supren hejmo 上の階層 トップ

"La Japana Budhano" n-roj 305-321 (1999-2003)

Versoj pri la Mezo
de Nāgārjuna

Madhyamakakārikā

龍樹:中論偈

trad. YAMAGUTI Sin'iti
Antaŭparolo de la tradukinto

Madhyamakakārikā aŭ "Versoj pri la Mezo" estis verkita de Nāgārjuna [ĉ. 150-250] kaj konsistis nur el versaĵoj. Oni ne trovis la originalan tekston de la versaĵoj, sed disponeblas kelkaj komentarioj en la sanskrita, la tibeta kaj la ĉina. Interalie la sanskrita komentario Mūlamadhyamakaka-vṛtti-prasannapadā de Candrakīrti [ĉ. 600-650] estas grava, kvankam la versaĵoj en la komentario eble ne estas identa kun la originalo.

Por tiu ĉi traduko mi uzis kiel la bazan tekston Saigusa Mituyosi, Tyûron [Ĉuuron], Daisanbunmei-sya, 1984, ĉar ĝi enhavas la sanskritan tekston de Candrakīrti. Mi ankaŭ referencis "The Fundamental Wisdom of the Middle Way" (translation and commentary by Jay L.Garfield, Oxford Univ. Press, 1995).

La versaĵoj inkludas ankaŭ la asertojn de oponanta skolo, precipe de Sarvāstivādin kaj Sautrāntika, kiuj estis konsiderata kiel la plej ortodoksa budhismo. (Tio montras, ke Nāgārjuna intencis kontraŭargumenti ilin kaj tiamaniere starigi la bazon de mahajana budhismo.) En tiu ĉi la kursive presitaj linioj indikas, ke tiu parto estas la aserto de oponanto. En kelkaj lokoj mi aldonis klarigon aŭ ellasitan vorton en krampo [ ], sed plej minimume.




Verso de adoro

Mi adorkliniĝas antaŭ la perfekta Budho,
la plej supera predikanto, kiu predikis,
ke ĉio, kio okazis laŭ kondiĉoj,
ne pereas, ne naskiĝas,
ne rompiĝas, ne konstantas,
ne identas, ne diferencas,
ne venas, ne iras,
kaj estas gratulinda liberigite de fikcia diskutado.


1-a ĉapitro Konsidero pri Kondiĉoj
  1. Neniam kaj nenie ekestas ĉia ajn estaĵo el si mem, nek el aliaj, nek el ambaŭ, nek sen kaŭzo.
  2. Kondiĉoj estas kvar; kaŭzo, objekto de percepto, sinsekvo de internaj agoj, kaj nerekta kondiĉo. Tamen la kvina kondiĉo ne eszistas.
  3. La propra substanco de estaĵoj ne troviĝas en la kondiĉoj. Se la propra substanco ne troviĝas, ankaŭ ne troviĝas alia substanco.
  4. Ago ne troviĝas kun kondiĉoj; ago ne troviĝas sen kondiĉoj. Kondiĉoj ne troviĝas sen ago; kondiĉoj ne troviĝas kun ago.
  5. Oni diras: kiam io rezultas el iuj, kondiĉo estas nomata al ili. Sed dum ne estas rezulto, kial ili ne estas ne-kondiĉoj?
  6. Ne eblas konstati kondiĉon, kiam aĵo estas kaj ekzistanta kaj neekzistanta. Kiam aĵo estas neekzistanta, ĝi ne povas havi kondiĉon. Kiam aĵo estas jam ekzistanta, kondiĉo utilas al nenio.
  7. Estaĵo neniam ekestas kiel ekzisto, nek kiel ne-ekzisto, nek kiel ekzisto kaj samtempe ne-ekzisto. Se tiel, ne eblas konstati produktivan kaŭzon de la ekesto.
  8. Estas predikite, ke la ekzistanta estaĵo havas nenian objekton. Se la estaĵo ne havas objekton, kiel povus esti plua objekto?
  9. Dum diversaj estaĵoj ankoraŭ ne ekestis, ne povas esti, ke ili pereas. Tial sinsekvo de internaj agoj estas ne rezonebla. Se ili jam pereis, kia kondiĉo povas esti?
  10. Diversaj estaĵoj, al kiuj mankas propra substanco, ne havas memekzistantecon. Tial ne eblas konstati nerektan kondiĉon: "tiu troviĝas kiam tiu ĉi ekestis."
  11. En la unuopaj aŭ totalaj kondiĉoj la rezulto ne povas esti trovita. Kiel povas ekesti io, kio ne estas en la kondiĉoj?
  12. Se la rezulto ekestus el la kondiĉoj sen sia ekzisto en ili, kial la rezulto ne ekestus ankaŭ el ne-kondiĉoj?
  13. Eĉ se la rezulto ekestis el kondiĉoj, la kondiĉoj ne ekestis el si mem. Se la rezulto ekestis el ne-memestiĝinto, kiel ĝi povas ekesti el kondiĉoj?
  14. Pro tio, rezulto ne ekzistas kiel tiu el kondiĉoj, nek kiel tiu el ne-kondiĉoj. Ĉar neniu rezulto ekzistas, kiel povas troviĝi kondiĉoj kaj ne-kondiĉoj?

2-a ĉapitro Konsidero pri Iro
  1. Tio, kio jam iris, ne estas iranta. Tio, kio ankoraŭ ne iris, ne estas iranta. Sed for de tio, kio jam iris kaj ankoraŭ ne iris, oni ne komprenas tion, kio estas iranta.
  2. Kie estas movo, tie estas iro. Ĉar la movo estas nur en aktuala irado, ne en la irinteco nek en la ironteco, tial iro estas en la iranteco.
  3. Kiel eblas ago de iro ĉe iranto? Ĉar oni povas konstati nemiun iranton, kiu ne iras.
  4. Se iu asertas, ke ago de iro troviĝas ĉe iranto, li eraras en tio, ke iranto povas esti for de iro. Ĉar laŭ lia diro, iranto iras.
  5. Se ago de iro troviĝas ĉe iranto, duobla ago estas; la unua, dank' al kiu iranto formiĝas, kaj la dua, kiu mem estas ago de iro.
  6. Se oni aprobas du agojn de iro, tiam troviĝas du subjektoj. Ĉar sen subjekto de iro ne povas ekzisti ago de iro.
  7. Se mankas subjekto de iro, ago de iro ne formiĝas. Se ne troviĝas ago de iro, kiel eblas subjekto de iro?
  8. Iranto ne iras. Ne-iranto ankaŭ ne iras. Kia la tria krom iranto kaj ne-iranto iras?
  9. Kiel eblas diri, ke iranto iras? Ĉar subjekto de iro ne povas troviĝi sen ago de iro.
  10. Tiun, kiu asertas ke iranto iras, eraro akompanas. Ĉar laŭ lia aserto subjekto de iro krome havas agon de iro; nome subjekto troviĝas sen ago.
  11. Se iranto iras, duobla ago estas; la unua, dank' al kiu iranto formiĝas, kaj la dua, kiu mem estas ago de iro.
  12. Iro ne komenciĝas en irinteco nek en ironteco nek en iranteco. En kio, do, iro komenciĝas?
  13. Antaŭ la komenco de iro ne povas esti la iranteco, en kiu iro komenciĝas; nek la irinteco povas esti. Kiel povas esti iro en la ironteco ?
  14. Se la komenco de iro povas esti aprobita en nenia kazo, kiel oni povas distingi la tri kazojn: irintecon, irantecon kaj irontecon?
  15. Iranto ne restas. Ne-iranto ankaŭ ne restas. Kia la tria krom iranto kaj ne-iranto restas?
  16. Kiel eblas, ke iranto restas? Ĉar subjekto de iro ne povas formiĝi sen ago de iro.
  17. Subjekto de iro ne restas el iranteco, nek el irinteco, nek el ironteco. Ago de estiĝo kaj ĉesiĝo estas tiel same kiel tiu de iro.
  18. Ne estas ĝuste, ke subjekto de iro estas ago de iro. Ankaŭ ne estas ĝuste, ke ili ambaŭ diferencas inter si.
  19. Ĉar, se subjekto de iro estus ago de iro, aganto identus kun ago.
  20. Kaj ĉar, se subjekto de iro kaj ago de iro diferencus, subjekto povus ekzisti sen ago kaj ago povus ekzisti sen subjekto.
  21. Kiam ne kiel identaj nek kiel diferencaj subjekto kaj ago povas esti formitaj, kiel tiuj ĉi du povas esti formitaj entute?
  22. La subjekto de iro ne disponas la agon de iro, per kiu montriĝas la subjekto. Ĉar la subjekto ne anticipas la agon. Kiu do, iras kien?
  23. La subjekto de iro, kiun montras la ago de iro, ne disponas alian agon de iro. Ĉar, kiam unu iras, oni ne povas akcepti samtempe du agojn de iro.
  24. Subjekto de iro kiel reala ekzisto ne disponas tri specojn da iro. Subjekto de iro kiel nereala ekzisto ne disponas tri specojn da iro.
  25. Subjekto de iro kiel reala kaj nereala ekzisto ne disponas tri specojn da iro. Tial, ago de iro, subjekto de iro kaj loko de iro ne ekzistas kiel realaĵo.

