supren hejmo 上の階層 トップページ

"La Japana Budhano" N-ro 264 (apr. 1993)

AMITAJUR DJANA SUTRO

trad. Asano Sanĉi

ENKODUKO: Reĝino Vaidehi kaj tragedio en kastelo Raĝagriha

Tiel de mi estas aŭdite.

Iam la Budho estis en la monto Gridrakuta apud la kastelo Raĝagriha kun mil ducent kvindek grandaj bikŝuoj kaj tridek du mil bodhisatvoj. Darmaprinco Manĝuŝri estis la estro super ili ĉiuj.
Tiam en la kastelo estis princo, heredanto. Li estis nomata Aĵataŝatru. Laŭ la instigo de malbona amiko, Devadatto, li abrupte arestis sian patron, Bimbisara, kaj enŝlosis lin en karceron ĉirkaŭitan de sepobla baro. La princo malpermesis ĉiujn vasalojn eniri en la karceron.

Jen estis la reĝino de la reĝo Bimbisara. Ŝia nomo estis Vaidehi. Ŝi ĉiam estis fidela al sia edzo Bimbisara. Ŝi miksis mielon kun faruno kaj per ĝi ŝmiris sian korpon, bone purigitan per la banado, enmetis vinberan sukon en sian diademon, kaj tiamaniere ŝi kaŝite alportadis iom da manĝaĵoj al la reĝo ĉiutage.

Tiam la reĝo manĝis la farunon kaj trinkis la sukon. Li postulis akvon kaj per ĝi purigis sian buŝon. Post purigo de la buŝo interplektante siajn manojn kun profunda respekto li adorkliniĝis malproksimen al la Budho en monto Gridrakuta. Li diris al la Budho, "Maha-Maŭdgaljajano, via disĉiplo, estas mia kora amiko. Mi petas, ke vi sendu lin al mi kaj donu al mi la ok regulojn."

Tiam Maŭdgaljajano alvenis al la reĝo tiel rapide kiel falko flugas. Li donis ĉiutage al la reĝo la ok regulojn. Laŭ la ordono de la Budho disĉiplo Purna ankaŭ alvenis kaj predikis la Darmon al la reĝo. Ili ripetis la samon ĉiutage kaj tri semajnoj pasis. Pro manĝado de la faruno kun mielo kaj aŭskultado de la Darmo la reĝo estis tre milda kaj ĝojplena en sia vizaĝo.

Tiam Aĵataŝatru demandis al pordogardisto, "Ĉu mia patro jam mortis?" La gardisto respondis, "Granda Reĝo, la reĝino alportis al via patro iom da suko kaj mielo kun faruno ĉiutage per la rimedo aŭ ŝmiri per ĝi sian korpon aŭ enmeti ĝin en sian diademon. Du ŝramanoj, Maŭdgaljajano kaj Purna alvenis ĉi tien tra la aero kaj predikis la Darmon al via patro. Mi ne povis malhelpi ilin."

Aŭdinte ĉi tion Aĵataŝatru multe koleris kontraŭ sia patrino kaj kriis, "Mia patrino estas ribelantino, ĉar ŝi aliĝis al la ribelinto! La ŝramanoj estas malbonuloj! Per sorĉo aŭ malbeno ili savis dum multe da tagoj la malbonan reĝon." Dirinte ĉi tion li prenis la glavon per sia mano kaj preskaŭ vundis sian patrinon. Tiutempe venis okaze vasalo Ĉandraprabha, inteligentulo, kun glora kuracisto Ĝiba. Ili admonis la reĝon, "Granda Reĝo, iam mi legis en Veda-sutro ke depost la komenco de tiu ĉi kalpo estis multaj malbonaj reĝoj, kiuj mortigis siajn proprajn patrojn. Pro la avaro pri la reĝa potenco dekok mil princoj mortigis siajn patrojn. Sed neniam mi aŭdis ke reĝo mortigis sian patrinon senkompate.

Se vi nun farus tiun ĉi mortigon, vi nepre malhonoros la klason de reĝo. Tiu ĉi estas la ago de Ĉandala. Mi ne povas toleri eĉ aŭdi tion. Ni jam nun ne povas loĝadi ĉi tie kun vi." Ĉe tio ili detenis la Reĝon por ne elingigi la glavon kaj retiriĝis kune kun la reĝo.

Tiam Aĵataŝatru kun timego diris al Ĝiba, "Kial vi ne propetas pro mi?" Ĝiba diris al la reĝo, "Granda Reĝo, estu prudenta kaj ne mortigu vian patrinon." Aŭdinte ĉi tion la reĝo pentis iomete kaj petis ilian helpon. Li forĵetis sian glavon kaj ne atencis kontraŭ sia patrino. Li ordonis al sia intima vasalo enŝlosi sian patrinon en la profundon de la palaco kaj malpermesis ŝin eliri.

Tiam Vaidehi, estinte enŝlosita, malgrasiĝis kaj malfortiĝis pro malĝojo. Salutante la Budhon en la monto Gridrakuta, ŝi diris, "Antaŭe vi, monda honorulo, ĉiam sendis al mi Anandon por konsoli min. Nun mi malĝojegas. Vi estas tro respektinda por ke mi vidu vin. Mi petas, sendu al mi Maŭdgaljajanon kaj Anandon, viajn famajn disĉiplojn." Ĉe tio ŝi ekploris kaj verŝis larmojn. Ŝi faris riverencon al la Budho de malproksime.

Antaŭ ol ŝi levis sian kapon, la Budho divenis ŝian penson. Li irigis Maŭdgaljajanon kaj Anandon al Vaidehi tra la aero kaj poste Li mem alvenis al la palaco elirinte el la monto Gridrakuta. Kiam ŝi levis sian kapon, ŝi vidis la Budhon Ŝakjamunion, kiu estas brilanta purpure, sidanta sur lotuso de cent trezoroj kun Maŭdgaljajano maldekstre kaj Anando dekstre. Ŝakro kaj aliaj dioj gardantaj la mondon regalis la Budhon per ĉielfloroj.

Tuj kiam Vaidehi vidis la Budhon, ŝi deprenis sian diademon, sin ĵetis teren kaj plorkriante diris al la Budho, "Ho, Monda Honorulo, pro kia kulpo malnova mi naskis tiun ĉi malbonan filon? Ankaŭ kial vi estas parenco de Devadatto malbonulo?

Monda Honorulo, mi petas, indiku al mi la mondon, kie neniam ekzistas malĝojo. Mi volegas naskiĝi tie. Mi malŝatas tiel degeneran kaj malbonan mondon kiel ĉi tiun Jambudvipon. Ĉi tiu mondo estas plenplena de inferoj, malsataj demonoj kaj bestoj. Ĉi tie estas multaj malbonaĵoj. Mi ne volas aŭdi malbonajn voĉojn nek vidi malbonajn homojn estonte. Nun ĵetante mian korpon teren mi konfesas kaj petas vian kompaton. Budho, vi estas brilanta kvazaŭ la suno. Vidigu al mi la mondon kiun oni povas atingi nur per sia pura ago."

Tiam la Budho radiis lumon el sia interbrovo. La ora lumo lumigis vaste nekalkuleblajn mondojn en dek direktoj, denove revenis al la kapo de la Budho kaj fariĝis tia ora altaĵo kiel la monto Sumero. En tiu ĉi lumo oni povis vidi klare ĉiujn belegajn landojn de dek-direktaj Budhoj.

Jen estis lando farita el sep trezoroj. Ankaŭ estis lando plenigita nur per lotusoj. Ankaŭ estis lando simila al la palaco de Iŝvaro. Ankaŭ estis lando kiel kristala spegulo. En la lumo aperis tiuj landoj de dek-direktoj. La Budho vidigis al Vaidehi tiajn belegajn landojn de nekalkuleblaj Budhoj.

Tiam Vaidehi diris al la Budho, "Ho, Monda Honorulo, ĉi tiuj budhaj landoj estas puraj kaj brilantaj, sed nun mi kore deziras naskiĝi en la Pur-lando de Amitabha Budho. Instruu min kiel mi devas pripensi la Pur-landon. Instruu min kiel mi povas alcentrigi mian koron por naskiĝi tie."

Tiam la Budho ridetis kaj radiis kvin kolorajn radiojn el sia buŝo. Ĉiuj radioj lumigis la kapon de Bimbisara. Kvankam li estis enfermita, la kora okulo estis senbara kaj povis vidi la Budhon malproksime. Adorkliniĝante li metis sian frunton sur la piedoj de Budho kaj atingis la staton de Anagamo.

