas en koton. Pro tio oni nomas
lin banalulo. Se li profunde komprenos ĉi aferon, li ja estos arahanto.
kiel la 23-a.
Budho diris. En tenacoj la plej forta estas deziremo al propraĵo. La
deziremo estas tiel granda, ke nenio superas. Dume feliĉe troviĝas
ankoraŭ unu:nomata <la vojo>. Se ambaŭ (deziremo kaj <la
vojo>) estus egale valoraj, neniu serĉus <la vojon>.
kiel la 24-a.
Budho diris. Homo jugita de deziremo, similas al tiu, kiu marŝas
kontraŭ la vento portante torĉon en la mano. Li nepre havos brulvundon
sur la mano.
kiel la 25-a.
Iu ĉielulo sendis belulinon al budho por bari <la vojon>. La
Budho diris"Vi, la sako remburita de malpuraĵoj! Kion vi faros ĉi tie?
Foriru! Vi ne necesas al mi!" ĉe tiuj ĉi vortoj la ĉielulo profunde
respektis la budhon kaj demandis, kia estas <la vojo>. ĉar la
budho kompleze respondis, la ĉielulo povis atingi la etapon de
sotapato.
kiel la 26-a.
Budho diris. Ekzerci <la vojon> similas al arbo flosanta sur
rivero. Se ĝi ne alflosos borden, ne depreniĝos de homo, ne ĝeniĝos far
kiĝino (=diablo), ne stagnos ĉe kirloj, aŭ ne putros, nepre ĝi atingos
la maron. Tutsame, se ekzercantoj ne embalasiĝos de deziremo, ne
ŝanceliĝos de banaraj delogoj, kaj klopodos rekteanime, li certe
atingos <la vojon>. Tion mi garantias.
kiel la 27-a.
Budho diris. Oni devas esti senpasiema, kaj ne devas kredi sian koron.
Vi ne devas kredi vian propran koron! Estu diskreta kaj ne veku la
deziremon. La deziremo nepre vekas malbonon. Sed se vi atingis la
etapon de arahanto, nur tiam vi povas kredi vian koron.
kiel la 28-a.
Budho diris. Estu modesta kaj ne renkontu virinon. Des pli ne
interparolu kun virino. Sed kiam vi devas renkonti virinon, vi devas
diri al vi "Mi estas ŝramano, do mi devas esti puranima eĉ en laika
mondo kvazaŭ la lotusa floro estas pura eĉ en kota lago." Vi devas vidi
maljunan virinon kiel patrinon, la junan kiel fratinon, kaj la infanan
kiel vian filinon. Rememoru esperon al bodio kaj fortranĉu la perversan
koron.
kiel la 29-a.
Budho diris. Praktiki <la vojon> estas kvazaŭ oni kovras sin per
fojno. Kiam li renkontis fajron, li devas forkuri. Tutsame, la
ekzercanto de <la vojo> devas forkuri, kiam li renkontis
deziremon.
kiel la 30-a.
Budho diris. Iu volis fortranĉi sian viraĵon, ĉar li ne povis toleri la
voluptemon. Budho admonis, ke li devas fortranĉi ne la viraĵon, sed la
koron. La koro regas ĉion. Se li povas regi la koron, konsekvence la
korpo submetiĝos. Kiom da avantaĝo troviĝas, se ne ĉesus voluptemo, eĉ
se li fortranĉis la viraĵon!? Budho montris ĉi rilaton per poezio. La
deziremo devenas de la volo. La volo naskiĝas el la koro. Se la
substanco kaj funkcio de la koro estas trankvilaj, malaperas la objekto
de la deziremo kaj la funkcio de la koro.Budho diris, ke la poezio
estas la vortoj de Budho Kassapa (=la 6-a el la 7 paseaj budhoj).
kiel la 31-a.
Budho diris. Deziremo naskas melankolion kaj la melankolio naskas
timemon. Se oni povas forlasi la deziremon, al kio li devas senti
melankolion, al kio li devas timi!?
kiel la 32-a.
Budho diris. Ekzerci <la vojon> estas, ekzemle, kvazaŭ batali
sola kontraŭ mil malamikoj. Li kun kiraso elirus de la pordo, sed
reirus pro timo, aŭ mortus sub batalo, alie reirus venkinte malamikojn.
Tutsama estas ekzercado de ŝramano. Li devas havi neŝanceliĝeman koron,
ne timi la estontecon per la kuraĝo kaj strebo, konkeri diversajn
delogojn kaj gajni frukton de <la vojo>.
kiel la 33-a.
Unu vesperon ŝramano voĉlegis la instruon de la Budho Kassapa, sed lia
voĉo estis malgaja. Tion rimarkinte li mem volis ĉesi. Tiam Budho venis
kaj demandis al li. "Kion vi kutimis, kiam vi estis en la hejmo?" "Ĉar
mi ŝatis liron, foje mi ludis per ĝi." Budho plu demandis."Kio okazos,
se ĝiaj kordoj estas malstreĉitaj?" "La liro ne sonos." " Kaj kio
okazos, se la kordoj estas tre streĉitaj?""Ankaŭ tiam la sono ne
elvenos."Do, kio okazos, se la kordo estas ne tiom streĉitaj kaj
malstreĉitaj?" "ĉiuj kordoj bone sonos kaj sonoros." Budho diris. "Tiel
same okazos la ekzercado de ŝramano. Se la koro estas bonorda, <la
vojo> estos gajnita. Sed la koro estas kompleksa, la korpo laciĝos.
