supren hejmo 上の階層 トップページ
La Japana Budhano, n-roj 318-319 (2002-2003)

浅野三智師の下記の翻訳は,はじめ龍谷大学エスペラント会機関誌 "La Sankta Tilio" に発表され,その改訳として,『日本仏教徒エスペランチスト連盟月報』n-ro68-72(1959)に連載されたものである.しかし,浅野師所蔵の機関誌には,自らの手で再度推敲された跡があるので,基本的にはその推敲,いわば第三訳というべきものをテキスト入力した.明らかなスペルミスや基本的な文法の誤りは訂正したが,疑わしい箇所(時制,語形など)はそのままにしてある.「アングリマーラ」は,浅野師の訳には"Anglimala"あるいは"Angulimara"とあるが,サンスクリットの語形に従って"Angulimala"とした.
底本は不明であるが,『月報』の連載には漢文書き下しが併記されている.これは大正大蔵経のNo118(佛説鴦掘摩經,竺法護訳)に相当すると思われる.なお,南伝大蔵経(中部経典86)に相当する話があるが,母殺しの件は存在しない.逆に,南伝大蔵経にあるところの,出家したアングリマーラを町の人々は攻撃するが釈尊は彼にひたすら耐えることを教えた,という話がここには欠けている.南伝からの翻訳もつくり,比較してみるとよいと思う.

Angulimala

trad. Asano Santi

Tiel de mi estis aŭdite.

Iam la Budho estis en Ŝravasti-lando, en la arbareto de Ĝeta en la ĝardeno de Anatapindada. Tiam multaj bhikŝuoj eniris en la urbon de Ŝravasti kaj pasis ricevante manĝaĵon. Apud la pordego de la palaco de la reĝo Pasenadi, multe da homoj amasiĝis kaj unuj el ili levis siajn manojn kaj kriegis malbenante "En ĉi tiu lando loĝas ribelanto nomata Angulimala kaj estas tre kruela. La estaĵoj kiujn Angulimala mortigis estas ne kalkulebla. En tiu ĉi lando ĉiuj homoj malamegas lin, ĉar li ne havas eĉ unu pecon da mizerikordo. Homon li mortigadas ĉiutage, kaj jam faris multajn finroperukojn. Tial oni nomis lin Angulimala, t.e. Fingro-peruko. Ni nur petas, Granda Reĝo, tuj iru al li kaj arestu lin."

Ĝuste tiam fininte sian manĝ-ricevadon multaj bhikŝuoj revenis al la Ĝeta-templo pendigante siajn kusenojn sur siaj propraj ŝultroj, kaj antaŭeniris al la Budho kaj adore salutis al li, kun vizaĝo ĉe la budhaj piedoj, kaj sidiĝis apud la Budho. Tiel multaj bhikŝuoj diris al la Budho "Ni, multaj bhikŝuoj eniris en la arbaron de Ŝravasti kaj ricevis manĝaĵon. Tiam ni vidis ke apud la pordego de la reĝa palaco multe da popolo estis procesanta kriegante <En ĉi tiu lando loĝas ribelanto nomata Angulimala kaj estas tre kruela. Li ne havas eĉ unu pecon da amo kaj li mortigis multe da homoj. Pro tio nuntempe loĝantoj pli malmultiĝas tagon post tago. Angulimala kolektas homfingrajn por fari fingrajn perukojn!>" Tiam la Budho, aŭdinte tiun ĉi paroladon de la bhikŝuoj, staris kaj eliris silente.

La Budho proksimiĝis al Angulimala. Vidante la Budhon, agrikulturisto, kiu portis brullignojn kaj herbon kaj viro, kiu nutradas bovon kaj ŝafon, avertis al Li dirante "Ne iru, Budho, laŭ tiu ĉi vojo, ĉar apud la vojo estas ribelanto Angulimala. Jam, multaj irantoj sur tiu ĉi vojo estis mortigitaj de la kruelulo. Kvankam kune irus dudek, tridek, kvardek, kvindek, aŭ sesdek homoj, tamen Angulimala nepre mortigos ĉiujn tiujn. Nun vi Budho estas sola. Angulimala eble mortigos vin." Kvankam la Budho aŭdis tiun ĉi paroladon, Li ne haltis.

Ĝuste tiam la patrino de Angulimala atingis sian filon kunportante manĝaĵon, kaj samtempe Angulimasa pensis al si "ĉu la fingroj, kiujn mi kolektis, atingis la nombron atenditan de mi?" Kaj denove kalkulinte li trovis ke nur fingroj de unu homo plenigos lian atendon. Angulimala do ĉirkaŭrigardis kaj vidis nur unu, t.e. sia propra patrino. Li pensis al si, "mia majstro instruis min, se mi mortigos mian propran patrinon, mi naskiĝos en la ĉiellando. Nun ŝi alvenas, tial mi mortigos ŝin, kies fingroj plenigos la nombron kaj mi naskiĝos en la ĉiellandon."