3-a ĉapitro Konsidero pri Sensivoj
  1. Vidi, aŭdi, flari, gustumi, tuŝi kaj pensi estas ses sensivoj. Vidato k.a. estas objekto de la sensivoj.
  2. La sensaco vidi ne povas vidi sin mem. Kiel tiu, kiu ne vidas sin mem, povas vidi alian?
  3. La metaforo de fajro* ne sufiĉas por atesti vidon. Por ĝi estas jam respondite en iranteco, irinteco kaj ironteco.
  4. Ĉar la sensaco vidi nenion vidas, ĝi neniam ekzistas. Tute sensence estas, ke vido vidas.
  5. Vido neniam vidas. Ne-vido ankaŭ ne vidas. Vidanto estas jam eksplikita per klarigo de vido.
  6. La subjekto de vido ne ekzistas sen la sensaco vidi nek kun ĝi. Kiam la subjekto de vido ne ekzistas, kiel povas ekzisti vidato kaj vido?
  7. Kiel ido naskiĝas depende de patro kaj patrino, tiel same la sensaco naskiĝas depende de la okuloj kaj materia formo.
  8. Ĉar ne ekzistas vidato kaj vido, ne ekzistas aliaj kvar elementoj [de rekono, tuŝo, sento kaj tanhao]. Kiel povas ekzisti tenaco k.a.?
  9. La sensaco aŭdi, flari, gustumi, tuŝi kaj pensi, kaj ankaŭ la subjekto kaj la objekto de aŭdo k.a. povas esti eksplikitaj samkiel ĉi-supra klarigo.

4-a ĉapitro Konsidero pri Komponantoj
  1. For de la kaŭzo de materio, materio ne estas perceptebla. For de materio, la kaŭzo de materio ne estas videbla.
  2. Se materio estas for de la kaŭzo de materio, materio ne havus kaŭzon. Sed nenie ekzistas io sen kaŭzo.
  3. Se kaŭzo de materio estus for de materio, kaŭzo sen rezulto ekzistus. Sed neniu kaŭzo sen rezulto ekzistas.
  4. Kiam materio jam ekzistas, kaŭzo de la apero de materio ne estas tenebla. Ankaŭ kiam materio ne ekzistas, kaŭzo de la apero de materio ne estas tenebla.
  5. Materio per si mem sen kaŭzo neniel teneblas. Tial, pensante pri materio ne konstruu teorion pri materio.
  6. La aserto, ke la rezulto kaj kaŭzo similas, ne estas akceptebla. La aserto, ke ili ne similas, ankaŭ ne estas akceptebla.
  7. Sento, koro, imago, penso kaj ĉiuj tiaj aĵoj devas esti trovitaj en la sama maniero kiel materio.
  8. Kiam oni faras analizon pere de ŝunjato [śūnyatā, malpleneco], se iu refutas ĝin, al li la refuto vanas. Ĉar la refuto bezonas pruvon per analizo.
  9. Kiam oni faras eksplikon pere de ŝunjato, se iu malaprobas ĝin, al li la malaprobo vanas. Ĉar la malaprobo bezonas pruvon per ekspliko.

5-a ĉapitro Konsidero pri Elementoj
  1. Antaŭ karakterizaĵo de spaco ekzistas nenia spaco. Se ĝi antaŭ la karakterizaĵo estus, ĝi ekzistus sen karakterizaĵo.
  2. Nenio ajn sen karakterizaĵo ekzistas. Se senkarakteriza aĵo ne ekzistas, kial karakterizaĵo aperas?
  3. Karakterizaĵo ne aperas ĉe senkarakteriza aĵo nek ĉe kunkarakteriza aĵo. Ĝi ankaŭ ne aperas ĉe io alia de ambaŭ.
  4. Kiam karakterizaĵo ne aperas, starigi la karakterizitaĵon ne estas teneble. Kaj kiam karakterizitaĵo ne staras, neniu karakterizaĵo aperas.
  5. Tial, nek karakterizitaĵo, nek karakterizaĵo ekzistas. Nek io alia de ili ekzistas.
  6. Se ne troviĝas ekzistaĵo, de kio ne-ekzistaĵo troviĝas? For de ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo, kiu scias ekziston kaj ne-ekziston?
  7. Tial, spaco ne estas ekzistaĵo nek ne-ekzistaĵo, ne estas karakterizita nek karakteriza. Pri aliaj kvin elementoj [tero, akvo, fajro, vento, sensaco] estas tiel same kiel spaco.
  8. Sed malsaĝuloj, kiuj trovas ekziston aŭ ne-ekziston de objektoj, ne vidas kvietan malestiĝon de videblaĵo.

6-a ĉapitro Konsidero pri Avido kaj Avidanto
  1. Se antaŭ avido avidanto sen avido troviĝus, avido dependus de li. Kaj avido povus ekzisti, kiam avidanto troviĝas.
  2. Sed kiam avidanto ne troviĝas, kiel avido povus okazi? Kiam avido ekzistas aŭ ne ekzistas, pri avidanto estas tiel same.
  3. Avido kaj avidanto ne povas estiĝi samtempe. Ĉar, en tiu okazo, avido kaj avidanto sendepende inter si ekzistus.
  4. Se avido kaj avidanto estas identaj, kuniĝo de ambaŭ ne povas okazi. Ĉar io neniam kuniĝas kun si mem. Sed se ili estas diferencaj, kiel povus okazi ilia kuniĝo?
  5. Se kuniĝo okazus en identeco, kuniĝo povus okazi sen kooperanto. Se kuniĝo okazus en deferenceco, kuniĝo povus okazi sen kooperanto.
  6. Se kuniĝo okazus en diferenceco, kiel povus establiĝi, ke avido kaj avidanto estas diferencaj inter si? Ĉar ili estas jam kuniĝintaj.
  7. Se avido kaj avidanto estas jam establitaj kiel diferencaj, kial do vi pensas pri ilia kuniĝo?
  8. Vi asertas, ke ili kuniĝas pro ke la diferenceco ne povas establiĝi. Sed por establi ilian kuniĝon vi asertas ankaŭ, ke ili estas diferencaj.
  9. Ĉar la deferenceco ne povas establiĝi, ilia kuniĝo ne establiĝas. Kiam ili ekzistas kiel diferencaj, en kio vi asertas kuniĝon?
  10. Ĉi tiel, avido ne povas establiĝi kiel kuniĝanta kun avidanto nek kiel nekuniĝanta. Same kiel avido, nenio povas establiĝi kiel kuniĝanta nek nekuniĝanta.