Tiam la Budho diris al Vaidehi, "Nu, ĉu vi scias, ke Budho Amitabha estas tie, kie vi estas? Pripensu prave, ke pura ago por la lando jam estas kompletigita. Nun mi predikas al vi tion per multaj paraboloj. Mi ebligos al ĉiuj estontaj ordinaraj homoj, kiuj sin ekzercos en pura ago, naskiĝi en la Pur-lando.

Tiu, kiu volas naskiĝi en la lando, devas sin ekzerci en tri bonaj agoj. Unue li devas plenumi tiajn devojn al siaj gepatroj, servi bone al siaj instruistoj kaj pliaĝuloj, esti kompatema al ĉiuj vivaĵoj kaj neniam mortigi ilin kaj sin ekzerci en dek bonaj agoj.

Due li devas kredi je Tri Trezoroj, observi multajn malpersitajn regulojn kaj ne difekti sian dignon.

Trie li devas aspiri al la Bodio, kompreni profunde kaŭzon kaj efekton, laŭdi mahajanon kaj kuraĝigi siajn samideanojn. Tiaj tri agoj estas nomataj puraj agoj."

La Budho diris al Vaidehi, "Ĉu vi scias, ke ĉi tiuj tri agoj estas ja puraj agoj de ĉiuj Budhoj en estinta, estonta kaj estanta mondoj por naskiĝi en la Pur-lando?"

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Aŭskultu! Aŭskultu! Pripensu bone ĉi tion! Mi nun predikas purajn agojn al tiuj homoj kiuj suferos en estonteco pro siaj pasioj, teruraj ribelantoj. Bone, Vaidehi, vi bone demandis pri tio.

Anando, poste vi klarigu mian diraĵon al estontaj vivantoj. Nun mi vidigas al Vaidehi kaj ĉiuj estontaj vivantoj la okcidentan Pur-landon. Dank' al la providenco de la Budho vi ĉiuj povos vidi la Pur-landon, kiel vi vidas vian propran vizaĝon en klara spegulo. Se vi vidos la belegajn feliĉegojn en la Pur-lando kaj ĝojegos, vi ĉiuj tuj akiros Sennaskiĝ-Darmo-Rekonon."

La Budho diris al Vaidehi, "Vi estas ordinara virino kaj via kore estas ĉiam maltrankvileca. Mi ne povas vidi malproksimon, ĉar vi ankoraŭ ne havas ĉielokulon. Sed ĉiuj Budhoj, Tathagatoj, havas taŭgan rimendon. Tial mi vidigos al vi la landon."

Tiam Vaidehi diris al la Budho, "Monda Honorulo. Dank' al la providenco de la Budho mi povas vidi la Pur-landon. Sed kiel povas vidi la Pur-landon de Amitabha Budho tiuj, kiuj vivos post via forpaso kaj estos malpuraj, malbonaj kaj ĉagreniĝantaj pro kvin suferoj?"

La Ĉefa Ĉapitro: la unua parto; Dektri rimedoj por pripensi la Pur-landon per koncentrita menso.

1. La Unua Pripenso

La Budho diris al Vaidehi. "Vi kaj ĉiuj vivantoj, vin fordonu al pripensado pri okcidenta direkto.

Kiel pripensi? Se vi ne estus denaskaj blinduloj, vi ĉiuj povus vidi la subirantan sunon. Sidante kontraŭ okcidento, pri pensu pri la suno. Kaj vi vidos en via koro, ke ĝi aperas kiel tamburo pendanta sur la ĉielo. Vidu la sunon per viaj okuloj tute egale ĉu ili estas femitaj aŭ malfermitaj.

Ĉi tio estas pripenso pri la suno kaj nomata la Unua Pripenso.

2. La Dua Pripenso

Due pripensu pri la akvo. Vidu klaran kaj puran akvon. Restigu la figuron klare kaj fikse en via koro. Neniam lasu vian koron esti disĵetita aŭ perdita.

Pripensinte akvon, denove pripensu pri glacio. Vidinte travideblan glacion en via koro, imagu lazurŝtonon.
Imaginte lazurŝtonon, pripensu lazurŝtonan teron kiu estas travidebla kiel interne tiel ekstere. Sub la tero estas vidata diamanta ora flago kiu estas ornamita de sep specaj juveloj kaj subtenas teron.

La flago estas okangula kaj havas ok flankojn. Ĉiuj flankoj konsistas el cent juveloj. Ĉiuj juveloj havas mil radiojn. En ĉiuj radioj estas okdek kvar mil koloroj.

Kaj ili speguliĝas sur la lazurŝtona tero. Neniu povas vidi tion detale, ĉar la tero brilas ĝuste kiel cent milionoj da sunoj. Super la lazurŝtona tero oraj ŝnuroj estas streĉitaj en ĉiuj direktoj. La tero estas limigita klare per sep specaj juveloj.

En ĉiuj juveloj estas radioj de kvincent koloroj. La lumo estas tiel bela kiel floro kaj similas al stelo aŭ luno. Ĝi pendas sur la ĉielo kaj fariĝas luma altaĵo. Ankaŭ estas dek milionoj da turoj kiuj konsistas el cent juveloj.
Sur ambaŭ randoj de la altaĵo estas dek mil milionoj da flor-flagoj kaj muzikinstrumentoj kiel ornamaĵoj. Ok specaj malvarmetaj ventoj eliras el la radioj kaj sonorigas ĉi tiujn malmuzikilojn. La sono paroladas pri la Darmo, t.e. sufero, vakeco, maldaŭreco kaj nememeco.

Ĉi tio estas pripenso pri akvo nomata la Dua Pripenso.

3. La Tria Pripenso

Kiam tiu ĉi pripensado estis kompletigita, vi devas rememroi ĉion tiel klare kiel vi vidas reale per viaj okuloj tute egale ĉu ili estas fermitaj aŭ malfermitaj. Vi devas ĉiam pensi ĉi tion nur escepte de la tempo por dormado. Tio estas ĝenerala pripensado pri la tero de la Pur-lando.

Se vi povas esti tute absorbita per tiu ĉi pripensado, vi povos vidi evidente la teron de la Pur-lando. Nun mi ne povas klarigi detale.

Ĉi tio estas Pripenso pri la tero de la Pur-lando, kaj nomata la Tria Pripenso."

La Budho diris al Anando, "Tenu en via koro mian paroladon. Poste prediku tiun ĉi Darmon de pripenso pri la tero al ĉiuj estontaj homoj, kiuj deziregos liberigi sin de ĉiuj suferoj. Tiu, kiu pripensas pri la tero, certe povos forpreni siajn kulpojn faritajn dum ok miliardoj da kalpoj kaj sendube naskiĝos en la Pur-lando kiam li forpasos.

Ne havu eĉ etan dubon en via koro. Ĉi tio estas ĝusta pripenso kaj aliaj estas malĝustaj."

4. La Kvara Pripenso

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Post kiam via pripensado pri la tero finiĝis, vi pripensu pri juvela arbo.

Por pensi ĉi tion vi unue pripensu pri ĉiuj arboj starantaj en vicoj sepoble. Ĉiuj arboj estas ok mil joĵanojn altaj. Ĉiuj juvelaj arboj portas florojn kaj foliojn faritajn el sep specaj juveloj. Ĉiu el la floroj kaj folioj havas malsamajn kolorojn.

Ora lumo ekbrilas el lazurŝtona koloro, ruĝa lumo ekbrilas el kristala koloro, tridakna lumo ekbrilas el agata koloro kaj verdperla lumo ekbrilas el tridakna koloro. Ili spegule ornamas koralon, sukcenon kaj aliajn.
Reto de belaj perloj kovras la arbojn. Sep retoj da belaj perloj unu sur alia kovras ĉiun arbon. Inter ĉiuj retoj estas kvindek miliardoj da palacoj faritaj el belaj floroj, kiuj estas similaj al palacoj de Brahmo Reĝo. Multaj ĉiel-knaboj estas nature en la palaco.

Ĉiuj ĉiel-knaboj portas sur siaj kapoj kronojn de ŝakra-abhi-lagna-mani-juvelo, kiel lumo atingus cent joĵanojn malproksime, kvazaŭ dek miliardoj da sunoj kaj lunoj estus brilantaj. Tiu ĉi aspekto estas neskribebla. Koloroj de multaj juveloj estas intermiksiĝantaj unu kun alia kaj aperigas plej belajn el ĉiuj koloroj.

