[noto]
Ankaŭ sur “La Revuo Orienta”(1922) aperis entute 6 rakontoj el "Sutro de Cent Fabloj", kiuj estas resumoj de originalaj tekstoj. Ĉi-sube estas ankaŭ ekstrakto el "Sutro de Cent Fabloj"; entute 8 rakontoj relative lojale konservas la originalan enhavon.
“Sutro de Cent Fabloj” estas verkita en Sanskrito de hindo Sanghasena, kaj tradukita en ĥina lingvo de hindo Gunavridhi (492 a.K.). Antaŭ kelkaj jaroj S-ro S. Katoo eldonis ĝin en japana lingvo por popularigi ĉi tiun faman sutron kiu estas plej bona fablaro en Budhismo. Mi provis esperantigi el la japana traduko de S-ro Katoo. Oni diras ke la Sanskrita teksto de la Sutro ankoraŭ eltroviĝas nenie.
Antaŭ longa tempo vivis malsaĝulo. Foje li vizitis sian amikon, kiu akceptis lin per bona regalo. Tamen, ĉar la manĝaĵo estis tro akvogusta en la komenco de la manĝado, li diris:
“Pardonu, amiko, ĉu vi ne pensas, ke la manĝaĵo estas tro akvogusta?”
La amiko respondis:
“Ho, ĉu jes? Vian gradanimon. S-ro!”
Kaj li donis al ĝi iom da salo kaj ree gustumis. Jen, la manĝaĵo tamen fariĝis bongusta.
“Tre ŝatinda ja estas salo, ĉar eĉ tiom, donita al la manĝaĵo, bonege efikis al ĝi la gusto. Do, kiel bongusta, se mi manĝos la salon ĝissate.”
Tiel pensadis la malsaĝulo dum sia revenado. Nu, kiam li apenaŭ eniris en sian domon, li repidis en la kuirejon kaj enĵetis en sian buŝon plenmanon da salo.
Ho ĉielo! Kio okazis? Ne nur ĝi estis malbongusta, sed lia buŝkavo apenaŭ ne disŝiriĝis, plie aŭ kun ektusegoj aŭ kun pikanta saleco li ege sin baraktis.
Sciu, ke ĉiu havas al si propran taŭgecon kaj konvenan gradon.
Antaŭ multaj jaroj vivis unu juna malsaĝulo. Iun varmegan tagon en somero li paŝadis senombran vojon. Survoje li sentis al si netolereblan soifon. Nun, atente serĉante akvejon, li marŝadis ĉiam plu. Kiam ŝajnis al li, ke li jam marŝadis pli ol kelkmejlojn, li fine povis ekaŭdi sonon de fluanta akvo.
Kun granda ĝojo li rapidis al la fluo, kiu estis granda rivero. Tamen, la malsaĝulo fikse rigardanta la fluantan akvon, ne provis ektrinki, kiam li staris ĉe la rivero. Do, alparolis lia akompananto:
“Nu, trinku tuj, mia amiko! Ĉu vi ne rapidis ĝis tie kun ega soifo?”
Jen li respodis fikse rigardante en la vizaĝon de sia amiko.
“Kial? Ĉu vi do pensas, ke mi povas eltrinki tiom multe da akvo? Kiel stulta!”
Ĉiuj akompanantoj ne povis eĉ mok-rikani pro sia mirego al lia respondo.
Oni ne devas sin perdi nur pro grandeco aŭ komplikeco de afero.
Foje vivis unu malsaĝa brahmano, kiu fiere disfamigis:
“Mi konas ĉion. Jam estas senbozone diri pri astrologio. Kion mi ne konas, troviĝas nenie en la mondo.”
Kaj li fine ekvolis fieri sin ankaŭ en fremda lando. Unu tagon li venis en fremdan landon kun nenia anonco, sed loĝantoj de la lando facile ne akceptis lin kiel mirindan grandulon. Unu fojon li ploreganta staris apud premata strato kun sia infano en la brakoj. Multaj preterpasantoj al li demandis kun dubemo aŭ sciovolemo.
