supren hejmo 上の階層 トップページ

"La Japana Budhano" n-ro 142 (1971)

Esenca Sutro por Saĝo-Perfektigado

Prajñā-Pāramitā Hṛdaya Sūtra

般若心経

trad. Ikeda Hiroŝi

Riverenco al Ĉioscianto1

Bodisatvo2 sankta Avalotekiŝvaro3, praktikante profundan saĝ-perfektigadon4, konstatis ke ĉiu ekzistaĵo estas konstruata el kvin elementoj5. Plie li penetris ke la naturo de l'elementoj estas tute senenta6.

Ŝariputra7, en tiu ĉi mondo, ĉia materia fazo8 estas senenta, kaj pro la senenteco, ĝi formas materion. La senenta fazo ne ekzistas sendepende de materia fazo, same, ankaŭ la materia fazo ne ekzistas disde senenta fazo. La naturo de substanco estas senenta, kaj la senenteco formas ĉian fenomenon. Egale ankaŭ sento9, percepto10, intenco11, kaj scio12 ne havas sian enton. Ŝariputra, en tiu ĉi mondo, la naturo de ĉiu ekzistaĵo estas senenta, nek malpuriĝas kaj neniom konsumiĝas nek pliiĝas.

Tiel, Ŝariputra, ĉe la fazo senenta, nenie estas materio, nek orelo nek nazo, nek lango nek korpo, nek volo. Formitaĵo videbla, sonoro aŭdebla, odoro flarebla, gusto gustumebla, objekto palpebra, kaj celo intencebla, ĉio ne ekzistas.

De la videbla amplekso ĝis la sciebla amplekso, neniu ento ekzistas.

Nenie oni trovas trankvilon nek iluzion, sed neniam perdos la trankvilon nek liberiĝos el la iluzio. Fine oni atingas staton kie ne estas kadukiĝo nek morto, sed ne liberiĝas el ili. Tie oni ne trovas suferon, suferamason, subpremadon kaj subpremvojon. Nenion oni scios, nenion oni gajnos.

Per la sengajneco, oni trankviliĝas konfidante bodisatvan saĝ-perfektigadon, kun sia koro ne kovrita de iluzia nebulo13. Tiam oni timas nenion, kaj vivas en eterna paco14, sin liberiginte el renversita iluzio. Budhoj estintaj, estantaj, kaj estontaj atingas la plej superegan vastan versaĝon per la saĝ-perfektigado.

Do, vi sciu, ke la granda mantro de l'saĝ-perfektigado, la granda versaĝa mantro15,la superega mantro, la senkompara mantro subpremas ĉian suferon, kaj ĝiestas eterne vera ĉar malfalsa. La mantro estas jene predikita en la saĝ-perfektigado.

gate gate pāragate pārasaṃgate bodhi svāhā.
(Atinginto, atinginto, purbordon-atinginto, purgbordon-elatinginto, versaĝo, hura16)

Jen fino al la esenco17 de l'saĝ-perfektigado.

komentario

# sk: sanskrite   ĉ: ĉine

1 Ĉioscianto: (sk) sarvajn (ĉ) 一切智,全智
La dekkvara nomo el la okdek nomoj de la Budho

2 Bodisatvo: (sk) bodhisattva (ĉ) 菩薩
Serĉanto de vero en mahajana budhismo kiu penadas savi kreitaĵon el iluzio

3 Avalokiteŝvaro: (sk) Avalokiteŝvara (ĉ) 観自在,観世音,観音
La vorto estas dividebla "Avalokita" (vidi) kaj "iśvara" (libere). Sed antikve ĝi estis "Avalokitasvara", kaj "svara" signifas sonon. Ĝenerale "観自在" estas traduko kun emfazo sur lia saĝo, kaj "観世音" aŭ "観音" kun emfazo sur lia amo.

4 Saĝ-perfektigado: (sk) prajñā-pāramitā (ĉ) 般若波羅蜜,智度
"Prajñā" ("paññā" en palia lingvo) signifas originan saĝon de homo kiu rimarkis sian veran mision en homara vivo. Pri la vorto "Pāramitā" estas diversaj opinioj; unu el ili estas "pāram" (aliabordo = pura bordo= versaĝo) + "ita" (atingi, transiri), alia estas"pārami" (elatingi alian bordon) + "ta" (stato). Vijñāna signifas scion por prijuĝi aŭ por distingi, sed "prajñā-pāramitā" signifas profundan saĝon per kiu oni povas penetri unu komunan elementon el ĉiuj ekzistaĵoj. Nuntempe oni komprenas "prajñā-pāramitā"-n en tiu ĉi okazo, kiu estas aldonita la vorton "gambhira" (profunda), ke ĝi ne estas ĝenerala okazo kiel unu el ses pramitoj, sed enhavas ĉiujn ses paramitojn. Tamen estas dubema ke tiu ĉi ideo ekzistadas en la antikva tempo.
ses paramitoj: (sk) saḍ-pāramitā (ĉ) 六波羅蜜

(i) dāna-pāramitā (布施波羅蜜): oni donas sian tenaĵon al la kreitaĵo al kiu mankas ĝi, ekz. monon al malriĉulo, manĝaĵon al malsatulo, amon kaj darmon al amsekulo. Oni devas fari nefiere, kaj neniam esperu ian ajn redonon.
(ii) śila-pāramitā (持戒波羅蜜): oni devas vivi ĉiam bonkore laŭ justa vojo.
(iii) ksānti-pāramitā (忍辱波羅蜜): oni devas toleri ĉian suferon, koleri niniam kaj teni neniam plendon aŭ malicon.
(iv) vīrya-pāramitā (精進波羅蜜): oni devas serĉadi veran saĝon fervorege.
(v) dhyāna-pāramitā (禅定波羅蜜): oni trankviligas sin, kaj enmetas sin en profunda pensado pri veroj de budhismo per koncentrado de sia oro.
(vi) prajñā-pāramitā (般若波羅蜜)

5 kvin elementoj: (sk) pañca skandha (ĉ) 五蘊
Tio signifas kvin amasojn. Nome, ili estas materio (substanca fenomeno), sento, percepto, intenco kaj scio (koraj fenomenoj). Antikvaj hindaj budhistoj havis ideon, ke ĉiu ekzistaĵo estas konstruata de tiuj ĉi elementoj.

6 senento: (sk) śūnyatā (ĉ) 空
Tio signifas staton en kiu estas nenio, kaj signifas nulon en hinda matematiko. Materia ekzistaĵo, ŝanĝiĝinta kun interinfluado, ne povas esti prenata kiel ento aŭ subjekto, sed nur kiel fenomeno. Kiam vi vidas komedion en televido, eble vi sentas amuzon, sed se tragedion vi fariĝas malĝoja. Tamen se vi vidas la naturon de radianta elektra ondo en oscilografo, tie vi vidas nur similajn ondojn. Tiuj ĉi similaj ondoj fariĝas komedio aŭ tragedio transformite en televia ricevilo. Ĉia ekzistaĵo en la mondo estas sama kiel bildo sur braŭntubo, kaj la radianta ondo estas "śūnyatā". Tiel "śūnyatā" estas neniel sama kun vantaĵo. La veran sencon de "色即是空" (yad rūpamsā śūnyatā) plej trafe prezentas la fama Ejnstejna ekvacio:E=mc^2

7 Ŝariputra: (sk) Śariputra (ĉ) 舎利弗,舎利子
"Śari" (unu speco de egreto) + "putra" (filo). Li estis disĉiplo de la Budho Ŝakamunio, kaj estis la plej sagaca el la disĉiploj.

8 materia fazo: (sk) rūpa (ĉ) 色
Tio signifas substancon aŭ formitaĵon. La vorto estas farita el"rūp" (formi) kaj signifas formitaĵon, aŭ el "rū" (rompi) kaj signifas rompaĵon aŭ ŝanĝaĵon.

9 sento: (sk) vedan (ĉ) 受
La vorto "vedan" estas farita el vid- (sci-), kaj signifas "ricevi eksciton".

10 percepto: (sk) saṃjñā (ĉ) 想
La vorto estas farita el "saṃ" (tuto) + "jñā" (scii), kaj signifas "distingi diversajn aĵojn".

11 intenco: (sk) saṃskāra (ĉ) 行
Tre malfacila vorto por traduki, ĉar ĝi havas diversajn sencojn en "kāra". La signifo en tiu ĉi okazo estas "formi scion el percepto". Tiu ĉi traduko estas uzata pro tio ke la vorto havas la sencon "konscia movo fluanta en unu direkto". Alia trakudo "inklino" aŭ "konscio" estas ebla.

12 scio: (sk) vijñāna (ĉ) 識
"vi" (dividi) + "jñā" (scii) signifas "scio por distingi". Ĝenerale oni dividas ĝin en ses specojn:
okulo distingas formojn
orelo distingas sonojn
nazo distingas odorojn
lango distingas gustojn
korpo distingas palpebraĵojn
volo distingas korajn objektojn

13 iluzia nebulo:
Tiuj ĉi vortoj estas aldonita de la tradukinto por klarigo.

14 eterna paco: (sk) nirvāna (ĉ) 涅槃
Tio signifas staton elliberiĝintan el ĉiuj konfuzitaj iluzioj. Ofte oni komprenas nirvanon kiel trankvila morto, sed tio estas nur unuokazode nirvano. En teravada budhismo nirvano estas fina celo por veroserĉanto, kiu deziras meti sin mem en trankvilo, sed en mahajana budhismo, ĝi estas la unua fundamento por savi la kreitaĵojn en budha amo.

15 mantro: (sk) mantra (ĉ) 真言,咒
Tio signifas "veraj vortoj de Budho", kaj havas miraklan forton en la vortoj. Tial ĝi ne estas tradukita en ĉiuj sutroj.

16 Laŭ alia klarigo, "Atinginte, atinginte, purbordon atinginte, purbordon elatingante, jen estas versaĝo. Hura."

17 esenco: (sk) hr.daya (ĉ) 心
Ĝenerale tio signifas koron, sed en tiu ĉi okazo, esenco estas pli taŭga.


supren hejmo 上の階層 トップページ