Tiuj ĉi juvelaj arboj estas starantaj en vicoj kaj iliaj folioj kreskas unu sur alia. Inter ĉiuj folioj multaj floroj floras. De la floroj fruktas nature fruktoj de sep specaj juveloj. Ĉiu folio estas dudek kvin joĵanojn longa kaj larĝa. Tiuj ĉi folioj sur kiuj estas cent specaj pentraĵoj havas mil kolorojn kiel ĉiel-kronoj.

Jen estas multaj belegaj floroj kiuj havas koloron de Jambu-dana-oro kaj la floroj estas ĉarme turniĝantaj kiel fajra rado inter ĉiuj floroj. Fruktoj kiuj devenis de ĉiuj floroj estas samaj kiel vazoj de Ŝakro. Jen estas granda lumo kiu fariĝas juvela ombrelo kun nekalkuleblaj flagoj. En la juvela ombrelo ĉiuj aferoj de tri mil universoj estas spegulataj. Budhaj landoj en dek direktoj ankaŭ estas spegulataj en ĝi.
 
Post kiam vi finis pripensi pri ĉi tiuj arboj en la Pur-lando, vi devas pripensi detale. Vi vidu klare ĉiujn arbojn, trunkojn, branĉojn, foliojn kaj fruktojn.

Ĉi tio estas pripenso pri la arboj kaj nomata la Kvara Pripenso.

5. La Kvina Pripenso

Post tio vi pripensu pri la akvo de la Pur-lando. Jen estas ok specaj lagetoj en la Pur-lando.

Ĉiuj lagetoj estas faritaj el sep juveloj, kiuj estas molaj kaj devenas de la plej supera gemo. La lageto branĉiĝas je dekkvar. Ĉiuj branĉoj havas sep juvelajn kolorojn. Ĉiuj oraj fosaĵoj estas pavimitaj de diversaj koloraj diamantoj.

En ĉiuj lagetoj estas ses miliardoj da lotusoj kiuj estas el sep juveloj. Ili estas ekzakte cirklaj kaj dekdu joĵanojn longaj.

La akvo de la supera gemo fluas inter la floroj. Ĝi supreniras kaj malsupreniras inter ĉiuj arboj. La voĉo de la fluoj estas tre bela kaj prelegas pri sufero, vakeco, nekonstanto, nememeco kaj paramitoj. Ie la voĉo laŭdas la trajtojn de ĉiuj budhoj.

Bela lumo de ora koloro eliras el la supera gemo. La lumo fariĝas birdoj el centkoloraj juveloj. Ĉi tiu birdo ĉiam kantante laŭdegas tri Trezorojn, t.e. Budho, Darmo, Samghano.

Ĉi tio estas pripenso pri la akvo de ok bonfaroj en la Pur-lando kaj nomata la Kvina Pripenso.

6. La Sesa Pripenso

Jen estas kvindek miliardoj da juvelaj domegoj sur ĉiuj provincoj en la Pur-lando konstruita el multaj juveloj.

En la domegoj estas nekalkuleblaj ludantoj kun ĉiel-muzikiloj. Kaj la muzikiloj estas pendantaj sur la ĉielo. Ili sonoras nature eĉ kiam neniu sonorigas kvazaŭ juvelaj flagoj de la ĉielo. En la sonoj oni povas aŭdi predikon de tri Trezoroj, t.e. Budho, Darmo kaj Samghano.

Kiam ĉi tiu penso estas finita, tiam vi preskaŭ kompletigas la pripensojn pri juvelaj arbo, tero kaj lageto.
Ĉi tio estas ĝenerale pripenso kaj nomata la Sesa Pripenso.

Se vi povas vidi tiajn aĵojn en la Purl-lando, vi certe liberigos vin de via plej grava malbona karmo kiu estis antaŭe farita de vi mem dum nekalkuleblaj kalpoj.

Ĉi tio estas ĝusta pripenso kaj aliaj estas malĝustaj."

7. La Sepa Pripenso

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Anŭskultu kaj bone pripensu pri tio, kion mi nun diras.

Mi nun predikas al vi gravan Darmon per kiu vi povas liberigi vin de ĉiuj suferoj. Klopodu disvastigi ĉi tiun Darmon por estontaj vivaĵoj."

Kiam la Budho Ŝakjamunio diris ĉi tion, Amitabha Budho stariĝis en la aero kun du Bodhisatvoj, t.e. Avalokiteŝvaro maldekstre kaj Mahasthamaprapto dekstre. Lia lumo estis tiel forta ke neniu povis vidi Lin rekte. Eĉ la koloro de cent mil Jambudana-oro estis multe malpli supera ol la lumo.

Vidinte Amitabhan Budhon, Vaidehi adore tuŝis sian frunton sur la piedoj de la Budho kaj diris al la Budho Ŝakjamunio, "Ho Monda Honorulo, mi nun povis vidi Amitabhan Budhon kaj du Bodhisatvojn dank' al via favoro. Sed kiamaniere estontaj vivaĵoj povas vidi Amitabhan Budhon kaj siajn akompanantojn?"

La Budho respondis al Vaidehi, "Tiu, kiu deziras vidi Amitabhan Budhon, pripensu pri tio, kion mi mencias sekvante. Pripensu pri lotuso sur la tero el sep juveloj. Ĉiuj folioj de la lotuso estu kolorigitaj el cent juveloj kaj havu okdek kvar mil foliofibrojn kiel pentraĵoj de la ĉielo. Ĉiuj foliofibroj havu okdek kvar mil radiojn kiuj estas 250 joĵanojn longaj.

Ĉiuj lotusoj havas okdek kvar mil foliojn. Inter ĉiuj folioj estas dek miliardoj da maniratnoj, kiuj ornamas belege la lotuson. Mil radioj eliras el ĉiuj maniratnoj. La lumo konsistas el sep juveloj kaj kovras la teron kiel ombrelo. La kaliko de la lotuso konsistas el Ŝakrabhilagna maniratno.

Ĉi tiu lotuskaliko estis ornamita per okdek mil diamantoj, kinŝukoj, Brahmamani kaj belaj retoj de perloj. Sur la kaliko estas kvar naturaj kolonoj. Ĉiuj flagoj juvelaj estas cent miliardoj da Sumeroj. Jevela kurteno sur la flago estis ornamita per kvindek miliardoj da belaj juveloj kiel palaco de Jama-ĉielo.

El ĉiuj kolonoj eliras okdek kvar mil radioj. Ĉiuj radioj ekbrilas en okdek kvar mil malsamaj oraj koloroj.

Ĉiuj oraj koloroj trairas ĉien en la juvela tero. Ŝanĝante sian figuron ili aperas malsame tie kaj ĉi tie, t.e. aŭ kaliko de diamanto aŭ reto de perlo aŭ nubo de diversaj floroj k.t.p. En dek direktoj ŝanĝiĝante laŭvole ili faras aferojn por Budho. Ĉi tio estas pripenso pri la flora sidejo kaj nomata la Sepa Pripenso."

Sin turnante al Anando la Budho diris, "Tiaj belaj floroj estis faritaj de la Povo de Originala Ĵuro kiun antaŭe faris Bikŝuo Darmakalo.

Tiu, kiu volas pripensi ĉi tiun Budhon, unue pripensu floran sidejon. Kiam vi pripensas ĉi tiun, vi ne pensu aliajn.

Por fari ĉi tiun pripenson pripensu pri ĉiu folio, ĉiu globo, ĉiu radio, ĉiu kaliko kaj ĉiu flago. Vidu ilin tiel klare kiel vian vizaĝon en spegulo. Tiu, kiu kompletigos ĉi tiun pripenson, liberiĝos de la kulpoj kiujn li faris dum kvindek mil kalpoj kaj poste naskiĝos en la Pur-lando. Ĉi tio estas ĝusta pripenso kaj aliaj estas malĝustaj."

8. La Oka Pripenso

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Se vi finos mediti komplete pri ĉi tiu sidejo, pripensu pri korpo de Budho. Ĉiuj Budho kaj Tathagato estas kora rifuĝejo por ĉiuj estaĵoj ne nur en la mondo sed en la kosmo. Tial ĉiuj estaĵoj estas enhavantaj en Budha korpo kaj samtempe Budho ĉiam troviĝas en la koro de ĉiuj estaĵoj.

Kiam vi pripensas pri Budho en via koro, via koro estas Budho mem, kiu posedas tridek du aspektojn kaj okdek subtilajn figurojn. Ĉi tiu koro fariĝas Budho. Ĉi tiu koro estas Budho mem. Maro da Samjak-sambodio de ĉiuj Budhoj aperas en la pirpensado de la estaĵo. Tial vi klare pripensu pri la Tathagato-Arahato-Samjak-Sambudho.