7-a ĉapitro Konsidero pri Kunmetitaĵo
  1. Se estiĝo estus kunmetitaĵo, tiam ĝi havus tri karakterojn [estiĝo, starado, malestiĝo]. Se estiĝo ne estas kunmetitaĵo, kiel ĝi povus havi la karakterojn de kunmetitaĵo?
  2. Se la tri katakteroj estas apartaj, ili ne povas funkcii kiel la karakteroj de kunmetitaĵo. Sed kiel ili povus esti kunigitaj en unu loko samtempe?
  3. Se estiĝo, starado kaj malestiĝo havas aliajn karakterojn de kunmetitaĵo, tio estas senfina retroago. Se ili ne havas aliajn karakterojn, ili ne estas kunmetitaĵo.
  4. La estiganto de estiĝo nur donas la bazan estiĝon. La estiganto de la baza estiĝo donas estigon de estiĝo.
  5. Se, kiel vi asertas, la estiganto de estiĝo donas la bazan estiĝon, kiel povas la estiganto de estiĝo, kiu ankoraŭ ne estiĝis de la baza estiĝo, doni la bazan estiĝon?
  6. Se, kiel vi asertas, la estiganto estiĝinta de la baza estiĝo donas la bazan estiĝon, kiel povas la baza estiĝo, kiu ankoraŭ ne estiĝis de la estiganto, doni la estiganton?
  7. Se, kiel vi asertas, tiu ĉi ne-estiĝinto povus doni estiĝon de la estiganto, ĝi povus doni ĉion ajn, kion vi volas.
  8. Same kiel lampo lumigas sin mem kaj aliajn, tiel estiganto estigas sin mem kaj aliajn.
  9. Ne troviĝas mallumo en la lampo nek en ĝia ĉirkaŭo. Kion la lampo lumigas? Lumigo estas neniigo de mallumo.
  10. Kiel la estiĝanta lampo povas neniigi mallumon? La estiĝanta lampo tiam ankoraŭ ne atingis la mallumon.
  11. Se vi diras, ke la lampo neniigas mallumon sen atingi ĝin, tiam la lampo neniigas mallumon ĉie ajn en la mondo.
  12. Se lampo lumigas sin mem kaj aliajn, mallumo ankaŭ devus kovri sin mem kaj aliajn sendube.
  13. Kiel tiu ĉi ne-estiĝinto povus estigi sin mem? Kaj se estiĝinto estigas sin mem, dum ĝi jam estiĝis, kion plu ĝi ankoraŭ estigas?
  14. Estiĝanto, estiĝinto kaj ne-estiĝinto aŭ estiĝonto neniel estiĝas. Pri tio ĉi estas jam eksplikite en iranteco, irinteco kaj ironteco.
  15. Kiam la estiĝanto ankoraŭ ne aperis en estiĝo, kiel povas diri, ke ekzistas estiĝanto depende de estiĝo?
  16. Al ĉio ajn, kio ekzistas depende de kondiĉo, mankas propra substanco. Tial, ankaŭ la estiĝanto kaj estiĝo mem ne havas propran substancon.
  17. Se ankoraŭ ne estiĝinta ekzistaĵo ie ekzistus, ĝi estiĝos. Sed se ĝi ne ekzistas, kial ĝi estiĝos?
  18. Se tiu ĉi estiĝo estigas estiĝanton, kio estigas tiun ĉi estiĝon ankoraŭ plu?
  19. Se alia estiĝo estigas tiun ĉi estiĝon, tio estas senfina retroago. Sed se sen estiĝo tiu ĉi estiĝo estiĝas, ĉio povus estiĝi tiamaniere.
  20. Estiĝo ne estas ebla al ekzistanto, nek al ne-ekzistanto, nek al samtempe ekzistanto kaj ne-ekzistanto. Tio ĉi estas jam atestita antaŭe.
  21. Estiĝo ne estas ebla al malestiĝanto. Sed ankaŭ ne estas eble, ke ne-malestiĝanto estas ekzistaĵo.
  22. Jam stariĝinta ekzistaĵo ne plu staras. Ankoraŭ ne stariĝinta ekzistaĵo ne staras. Staranta ekzistaĵo ne staras. Kio ankoraŭ ne estiĝinta plu staras?
  23. Starado ne estas ebla al malestiĝanta ekzistaĵo. Sed ankaŭ ne estas eble, ke ne-malestiĝanto estas ekzistaĵo.
  24. Ĉiuj ekzistaĵoj entenas la econ de kadukiĝo kaj morto. Kiaj ekzistaĵoj staras sen kadukiĝo kaj morto?
  25. Starado ne povas stari per alia starado nek per si mem. Tio estas sama kiel estiĝo ne povas estiĝi per alia estiĝo nek per si mem.
  26. Ankoraŭ ne malestiĝinta aĵo ne malestiĝas. Jam malestiĝinta aĵo ne plu malestiĝas. Malestiĝanta aĵo ne malestiĝas. Kio ankoraŭ ne estiĝinta malestiĝas?
  27. Unue, ne eblas, ke jam stariĝinta ekzistaĵo malestiĝas. Due, ankaŭ ne eblas, ke ankoraŭ ne stariĝinta ekzistaĵo malestiĝas.
  28. Iu stato neniel malestiĝas per la sama stato. Ĝi ankaŭ neniel malestiĝas per la alia stato.
  29. Ĝuste ĉar ĉiuj ekzistaĵoj ne povas estiĝi, tial, tiel same, ili ne povas malestiĝi.
  30. Jam ekzistanta ekzistaĵo ne povas malestiĝi. Ĉar ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo ne povas troviĝi samtempe.
  31. Ne-ekzistanta ekzistaĵo ne povas malestiĝi, same kiel dua kapo ne povas esti detranĉita.
  32. Malestiĝo ne ekzistas per si mem. Malestiĝo ne ekzistas per alia. Same kiel estiĝo ne povas estiĝi per si mem nek per alia.
  33. Ĉar estiĝo, starado kaj malestiĝo ne povas esti establitaj, kunmetitaĵo ne ekzistas. Kial establiĝas ne-kunmetitaĵo, se kunmetitaĵo ne establiĝas?
  34. Kvazaŭ iluzio, kvazaŭ sonĝo, kvazaŭ miraĝo, tiel estas estiĝo, tiel estas starado, tiel estas malestiĝo.

8-a ĉapitro Konsidero pri Ago kaj Aganto
  1. La ekzistanta aganto ne faras jam ekzistantan agon. Kaj ne-ekzistanta aganto ne provas ne-ekzistantan agon.
  2. Al ekzistanta ago mankas aktiveco; t.e. ekzistanta ago ne havas subjekton de ago. Al ekzistanta aganto mankas aktiveco; t.e. ekzistanta subjekto de ago ne havas agon.
  3. Se ne-ekzistanta aganto farus ne-ekzistantan agon, la ago estus sen kaŭzo. Kaj la aganto estus sen kaŭzo.
  4. La rezulto kaj la kaŭzo de ago ne ekzistus sen kaŭzo. Se ne ekzistus la rezulto, aktiveco kaj subjekto de ago kaj rimedo ne ekzistus.
  5. Se ne ekzistus aktiveco kaj aliaj, agoj konforma kaj kontraŭa al darmo ne ekzistus. Se ili ambaŭ ne ekzistus, la rezulto ankaŭ ne ekzistus.
  6. Se la rezulto ne ekzistus, vojo al liberiĝo kaj al ĉielo ne ekzistus. Tiel ĉiuj aktivecoj fariĝus sensencaj.
  7. Ekzistanta kaj samtempe ne-ekzistanta subjekto de ago ne faras ekzistantan kaj samtempe ne-ekzistantan agon. Kiel ekzisto kaj ne-ekzisto, kiuj kontraŭstaras inter si, povus kuniĝi en unu?
  8. Ekzistanta subjekto de ago ne faras ne-ekzistantan agon. Ne-ekzistanta subjekto de ago ne faras ekzistantan agon. Ĉar tion sekvas ĉiuj eraroj.
  9. Ekzistanta aganto ne faras ne-ekzistantan agon, nek faras ekzistantan kaj samtempe ne-ekzistantan agon, kiel ni vidis antaŭe.
  10. Ne-ekzistanta aganto ne faras ekzistantan agon, nek faras ekzistantan kaj samtempe ne-ekzistantan agon, kiel ni vidis antaŭe.
  11. Ekzistanta kaj samtempe ne-ekzistanta aganto ne faras ekzistantan agon, nek faras ne-ekzistantan agon, kiel ni vidis antaŭe.
  12. Aganto dependas de ago, kaj ago dependas de aganto. Ni ne vidas alian kaŭzon establi.
  13. El tiu ĉi elimino de ago kaj aganto oni devas klarigi ankaŭ tiun de tenaco. Surbaze de la konsidero pri ago kaj aganto ceteraj ekzistaĵoj devas esti komprenitaj.

9-a ĉapitro Konsidero pri Antaŭa Ento
  1. Vido, aŭdo, sento k.a. apartenas al iu subjekto, kiu devas ekzisti antaŭ ili; tiel kelkaj asertas.
  2. Se ne troviĝus ekzistaĵo, kiel povus estiĝi vido k.a.? Tial antaŭ ili devas esti establita ekzistaĵo.
  3. De kio oni povas koni la establitan ekzistaĵon antaŭantan de vido, aŭdo, sento k.a.?
  4. Se la ento jam establiĝis sen vido k.a., ili [vido k.a.] sendube povas establiĝi sen ĝi [ento].
  5. Iu estas montrita de io; io estas montrita de iu. Kiel povus ekzisti iu sen io? Kiel povus ekzisti io sen iu?
  6. Ne pravas, ke iu ekzistas jam antaŭ vido k.a. kune. La antaŭanto estas montrita de io aparte el vido k.a. laŭokaze.
  7. Se li ne ekzistas antaŭ vido k.a. kune, kiel li povus ekzisti antaŭ vido k.a. aparte?
  8. Se li estus vidanto, aŭdanto aŭ sentanto, tiam li povus ekzisti antaŭ vido k.a. Sed efektive ne estas tiel.
  9. Aliflanke, se vidanto, aŭdanto kaj sentanto estus apartaj, tiam alia aŭdanto ekzistus disde vidanto. Se tiel estus, atmanoj ekzistus kiel pluraj.
  10. Eĉ se vido, aŭdo, sento k.a. naskiĝas el la elementoj [tero, akvo, fajro, vento], atmano ne ekzistas en la elementoj.
  11. Se atmano, al kiu apartenas vido, aŭdo, sento k.a., ne ekzistas, ili ankaŭ ne ekzistas.
  12. Antaŭ, aŭ samtempe de, aŭ post vido k.a. ekzistas nenio, pri kio la asertoj kiel "ĝi ekzistas" aŭ "ĝi ne ekzistas" jam haltas ĉi tie.