“Pro kia kaŭzo vi tiel ploregas, S-ro?”
“Ĉi tiu infano certe ĉieliros post sep tagoj.” li respondis eĉ kun pli da larmoj, kvazaŭ tio estus vera. “Kiel mi povas ne resti malĝoja! Ho ve, tiel juna, tiel aminda eĉ kun redetoj --, tamen ĝia vivo jam ne daŭros pli ol sep tagojn!”
Ĉiuj demandantoj simpatieme konsolis lin:
“Ne restu tiel malĝoja, S-ro, ĉar pri la vivo de homoj neniu povas antaŭkalkuli. Nun vi diras, ke la infano mortos post sep tagoj, tamen tio ne ĉiam estus vera. Certe al vi ne estas bozone, ke vi tiel bedaŭregu pri antaŭtimo de la sorto facile ne divenebla.”
Sed la malsaĝa brahmano pli forte ĝemploregis dirante:
“Kvankam vi diras tiel afable, neniam maltrafos miaj vortoj. Eĉ se okazus, ke la suno kaj la luno perdus siajn lumojn, kaj ke la stelo falus sur la teron, mia divenado ne eraros. Tiu ĉi infano certe ŝuldos la malbenitan sorton ĉieliri post sep tagoj.”
Aŭdinte la vortojn, tiuj kiuj bonkore konsolis lin, foriris postlasante mok-ridon
“Neniel povas okazi tia sensencaĵo.”
Jen pasis sep tagoj. Li do devis pravigi sin per pruvaĵo por havi al si la famon. Li finfine mortigis la infanon per sia propra mano, kaj --
“Nu, kion vi vidas? Ja, mia infano certe mortis en la tago antaŭdirita.”
Kun la vortoj li montris kadavron de la infano al publiko. Ĉar la homoj kredemaj de la lando konis nenion pri la ago, kiun li faris tiel malsaĝe, ili admiris lin tre saĝa.
Perdinte vin pro la deziro de vi sola, ne agu malbonon al alia.
Kiam multaj havis kunsidon, unu el ĉeestantoj komencis kalmunii pri iu, ankoraŭ ne ĉeestanta:
“Li estas vere respentinda en sia virtemo, mi tamen nur bedaŭras al li la fendetojn, ke li estas kolerema kaj ne atentema. Kiel perfekta estus lia karaktero, se li ne havus ilin.”
Ho, ĉielo! Kiam li estis parolanta, la parolito etaris antaŭ pordo de l’ kunsidejo, kaj li subaŭdis ĉion. Jen, ĉar la viro estis kolerema kiel onidiro, li ne povis elporti sian koleron. Momente, li jam estis en la kunsidejo, kaj furioze atakis la parolinton per pugnobatoj. Kun granda surprizo apudestarantoj detiris lin de la batito kaj demandis:
“Kial vi tiel furioze atakas la amikon?”
“Kiam mi ĵus venis ĉi tien antaŭ la pordo,” li respondis kun malfacila spirado de la kolerego, “tiu viraĉo kalmuniadis pri mi. Amikoj, je la vorto de honoro, mi neniam estis kolerema nek ne atentema, sed li kuraĝis diraĉi pri mi abomenindan en mia foresto. Do, mi kuraĝas bategi...”
Multaj apudestarantoj eksplode ridegis ĉe la respondo kaj “Kian teniĝon vi ĵus havis? Ĉu vi ne estis kolerema kaj ne atenteme kiel la diro de la batito? Tio mem estas ja plej forta pruvaĵo.” tiel dirante ili daŭrigis la mokridon.
Antaŭ koleriĝo, unue pripensu vin mem.