Se vi volas pripensi pri la Budho, unue pripensu pri la figuro de Budho. Vidu juvelan statuon kiel Jambudana-oron sidantan sur la flora sidejo. Kiam vi vidas klare la statuon de la Budho sidantan sur la lotusa floro, vi povas malfermi vian okulon de l' koro kaj vidas klare aspekton de la Pur-lando, kiu estas ornamita per sep juveloj, t.e. juvela tero, juvela lageto kaj juvelaj arboj starantaj en vicoj. Juvela kurteno de ĉielo etendiĝas sur ili ĉiuj kaj retoj de juveloj svarmas en la aero.

Vi vidu tiajn aferojn klare kvazaŭ en via propra manplato. Poste vi pripensu ke granda lotuso estas maldekstre de la Budho. Tiu ĉi lotuso estas same granda kiel supre dirita. Ankaŭ pripensu ke alia granda lotuso estas dekstre de la Budho. Bodhisatvo Avalokiteŝvaro estas sur la flora sidejo maldekstre kaj Bodhisatvo Mahasthamaprapto estas sur la flora sidejo dekstre.

Kiam ĉi tiu pripenso estas kompletigita, Amitabha Budho kaj du Bodhisatvoj radias radiojn. La lumo estas orkolora kaj prilumas ĉiujn juvelajn arbojn. Sub ĉiuj arboj estas tri lotusoj sur kiuj estas Amitabha Budho kaj du Bodhisatvoj. Tiel ili estas ĉie en la lando.

Kiam ĉi tiu pripenso estos kompletigita de vi, vi aŭdos belajn predikojn kiujn faras diversaj aĵoj en la Pur-lando, t.e. fluoj, lumoj, juvelaj arboj, anasoj, anseroj, k.t.p. Vi ĉiam aŭdos belajn predikojn aŭ en via meditado aŭ ekster la meditado.

Ne forgesu tion kion vi aŭdos eĉ kiam vi estas ekster meditado kaj komparu tion kun paragrafo en sutro. Se ĝi ne estas konforma al sutro, tio estas erara pripenso. Se ĝi estas konforma al sutro, tio estas ĝenerala pripenso por vidi la Pur-landon.

Ĉi tio estas pripenso de statuo kaj nomata la Oka Pripenso. Tiu kiu prepensas pri ĉi tio, liberiĝos de la kulpoj faritaj dum cent milionoj da kalpoj. Li estas absorbita je memoro de la Budho en sia estanta vivo."

9. La Naŭa Pripenso

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Pripensinte ĉi tion komplete, pripensu pri la figuro kaj lumo de Amitabha Budho. Anando, vi sciu ke la kopo de Amitabha Budho havas similan koloron de Jambudana-oro en dek trilionoj da Jama-ĉieloj. La staturo de la Budho estas je multe nombraj joĵanoj egalaj al la sableroj en sesdek mil miliardoj da najutaj riveroj kiel Ganga.

Sur lia interbrovo estas blanka tordo de haroj kiuj ĉiuj estas turniĝantaj dekstren. Ĝi estas granda similaĵo al kvin montoj kiel Sumero. La okuloj de la Budho estas tiel grandaj kiel kvar oceanoj. La blua kaj blanka partoj de Liaj okuloj estas tre distingaj. Li elradias radiojn el siaj haraj truoj sur sia tuta kopo kvazaŭ monto Sumero brilas.

La luma cirklo de la Budho estas tiel granda kiel dek miliardoj da universoj. En la cirklo estas grandnombraj provizoraj budhoj egalaj al la sableroj de dek miliardoj da najutaj riveroj kiel Ganga. Kune kun ĉi tiuj provizoraj budhoj estas nekalkuleblaj bodisatvoj, iliaj akompanantoj.

Amitabha Budho havas okdek kvar mil figurojn. Ĉiu figuro ankaŭ havas okdek kvar mil subtilajn figurojn. Ĉiu subtila figuro elradias okdek kvar mil radiojn. Ĉiu radio lumas ĉien tra ĉiuj mondoj en dek direktoj kaj ĉirkaŭprenas ĉiujn vivaĵojn kiuj memoras Amitabhan Budhon en siaj koroj.

Neniu kapablas klarigi detale pri la lumo, figuroj kaj provizoraj budhoj de la Budho. Vi povas vidi ĉi tiun Budhon nur per via okulo de l' koro, kiun vi akiros per pripensado.

Tiu, kiu vidas ĉi tiun, povas vidi ĉiujn budhojn en dek direktoj. Ĉar tiu, kiu pripensas pri ĉi tio, povas vidi ĉiujn budhojn, oni nomas ĉi tiun pripenson 'Samadio en Nembucuo'.

Ĉi tio estas pripenso pri budha korpo. Tiu, kiu vidas la korpon de Budho, ankaŭ vidas la koron de Budho. La koro de Budho estas nenio alia krom Granda Kompato. Tathagato ĉirkaŭprenas ĉiujn vivaĵojn per sia Granda Kompato.

Tiu, kiu pripensas pri ĉi tio, foririnte ĉi tiun mondon naskiĝos antaŭ ĉiuj Budhoj kaj akiros la plej supran puran Scion. Tial vi, klerulo, pripensu atente pri Amitabha Budho.

Tiu, kiu volas pripensi pri Amitabha Budho, unue pripensu pri unu figuro, t.e. figuro de blanka hararo sur Lia interbrovo. Tiu, kiu vidas la blankan hararon sur Lia interbrovo, samtempe vidas ke okdek kvar mil figuroj aparas nature antaŭ si mem.

Tiu, kiu vidas Amitabhan Budhon, vidas ankaŭ nekalkuleblajn Budhojn en dek direktoj. Ĉar li povas vidi nekalkuleblajn Budhojn, ili profetas al li ke li certe fariĝos Budho estonte.

Ĉi tio estas pripenso pri la korpo de la Budho kaj nomata la Naŭa Pripenso. Ĉi tio estas ĝusta pripenso kaj aliaj estas malĝustaj."

10. La Deka Pripenso

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Se vi finis meditadi klare pri Amitabha Budho, pripensu pri Bodhisatvo Avalokiteŝvaro. La staturo de ĉi tiu Bodhisatvo estas je okcent mil miliardoj da najuta-joĵanoj. Koloro de lia korpo estas purpur-ora. Li havas karnan hartufon sur la pinto de sia kapo kaj cirkul-lumon sur sia nuko. Diametro de la cirkul-lumo estas je cent mil joĵanoj.

En ĉi tiu cirkul-lumo estas kvincent provizoraj Budhoj similaj al la Budho Ŝakjamunio. Ĉiu provizora budho estas kun kvincent provizoraj bodhisatvoj kaj ankaŭ nekalkuleblaj ĉieluloj.

En la radioj, kiuj eliras el tuta korpo de la Bodhisatvo, aperas ĉiuj figuroj de vivaĵoj en kvin malbonaj vojoj. La Bodhisatvo surmetas sur sia kapo kronon de abhilagna-mani-juvelo. Sur la krono staras unu provizora Budho, kies staturo estas je dudek kvin joĵanoj.

Vizaĝo de Bodhisatvo Avalokiteŝvaro estas brilanta kiel koloro de Jambudana-oro. La figuro de la blanka hararo sur lia interbrovo havas poluron de sep juveloj kaj elirigas okdek kvar mil radiojn. En ĉiuj radioj estas nekulkuleblaj provizoraj bodhisatvoj.

Ili aperas kaj malaperas laŭvole kaj dekdirektaj landoj estas plenplenaj de ili kiel la koloro de roza lotuso.
Jen estas ok miliardoj da radioj, kiuj fariĝas diademoj. Sur la diademo aperas ĉiuj ornamaĵoj. Sur lia manplato aperas koloroj de kvindek miliardoj da diversaj lotusoj.

Sur ĉiuj pintoj de dek fingroj okdek kvar mil pentraĵoj estas pentritaj kiel sigeloj. Ĉi tiuj pentraĵoj havas okdek kvar mil kolorojn. Ili estas mildaj kaj lumigas ĉiujn vivaĵojn.

Li ĉirkaŭprenas ĉiujn vivaĵojn per siaj manoj. Kiam li paŝas, tiam sur liaj postsignoj aperas figuro de mil radradioj, kiuj fariĝas nature kvindek miliardoj da lumaj altaĵoj.