La korpo laciĝas, des pli la koro estos perturbita. Se la koro estas
perturbita, la ekzerco regresos. Kaj se la ekzerco regresos, nepre
pekoj enŝteliĝos. Tamen la koro estas pura kaj trankvila, vi neniam
perdos <la vojon>.
kiel la 34-a.
Budho diris. Se oni forigas skorion forĝinte feron, li povas elfari
fajnan ilaron. Tiel same ekzercantoj povis forigi skorion de la koro,
lia sinteno fariĝas pura.
kiel la 35-a.
Budho diris. Estas malfacile fariĝi homo, kiu ne havas en si malbonan
intencon. Eĉ se li jam fariĝis tia homo, estas malfacile fariĝi viro,
kiu restas sola sen virino. Eĉ se li fariĝis tia viro, estas malfacile
ĝuste funkciigi la ses radikojn (=la ses orgamoj;okulo, orelo, nazo,
lango, haŭto, koro). Eĉ se li povis ĝustigi la ses radikojn, estas
malfacile naskiĝi en la meza lando (de budhismo). Eĉ se li naskiĝis en
tia lando, estas malfacile vivi samepoke kun budho. Eĉ se li povis vivi
en tiu epoko, estas malfacile renkonti <la voj-iranton>. Eĉ se li
povis konatiĝi kun <la vojo>, estas malfacile konvertiĝi al la
kredo. Eĉ se li jam kredis, estas malfacile starigi la bodi-koron. Kaj
eĉ se li starigis la bodi-koron, estas malfacile fariĝi enbodiiĝinto.
kiel la 36-a.
Budho diris. Miaj disĉiploj povas certe atingi <la vojon>, eĉ se
ili loĝas malproksime, se ili dece observas Miajn ŝilojn. Sed tiuj,
kiuj troviĝas ĉirkaŭ Mi, kaj povas kontakti Min, ne povas atingi <la
vojon>, se ili ne submets sin je la ŝiloj.
kiel la 37-a.
Budho demandis ŝramanon."Kiel vi pensas, kiom da tempo daŭras la homa
vivo?" "Mi pensas, ke la vivo daŭras dum kelke da tagoj."Vi ankoraŭ ne
scias <la vojon>". Budho demandis alian ŝramanon." "Kiom da tempo
daŭras la homa vivo?" "Dum la tempo de manĝado." "Ankaŭ vi ne scias
<la vojon>. Budho demandis la trian ŝramanon."Kiom da tempo
daŭras la homa vivo?" "Dum la spiro, mi pensas." Budho diris. "vi prave
scias, kio estas <la vojo>."
kiel la 38-a.
Budho diris. Tiu, kiu lernas budhismon, devas kredi kaj observi la
tutan instruon de Budho. Ekzemple, mielo estas dolĉa ne nur la meza,
sed ankaŭ la ĉirkaŭa. Miaj instruoj estas samaj.
kiel la 39-a.
Budho diris. Por ekzerci la <vojon> ne sufiĉas la fizika ekzerco.
Ŝajnas, ke la korpo ekzercas, sed la koro ne. Male se la koro ekzercas,
ne necesas la fizika ekzerco.
kiel la 40-a.
Budho diris. Ekzerci <la vojon> estas, ekzemple, bovo vadas en
marĉa vojo kun peza ŝarĝo. Eĉ en troa laciĝo ĝi ne vidas ĉirkaŭon. Kaj
apenaŭ post la trairo ĝi reordigas la spiradon. ŝramano devas kompreni,
ke la deziremo estas danĝera pli ol marĉo. Tenu la koron senkurba kaj
rektanima al <la vojo>, kaj li povas eviti la suferon.
kiel la 41-a.
Budho diris. Mi vidas tronon kiel polvon trapasanta fendeton, trezoron
el oro aŭ gemo kiel tegol-pecon. ŝajnas al Mi, ke silka vesto estas
ĉifono, la tuta mondo kiel semo de herbo, kvanto da akvo de granda lago
kiel oleo por ŝmiri piedon.Kaj ordenon, kiu havas nur banalan instruon,
Mi vidas, ke ĝi trompas valoran amason de popolo. Sed mi revas la plej
altan ver-vekiĝon (=bodion) kiel or-koloran ŝtofon. <La budhisman
vojon> Mi vidas kiel floron antaŭ la okuloj, samadion (=bodion) kiel
senmova Monto Sumeru. Kaj nirvanon mi vidas kiel staton duon-dormanta
aŭ duon-vekiĝanta. Rigardiĝas embaraso kaj klar-scio estas lud-danco de
la ses drakoj. La darmo dekomence egala al ĉio ja estas unu sola
aŭtentika mondo. Ŝanĝiĝo de tiu ĉi mondo estas kvazaŭ la ŝanĝiĝo de
aspekto de arbo laŭ la kvar sezonoj, mi pensas.
kiel la 42-a.