supren hejmo supren hejmo
"La Japana Budhano n-ro 168 (1975)

Kasapo-Sihanada-Suto (Digha Nikajo 8)

La Nuda Asketo

trad. Geo Yoxon

Kiam la Beatulo vizitis Ugunon, Kasapo, la nuda asketo, venis al li, kaj diris, "Mi informiĝis, ke la sankta Gotamo mallaŭdas ĉian pentpunon kaj kritikas kontraŭ ĉiu, kiu rigore sin pritraktas. Ĉu tiuj, kiuj diras tion, raportas false, aŭ ĉu ili anoncas kiel nepre kredereto aferon alvenintan el via doktrino?"

"Ne, Kasapo," la Beatulo respondis. "Tiuj, kiuj diras tion ne ĝuste sekvis miajn vortojn. Ili raportas false."

"Ceteraj diskutantoj spertaj celas nur la disrompiĝon de la argumentoj de iliaj kontraŭuloj. Inter tiuj ĉi kaj mi ekzistas interkonsento pri tiuj aferoj, sed ne pri aliaj. Al ili mi diras, rilate al la aferoj pri kiuj ni ne interkonsentas, miaj amikoj, ni flankenlasu ilin. Rilate al la aferoj pri kiuj ni konsentas, ĉu malvirto, ni konsideru por konstati la doktrinon kiu kondukas al virto kaj al la evito de malvirto. La plej multaj saĝuloj tiuokaze volonte juĝus, ke miaj disĉiploj plejparte emas al tiom kio estas ĝenerale akceptata kiel virta, kaj sin detenas pli efike de malvirto, ol la disĉiploj de aliaj instruantoj."

"Oni povas uzi metodon por pruvi al si, ke mia instruo kondukas entute al bono. Tiu metodo estas la irado laŭ la nobla Okera Vojo, kiu estas: prava vidpunkto, prava celo, prava parolo, prava konduto, prava okupo, prava klopodo, prava pripenso, kaj prava medito."

"Eĉ se oni plenumas iujn el la multaj diversaj asketaĵoj konataj de vi -- la nudeco; longa intertempo inter ĉiu manĝo kaj la sekvanta manĝo; la nutrado de si nur per unuj semoj aŭ fruktoj; la portado de vestoj fabrikitaj el maldelikataj kaj dolorigaj materialoj; aŭ iu alia asketaĵo konata de vi -- li tamen ne estus sanktulo pro tio. Ja, se tiel estus, iu ajn persono, kiel ajn malklera li estas, povus sin nudigi, aŭ praktiki alian el la nomitaj kutimoj, kaj tial pretendi al sankteco. Sed, ekde tiam, kiam oni kulturas sole amon en la koro, tiel ke li jam ne konas koleron aŭ malbonan volon, kaj sin liberigas de la ebriigoj de korpaj deziroj kaj la avido al estonta vivo, kaj sin purigas de iluzio kaj nescio, de tiam li estas sanktulo. La sankteco, do, ne estas facila afero, nek la saĝulo facile rekonebla.

"El ĉiuj, kiuj estas instruinta moralon, asketismon, intelektan kulturon, kaj liberiĝon, mi scias pri neniu, kiu egalas min; tio estas, kiu instruas perfektecon en konduto, puran altruismon, la plej superan saĝecon, kaj la plej kompletan liberecon."

Kaj kiam, aŭdinte la doktrinon proklamitan de la Beatulo, Kasapo petis akcepton en la Sanghon, li estis ricevita por kvar monata noviceco, laŭ la regulo aplikebla al konvertitoj el aliaj skoloj.


supren hejmo supren hejmo