En iu provinco loĝis malsaĝa virino, kiu ĉagrenis al si la solecon, ĉar ŝi havis nur unu infanon. Tial ŝi deziradis havi almenaŭ unu infanon pli, kaj ŝi petadis konsilon al multaj pri la afero. Foje iu maljunullino, kiu estas petita de ŝi, konsilis ŝin:
“Nu, al Dio vi pie petu helpon. Sendube Li vin favoros.”
“Tamen, se jes, mi devas oferi ion al Dio, ĉu ne? Kio do estas la plej preferinda por oferi?”
Ŝi ree demandis. Kaj la muljunulino diris.
“Nu, kio? Jes; la plej efika ja devas esti sango de via infano. Se vi servos tiel pie, nepre Li donos al vi multajn infanojn.”
Jen, la malsaĝa virino intencis mortigi sian solan infanon por oferi al Dio.
Eksciinte la intencon, multaj najbaroj forlasigis al ŝi la ideon, kaj diris,
“Kiel malsaĝa vi estas; Kvankam vi kredas la konsilon de l’ maljunulino, pri la tempo venonta neniu konas, dum vi intencas mortigi la infanon nur solan. Ha, kiel freneza!”
Kiu neglektas nunan, revante nur venontan, ofte ĉagrenas sin pro fiasko.
Antaŭ multaj jaroj vivis malsaĝa viro. Ĉar li penega poluradis grandan ŝtonon dum longlonga tempo eĉ kun gaskonado[tiel!], liaj najbaroj diradis unu la alian:
“Certe bonega majstraĵo povos ellaborigi.” Sed, kiam ili vidis finfine ellaboritan, ĝi estis nur unu malgranda kaj ne tre bela bovo por ludilo.
Multaj mokridis por tio, ke li ne povis produkti pli bonan ol tian infanaĵon post tiel longlonga penado.
Eĉ se ni penegos ion ajn, kiam nia ideo ne taŭgas, ni fine povos ellabori nenion alian ol malgranda bovo por ludilo.
Antaŭ longlonga tempo loĝis en iu vilaĝo viro tre malsaĝa. Kvankam la viro vivis tre mizera, en la sama vilaĝo ankaŭ loĝis granda riĉulo, kiun oni nomis milionulo. Plie la riĉulo estis tiel nobla kaj bonkora, ke inter multaj proksimuloj ne troviĝas eĉ unu persono, kiu ne estimas lin.
Nu, ĉar la masaĝulo ĉiam ege enviis la riĉan noblulon tiel laŭdatan de ĉiuj vilaĝanoj, li fine intencis almenaŭ ŝajnigi sin kvazaŭ li estus frato de la riĉulo, kaj diridis al ĉiuj, kiujn li vidis:
“Mi estas frato de la riĉulo.”
“Ĉu vi?! Hum, vere vi estas frato de la riĉulo, ĉu?” Ĉiuj parolitoj dubis lin ĉe la vortoj, sed “Estas vere, ke mi estas frateto de la riĉulo.” Dirante tiel, li restis ĉiam fiera.
Tamen iam okazis, ke tiu bonkora riĉulo devis perdi sian tutan riĉaĵon, kaŭze de granda malsukceso de sia entrepreno, kaj la sorto lin pelis en tre malriĉan kaj mizeran vivon. Nu kun la okazintaĵo oni komencis lin ne laŭdi.
Kaj de tiu tempo la malsaĝa viro neniam tuŝin lin en sia parolo, sciiĝinte, ke li jam ne havas eĉ unu monereton, kaj ke oni plu lin ne laŭdas.
“Mi multe bedaŭras pri tio, ke via fratego falis en tiel mizeran sorton.”
Ĉiam, kiam oni konsolis lin por malsukceso de lia fratego kun simpatio; “Tiu ne estas mia frato.” Li diradis tiel , neante sian rilaton kun li, kaj neniom konsideris pri la afero, ke li kutime jesadis kun fiero, “vere li estas mia frato.” Aŭdinte liajn vortojn, ĉiuj vilaĝanoj diris:
“Diablo! Li ja diradis nur favorajn tagojn, ‘li estas mia frato,’ sed tiel facile neas siajn vortojn en la momento malfavora al si; jam ne plu kredu la viraĉon.”