Kiam li malsuprenigas sian piedon, tie floras floroj de vaĵramanio, kies petaloj disfalas ĉie tra la loko. Liaj aliaj figuroj kaj subtilaj figuroj estas tute similaj al la figuroj de la Budho. Nur la figuro de hartufo de karno kaj kaŝita figuro de la pinto estas malpli bela ol la figuro de la Budho.

Ĉi tio estas pripenso pri vera korpo de Bodhisatvo Avalokiteŝvaro kaj nomata la Deka Pripenso."

La Budho diris al Anando, "Tiu, kiu volas vidi Bodhisatvon Avalokiteŝvaron, pripensu pri ĉi tio. Tiu, kiu pripensas ĉi tion, neniam spertas akcidenton, estas liberigata de ĉiuj obstrukcioj de sia karmo, kaj forigata de malbonoj de nakiĝ-morto dum nekalkuleblaj kalpoj.

Eĉ tiu, kiu nur aŭdus la nomon de la Bodhisatvo, akirus nekalkuleblajn feliĉojn. Despli prave tiu, kiu pripensas pri ĉi tio.

Se oni volas pripensi pri Bodhisatvo Avalokiteŝvaro, li unue pripensu pri la hartufo de karno kaj due pri krono. Pripensu iom post iom pri aliaj figuroj kaj vidu ilin tiel klare kiel vi vidas vian propran manplaton.
Ĉi tio estas ĝusta pripenso kaj aliaj estas malĝustaj.

11. La Dekunua Pripenso

Poste vi pripensu pri Bodhisatvo Mahasthamaprapto. Lia staturo estas egala al Bodhisatvo Avalokiteŝvaro. Diametro de lia Cirkla Lumo estas 125 joĵanojn. Ĝi lumas 250 joĵanojn malproksimen.

Radioj el lia tuta korpo lumigas dekdirektajn landojn kaj brilas je koloro de purpur-oro. Ĉiuj vivaĵoj, kiuj rifuĝas en la Bodhisatvo, povas vidi la lumon.

Tiu, kiu vidas eĉ etan lumon el lia harporo, povas vidi puran lumon de ĉiuj nekalkuleblaj Budhoj en dek direktoj.

Tial ĉi tiu Bodhisatvo estas nomata Nelimigata Lumo. Li lumigas ĉiujn per sia lumo de scio kaj akiras la plej superan forton, kiu povas ĉiujn elliberigi el tri mabonaj vojoj. Tial ĉi tiu Bodhisatvo estas nomata Mahasthamaprato.

Sur krono de la Bodhisatvo estas kvincent juvelaj floroj, sur kiuj estas kvincent juvelaj altaĵoj. Sur ĉiuj altaĵoj aperas grandaj figuroj de puraj budhaj landoj en dek direktoj.

La hartufo de karno sur lia kapo ŝajnas padma floro. Sur la hartufo de karno estas juvela poto, kiu enhavas ĉiujn radiojn laborantajn por budha afero.

Liaj ceteraj figuroj estas egalaj al tiuj de Bodhisatvo Avalokiteŝvaro. Kiam ĉi tiu Bodhisatvo paŝas, ĉiuj mondoj en dek direktoj ektremas.

Sur ĉiuj teroj tremantaj aperas kvindek miliardoj da juvelaj floroj. Ĉiu juvela floro estas tiel nobla kaj solena kiel la Pur-lando. Kiam ĉi tiu Bodhisatvo sidiĝas, lando de sep juveloj samtempe tremas.

Inter la lando Or-luma Budho sube, kaj la lando de Lum-reĝa Budho supre, nekalkuleblaj branĉuloj de Amitabha Budho kaj branĉuloj de du Bodhisatvoj kunvenas en la Pur-lando kvazaŭ nubo elfluas el ĉielo.
Sidante sur sidejo de lotus-floro ili ĉiuj savadas ĉiujn vivaĵojn el ilia sufero per la bela Darmo.

Ĉi tio estas ĝusta pripenso kaj aliaj estas malĝustaj. Ĉi tio estas pripenso pri Bodhisatvo Mahasthamaprapto kaj nomata la Dekunua Pripenso.

Tiu, kiu pripensas pri ĉi tiu Bodhisatvo, liberiĝos de siaj kulpoj de naskiĝo kaj morto faritaj dum nekalkuleblaj asangaj kalpoj. Tiu, kiu pripensas pri ĉi tio, neniam naskiĝas kiel feto kaj ĝuos eternan feliĉon el la Pur-lando.
Se vi finis pripensi pri ĉi tio, vi kompletigas la pripenson de Bodhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto.

12. La Dekdua Pripenso

Se vi elfaris ĉiujn direktajn pripensojn, vi atente progresu. Pripensu pri via naskiĝo en la okcidenta Pur-lando. Unue pripensu ke vi sidiĝus laŭ la regulo sur lotus-floro -- iam la lotuso fermiĝus kaj poste ĝi malfermiĝus -- Kiam la lotus-floro malfermiĝus, lumo havanta kvincent kolorojn lumigus vian tutan korpon.

Plue pripensu ke kiam vi malfermus viajn okulojn, vi vidus multajn Budhojn kaj Bodhisatvojn en la ĉielo -- vi aŭdus agrablan sonon kiun akvo, birdo, arbo kaj arbaro en la Pur-lando sonorigus -- La sono ŝajnus, ke Budho predikus belan Darmon akordantan kun dekdu specaj sutroj.

Ne forgesu ĉi tion eĉ ekster via meditado! Ĉi tio estas principo pri la Pur-lando de Amitabha Budho. Ĉi tio estas nomata Pripenso de Vasteco de la Pur-lando kaj la Dekdua Pripenso.

Nekalkuleblaj provizoraj budhoj de Amitabha Budho ĉiam proksimiĝas al ĉi tiu ekzercanto kun Bodhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto."

13. La Dektria Pripenso

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Se vi deziras naskiĝi en la Okcidenta Pur-lando, unue pripensu pri statuo kiu estas dekses ŝakuojn alta kaj staras sur la lageto.

Staturo de Amitabha Budho pri kiu mi jam diris estas nekalkulebla. Ĉi tio estas ekster kapablo de ordinara homo.

Sed dank' al la potenco de originala ĵuro, kiun antaŭe faris Bikŝuo Darmakalo, se vi pripensas, vi certe povus kompletigi ĉi tion. Eĉ se vi pensus nur statuon de la Budho, vi akirus nekalkuleblajn feliĉojn. Despli prave vi pensus pri la figuroj kaj subtilaj figuroj de la Budho!

Povo de Amitabha Budho estas senlima. Li aliformiĝas laŭvole en dekdirektaj landoj. Se Li fariĝus grandega korpo, aero estus plena de Li. Alitempe Li fariĝas statuo kiu estas apenaŭ dekses ŝakuojn alta.

La figuro ĉiam estas vere or-kolora. Provizoraj Budhoj kaj juvelaj lotusoj estas samaj kiel supre diritaj.

Du Bodhisatvoj, Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto ĉiam kaj ĉie estas samaj en ilia grandeo.

Ĉi tiuj du Bodhisatvoj ĉiam laboras por savi ĉiujn estaĵojn kiel helpantoj de Amitabha Budho. Ĉi tio estas diversspeca pripenso kaj nomata la Dektria Pripenso."

La Ĉefa Ĉapitro: la dua parto; Naŭ rimedoj per kiuj netaŭgaj homoj povas atingi la Pur-landon.

14-1. Supera Naskiĝanto en Supera Klaso

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Se vi deziras naskiĝi en la Pur-lando de Amitabha Budho, havu ĉi subajn tri specajn emojn de koro: unue la sincera kaj vera koro, due la koro de profunda kredo kaj trie la koro deziranta naskiĝi en la Pur-lando. Tiu, kiu havas tiajn emojn de koro, certe naskiĝos en la Pur-lando. Tiaj homoj apartenas al la Supera Naskiĝanto en Supera Klaso.

Ĉi subaj tri specaj homoj naskiĝos en la Pur-lando: Unue tiu, kiu estas kompatema, neniam mortigas, kaj ĉiam agas laŭ la regulo ordonita de la Budho; due tiu, kiu laŭdegas doktrinon de Mahajano; trie tiu, kiu pripensas pri ses aferoj, t.e. Budho, Darmo, Sangano, morala regulo, forĵetado kaj ĉielo.

