[編集者緒言]
以下に掲載するのは、浅井恵倫によって抄訳された百喩経で、日本エスペラント学会機関誌"La Revuo Orienta"(1922年)で三回にわたって連載された。私が知り得る限り、仏教経典のエスペラント訳では、世界で始めて公にされたものである。ただし、同誌には六話ましか掲載されていない(漢訳の番号では1,2,5,8,9,11)。おそらく、仏教の教えを伝えるという意味よりも、学習読み物としての性格が強い。(ゆえに、漢訳と完全に対応していない箇所が多い。)
百喩経は、アヴァダーナといわれる譬喩譚の初期に属し、大正大蔵経第4巻に収録されている(No.209)。仏陀の教説を述べるのではなく、通俗的な教訓話で民衆をひきつける狙いをもっている。
百喩経のエスペラント訳は、他に二種類ある。一つは真田昇連とシバサブロウ(漢字不明)によって、1933年に"La Lumo Orienta"(当時のJBLE機関誌)に連載されたが、こちらも抄訳である。全訳は、中国の釋永根(Shi Yonggen)が2002年に完成し、ホームページ上で漢訳と対照で読める。(http://www.towise.net/esperanto/praktiko/index1.htm)
訳者の浅井恵倫の業績については、http://satoyoshimasa.ld.infoseek.co.jp/hito.htm に詳しい。東京帝国大学の卒業論文をエスペラントで書いて提出し(Polineziaj popoloj kaj iliaj lingvoj)、日本エスペラント運動の草分けの一人である。真宗大谷派僧侶だが、寺は継承せずに言語学者となった。ただし、時々は故郷の寺で説教をしていた、という。
Malsaĝulo invitita al la vespermanĝo trovis manĝaĵon sensala kaj nebongusta. La mastro tiam aldonis al ĝi iomete da salo kaj jen ĝi fariĝis tre bongusta.
La malsaĝulo pensis, ke la salo estas vere bongustaĵo.
Iam poste li malsatis kaj manĝis plenmanon da salo por estingi al si la malsaton... Ho ve! Ĝi ekscitis al li apetiton kaj pli forte li eksentis malsaton.
Malsaĝulo intencis gastigi siajn konatulojn kaj regali per lakto de sia bovino. Por sufiĉe servi al ĉiuj, li bezonis multe da lakto kaj se li ĉiutage melkos kaj konservos, li devos posedi grandan ujon, kaj li timis, ke la lakto tiel konservita facile acidiĝos.
Al li venis bonega ideo: ne melkante ĝis la tago de la festeno, lasi lakton amasiĝi kaj konserviĝi sen acidiĝo en la propra ventro de la bovino. Kaj li apartigis la bovidon de la bovino.
Jam pasis unu monato. Kiam la invititoj alvenis al lia domo, li altiris la bovinon al la korto por melki la lakton amasiĝintan dum unu monato.
Granda surprizo al li! Eĉ guto ne eliĝis — la bovino jam ne donas lakton pro longa nemelkado. La gastoj aŭ koleriĝis aŭ ridis je tiu malsaĝulo.
Malsaĝulo soifegis kaj deziris trinki akvon. Li alkuris al la rivero Ganga. Li nur rigardas la fluon de la riverego kaj ne trinkas.
Apudestaranto demandis al li, "Vi kuris al akvo por estingi vian soifon. Kaj nun vi atingis la akvon. Kial vi ne trinkas?"
La malsaĝulo respondis al li, "Se mi povus trinki ĉiom, kompreneble mi trinkus. Sed akvo ĉi tie sin trovas tro abunda por eltrinki. Mi tial ne trinkas."
Monta ŝtelisto ŝtelis de reĝa tenejo vestaĵon kaj malproksimen forkuris. La reĝo sendigis multajn por lin kapti. Fine li estis kaptita kaj alkondukita al la reĝo. La reĝo demandis al la ŝtelisto, kiel li akiris la veston, kiun li posedas kun si. La ŝtelisto respondis, ke li ĝin heredis de sia avo. La reĝo tiam ordonis al li vestiĝi per tiu vesto. Ĉar ĝi ne apartenis al la ŝtelisto, li ne sciis kiel ĝin meti ĝuste: li metis sur la kruron la aĵon, kiu devis esti sur la mano, kaj sur la kapon la parton, kiu devis esti ĉirkaŭ la talio.
La reĝo kunvokis siajn ministrojn kaj juĝis la ŝteliston dirante:
"Se la vestaĵo estus via heredaĵo de la avo, vi nepre scias kiel ĝin uzi. Sed fakte vi ne scias, ĉar nun vi erarvestiĝas - supraĵon malsupre. Ĝi tial ne estas via propraĵo, sed ŝtelaĵo."
Inter multaj unu laŭdis sian patron pro liaj bonfarado, nemortigado, neŝtelado, nemensogado kaj donacado.
Malsaĝulo inter ili diris, "Mia patro estas pli virta, ol lia."
Ĉiuj demandis, "Kial?"
"Mia patro sin detenas de volupto," respondis li, "kaj neniam kuŝis kun virino."
"Kiel vi naskiĝis," ironie diris ĉiuj, "se via virta patro detenas de volupto?"
Bramano fieris je la scio de astrologio kaj aliaj ĉiuspecaj artoj. Li vojaĝis en alian provincon por montri sian scion. Li estis ploranta kun sia infano en la brakoj. Iu demandis pri la kaŭzo de lia plorego.
"Post sep tagoj tiu ĉi infano certe mortos. Mi ploras pro la tro frua morto de la plendinduleto." Rakontis la bramano.
"La vivo de homo ne estas antaŭkalkulebla. Oni ne povus diri kun certeco ĉu ĝi mortos post sep tagoj. Kaj kial vi tiel ploregas?" ankoraŭ demandis li.
"La homa sorto", respondis la bramano, "moviĝas laŭ la lumado de la suno kaj la luno kaj ankaŭ la irado de la steloj. Mi neniam eraris en divenado." Pasis sep tagoj. Li mortigis sian senkulpan infaneton por havi famon kaj konstati sian neerariĝan antaŭdiron.
Kredema popolo admiris lian kapablon kaj diris, ke li estas vere scianto. Jam li povis sin trovi en iliaj obeemo kaj respekto.