Kaj de tiam neniu interrilatis kun li.
(*) Gramatike erara. Devus esti ekzemple, “La viro, kies karno estis fortranĉita”. (noto de la redaktoro)
Foje vivis malsaĝa reĝo, kiu klopodadis por bonigi sian regadon kun ĉiuj fortoj. Malgraŭ tio, en unu tago aperis viro, kiu disfamigis, ke la regado de la reĝo estas malbona. Granda estis kolero de la reĝo:
“Kiu kuraĝas insulti min, Reĝon? Tuj arestu la viraĉon!”
Li ordonis tion al siaj ĉambelanoj.
Kaj tiam inter la ĉambelanoj estis malnoblulo, kiu ĉiam rigardadis iun fidelulon kiel malhalpaĵon, kaj kiu intencadis en sia koro mortigi la fidelulon.
Nu, la malnoblulo, ŝajnigante timemon kaj plenan respekton, sekrete diris al la reĝo:
“Via Reĝa Moŝto, tiu, kiu kuraĝis diri la kalumnion pri vi, estas la vasalo, kiu kutime ŝajnigas sin lojala.”
Jen, kredinte lin, la reĝo koleris fajre, kaj tuj al si venigis la vasalon tre lojalan.
Kun nenia esploro li kondamnis lin tiel severe, ke oni fortranĉis funton da karno de lia dorso.
La lojala vasalo, kiu agis nenian malbonon, malĝojegis en lamentado je sia terura sorto, kiu tiel neatentdite atakis lin kaj fortranĉis tiom da karno de sia dorso.
Tamen multaj lojalaj vasaloj, kiuj eksciis la okazintaĵojn supozis:
“Kiel kompatinde! Estas certe, ke oni prenis lin por la malbonulo. Se ne, la malnoblulo devas esti denuncinto, kiu intencas lin insidi.”
Kaj kiam la reĝo permesis akcepti ilin en aŭdienco laŭ ilia peto, ĉiuj unuanime pravigis la kondamniton kompatindan.
Aŭskultinte ilin, la reĝo fine eksciis al si la eraron, kaj eĉ eksentis grandan kompaton al li. Do li alvokis unu el cambelanoj, kaj ordonis:
“Mi multe bedaŭras, ke mi fortranĉigis funton da karno de la fidelulo erarkulpigita. Nu, al li donu dek funtojn da viando.”
Nun, kvankam la lojala vasalo havis grandan favoron de la reĝo, kiu konsole donacis lin dek funtojn da viando, li tamen ne povis elporti la doloron de sia dorso, de kiu oni fortranĉis la peceton da karno.
Aŭdinte lian dolorĝemegon, la reĝo demandis al ĉambelanoj: -
“Kial li tiel suferadas?”
“Via Reĝa Moŝto,” respondis unu el la demanditoj, “Ĉar li ne povas elporti la doloron de la vundo en sia dorso.”
“Mi fortranĉigis de li funton da karno” diris la reĝo kun suspektemo. “Tial mi donis al li rekompence dekoblan viandon. Ĉu li do ankoraŭ plendas la aferon?”
“Ne, Via Reĝa Moŝto, kiom ajn vi donu, tamen tio nenion halpas por lia doloro.” respondis la ĉambelano. “Eĉ se vi donacus milon da kapoj al la viro, kies kapo estas fortranĉita de vi, la viro tamen neniam reviviĝus. Tiel same, kvankam li havis favoron ricevi dekoblan viandon, tio ne povas resanigi la doloron de lia dorso, de kiu oni fortranĉis funton da karno.”
Kaj multaj ĉambelanoj rikanis la malsaĝan ideon de la reĝo.
Se oni pagos por sia estinta kulpo per bonfaro, kiu kontentigas nur sin mem, tio ofte servas nenion.