10-a ĉapitro Konsidero pri Fajro kaj Hejtaĵo
  1. Se hejtaĵo estus fajro, tiam aganto kaj ago estus identaj. Se fairo estus diferenca de hejtaĵo, tiam ĝi okazus sen hejtaĵo.
  2. Tiam ĝi estus eterne brulanta kaj ne havus kaŭzon de brulo; tute sensence estus, ke ĝi denove ekbrulas. Tiukaze ĝi estus sen ago.
  3. Ĉar ĝi ne dependus de aliaj, ĝi ne havus kaŭzon de brulo. Ĝi eterne brulus kaj ne povus denove ekbruli.
  4. Nu, se oni pensas, ke brulantaĵo estas hejtaĵo, la hejtaĵo estas nur tio, kio brulas; kaj kiel tiu ĉi hejtaĵo ekbrulas?
  5. Se ili estas diferencaj, fajro ne atingas hejtaĵon. La hejtaĵo ne atingita de fajro ne brulos. La nebrulantaĵo ne estingiĝos. Se ĝi ne estingiĝas, ĝi restos kun sia propra karakterizaĵo.
  6. Samkiel viro kaj virino kuniĝas kiel diferencaj inter si, tiel, se fairo estus diferenca de hejtaĵo, fajro kaj hejtaĵo devus konformaj inter si por kuniĝo.
  7. Se fajro kaj hejtaĵo ekskludas reciproke, fajro estante diferenca de hejtaĵo atingas laŭvole hejtaĵon.
  8. Se fajro dependas de hejtaĵo kaj hejtaĵo dependas de fajro, de kio fajro kaj hejtaĵo dependas? Kiu el ili la unua establiĝas?
  9. Se fajro dependas de hejtaĵo, hejtaĵo establus jam establitan fajron. Kaj la hejtaĵo povus esti hejtaĵo sen fajro.
  10. Se io, de kio ento dependas, estas establita sur la bazo de la ento dependanta de ĝi, kio estas establita depende de kio?
  11. Kiu ento estas establita pere de dependeco? Se la ento ne estas establita, kiel ĝi povus dependi? Tamen, se la ento, kiu estas jam establita depende de io, ankoraŭ dependas de alia, estas tute sensence.
  12. Fajro ne dependas de hejtaĵo. Fajro ne sendependas de hejtaĵo. Hejtaĵo ne dependas de fajro. Hejtaĵo ne sendependas de fajro.
  13. Fajro ne venas de io alia, nek troviĝas en hejtaĵo. Ceteraj aferoj estas jam eksplikitaj en iranteco, irinteco kaj ironteco [la dua ĉapitro].
  14. Fajro ne estas heitaĵo. Fajro ne estiĝas de io diferenca de hejtaĵo. Fajro ne posedas hejtaĵon. Hejtaĵo ne troviĝas en fajro, nek inverse.
  15. Per diskutado de fajro kaj hejtaĵo, atmano kaj tenaco, botelo kaj vestaĵo, ĉiuj estas eksplikitaj sen resto.
  16. Mi ne pensas, ke tiuj, kiuj instruas, ke atmano kaj diversaj entoj havas substancon kaj diferencas inter si, komprenas la signifon de la dokrino.

11-a ĉapitro Konsidero pri Komenca kaj Fina Limoj
  1. La granda sanktulo diris, ke la komenco ne povas esti konata. Ĉar metempsikozo ne havas komencon nek finon, do ne ekzistas ĝiaj antaŭkomenco nek postfino.
  2. Kie ne ekzistas komenco nek fino, kiel povus ekzisti mezo? Sekve ne akcepteblas la serio de antaŭo, posto kaj samtempo.
  3. Se naskiĝo antaŭus al maljuniĝo kaj morto, tiam naskiĝo sen maljuniĝo kaj morto ekzistus, kaj senmortulo naskiĝus.
  4. Se naskiĝo postvenas post maljuniĝo kaj morto, tiam maljuniĝo kaj morto estus senkaŭza. Kiel povus ekzisti maljuniĝo kaj morto de tiu, kiu ankoraŭ ne naskiĝis?
  5. Naskiĝo ne povas okazi samtempe kun maljuniĝo kaj morto. Se tiel okazus, naskiĝanto estus mortanta, kaj ambaŭ fariĝus senkaŭzaj.
  6. Kiam la serio de naskiĝo, maljuniĝo kaj morto ne eblas, kial vi diskutas sur fikcio pri ili?
  7. Ne nur metempsikozo sed ĝenerale neniu ento havas komencan limon: kaŭzo kaj rezulto; nek karakterizanto kaj karakterizato;
  8. nek sento kaj sentanto; kio ajn estas, ĉiuj entoj estas sen komenco.1

12-a ĉapitro Konsidero pri Sufero
  1. Iu diras, ke sufero estas produktita de si mem, aŭ de alia, aŭ de ambaŭ, aŭ estas senkaŭza. Sed sufero ne estas rezulto.
  2. Se sufero devenus de si mem, ĝi ne estiĝus depende. Ĉar depende de la komponantoj estiĝas sekvaj komponantoj.
  3. Se tiuj ĉi [la komponantoj] diferencus se tiuj [sekvaj komponantoj], aŭ se tiuj diferencus de tiuj ĉi, sufero povus estiĝi de aliaj, kaj tiuj estiĝus de tiuj ĉi.
  4. Se sufero devenus de mempersona ento, do kio estas la mempersona ento, kiu mem produktas suferon? Kio ekzistas distinge de sufero?
  5. Se sufero devenus de alipersona ento, do kio estas la alipersona ento, al kiu estos donita sufero post ĝia fariĝo? Kio ekzistas distinge de sufero?
  6. Se sufero devenus de alipersona ento, do kio estas la alipersona ento, kiu donas suferon post ĝia fariĝo? Kio ekzistas distinge de sufero?
  7. Ĉar sufero ne estas kaŭzata de si mem, kiel ĝi povus esti kaŭzata de alia? Kiu ajn kaŭzus suferon de alia, li devas kaŭzi sian propran suferon.
  8. Neniu sufero estas mem kaŭzita. Nenio kaŭzas sin mem. Se alia ne estas mem farita, kiel sufero povus esti kaŭzita de alia?
  9. Se sufero estus kaŭzita de ĉiu, sufero povus esti kaŭzita de ambaŭ. Estante ne kaŭzita de si nek de alia, kiel sufero povus esti senkaŭza?
  10. Ne nur sufero ne ekzistas en ĉiu el la kvar manieroj [memprodukto, aliprodukto, ambaŭprodukto kaj senkaŭzo], ankaŭ ekstraj entoj ne ekzistas en ĉiu el la kvar manieroj.

13-a ĉapitro Konsidero pri Formivo
  1. La bagavato diris, ke ĉio, kio havas la econ erariga, estas falsa. Ĉiuj formivoj havas la econ erariga. Tial ili estas falsaj.
  2. Se estas vere, ke eraregeca aĵo estas falsa, de kio estas erariga? Pri tio ĉi la bagavato jam rakontis, kio klarigas malplenecon [ŝunjaton].
  3. Ĉiuj entoj ne havas propran substancon, ĉar ili povas aliformiĝi. Sed nenio estas sen propra substanco; ĉar ĉiuj havas malplenecon [ŝunjaton].
  4. Se ne ekzistus propra substanco, kio aliformiĝas? Se ekzistus propra substanco, kio aliformiĝas?
  5. Iu ento ne aliformiĝas. Alia ento ankaŭ ne aliformiĝas. Ĉar junuloj ankoraŭ ne maljuniĝis kaj maljunuloj ne plu maljuniĝos.
  6. Se iu ento restus sama ŝanĝiĝinte, lakto estus jaĥurto. Aŭ jaĥurto fariĝus ento alia ol lakto.
  7. Se ekzistus io neŝunjata, io ŝunjata ekzistus. Tamen nenio neŝunjata ekzistas. Kial povus ekzisti sola io ŝunjata?
  8. Budhoj diris, ke ŝunjato estas transcendo de ĉiuj ideoj. Sed tiuj, kiuj tenas la ideon de ŝunjato, estas nekorekteblaj.

