Iam, kiam la Beata Gotamo loĝis, kune kun granda kompanio de sanghanoj,
en la bosko de mangoarboj de la kuracisto Jivako, Aĵatasatuo, la reĝo de
Magadho, instigita de Jivako, ekrajdis, kune kun sia akompanantaro, sur riĉe
ornamitaj elefantoj, por viziti la Honoraton de la mondo.
Alvenante ĉe la bosko de mangoarboj, kaj rigardante la grandan nombron
de sanghanoj tie kunvenintaj kaj tutsilente sidantaj, la reĝo miris. Li alproksimiĝis
al la Beatulo kun la kutimaj signoj de respekto.
"Plaĉus al mi demandi la Beatan Gotamon pri iuj aferoj," li diris, "se li
lasus al mi, ke mi faru la demandojn."
"Demandu, reĝo, kion vi volas."
"Sinjoro," diris la reĝo, "el ĉiuj ordinaraj profesioj kaj metioj, en kiuj
la homoj de la mondo sin okupas, ĉiu liveras al sia faristo la rekompencon
kaj profiton propran al si. Homoj, tiell okupataj, ĝuas la vivon, subtenas
sin kaj siajn dependanton kaj rikoltas la rekompencon de merito, kiu kondukas
al ilia profito kaj en tiu ĉi vivo kaj la sekvanta, kaj feliĉeco estas la
rezulto. Ĉu vi povas sciigi al mi, sinjoro, kio estas la profito kaj rekta
fruktodono, videbla en tiu ĉi mondo, el la vivo de sanghano?"
"Ĉu vi jam demandis simile aliajn ermitojn kaj instruistojn, reĝo?"
"Mi jam tion faris, sinjoro. Ili ĉiuj evitis rektan respondon al mi, prefere
klarigantaj siajn diversajn planojn kaj teoriojn pri ekzisto, tiel ke mi
foriris nekontente. Nu, sinjoro, mi volas fari la saman demandon al vi: ĉu
vi povas montri al mi ian rektan fruktodonon, en tiu ĉi mondo, el la vivo
de sanghano, tian, kian povas montri ĉiu, kiu okupiĝas en ordinara mona afero?"
"Mi povas, reĝo, sed unue mi faru demandon al vi; vi respondu tiel, kiel
vi opinias taŭge. Supozu ke unu el viaj servuloj -- viro kiu pasigas la
vivon en laboro inter la anoj de via domego, humila laborulo, malmulte estimata
de siaj superuloj --, supozu ke li lasas la servadon ĉe vi kaj , razinte
la verton kaj la barbon, alprenas la vivon senhejman, surmetas la flavan
robon, kaj aniĝas al la Ordeno. Se, pliposte, sciigo pri tio atingas viajn
orelojn, ĉu vi ekkrius, 'Tiu homo revenu tuj! Revenu kaj laboru por mi!'?"
"Tute ne, sinjoro. Mi salutus lin respektplene, mi min levus je lia alproksimiĝo,
kaj petus lin, ke li sidiĝu. Vestojn, pelvon kaj loĝejon mi havigus al li,
kaj li ricevus la honoron taŭgan por tiu, kiu alprenas la sanktan vivon."
"Estante tiel, reĝo, ĉu jes aŭ ne montriĝas fruktodono en la vivo de ordenaro?"
"Sendube, sinjoro, jes."
"Sed tio, reĝo, estas nur la unua frukto de la vivo de sanghano. Estas aliaj
konsiderindaĵoj, kaj pli gravaj ol tio. Tiu, kiu estas tiel feliĉa aŭdi la
vortojn de Tathagato, Luminiĝinto, Budho, estas forlasinta la mondan vivon
por sekvi la paŝojn de tiu, vivas memregate per tiu regado de la menso kaj
la korpo, kiu estas deviga al ordenano. Lia ĝojo estas pro virto. Li edukas
sin en bona konduto, inda parolo, senkulpa agado, prava vivmaniero kaj ĉasteco.