Se ĉi tiuj homoj, transdonante siajn meritojn, deziras naskiĝi en la Pur-lando, ili povas akiri la naskiĝon per siaj tiaj meritoj dum unu tago aŭ sep tagoj. Kiam tia homo forpasinte naskiĝas en Pur-lando, tiam li estas kuraĝa kaj laborema ĉi tie, tial la Amitabha Budho bonvenigas lin kune kun du Bodhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto, nekalkuleblaj provizoraj budhoj, amasoj da cent mil bikŝuoj kaj ŝravakoj kaj nekalkuleblaj ĉieluloj kun palaco.

Bodhisatvo Avalokiteŝvaro, alportante soklon de diamanta lotuso, alporkismiĝas al la novnaskiĝanto kune kun Bodhisatvo Mahasthamaprapto. La Amitabha Budho prilumas lin per granda lumo kaj bonvenigas intime lin kune kun multaj Bodhisatvoj. Bodhisatvo Avalokiteŝvaro kaj Bodhisatvo Mahasthamaprapto laŭdegas la novnaskiĝanton kune kun nekalkuleblaj bodhisatvoj kaj instigas lin refoje.

Vidante la bonvenigantan Budhon kaj Liajn kunulojn multajn li ĝojegas kaj trovas sin jam sidanta sur la soklo de diamanta lotuso malantaŭ la Amitabha Budho. Baldaŭ li naskiĝas en la Pur-lando. Naskiĝinte li vidas la veran korpon de la Amitabha Budho havantan diversajn subtilajn figurojn kaj ankaŭ vidas ĉiujn bodhisatvojn havantajn komplete diversajn figurojn. Juvela arbaro plenigita de lumo estas predikanta belan Darmon.

Aŭdinte ĉi tion li baldaŭ akiras Sennaskiĝ-Darmo-Rekonon. La naskiĝinto tuj trairas tra dekdirektaj landoj, regalas ĉiujn Budhojn kaj estas aprobata de ĉiuj Budhoj sinsekve. Li revenas al la Pur-lando kaj povas kompreni la signifon de nekalkuleblaj Darma-pordoj. Ĉi tiu estas Supera Naskiĝanto en Supera Klaso."

14-2. Meza Naskiĝanto en Supera Klaso

"Jen estas Meza Naskiĝanto en Supera Klaso. Iu homo ne ĉiam legas Mahajanan Sutron, sed bone komprenas la profundan signifon de Unua Principo en Mahajano, nek surpriziĝas nek konfuziĝas je ĝia predikado, estas tre pia al la leĝo de kaŭzo kaj rezulto, neniam riproĉas Darmon de Mahajano kaj deziras naskiĝi en la Pur-lando transdonante siajn akiritajn meritojn.

Kiam tia homo forpasas, la Amitabha Budho kune kun du Bodhisatvoj, Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto kaj amaso da nekalkuleblaj sanktuloj ĉirkaŭitaj de siaj parencoj, alportante soklon de purpur-oro staras antaŭ li.

Tiam la Amitabha Budho laŭdas, "Darma filo, ĉar vi vivadis laŭ Mahajana Darmo kaj bone komprenis la Unuan Principon, mi nun bovenigas vin."

Ĉi tiu homo sin trovas sidanta sur la soklo de purpur-oro kaj laŭdas ĉiujn Budhojn kun interplektitaj manoj. Momente ĉi tiu soklo alportanta la homon transmoviĝas sur la sep-juvela lageto en la Pur-lando.

Ĉi tiu soklo de purpur-oro estas simila al granda floro de juvelo. Ĉe la tagiĝo ĝi floras. Tiam la korpo de Novnaskiĝinto brilas je purpur-ora koloro. Sub liaj piedoj estas ankaŭ floro de sep juveloj.

Ĉar la Budho kaj du Bodhisatvoj samtempe ĵetas radiojn kaj prilumas lian korpon, lia kora okulo malfermiĝas vigle. Ankaŭ ĉar li kutime aŭdis Mahajanan Darmon en sia antaŭa vivo, li nun povas kompreni profundan signifon de Unua Principo kiun parolas ĉiu sono en la Pur-lando. Do ĉi tiu homo, malsupren irinte de la soklo de purpur-ora lotuso, laŭdegas la Budhon kun interplektitaj manoj.

Post sep tagoj li gajnas la plej superan Iluminiĝon kaj fariĝas Senretiriĝa Bodhisatvo. Tiam li trairante tra la dek-direktaj landoj regalas ĉiujn Budhojn. Sub ĉiuj Budhoj li sin ekzercas je Djano kaj post unu malgranda kalpo li akiros Sennaskiĝ-Darmo-Rekonon kaj estos aprobata de Budho. Ĉi tiu estas Meza Naskiĝanto en Supera Klaso."

14-3. Malsupera Naskiĝanto en Supera Klaso

"Jen estas Malsupera Naskiĝanto en Supera Klaso. Iu homo estas pia al la leĝo de kaŭzo kaj rezulto, neniam riproĉas Mahajanon, deziras nur atingi la plej superan vojon kaj transdoninte ĉi tiujn meritojn volas naskiĝi en la Pur-lando.

Kiam tia homo forpasas, la Amitabha Budho kune kun Bodhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto, kvincent provizoraj budhoj kaj amsoj da siaj tutaj familioj, alportante la floron de ora lotuso, bonvenigas lin.
Ĉi tiuj kvincent provizoraj budhoj samtempe elprenante siajn manojn laŭdas lin, "Darma filo, ĉar vi nun deziras en via koro la plej superan vojon, mi bonvenigas vin." Tiam ĉi tiu homo jam sin trovas sidanta sur la floro de ora lotuso. Kiam li sidiĝas, la floro de ora lotuso fermiĝas nature kaj translokiĝas al lageto de sep juveloj.

Post unu tago kaj unu nokto la floro malfermiĝas kaj post sep tagoj li povas vidi la Amitabhan Budhon. Kvankam li vidas la korpon de la Budho, ankoraŭ li ne povas vidi Liajn subtilajn figurojn detale. Post dudek unu tagoj li finfine povas vidi detale kaj li povas aŭdi belajn Darmojn el diversaj sonoj en la Pur-lando.
Li trairas tra dekdirektaj landoj kaj regalas ĉiujn Budhojn.

Aŭdinte antaŭ ĉiuj Budhoj profundan kaj belan Darmon dum tri malgrandaj kalpoj li akiras la scion pri cent elementoj konsistantaj la universon kaj atingas la teron de ĝojego.

Ĉi tiu estas Malsupera Naskiĝanto en Supera Klaso. Ĉi tio estas pripenso pri Naskiĝo de Supera Klaso kaj nomata la Dekkvara Pripenso."

15-1. Supera Naskiĝanto en Meza Klaso

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Jen estas Supera Naskiĝanto en Meza Klaso. Iu vivas laŭ kvin moralaj reguloj, aŭ ok moralaj reguloj aŭ laŭ multaj moralaj reguloj, neniam faras kvin mortigajn malbonojn kaj ĉiam klopodas por ne kulpi.

Transdonante siajn meritojn li deziras naskiĝi en la okcidenta Pur-lando.

Kiam tia homo forpasas, kune kun multaj bikŝuoj kaj siaj familianoj Amitabha Budho brilanta je ora koloro proksimiĝas al li kaj predikas al li la leĝon de sufero, vakeco, nekonstanteco kaj nememeco. La Budho ankaŭ laŭdas ke Sangano forlasas ĉiujn suferojn.

Vidante ĉi tion li ĝojegas kaj sin trovas jam sidanta sur la soklo de lotusa floro. Li adoras la Budhon kun interplektitaj manoj. Kiam li ankoraŭ ne levas sian kapon, li jam naskiĝas en la Pur-lando kaj lotusa floro ekfloras.

Ĉe tio li aŭdas la predikon pri la kvar veroj, kiu estas farata per diversaj sonoj en la Pur-lando.
Li akiras vojon de Arahato, tri lumaĵojn, kaj ses okultajn povojn. Li kompletigas ok liberiĝojn. Ĉi tiu estas Supera Naskiĝanto en Meza Klaso."

15-2. Meza Naskiĝanto en Meza Klaso

"Jen estas Meza Naskiĝanto en Meza Klaso. Iu agas laŭ ok moralaj reguloj dum unu tago kaj unu nokto, aŭ agas laŭ morala regulo por Ŝramano dum unu tago kaj unu nokto, aŭ agas laŭ kompleta regulo dum unu tago kaj unu nokto. Transdonante ĉi tiujn meritojn li deziras naskiĝi en la Pur-lando.