Ĉe tio Angulimala tuj alsaltis al sia patrino kun glavo en sia mano kaj kriis, "Haltu, panjo!" Tiam la Budho pensis al si, "Tiu ĉi kruelulo nun estas faronta la plej pezan pekon el kvin malbonaĵoj." Li ellasis blankan lumon de sia frunto, kiu brilegis la arbaron. Vidante ĉi brilantan lumon Angulimala diris al sia patrino. "Panjo, kio estas tiu ĉi lumo? Kial tiu lumo brilegas la arbaron? Mi dubas ĉu la Reĝo Pasenadi kolektas soldatojn por aresti min." Lia patrino respondis, "Tiu ĉi lumo ne estas de luno nek de suno aŭ ne estas de Brahmo."

Tiam la patrino diris per versaĵoj:

Tiu ĉi ne estas la lumo de fajro,
Kaj ne estas luno nek suno nek Ŝakro.
Birdoj pepadas, bestoj amike blekas.
El ili ordinare neniu timas.
Tiu ĉi lumo estas plej multe pura,
Kaj al ĉiuj donas ĝojecon senliman.
Nepre ĉi tie estas Budho majesta,
Kiu certe havas dek povon tre grandan.
La Budho rigardas kun ĉielokulo
Landon de ĉielulo kaj mondon de homo,
Por gvidi kun kompato vin, filon mian.
Nun l'Budho estas venanta ĉi tien.

Aŭdante voĉon de la Budho, Angulimala estas gajega en la koro, ĉar iam li audis de sia majstro "Se vi mortigos vian propran patrinon kaj Budhon, vi nepre naskiĝos en la ĉiellandon." Tiam Angulimala diris al sia patrino "Haltu, mi unue mortigos la Budhon, kaj poste manĝos."

Angulimala liberigis sian patrinon kaj atendis la Budhon. Angulimala baldaŭ vidis la Budhon proksimiĝantan kaj brilantan vaste kvazaŭ amaso da oro. Vidinte la Budhon li eksaltis al la Budho kaj diris al si ridante, "Budho estas nun en miaj du manoj. Mi nepre mortigos lin. Ĉiu, kiu iras lau tiu ĉi vojo, iras kun multajhomoj. Sed nun la Budho estas sola, kaj mi povos facile mortigi lin."

Tiam Angulimala kontraŭstaris al la Budho kun glavo en sia mano. La Budho iradas silente. Kvankam Angulimala kuris tre rapide, tamen li ne povis atingi la Budhon. Angulimala diris al la Budho, "Haltu, haltu, Budho!" La Budho diris, "Mi haltas, sed vi mem ne haltas."

Tiam Angulimala kurante kantas:

Irante vi diras ke vi haltas
Kaj diras al mi ke mi ne haltas
Bonvolu klarigi tion por mi
Vi haltas kaj neniam haltas mi.

Tiam la Budho respondis per versaĵo jene:

Iam mi diris ke mi tute haltas,
mi vere neniun dolorigas.
Vi, havanto tre kruelan koron,
Ne povas forigi malbonfonton.
Starante sur la tero de lumo
Ĉiam mi protektas ĉiujn homojn.
Vi plantas radikon de infero
Kaj ne povas forigi malbonon.

Tiam Angulimala aŭdinte tiun ĉi versaĵon pripensis: Ĉu mi nun estas grave faronta malbonaĵon? Mia instruisto iam diris al mi "Jen estas granda sanktejo. Vi akiros grandan rekompencon. Se vi mortigus mil homojn kaj farus fingrajn perukojn, vi efektivigos vian volon. Mortinte ĉi tie tiaj homos naskiĝos en bonan ĉiellandon. Se oni mortigus sian propran patrinon kaj samtempe ŝramanon Gotamon, li poste naskiĝos en Brahman ĉielon.

Tiam la Budho plimultigis sian dignon kaj lia koro des pli vekiĝis. Angulimala denove pensis: En ĉiu libro de Brahmano mi vidis "Naskiĝo de Tathagato estas tre malofta. Dum 10,000 mil kalpoj Tathagato naskiĝas apenaŭ unu foje. Se ie Tathagato aperos, tie li savos tiujn kiuj ankoraŭ ne estas savita kaj liberigos tiujn kiuj aonkoraŭ ne liberiĝas. Li predikos kiamaniere oni pereigas ses erarajn opiniojn. Kiuj estas ses? Li predikos al tiu kiu opinias erare pri ego, kiamaniere oni pereigos eraran opinion pri ne-ego. Nome, Li predikos Darmon pri ego kaj ne-ego al tiuj kiuj opinias erare pri ego kaj ne-ego. Ankaŭ Li bone observos kaj predikos la Darmon por observi. Li predikos la Darmon pri ne-ego. Li predikos la Darmon <nenie estas "mi predikas", ankaŭ nenie estas "mi ne predikas">. Se Tathagato naskiĝus, Li predikos kiamaniere oni pereigas ĉi tiujn ses opiniojn." Kiam mi kuras, tiam mi povas preterpasi elefanton, ĉevalon aŭ diversajn radojn. Oni ne bezonas diri ke mi povas preterpasi ĉiujn homojn. Kvankam tiu ĉi ŝramano ne kuras malĝentile, mi ne povas atingi lin. Li nepre estas Tathagato.