Puraj estas liaj pensoj kaj faroj, kaj gardataj estas la pordoj de liaj
sentoj. Pripensema kaj aplombeca li estas tute feliĉa.
"Tiu homo, reĝo, jam flankenmetis maldolĉecojn kaj malbonvolon, kaj vivas
kompatante ĉiujn estaĵojn, kaj tiel estante mastro de la virtoj, li ne vidas,
de iu flanko, danĝeron al sia memregado en konduto. Tiel tiu homo estas kontenta.
"Plue, li nun bezonas malmulton. Jam ne maltrankviligas lin sopirado al
la plaĉigo de la gusto. Al li sufiĉas vesti la korpon per simplaj roboj, manĝi
simplajn manĝaĵojn, kaj jam ne ŝarĝi sin per riĉa posedaĵaro.
"En ĉiuj siaj egoj, kiuj ajn ili estas, en la tuta sia vivmaniero, kiel
ajn ĝi okazas, li atentas la veran signifon de ĉio, alte tenante la idealon
viditan, kaj rifuzante la allogon de nura fenomeno.
"Li regas siajn surtojn(?: neklare presita), kutimigas sian korpon al obeo
de li, gardas sian komprenopovon, kaj atingas la mensostaton en kiun ne
povas eniri malbono.
"Lebero de la malutiloj de la monda vivo, libera de la ligiloj de allogiĝo,
libera de ĉagreno, malĝojo, maltrankvilaj pensoj, kaj avido, tia homo trovas
ĝojon ekkreskante en sia koro, tiel ke li pleniĝas de pacsento, kaj en tiu
paco lia koro trankviliĝas.
"Li lernas ekzerci sin, kaj konduki sin, en la necesajn statojn de meditado,
atingas mensopovon kaj leviĝon de la spirito. Li lernas krei kaj uzi la
mensokorpon, kiu estas ĉiel, tiel perfekta kiel la fizika. Tiamaniere li
gajnas potencon, povante fariĝi kaj unu kaj multaj, aŭ videbla aŭ nevidebla,
povante regi la elementojn kaj venki spacon kaj tempon.
"Li perceptas kaj povas rekoni siajn antaŭajn naskiĝojn, dirante: 'En tiu
loko mi havis nomon tiun, mia loĝejo estis tia, kaj tiamaniere mia vivado
estis.' Tiel li rekonas kaj rememoras siajn antaŭajn statojn en tagoj pasintaj,
laŭ ĉiuj iliaj detaloj kaj medioj.
"Tiel same, kiel homo, kiu iris de unu vilaĝo al alia, kaj de tiu alia iris
hejmen, scias: 'De tiu vilaĝo mi iris al tiu alia, kaj dum mi estis tie,
mi agis tiel kaj tiel parolis, kaj de tie mi revenis al la mia vilaĝo.' Eĉ
tiel estas tiu povo de rememoro kaj tio estas rekta fruktodono de la vivo
de sanghano. Plue, la senhejma instruanto de la Tathagato, kun serenaj menso
kaj koro, pura, kulturita, sen malbono, perceptas la funkcion de la universalaj
leĝoj, vidas rezultojn, kiuj sekvas kaŭzojn, kaj konas la noblulojn kaj la
malnoblulojn, la feliĉulojn kaj la malfeliĉulojn iradantajn laŭ siaj faroj.
"Li scias la veron de sufero. Li vidas la kaŭzon de sufero. Li perceptas
sensuferiĝon. Li komprenas la vojon, kiu kondukas al sensuferiĝo.
"Tiel sciante, li estas libera de la malpurigo de avido kaj la morta malpurigo
de nescio. Tial, estiĝas en li scio de lia liberigo, kaj li scias: 'Renaskigo
estas detruita. Travivita estas la sankata vivo: Kio estas farenda, tio
estas farita.'
"Tiuj estas la avantaĝoj efektivaj kaj videblaj, ho reĝo, en la vivo de
sanghano, en la vivo de tiu, kiu havas la feliĉon aŭdi kaj kompreni la vortojn
de Lumiĝinto, de Budho, kaj forlasas la mondan vivon por aniĝi al la Ordeno.