Kiam tia homo forpasas, ĉar li vivis laŭ morala regulo kaj bonodoras je moralo, Amitabha Budho brilanta je ora koloro kune kun siaj familianoj alportante la floron de sep juvela lotuso alvenas al li. Tiam li aŭdas voĉon en la aero, "Bona filo, vi estas bonulo, unue mi bonvenigas vin, ĉar vi obeis al la instruo de ĉiuj Budhoj en la mondoj estinta, estanta kaj estonta."

Baldaŭ li sin trovas sidanta sur la lotusa floro. Tiam la lotusa floro fermiĝas kaj tuj translokiĝas en la juvela lageto en la okcidenta Pur-lando.

Post sep tagoj la lotusa floro ekfloras. Apenaŭ la floro ekfloras, lia okulo de koro malfermiĝas. Li laŭdas la Budhon kun interplektitaj manoj, aŭdante Darmon ĝojegas kaj tuj atingas Ŝrotapannan. Post duona kalpo li finfine atingas Arahaton.

Ĉi tiu estas Meza Naskiĝanto en Meza Klaso."

15-3. Malsupera Naskiĝanto en Meza Klaso

"Jen estas Malsupera Nakiĝanto en Meza Klaso. 冾nerala bonfilo aŭ bonfilino bone obeis al siaj gepatroj kaj agadis kun kompato en ĉi tiu mondo.

Kiam li forpasas, li ĵus renkontas instruiston kiu predikas al li feliĉaĵojn en la Pur-lando de Amitabha Budho kaj ankaŭ kvardek ok ĵurojn de Bikŝuo Darmakalo.

Aŭdinte ĉi tion li forpasas. Forpasinte li naskiĝas en la okcidenta Pur-lando tiel rapide kiel fortulo fleksas sian brakon kaj tuj etendas ĝin. Post sep tagoj li renkontas du Bodhisatvojn, Avalokiteŝvaron kaj Mahasthamaprapton, kaj kun ĝojo aŭdas Sanktan Darmon. Post unu malgranda kalpo li atingas Arahaton. Ĉi tiu estas Malsupera Naskiĝanto en Meza Klaso.

Ĉi tio estas pripenso pri Naskiĝo en Meza Klaso kaj nomata la Dekkvina Pensado."

16-1. Supera Naskiĝanto en Malsupera Klaso

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Jen estsa Supera Naskiĝanto en Malsupera Klaso. Iu homo agadis malbone en ĉi tiu mondo. Kvankam li neniam riproĉis Mahajanan sutron, li estis malsaĝa kaj ne pentis siajn malbonojn.

Kiam li forpasas, li ĵus renkonas instruiston, kiu laŭdas por li titolojn de dekdu dividaĵoj de Mahajanaj sutroj, li liberiĝas de la plej pezaj kulpoj dum mil kalpoj, ĉar li aŭdis la nomojn de la Mahajanaj sutroj.

Ankaŭ saĝulo instruas ke li vokadu "Namuamidabucu" kun interplektitaj manoj. Ĉar li vokadas la nomon de Amitabha Budho, li liberiĝas de siaj kulpoj dum kvin mil milionoj da kalpoj. Tiam Amitabha Budho sendas al li provizoran budhon, provizoran avalokiteŝvaron kaj provizoran mahasthamaprapton por diri al li, "Bonfilo, vi liberiĝis de multaj kulpoj, ĉar vi vokadis la nomon de Amitabha Budho, nun mi bonvenigas vin."

Kiam la Budho finis diri ĉi tion, li vidas la lumon de la provizora budho, kiu lumigas ĉiujn angulojn de la ĉambro. Vidante la lumon li ĝojegas kaj tuj forpasas. Tiam sidiĝante sur la juvela lotuso li sekvas la provizoran Budhon kaj iras al la juvela lageto en la Pur-lando. Post sep semajnoj la lotuso malfermiĝas. Tiam Bodhisatvo Avalokiteŝvaro, granda mizerikordulo, kaj Bodhisatvo Mahasthamaprapto staras antaŭ li radiante grandan lumon kaj predikas al li profundan doktrinon de dekdu dividaĵoj de Mahajana sutro.

Aŭdinte ĉi tiun predikon li komprenas, kredas ĝin kaj frontigas sian koron al la plej Supera Vojo. Post dek malgrandaj kalpoj li atingas la unuan rangon de bodhisatvo akirinte la scion pri cent elementoj konsistigantaj la universon.

Ĉi tiu estas Supera Naskiĝanto en Malsupera Klaso.

Kiam li aŭdis la nomojn de Budho, Darmo kaj Sangano, t.e. tri trezoroj, li tuj naskiĝas en la Pur-lando."

16-2 Meza Naskiĝanto en Malsupra Klaso

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Jen estas Meza Naskiĝanto en Malsupera Klaso. Iu homo agadas kontraŭ kvin malpermesitaj reguloj, ok malpermesitaj reguloj aŭ kompletaj malpermesitaj reguloj. Tia malsaĝulo malpurigas sian sanktejon, kie li ĉiam loĝas, ne agadas meritante al siaj diversaj donacaĵoj kaj senhonte predikas tion kio ne estas la instruo de Budho. Li agadas malbone dum sia tuta vivo.
Tia malsaĝulo nepre falas en la inferon pro siaj malbonagoj.

Lastamomente multe da fajro en la infero venos antaŭ li. Sed tamen ĵus tiam li renkontas bonan instruiston, kiu pro granda kompato predikas al li dek influajn fortojn de Amitabha Budho, kaj okultan povon de Lia lumo kaj ankaŭ laŭdegas principojn, djanon, scion, liberiĝon kaj saĝecon por liberiĝo.

Se la malbonulo aŭdas ĉi tiujn predikojn kaj laŭdegojn, li liberigas de siaj kulpoj faritaj dum okdek miliardoj da kalpoj. Tiam kruela fajro en la infero tuj ŝanĝiĝas malvarmeta vento, kiu blovas super ĉielaj floroj. Sur ĉiu floro estas provizoraj budhoj kaj bodhisatvoj. Ili ĉiuj bonvenigas lin kaj li tuj naskiĝas en la Pur-lando.

Dum ses kalpoj li estas en la lotusa floro sur sep-juvela lageto. Kiam la floro malfermiĝas, Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto predikas profundan Darmon de Mahajano kun bela Brahma Voĉo por konsoli lin. Aŭdinte ĉi tiun predikon li vekiĝas je la plej supera vojo.

Ĉi tiu estas Meza Naskiĝanto en Malsupera Klaso."

16-3. Malsupera Naskiĝanto en Malsupera Klaso

La Budho diris al Anando kaj Vaidehi, "Jen estas Malsupera Naskiĝanto en Malsupera Klaso. Iu homo faras kvin mortigajn kulpojn aŭ dek malbonajn agojn. Tia malsaĝulo nepre falos en malbonan vojon kaj suferos dum multaj kalpoj pro siaj faritaj malbonaj agoj.

Lastatempe li renkontas bonan isntruiston, kiu konsolas lin, predikas bonan Darmon al li kaj instigas lin pripensi pri Budho. Sed li ne povas pripensi pri Budho pro sia agonio. Bona amiko diras al li, "Se vi ne povas pripensi pri Budho, vokadu la nomon de Amitabha Budho!" Laŭ ĉi tiu konsilo li vokadas "Namuamidabucu" kun dek pensoj.

Pro sia vokado de Budha Nomo li liberiĝas de siaj kulpoj dum okdek miliardoj da kalpoj. Forpasante li vidas antaŭ siaj okuloj ora-lotuson kiel suno brilanta kaj tuj naskiĝos en la Pur-lando. Post dekdu grandaj kalpoj la lotuso malfermiĝas nature.

Tiam Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto per voĉo de granda kompato predikas al li veran situacion de ĉiuj estaĵoj kaj Darmon por liberiĝi de siaj kulpoj. Aŭdinte ĉi tion li ĝojegos je la koro Bodio.

Ĉi tiu estas Malsupera Naskiĝanto en Malsupera Klaso. Ĉi tio estas pripenso pri Naskiĝo de Malsupera Klaso kaj nomata la Deksesa Pripenso."

Merito de la Sutro kaj Konkludo

Aŭdinte la predikon de la Budho, Vaidehi kune kun kvin cent servistinoj vidis la grandan aspekton de la Pur-lando kaj veran korpon de la Amitabha Budho kaj ankaŭ vidis la korpojn de du Bodhisatvoj. Ŝi ĝojegis kaj poste laŭdegis, "Ĝis nun mi neniam vidis tian mirindaĵon!"

Ŝi bone komprenis la veron predikitan de la Budho Ŝakjamunio kaj akiris Sennaskiĝ-Darmo-Rekonon.

Samtempe kvincent servistinoj vekiĝis je Samjaksambodio kaj ekdeziris naskiĝi en la Pur-lando.

Ili ĉiuj ankaŭ ricevis profetaĵon de la Budho Ŝakjamunio ke ili iam fariĝos Budhoj. Nekalkuleblaj ĉieluloj vekiĝis je scio al la plej superaj vojoj.

Tiam Anando stariĝis, antaŭeniris kaj demandis la Budhon, "Kiel estu nomata ĉi tiu sutro? Kion mi devas preni kiel la esencon de la sutro?"

La Budho respondis, "Nomu ĉi tiun sutron 'La pripensado pri Purlando-Amitabha-Amitajur-Budho-Avalokiteŝvaro-Bodhisatvo-Mahasthamaprapto-Bodhisatvo' aŭ 'La sutro por liberiĝi de ĉiuj obstakloj de malbonaj agoj kaj naskiĝi antaŭ ĉiuj Budhoj' Vi prenu la signifon de ĉi tiu sutro en via koro kaj neniam forgesu.

Se iu sin ekzercus en tiu ĉi Samadio, li povus vidi Amitabhan Budhon kaj du Bodhisatvojn. Eĉ se bonfilo aŭ bonfilino nur aŭdas la Nomojn de la Budho kaj du Bodhisatvoj, li liberiĝas de la kulpoj de naskiĝo-morto dum nekalkuleblaj kalpoj, despli prave tiu, kiu pripensas la Budhon.

Tiu, kiu vokadas "Namuamidabucu", estas simila al la bela lotus-floro en amaso da homoj. Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto fariĝas liaj intimaj amikoj. Li naskiĝas en domego de ĉiuj Budhoj kaj fariĝas Budho mem."
La Budho diris al Anando, "Anando, vi bone prenu ĉi tiun vorton en via koro. Nu, preni la Vorton estas preni la Nomon de Amitabha Budho."

Kiam la Budho predikis ĉi tion, disĉiploj Maŭdgaljajano, Anando kaj Vaidehi tre ĝojis.

Tiam la Budho, Monda Honolulo, reiris al Monto Gridrakuta tra la aero.

Poste Anando denove predikis supre diritajn aferojn. Aŭdinte ĉi tion, nekalkuleblaj ĉieluloj, Nagoj kaj Jakŝoj ĝojegis, adoris la Budhon kaj foriris.

Tio ĉi estas Amitajur Djana Sutro, kiun Budho predikis al ni.


KOMENTOJ

Darmaprinco: honora titolo, signifas eminente konverti homojn per instruo de Darmo.
ok reguloj: deteni sin mortigi, ŝteli, malĉasti, mensogi, drinkadi, parfumi sin, absorbiĝi en kanto, danco kaj muziko, kaj uzi luksan seĝon.
kalpo: mezurunuo por tre ege granda tempodaŭro en antikva Hindio.
Ĉandala: la plej malsupera raso en Hindio.
Jambudvipo: granda kontinento situanta en sudo de monto Sumero.
Iŝvaro: la plej potenca diaĵo en hinduismo, kiu kreis la mondon. Alia nomo estas Ŝiva.
Anagamo: la tria el kvar gradoj (arhat-o, anagamin-o, sakridagamin-o kaj ŝrotapana-o) al Nirvano.
Tri Trezoroj: Budho, Darmo kaj Sangano.
Bodio: forta deziro scii komplete Nirvanon.
Sennaskiĝ-Darmo-Rekono: spirito de rezignado pretigita kiel li povas toleri je kiaj ajn kosekvencoj okazas.
kvin suferoj: suferoj urĝataj de siaj pasioj, pro manko de necesaĵoj, pro ŝanĝiĝeco de ĉio kion oni ŝatas, pro neegaleco en tiu ĉi mondo kaj pro kateno de siaj pasioj.
Ŝakra abhilagna mani juvelo: glovo de juvelo, per kies povo vi povas plenumi vian deziron.
joĵano: malnova hinda unuo pri longeco aŭ distanco. ĉ. 7 km.
Jambu dana oro: tre bela oro kolektita en Jambu arbaro.
ses paramitoj: malavareco, moraleco, pacienco, heroa klopodo, trankvileco kaj saĝeco.
Avalokiteŝvaro kaj Mahasthamaprapto: la unua laboras je la flanko de kompato dum la alia je la flanko de scio.
kinŝukoj: juvelo ruĝkolora simila al kinŝuka floro.
Sumeroj: granda monto situanta ĉe la centro de la universo.
Bikŝuo Darmakalo: antaŭa nomo de Amitabha Budho kiam li estis ankoraŭ Bikŝuo, ankaŭ oni nomas lin Bodhisatvo Darmakalo.
Tathagato Arahato Samjaksambudho: tri el dek titoloj de Budho Ŝakjamunio.
najutaj: tre granda unuo de nombro en malnova Hindio, egalas al cent miliardoj, t.e. 10 11.
Samadio en Nembucuo: la unua vorto signifas mensa stato tute absorbita pro io, kaj Nembucuo origine signifas koncentriĝi ripete, eĉ obsede, vian menson al la virto de Amitabha Budho. Ankaŭ tio signifas ripete preĝ eldiri la nomon de Amitabha Budho.
kvin malbonaj vojoj: vojo (aŭ vagejo) de infero, malsataj demonoj, bestoj, homoj kaj diaĵoj.
tri malbonaj vojoj: tri el supre menciitaj kvin vojoj.
padma floro: ruĝa lotus-floro.
ne naskiĝi kiel feto: unu el kvar klasifiko de naskiĝo, t.e. embrio naska, ovo naska, ĉeldividiĝo naska kaj nenatur-naska. Kiam vi transnaskiĝas en la Pur-landon, tio devas esti nenatur-naska.
dudek specaj sutroj: laŭ la formo kaj enhavo la instruoj de Budho estis dividitaj en dek du specojn, kiel ekzemple; sutro, gato (granda poemaro), ĵataka rakontoj kaj aliaj.
bikŝuo: budhisma ekzercanto kiu lasis sian hejmon kaj vivtenas je donado de laikoj.
ŝravako: origine signifis aŭskultanton de budhisma instruo inkluzive bikŝuo kaj laikoj, poste nomis tiel bikŝuojn ekercantoj sen altruismo.
Darma pordoj: kiam vi lernas budhisman veron vi devas trairi certan ŝtupon, kiun oni esprimis per vorto 'pordo'.
la plej supera Iluminiĝo: akcepti la veron ke la tutan ekzistantaĵon regas nur ŝunjato, sekve ĉio havas neniun propran substancon kaj ŝunjato superas ĉiuspecajn ŝanĝiĝojn.
Senretiriĝa Bodhisatvo: kiu certe atingos la plej superan saĝon por plenumi la Iluminiĝon.
Ŝrotapanna: vidu Anagamon.
48 ĵuroj: komence Bikŝuo Darmakalo ĵuris 48 votojn, kaj poste li fariĝis Amitabha Budho.
kvin mortigaj kulpoj aŭ dek malbonaj agoj: la unuaj estas mortigi patrinon, patron, sanktulon, vundi Budhon kaj malpacigi inter sanganoj, la aliaj estas mortigo, ŝtelado, adultado, mensogado, ŝercado, kalumniado, apartigo per mensogo, avido, koleriĝo kaj malsaĝeco.


La originala teksto en sanskrito de Amitajur Djana sutro ankoraŭ ne estas trovita, nek ekzistas tibeta traduko, sed nur sin trovas ĉinlingva teksto. Oni diras, ke en la jaro 594 de la Sudaj kaj Nordaj dinastioj de Ĉinio, bonzo nomata Kyooryooyaŝa (japana prononco) venis el la centra Azio kaj tradukis la sutron en la ĉinan lingvon. Ankaŭ troviĝas kelkaj partoj de la sutro tradukitaj en lokaj lingvoj de la centra Azio, tamen tiuj ŝajnas retradukaĵoj de la ĉina teksto.
Do iuj eĉ opinias ke la sutro ne estis origine verkita en Hindio, sed tio estas pseŭda sutro verkita en Ĉinio. Estas certe ke ĉiuokaze la sutro donis grandan efikon al la vivo de japanaj homoj.
La esenca parto de la sutro konsistas el dekses metodoj pri meditado.

supren hejmo 上の階層 トップページ