Tiam Angulimala parolis per ĉi tiu versaĵo:

Vi predikis por mi belegan versaĵon.
Pro via digneco mi sciiĝis veron.
Mi tuj forĵetos mian korpon en kavon.
Hodiaŭ mi deziras fariĝi ŝramano sub la Budho.

Tiam Angulimala antaŭeniris kaj diris al la Budho, "Budho, pemesu min fariĝi ŝramano." La Budho diris, "Vi, bikŝuo, bonvenas!" Angulimala baldaŭ fariĝis ŝramano kaj surmetis Darma-veston.

Tiam la Budho predikis tiun ĉi versaĵon:

Vi razis kapon al vi, tiamanier'
Ankaŭ vi povas forigi la pasion.
Se vi forigos vian tutan pasion,
Nenie ekzistas malĝojo, sufero, ĉagren'.

Tiam Angulimala aŭdinte tiun ĉi bversaĵon baldaŭ sentis, ke ĉagreno estingiĝis kaj li akiris puran Darman ĉakron.

Tiam la Budho revenis kun Angulimala al Ĝeta templo en Ŝrabastilando. Tiam Reĝo Pasenadi, kiu kolektis soldatojn de kvar sekcioj por ataki la rabiston Angulimala, pensis <Nun mi volas iri al la Budho por paroli detale tiun ĉi okazintaĵon. Se la Budho indikun al mi la rimedon, kiun mi devas teni, mi tuj faros tion.

Kolektinte soldatojn de kvar sekcio Reĝo Pasenadi iris al la Budho kaj adore salutis kun sia vizaĝo ĉe Liaj piedoj kaj sidiĝis apud Li. Tiam la Budho demandis al la Reĝo, "Reĝo, kien volas iri? Kial vi venis ĉi tien tiel malpurigante vian propran korpon?"

Reĝo Pasenadi diris al la Budho, "Nun jen estas rabisto nomata Angulimala kiu estas tre kruela kaj ne havas eĉ pecon da kompato. Pro la rabisto mia lando ruiniĝis kaj mia popolo vagis kaj kuris ĉiutege. Nun li mortigas multajn homojn kaj faris perukon de fingroj. Li ne estas homo! Ja li estas diablo. Mi volas ataki tiun ĉi rabiston."

La Budho diris, "Granda Reĝo, se vi vidus Angulimalon kiu klopodas laŭ la instruo de Budho kun profunda kredo, kiel vi agus?" La Reĝo respondis al la Budho, "Se mi vidus lin kiu rebonigis sian pasintan eraron, mi servus aŭ donacus kaj eĉ adorus lin. Sed, Budho, li estas malbonulo, ne havas malmultan bonon kaj ĉiam mortigas homon. Tute ne okazos tio ke li klopodas laŭ la instruo de la Budho."

Tiam Angulimala pripensante instruon de la Budho kun deca sintenado kaj paca koro, tie kie estas ne malproksima al la Budho. Tiam la Budho etendante sian dekstran manon montras Angulimalon al la Reĝo kaj diris, "Ĉi tiu estas la rabisto Angulimala!" Aŭdinte tiun ĉi, la Reĝo timegis tiel ekstreme kiel siaj tutaj haroj hirtiĝis. La Budho diris al la Reĝo, "Ne timu, venu antaŭ li. Komprenu vian propran koron."

Tiam la Reĝo aŭdinte la Budhon kaj proksimiĝinte al Angulimala diris, "Nu, kia estas via nomo?" Angulimala respondis, "Mia nomo estas Gagga kaj mia patrino estas Mantani."

Tiam la Reĝo adorinte liajn piedojn je sia kapo sidiĝis apud li kaj demandis, "Paŝu tiun ĉi vojon ĝojplene, ne negliktu kaj klopodu por realigi puran celon ĝis la tempo kiam vi pereigos radikon de via sufero. Mi daŭre donacos al vi vestojn manĝaĵojn, litojn kaj kuracilojn dum mia tuta vivo."

Tiam Angulimala ne respondis silente. La Reĝo stariĝinte el la sidejo adoris liajn piedojn je sia kapo kaj revenis. La Reĝo iris al la Budho kaj adorinte Liajn piedojn je sia kapo sidiĝis apud Li. Tiam la Reĝo diris al la Budho, "Budho, vi submetigis tiun kiun neniu povis submetigi. Vi konvinkis tiun kiun neniu povis konvinki. Bone! Bone! Neniam okazis tiela afero! Vi konvinkis plej malbonan homon. Budho, mi petas, ke mi akceptu eternan nekalkuleblan vivon kaj povu kreskigi popolon kun feliĉo. Pro via virto mi povu eviti tiun ĉi danĝeron. Nun mi volas reveni al mia kastelo, ĉar mi havas multajn aferojn rilate mian landon."

La Budho diris, "Reĝo, sciu, nun estas la tempo." Tiam la Reĝo stariĝis el la sidejo kaj adorinte Liajn piedojn je sia kapo eliris.


supren hejmo 上の階層 トップページ