supren hejmo 上の階層 トップページ
"La Lumo Orienta" jaro 7, n-ro 1 (1937)

La Lasta Instruo de la Budho

佛遺教経

trad. Sibayama Zenkei

Jenajn vortojn la Budho parolis kiel sian lastan instruon al siaj disĉiploj sub la Sala-arbaro troviĝinta proksime de la urbo Kusinagaro.

1. "Miaj disĉiploj. Ĉiuj faru vin mem lumo, fidu sur vi mem; do ne dependu de iu ajn alia. Faru mian instruon lumo, fidu sur ĝi; do ne dependu de iu ajn alia instruo."

"Konsideru viajn korpojn, pripensu iliajn malpurecojn, kaj detenu vin de avaremo. Primeditu, ke iliaj doloroj kaj plezuroj ambaŭ estas la kaŭzoj de viaj suferoj, kaj ne restu absorbitaj de la pekemoj. Konsideru vian menson, pripensu ĝian ŝanĝiĝemon, kaj detenu vin de ĉiuj iluzioj. Konsideru pri ĉiuj substancoj, sciiĝu pri tio, ke vi fine ne povas trovi iun formiĝintan "memon" inter ili kaj prigardu vin de konfuziĝoj. Tiele, vi ja povas esti liberaj de ĉiuj suferoj. Se vi estos fidelaj sekvi mian instruon, ankaŭ depost mia lasta spiro, vi ja vere povas nomiĝi miaj disĉiploj!"

2. "Miaj disĉiploj. La instruoj, kiujn mi vin donis ĝis nun, neniam devas esti forgesitaj nek forlasitaj; ili ĉiam estu primeditaj, ili ĉiam estu praktikataj. Se vi firme tenas sur vi la instruojn, vi ja povos esti feliĉaj por ĉiam."

"La ĉefpunkto de la instruoj estas regi vian propran menson. Do bridu vian menson de avidemo kaj devas detenadi vin. Tenadu vian korpon ĝuste, vian menson pure kaj estu fidela al viaj vortoj. Ĉiam pensante ne-konstantecon de la vivo, vi devas ĉesigi akiremon, subigi koleremon kaj restadi for de ĉiuj malbonoj."

"Se vi eksciis vian menson implikitan al ne bonaj kaj alligitan je avidemo, vi devas tuj subpremi la avidemon kun la ne bonaj. Ne restu subigita de menso, sed estu ĉefo de via menso propra. Homoj fariĝos budhoj aŭ bestoj je tio, kiel ili povas regi tiun menson. Estante en malklareco oni aperigas al si la demonon; estante en lumiĝo oni prezentas al si la budhon; kaj sciu, ĉiuj ĉi tiuj nur devenas de la menso. Tial do tenadu vian menson en ĝusta regado kaj ne igu deflankiĝi de la Nobla Vojo."

3. "Miaj disĉiploj. Sub miaj instruioj vi ĉiuj frate devas respekti unu la alian kaj detenu vin de disputoj; neniam devas repuŝi unu la alian kiel akvo kaj oleo, sed kunfandiĝu kune kiel akvo kaj lakto. Respekte prenu sur vin miajn instruojn, kaj studadu kune, praktikadu kune la instruojn. Do ne konsumu vian menson por senutila zorgado kaj tempon por seninda agado. Kaj havu ĝojon je florado de lumiĝo; povu rikolti fruktojn de virtemo."

"La instruojn, kiujn mi donis al vi ĝis nun, mi mem akiris pasante sur mian vojon propran; do vi devas tenadi ilin kaj konformigi vin al ilia spirito en ĉiuj okazoj. Se vi kondutas ne respektante la instruojn, tio signifas, ke vi neniam reale vidas min, estante antaŭ mi vid-al-vide kaj vi estas for de mi, eĉ se vi kune sidas kun mi; sed se vi estas fidele praktikantaj ilin, jen vi estas sidantaj tiel proksime de mi, eĉ se vi estas malproksime for."

4. "Miaj disĉiploj. Mia lasta spiro proksimiĝas ĉiam pli, nia apartiĝo venos tuj, vi tamen ne lamentu vane. La universo ja estas regata de ŝanĝiĝemo; neniu naskita povas eviti la disiĝon de korpo. Nun mi mem prezentas al vi tiun veron per mia morto, disiĝo de mia korpo, kiel detruiĝo de eluzita ĉaro."

"Nu, ne restu malĝojaj, sed miregu la veron de ŝanĝiĝemo kaj de tio sciiĝu vantecon de homa vivo. Do ne havu volon ŝanĝi la forton neŝanĝeblan, ĉar tio spitas al la vero."

"La demonoj de neregeblaj pasioj serĉadas ŝancon detrui la menson ĉiam senĉese. Se vipuro vivas en via ĉambro, vi devas forpeli ĝin el ĝi, alie vi ne povas ĝui pacan dormon en ĝi. Vi devas pereigi demonojn de friponaj pasioj kaj forpeli vipuron de venenaj deziroj en via interno. Nun mia morto venas en ĉiu momento; vi zorgeme regadu vian menson."

5. "Miaj disĉiploj. Nun estas proksimiĝanta la lasta momento. Sed ne forgesu, ke ĉiu tiu morto estas nur malapero de korpo. Ĉar la korpo estas naskita de gepatroj kaj estas nurtita de manĝaĵoj. Ĝi estas destinita malsaniĝi, vundiĝi kaj fine detruiĝi; do tio estas ne evitebla por ĉiuj. Sed la vera Budho estas ne la homa korpo; ĝi estas saĝo lumigita. La homa korpo devas esti vanteca, sed la saĝeco de lumiĝo povas ekzisti por eterne en la regno de Darmo. Tial, kiu vidas nur mian korpon, estas ne tiu, kiu vidas men vere, sed kiu akceptas miajn instruojn, estas tiu, kiu vidas min vere. Post mia morto la instruoj, kiujn mi postlasis al vi, devas esti via adorato; plene tenadu la instruojn, nome la Darmon, kaj respektu kiel vi estis al mi reala."

"Dum kvardek kvin jaroj de mia vivo mi jam donis al vi ĉion, kion mi devas instrui. Plu mia restigas nenion ĉe mi; mi havas nenian sekretan instruon kaj nanian kaŝitan signifon. Mi plene plenumis ĉion; ŝajnas al mi, ke ĉiuj estas klaraj."

"Miaj karaj disĉiploj. Nu, estas la fino. Dum momentoj lasu min kviete. Mi estas pasanta en la pacan Nirvanon."


supren hejmo 上の階層 トップページ