14-a ĉapitro Konsidero pri Kunligo
  1. La vido, vidato kaj vidanto; tiuj ĉi tri ne kunligas sin, ĉu triope, ĉu duope.
  2. La avido, avidato kaj avidanto estas samaj kiel ĉi-supraj. Kaj la ceteraj kleŝoj aŭ la ceteraj suferoj de percepto estas komprenataj sub la trikotomio2 .
  3. Ni supozu, ke diferencaj aĵoj kunligiĝas inter si, tamen la tri ne diferencas inter si. Tial ili ne povas kunligiĝi.
  4. Ne nur en vido k.a. ne ekzistas diferenco; Ne estas akcepteble, ke iu ajn aĵo estas diferenca de iu ajn aĵo.
  5. Diferenca aĵo dependas de alia diferenca aĵo kiel aliaĵo. Sen alia diferenca aĵo ĝi ne povus diferenci. Ne estas akcepteble, ke tiu, kiu dependas de io alia, estas diferenca de ĝi.
  6. Se diferenca aĵo estas diferenca de alia diferenca aĵo, diferenca aĵo povus ekzisti sen alia diferenca aĵo. Sed diferenca aĵo ne povas ekzisti sen alia diferenca aĵo. Tial diferenca aĵo ne ekzistas.
  7. Diferenco ne ekzistas en diferenca aĵo, nek en ne diferenca aĵo. Ĉar diferenco ne ekzistas. Diferenco kaj identeco ambaŭ ne ekzistas.
  8. Io ne kunligiĝas kun si mem. Diferenca aĵo ne kunligiĝas kun alia diferenca aĵo. Kunligiĝanto ne ekzistas, nek kunligiĝinto, nek kunligiĝonto.

15-a ĉapitro Konsidero pri Substanco
  1. Estas malĝuste, ke propra substanco estiĝas el diversaj kondiĉoj kaj kaŭzoj. Se propra substanco estiĝus el kondiĉoj kaj kaŭzoj, ĝi estus faritaĵo.
  2. Kiel povus esti, ke propra substanco estas faritaĵo? Ĉar propra substanco mem ne estas artifika kaj ne dependas de io alia.
  3. Se ne ekzistas propra substanco, ne povas ekzisti alies substanco. Ĉar la substanco en alia ento nomiĝas alies substanco.
  4. Kiel povus esti ento sendepende de propra substanco kaj alies substanco? Ĉar, kiam propra substanco aŭ alies substanco efektive ekzistas, nur tiam ento formiĝas.
  5. Se ento ne formiĝas, senento ankaŭ ne formiĝas. Ĉar oni nomas aliigon de ento senento.
  6. Tiuj, kiuj vidas propran substancon, alies substancon, enton kaj senenton, ne vidas la veron en la instruoj de la Budho.
  7. La estimata Budho, kiu ĝuste konas enton kaj senenton, refutis la arugumentojn "ĝi estas" kaj "ĝi ne estas" en "Diskurso al Katyāyāna".
  8. Se ekzisto kiel esenco formiĝus, tiam senekzisto ne estus. Ĉar aliiĝo de esenco neniel akcepteblas.
  9. Se esenco ne estus aktuala, en kio eblus aliiĝo? Se esenco estus aktuala, en kio eblus aliiĝo?
  10. Diri "ĝi estas" estas antaŭjuĝo persistanta ĉe eternalismo. Diri "ĝi ne estas" estas antaŭjuĝo persistanta ĉe nihilismo. Tial saĝulo ne devas sin bazi sur ekzisto kaj senekzisto.
  11. "Tio, kio ekzistas kun substanco, ne senekzistas."; tio estas eternalismo. "Tio, kio antaŭe ekzistis, nun ne ekzistas."; tio estas nihilismo. Ambaŭ estas eraraj.

16-a ĉapitro Konsidero pri Kateno kaj Liberiĝo
  1. Se formitaj fenomenoj transmigras, ili ne transmigras kiel konstantaĵoj. Se ili estas nekonstantaj, ili ne transmigras. La sama aliro aplikeblas al vivaĵoj.
  2. Se individua ento transmigras, ĝi ne ekzistas laŭ kvinobla esploro pri komponantoj, sferoj kaj elementoj. Kio transmigras?
  3. Se iu transmigras de persisteco al persisteco, tiu fariĝus senekzista. Kia estas tiu, kiu estas senekzista kaj senpersista? Kaj kiel ĝi transmigras?
  4. Diversaj formitaj fenomenoj neniel eniras en nirvanon. Vivaĵoj ankaŭ neniel eniras en nirvanon.
  5. Diversaj formitaj fenomenoj, havante la econ de estiĝo kaj malestiĝo, ne kateniĝas nek liberiĝas. Vivaĵoj ankaŭ ne kateniĝas nek liberiĝas.
  6. Se persisteco estus kateno, tiu, kiu jam havas persistecon, ne estus katenita. Tiu, kiu ne havas persistecon, ne estas katenita. Se tiel, kiu en kia cirkonstanco estas katenita?
  7. Se kateno antaŭus katenoton, ĝi libervole katenus. Sed ĝi dekomence ne ekzistas. Ceteraj punktoj estas jam eksplikitaj en la konsidero pri iranteco, irinteco kaj ironteco.
  8. Unue, ketenito ne liberiĝas. Due, katenoto ne liberiĝas. Se katenito estus sinliberiganta, kateno kaj liberiĝo okazus samtempe.
  9. "Mi ne havas persistecon, kaj atingos nirvanon. Nirvano ekzistas por mi." Se iu diras ĉi tiel, tiu havas gravan persistecon.
  10. Kiam oni ne aprobas nek malaprobas ekziston aŭ senekziston de nirvano kaj metempsikozo, tiam nenia ajn metempsikozo kaj nenia ajn nirvano povas esti analizitaj.

17-a ĉapitro Konsidero pri Ago kaj Ĝia Rezulto
  1. Mem-mastradi kaj profitigi aliajn homojn kun la koro de kompato estas la darmo [ĝusta moralo]. Tio estas la semo [kaŭzo] por ricevi bonan rezulton en tiu ĉi kaj posta vivoj.
  2. La plej estimata Senmortulo [la Budho] diris, ke agoj estas aŭ internaj aŭ eksteraj, kaj ke agoj havas multajn specojn.
  3. Tio, kio estas nomata "internaj [agoj]", rilatas al kordeziro. Aliflanke, tio, kio estas nomata "eksteraj [agoj]", rilatas al korpa ago kaj parolo.
  4. Parolo, ago de korpo, virtuala ago katenita de kleŝo, virtuala ago liberigita de kleŝo,
  5. kaj feliĉo el bona ago, malfeliĉo el malbona ago kaj kordeziro, ĉi tiuj sep faras la specojn de ago.
  6. Se ago restadas ĝis ĝia maturiĝo, ĝi devas esti konstanta. Sed se ago tuj malestiĝas, ĝi ne povas naski rezulton.
  7. Sinsekvo komencanta de ĝermo naskiĝas el semo kaj venas al frukto. La sinsekvo sen semo ne povas esti.
  8. El semo estas sinsekvo, kaj el sinsekvo estas estiĝo de frukto. Unue semo kaj poste frukto. Tial la rilato inter semo kaj frukto ne estas konstanta nek malkonstanta.
  9. Same kiel tio ĉi, el koro naskiĝas sinsekvo de koro, kaj poste rezulto venas. Sen koro ne povas esti sinsekvo de koro.
  10. El koro estiĝas sinsekvo, kaj el sinsekvo estiĝas rezulto. Unue ago kaj poste rezulto. Tial la rilato inter ago kaj rezulto ne estas konstanta nek malkonstanta.
  11. Dek vojoj de pura ago estas la rimedoj por formi darmon [bonon]. La rezulto de la darmo en tiu ĉi kaj posta vivoj estas kvin plezuroj.
  12. Tiel supozante vi havas multajn erarojn. Tial tiu ĉi ideo estas tute sentaŭga3 .
  13. Mi klarigu la analizon, kiu estas akceptebla kaj laŭdata de budhoj, mem-enbodiiĝintoj kaj edukitaj enbodiiĝintoj.
  14. Nepereanta darmo estas sama kiel obligacio kaj ago estas sama kiel debeto. Ĝia [de nepereanta darmo] sfero estas kvar [la mondoj avida, materia, senmateria kaj senkleŝa], kaj ĝia esenco estas neŭtrala [ne bona nek malbona].
  15. Ĝi povas esti distranĉita ne per klarvidado, sed per [plialtranga] praktiko. Tial pro ĝi naskiĝas diversaj rezultoj de ago.
  16. Se ĝi estus distranĉita per klarvidado aŭ per transiro de ago, tiam ekestus eraro detrui agojn k.a.
  17. Kiam en la sama sfero kombiniĝas ĉiuj agoj, ĉu samtipaj ĉu malsamtipaj, ĝi [nepereanta darmo] tamen naskiĝas.
  18. Ĝi naskiĝas, kiam ĉiuj agoj de ambaŭ specoj [samtipa kaj malsamtipa] estas vidataj. Kaj ĝi daŭre restas, kiam rezulto de ago maturiĝas.
  19. Ĝi pereas, kiam rezulto de ago transpasis aŭ oni mortis. Tiam distingo inter kunkleŝo kaj senkleŝo devus esti montrita.
  20. La Budho diris pri nepereanta darmo, kiu estas ŝunjata sed ne estas malkonstanta, kaj kiu estas [subjekto de] metempsikozo sed ne estas konstanta.
  21. Kial ago ne naskiĝas? Ĉar ĝi ne havas sian substancon. Ĉar ĝi ne naskiĝas, ĝi ne pereas.
  22. Se ago ekzistus kun substanco, ĝi sendube estus konstanta. Kaj ĝi ne povas esti faritaĵo. Ĉar konstantaĵo ne povas esti farita.
  23. Se ago ne estus faritaĵo, estus ebleco, ke oni ricevas rezulton de nefaritaĵo. Tiam oni enfalus en eraron loĝi en nepuraj agoj.
  24. Tio sendube kontraŭstaras ĉiujn kutimojn de la mondo, kaj ne taŭgas distingi bon-farantojn kaj malbon-farantojn.
  25. Se ago havus sian substancon, jam maturiĝintaj rezultoj ankoraŭ maturiĝus.
  26. La esenco de tiu ĉi ago estas kleŝo. Kaj la kleŝoj ne ekzistas laŭ vera senco. Ĉar la kleŝoj ne ekzistas, kiel ago povus ekzisti laŭ vera senco?
  27. Oni diras, ke agoj kaj kleŝoj estas kondiĉoj de diversaj korpoj. Sed se agoj kaj kleŝoj estas ŝunjataj, kion oni povus paroli pri diversaj korpoj?
  28. Popolo estas kovrita de malvido kaj katenitaj de avido. Ili ricevas rezulton de ago, kaj ili ne malsamas kun la aganto nek identas kun li.
  29. Tiu ĉi ago ne naskiĝas el kondiĉoj, nek el ne-kondiĉoj, tial aganto ankaŭ ne ekzistas.
  30. Ago kaj aganto ambaŭ ne ekzistas. Kiel povus ekzisti rezulto de ago? Kaj la rezulto ne ekzistas. Kiel povus ekzisti ricevanto de la rezulto.
  31. Kvazaŭ instruanto disponanta diajn fortojn iluzie farus iluziajn homojn, kaj la iluziaj homoj ankoraŭ iluzie farus aliajn iluziajn homojn,
  32. tiel aganto estas apero de iluziaj homoj, agoj faritaj de li estas samaj kiel la aliaj iluziaj homoj faritaj de la iluziaj homoj.
  33. Diversaj kleŝoj, diversaj agoj, diversaj korpoj kaj diversaj rezultoj estas kvazaŭ miraĝoj, revoj aŭ aeroflagretoj.

18-a ĉapitro Konsidero pri Atmano
  1. Se atmano estus la kvin komponantoj, ĝi havus estiĝon kaj malestiĝon. Se atmano estus diferenca de la kvin komponantoj, ĝi ne havus la aspektojn de la kvin komponantoj.
  2. Se atmano ne ekzistas, kiel povus ekzisti propraĵoj de atmano? Pro malestiĝo de atmano kaj propraĵoj de atmano oni abstinas de la kroĉiĝo al "mi" kaj "la mia".
  3. Tiu, kiu ne kroĉiĝas al "mi" kaj "la mia", ne ekzistas. Tiu, kiu vidas tiun ĉi ne-ekzistanton, kiu ne kroĉiĝas al "mi" kaj "la mia", vidas nenion.
  4. Kiam opinio pri "mi" kaj "la mia" estas estingita, ĉu al interna direkto, ĉu al ekstera direkto, la insisto malestiĝas. Pro ĝia malestiĝo, naskiĝo malestiĝas.
  5. Kie ago kaj kleŝo malfunkcias, tie troviĝas liberiĝo. Ago kaj kleŝo estiĝas el konceptigo. Tiu ĉi konceptigo estiĝas el fikcia diskutado. Fikcia diskutado tamen malestiĝas tra ŝunjato.
  6. La budhoj provizore instruas, ke atmano tvoviĝas, ke atmano ne troviĝas, kaj ke nenia atmano troviĝas same kiel nenia malekzisto de atmano troviĝas.
  7. Tio, kion lingvo esprimas, ĉesiĝas, kiam la sfero de penso ĉesiĝas. La darmeco ne naskiĝas nek pereas, same kiel nirvano.
  8. La Budhoj instruas: Ĉio estas vera. Ĉio estas malvera. Ĉio estas vera kaj malvera. Ĉio ne estas vera nek malvera.
  9. La aspekto de realeco estas: Mem ekkoni ne depende de aliaj; kvieteco forlasinta fikcian diskutadon, konceptigon, kaj diversajn signifojn.
  10. Kiam io ekzistas depende de io alia, la unua ne identas kun la dua, nek diferencas de la dua. Tial ne ekzistas neniiĝo nek eterneco.
  11. Nenio ajn identas kun la alia, nek diferencas de la alia; Nenio ajn neniiĝas nek restas eterne. Tio estas la kara instruo de la Budhoj, la Gvidantoj de la Mondo.
  12. Se la Budhoj ne aperas en la mondo, kaj se la disĉiploj malaperis, la saĝo de la mem-vekiĝintoj komplete ekaperos sen instruisto.

19-a ĉapitro Konsidero pri Tempo
  1. Se nuntempo kaj futuro dependus de paseo, nuntempo kaj futuro ekzistus ene de paseo.
  2. Se nuntempo kaj futuro ne ekzistas ene de paseo, kiel nuntempo kaj futuro povas dependi de paseo?
  3. Se ili ne dependas de paseo, ili ne povas esti starigitaj. Tial la tempo de nuntempo kaj de futuro ankaŭ ne ekzistas.
  4. En la sama maniero la aliaj du dividaĵoj -- paseo kaj futuro, aŭ supro, malsupro kaj mezo, aŭ nombroj devas esti komprenataj.
  5. Nestabila tempo ne povas esti kaptita. Stabila tempo povas esti kaptita, sed ĝi ne ekzistas. Kiel oni povus imagi nekaptitan tempon?
  6. Se tempo dependus de ento, kiel tempo povus ekzisti sen ento? Sed nenia ento ekzistas. Kiel tempo povus ekzisti?

20-a ĉapitro Konsidero pri Kombino
  1. Se kombino de kaŭzo kaj diversaj kondiĉoj naskas rezulton kaj la rezulto dekomence ekzistas en la kombino, kiel la rezutlo povus naskiĝi el la kombino?
  2. Se kombino de kaŭzo kaj diversaj kondiĉoj naskas rezulton kaj la rezulto ne ekzistas en la kombino, kiel la rezutlo povus naskiĝi el la kombino?
  3. Se la rezulto ekzistas en la kombino de kaŭzo kaj kondiĉoj, la rezulto devus esti komprenata en la kombino. Sed ĝi ne estas komprenata en la kombino.
  4. Se la rezulto ne ekzistas en la kombino de kaŭzo kaj kondiĉoj, aktualaj kaŭzoj kaj kondiĉoj fariĝus egalaj al ne-kaŭzoj kaj ne-kondiĉoj.
  5. Se kaŭzo doninte sin al la rezulto malestiĝus, du kaŭzoj ekzistus: la donita kaŭzo kaj la malestiĝinta kaŭzo.
  6. Se kaŭzo ne doninte sin al la rezulto malestiĝus, la rezulto fariĝus senkaŭza, ĉar ĝi estiĝis, kiam la kaŭzo malestiĝis.
  7. Se la rezulto estiĝus samtempe kun la kombino, la produktito kaj la produktinto ekzistus samtempe.
  8. Se la rezulto estiĝus antaŭ la kombino, la rezulto fariĝus senkaŭza kaj senkondiĉa.
  9. Se la rezulto estiĝus post malestiĝo de la kaŭzo, la rezulto estus kompleta transformiĝo de la kaŭzo, kaj anticipe estiĝinta kaŭzo denove estiĝus.
  10. Kiel kaŭzo malestiĝinta kaj malaperinta povus naski rezulton? Kiel kaŭzo kunigita kun sia rezulto produkti la rezulton?
  11. Sed kian rezulton produktas kaŭzo ne kunigita kun rezulto? Ĉar ĝi naskas rezulton ne antaŭ la vido de rezulto nek post la vido.
  12. Neniam povas esti, ke pasea rezulto kuniĝas kun pasea kaŭzo, kun ne-estiĝinto, aŭ kun estiĝinto.
  13. Neniam troviĝas samtempa kuniĝo de estiĝinta rezulto kun paseo, kaj kun estiĝinta aŭ ne-estiĝinta kaŭzo.
  14. Neniam troviĝas samtempa kuniĝo de ne-estiĝinta rezulto kun paseo, kaj kun estiĝinta aŭ ne-estiĝinta kaŭzo.
  15. Sen kuniĝo, kiel kaŭzo povas produkti rezulton? Tie, kie troviĝas kuniĝo, kiel kaŭzo povas produkti rezulton?
  16. Se la kaŭzo estas ŝunjata rilate rezulto [Se al la kaŭzo mankas rezulto], kiel ĝi povas produkti rezulton? Se la kaŭzo ne estas ŝunjata [Se al la kaŭzo ne mankas rezulto], kiel ĝi povas produkti rezulton?
  17. Ne-ŝunjata rezulto ne estiĝas. Ne-ŝunjata rezulto ne malestiĝas. Ne-ŝunjata rezulto ne havas estiĝon nek malestiĝon.
  18. Kiel la rezulto ŝunjata povas estiĝi? Kiel la rezulto ŝunjata povas malestiĝi? La rezulto ŝunjata ne estiĝas nek malestiĝas.
  19. Ne eblas, ke kaŭzo kaj rezulto estas identaj. Ne eblas, ke kaŭzo kaj rezulto estas diferencaj.
  20. Se kaŭzo kaj rezulto estus identaj, produktito kaj produktinto estus identaj. Se kaŭzo kaj rezulto estus diferencaj, kaŭzo kaj ne-kaŭzo estus samaj.
  21. Se rezulto havus substancon, de kio ĝi estiĝis? Se rezulto ne havus substancon, de kio ĝi estiĝis?
  22. Ne eblas, ke io, kio ne produktas rezulton, estas kaŭzo. Se ĝi ne estas kaŭzo, pri kio rezulto ekzistas?
  23. Se la kuniĝo de kaŭzoj kaj kondiĉoj ne estas mem-produktita, kiel ĝi povas produkti rezulton?
  24. Ne troviĝas la rezulto produktita de la kuniĝo. Ne troviĝas la rezulto produktita ne de la kuniĝo. Se ne troviĝas rezulto, kiel povas ekzisti la kuniĝo de kaŭzoj kaj kondiĉoj?

21-a ĉapitro Konsidero pri Kreiĝo kaj Detruiĝo
  1. Detruiĝo ne okazas sen kreiĝo, ne okazas kun ĝi. Kreiĝo ne okazas sen detruiĝo, ne okazas kun ĝi.
  2. Kiel povus esti detruiĝo sen kreiĝo? Kiel povus esti morto sen naskiĝo? Ekzistas nenia detruiĝo sen kreiĝo.
  3. Kiel povus okazi samtempe detruiĝo kaj kreiĝo? Morto kaj naskiĝo ne okazas samtempe.
  4. Kiel povus esti kreiĝo sen detruiĝo? Ĉar nekonstanteco neniam mankas al entoj.
  5. Kiel povus okazi samtempe detruiĝo kaj kreiĝo? Same kiel naskiĝo kaj morto ne okazas samtempe.
  6. Kiam aĵoj ne povas esti formitaj kiel ekzistaĵoj, ĉu unu kune kun la alia, ĉu unu aparte de la alia, kiel ili povas esti formitaj entute?
  7. Ne troviĝas kreiĝo de la malaperintoj; ne troviĝas kreiĝo de la nemalaperintoj. Ne troviĝas detruiĝo de la malaperintoj; ne troviĝas detruiĝo de la nemalaperintoj.
  8. Kiam neniu ento ekzistas, ne troviĝas kreiĝo nek detruiĝo. Sen kreiĝo kaj detruiĝo, ekzistas neniu ento.
  9. Ne eblas, ke la ŝunjata kreiĝas aŭ detruiĝas. Ne eblas, ke la neŝunjata kreiĝas aŭ detruiĝas.
  10. Ne eblas, ke detruiĝo kaj kreiĝo estas identaj. Ne eblas, ke detruiĝo kaj kreiĝo estas diferencaj.
  11. Se vi pensas, ke vi vidas detruiĝon kaj kreiĝon ambaŭ, vi do vidas detruiĝon kaj kreiĝon nur pro via vizio.
  12. Ento ne estiĝas el ento; ento ne estiĝas el neento. Neento ne estiĝas el neento; neento ne estiĝas el ento.
  13. Ento ne estiĝas el si mem. Ĝi ne estiĝas el io alia. Ĝi ne estiĝas el si mem, nek el io alia. Kiel ĝi povas estiĝi?
  14. Se oni akceptas la ekzistadon de entoj, sekvas la eraraj vidpunktoj pri ekzistado kaj pri neekzistado. Ĉar tiuj entoj devas esti aŭ konstantaj aŭ nekonstantaj.
  15. Se oni akceptas la ekzistadon de entoj, ne sekvos neekzistado nek ekzistado. Tiu ĉi cikla ekzistado [de ni homoj] estas la kontinuaj kreiĝo kaj detruiĝo de kaŭzoj kaj de rezultoj.
  16. Se la cikla ekzistado estus la kontinuaj kreiĝo kaj detruiĝo de kaŭzoj kaj de rezultoj, sekvus la neeszistado de kaŭzo, ĉar la detruitoj ne reestiĝas.
  17. La entoj, kiuj ekzistas kun substanceco, ne povas fariĝi neekzistado. Kaj la nirvano, en kiu la cikla ekzistado jam malestiĝas, signifus neekzistadon.
  18. Ne povas esti, ke kiam la fina vivo finiĝas, la unua vivo komenciĝas. Ankaŭ ne povas esti, ke kiam la fina vivo ankoraŭ ne finiĝas, la unua vivo komenciĝas.
  19. Supozu, ke kiam la fina vivo estas finiĝanta, la unua vivo komenciĝas. Tiam la fina vivo kaj la unua vivo estas tute apartaj.
  20. Estas absurde, ke io estas finiĝanta kaj samtempe estas komenciĝanta. Se tiel estus, tiu, kiu estas mortanta en la kvin komponantoj, estus ankaŭ naskiĝanta.
  21. Tial, ne estas prave, ke vivo daŭrigas sin en la tri tempoj [paseo, nuno, futuro]. Ĉu eblas vivo, kiu troviĝas ekster la tri tempoj?

22-a ĉapitro Konsidero pri Tatagato
  1. Tatagato ne identas kun la komponantoj, nek diferencas de ili. Tatagato ne troviĝas en la komponantoj; la komponantoj ne troviĝas en Tatagato. Tatagato ne havas la komponantojn. Kio do estas Tatagato?
  2. Se Budho dependus de la komponantoj, Li ne ekzistus kiel substanco. Kiel Li, ne ekzistanta kiel substanco, povus ekzisti kiel alies substanco?
  3. Tio, kio ekzistas depende de alies substanco, ne havas sian atmanon. Tiu, al kiu mankas atmano, ne povas esti Tatagato.
  4. Se ne troviĝas substanco, kiel povus troviĝi alies substanco? Kio estas la Tatagato, kiu ne havas substancon, nek alies substancon?
  5. Se ne dependante de la komponantoj troviĝus Tatagato, nun Li dependus de ili. Kaj Li ekzistus kun tiu dependeco.
  6. Neniu Tatagato troviĝas dependante de la komponantoj. Kiel io, kio ne troviĝas sen dependeco, povus esti dependanta?
  7. Ne troviĝas ne-dependanto. Ne troviĝas dependeco. Ne troviĝas la Tatagato, kiu ne dependas.
  8. Oni ne povas trovi Tatagaton en la kvin komponantoj [formo, sento, imago, volo, konscio], ĉu Li estas identa kun la komponantoj, ĉu Li estas diferenca de ili. Kiel do Li povas esti imagata, se Li dependas?
  9. La dependeco mem ne troviĝas kiel substanco. Se ĝi ne troviĝas kiel substanco, kiel ĝi povus esti alies substanco?
  10. La funkcio kaj subjekto de dependado estas ŝunjataj. Kiel Tatagato, kiu estas ŝunjata, povas esti imagata pere de ŝunjato?
  11. Oni ne devas aserti ŝunjaton. Oni ne devas aserti ne-ŝunjaton. Oni ne devas aserti, ke io estas ŝunjata kaj ne-ŝunjata, nek ke io ne estas ŝunjata nek ne-ŝunjata. Ili estas nur nominalaj.
  12. Al la kvieta Tatagato ne konformas [la ideo de] konstanteco, malkonstanteco, k.a. Al la kvieta Tatagato ne konformas [la ideo de] senlimo, limhavo, k.a.
  13. Tiu, kiu havas la profundan insistemon, ke Tatagato ekzistas, imagas kaj konceptas pri la Tatagato enirinta en nirvanon, ke Tatagato ne ekzistas.
  14. Tatagato estas ŝunjata kiel la substanco. Tial, la opinioj, ke Tatagato ekzistas post la eniro en nirvanon, aŭ ke Li ne ekzistas, ambaŭ estas malĝustaj.
  15. Tiu, kiu fikcie diskutadas pri Budho superanta fikcian diskutadon kaj nepereigebla, estas damaĝita de la fikcia diskutado kaj ne vidas Budhon.
  16. La substanco de Tatagato estas la substanco de la mondo. Tatagato ne havas la substancon; La mondo ankaŭ ne havas la substancon.

23-a ĉapitro Konsidero pri Iluzioj
  1. Avido, kolero kaj malsaĝo estiĝas el pensado, tiel estas dirate. Ili ĉiuj dependas de iluzioj pri puro kaj malpuro.
  2. Tiuj, kiuj dependas de iluzioj pri puro kaj malpuro, ne ekzistas kiel substancoj. Tial diversaj kleŝoj ne ekzistas laŭ la plej supera vero.
  3. Neniel povas esti ekzistado kaj ne-ekzistado de atmano. Sen ekzistado de atmano, kiel povas esti ekzistado kaj ne-ekzistado de diversaj kleŝoj?
  4. Oni diras, ke tiuj ĉi diversaj kleŝoj dependas de iu homo. Sed ne povas esti tiu 'iu homo'. Ĉar 'iu homo', al kiu apartenas kleŝoj, ne ekzistas, diversaj kleŝoj povas ekzisti por neniu ajn homo.
  5. La opinio, ke korpo estas atmano, eraras. Tiel same, diversaj kleŝoj, kiuj devus aparteni al homoj, ne ekzistas, eĉ se oni serĉas en la kvin manieroj. Ankaŭ tiel same, tiuj homoj, kiuj estas malpurigitaj de kleŝoj, ne ekzistas, eĉ se oni serĉas en la kvin manieroj.
  6. Eraraj iluzioj pri puro kaj malpuro ne ekzistas kiel substancoj. El kiaj eraraj iluzioj pri puro kaj malpuro estiĝas kleŝoj?
  7. Formo, voĉo, odoro, gusto, tuŝo kaj ekzistaĵo estas la ses objektoj de avido, kolero kaj malsaĝo.
  8. Formo, voĉo, odoro, gusto, tuŝo kaj ekzistaĵo estas nur nominalaj. Ili similas al miraĝo, aeroflagreto, aŭ sonĝo.
  9. Kiel povas ekzisti puro kaj malpuro en malrealaj homoj aŭ en kimeroj?
  10. Malpuro ne dependanta de puro ne ekzistas. Ni provizore diras, ke puro ekzistas depende de malpuro. Tial puro en si mem ne povas ekzisti.
  11. Puro ne dependanta de malpuro ne ekzistas. Ni provizore diras, ke malpuro ekzistas depende de puro. Tial malpuro en si mem ne povas ekzisti.
  12. Puro efektive ne ekzistas. Kial povas ekzisti avido? Malpuro efektive ne ekzistas. Kial povas ekzisti kolero kaj malsaĝo?
  13. Se la alteniĝo, ke io malkonstanta estas konstanta, estus iluzio, en ŝunjato io malkonstanta tamen ne ekzistas. Kial la alteniĝo estas iluzio?
  14. Se la alteniĝo, ke io malkonstanta estas konstanta, estus iluzio, ankaŭ la alteniĝo al malkonstanteco estas iluzio.
  15. Per kio ajn alteniĝi, kia ajn alteniĝo, ĉu alteniĝanto, ĉu alteniĝato, ĉio estas neniigita. Tial alteniĝo ne ekzistas kiel substanco.
  16. Ĉu prava, ĉu erara, alteniĝo ne ekzistas. Por kiu alteniĝo ekzistas? Kaj por kiu ne-eraro ekzistas?
  17. Por tiuj, kiuj estas jam iluziiĝintaj, iluzioj ne okazas. Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne erare iluziiĝis, iluzioj ne okazas.
  18. Por tiuj, kiuj estas iluziiĝantaj, iluzioj ne okazas. Vi bone pripensu. Por kiuj iluzioj okazas?
  19. Se iluzioj ankoraŭ ne estiĝis, ili ne ekzistas. Ĉar ili ankoraŭ ne estiĝis, neniu povas atingi ilin.
  20. Ekzistaĵoj ne estiĝas el si mem, nek el aliaj, nek el ambaŭ. Tial neniu povas atingi iluziojn.
  21. Se efektive ekzistus atmano, puro, konstanteco kaj plezuro, ili ne estus iluzioj.
  22. Se efektive ne ekzistus atmano, puro, konstanteco kaj plezuro, ankaŭ ne ekzistus ne-atmano, malpuro, malkonstanteco kaj sufero.
  23. Tiamaniere iluzioj estas neniigitaj. Kaj malvido estas neniigita. Sekve volo estas neniigita.
  24. Se diversaj kleŝoj ekzistus kiel substanco kaj apartenus al iu homo, ili ne povus esti neniigitaj. Kiu aŭ kio povas fortranĉi kaj neniigi substancon?
  25. Se diversaj kleŝoj, ne ekzistante kiel substanco, apartenus al iu homo, ili ne povus esti neniigitaj. Kiu aŭ kio povas fortranĉi kaj neniigi ne-realaĵojn?

24-a ĉapitro Konsidero pri la Noblaj Veroj
  1. Se ĉio estus ŝunjata, estiĝo ne ekzistus kaj malestiĝo ankaŭ ne ekzistus. Pro tio la kvar noblaj veroj ne ekzistus.
  2. Se la kvar noblaj veroj ne ekzistus, oni ne povus akiri plenan saĝon, nuligon de kleŝoj, praktikadon de la vojo, kaj klarvidadon.
  3. Se ili [saĝo, nuligo, praktikado, klarvidado] ne ekzistus, ankaŭ ne ekzistus la kvar noblaj rezultoj. Se la rezultoj ne ekzistus, ankaŭ ne ekzistus la restantoj en la rezultoj, nek la celantoj al la rezultoj.
  4. Se tiuj okspecaj nobluloj ne ekzistus, samgo ne ekzistus. Kaj se la kvar noblaj veroj ne ekzistus, la ĝusta darmo ne ekzistus.
  5. Se samgo kaj darmo ne ekzistus, kiel povus ekzisti budho? Tiamaniere parolante [pri ŝunjato] vi detruas la tri trezorojn.
  6. Per ŝunjato vi detruas la ekzistadon de rezulto; vi detruas ne-darmon kaj darmon, kaj ĉiujn konvenciajn verojn.
  7. Ni diru: Vi ne scias la valoron de ŝunjato, ŝunjaton mem, kaj la signifon de ŝunjato. Tial vi estas tiel konfuzita.
  8. Diversaj budhoj predikas surbaze de la duspecaj veroj: la konvencia vero kaj la plej supera vero.
  9. Tiu, kiu ne scias la distingon inter la du veroj, neniam povas kompreni la profundan signifon de la budha instruo.
  10. La plej supera signifo ne povas esti predikata sendepende de la lingva konvencio. Nirvano ne povas esti atingita sen la plej supera signifo.
  11. Erare komprenita ŝunjato ruinigas malsaĝulojn, same kiel erare kaptita serpento aŭ erare farita sorĉarto.
  12. Tial Ŝakja-munio detenis sin prediki al malsaĝuloj, konsiderante ke la darmo [pri ŝunjato] estas malfacile komprenebla.
  13. Kiel ajn vi riproĉas nin pri ŝunjato, nin neniam sekvas eraro; al ŝunjato eraro ne estas destinebla.
  14. Al tio, al kio ŝunjato estas aplikebla, ĉio estas aplikebla. Al tio, al kio ŝunjato ne estas aplikebla, nenio estas aplikebla.
  15. Vi ĵetas al ni la riproĉojn, kiuj apartenas al vi mem. Kvazaŭ vi forgesis la ĉevalon, sur kiu vi mem rajdas.
  16. Kiam vi opinias, ke diversaj entoj ekzistas kiel substancoj, tiam vi rigardas ilin senkondiĉaj.
  17. Tiamaniere vi detruas rezulton kaj kaŭzon, subjekton kaj rimedon kaj agon, estiĝon kaj malestiĝon, kaj ankaŭ rekompencon.
  18. Ĉion, kio estiĝas laŭ kondiