supren hejmo 上の階層 トップページ

"La Revuo Orienta", n-roj 3(?), 1923

Pri Homa Vivo

白骨の御文

verkis Rennjo
trad. Asai Erin

Enrigardu profunde en maldaŭrecon de homeco, kaj vi scios, kiel iluzia estas homa vivo en tiu ĉi mondo ĉiam senĉesa. Ni neniam ĝis nun aŭdas pri vivo daŭranta dek mil jarojn. Kiu nun povus teni sian korpon dum cent jaroj? Ĉu ne estas dirate, ke mortontoj, ĉu mi aŭ alia, ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ, ĉu frue aŭ malfrue, nombros pli multe ol gutoj ĉe arbobranĉoj kaj rosoj sub arboj? Matene rozkolora vizaĝo, vespere blanka skeleto. Tia estas nia korpo. Kun vento de morto du okuloj tuj fermiĝos, la spiro haltos eterne, la viveca vizaĝo ŝanĝiĝos, perdante sian rozkoloron. Ĉiuj parencoj kunvenos al la mortinto kaj plore bedaŭros pro la mortiĝo. Sed tio nenion helpos. Resti tiele ne povante, ili alportos la kadavron al kampo por ĝin forbruligi. Ĝi ŝanĝiĝos en noktan fumon kaj nur blankaj ostoj restos. La malĝojecon oni ne povus facile priskribi.

Malkonstanteco de homa vivo ne dependas de maljuneco nek juneco, vi do, ne forgesante gravecon de estonta vivo, ĉiam vin metu al Amida kaj Lin benu.

(Rim. de la Tradukinto) Rennjo (1415-1499) estas la 8a ĉefo de la Ĝodo-ŝinŝu aŭ la Vera Sekto de Pura Lando de japana budaismo. Li skribis multajn letrojn al samkredantoj en facila lingvo klarigantajn disciplinojn kaj kredon. La Leteraron oni nomas japane “ofumi”.


supren hejmo 上の階層 トップページ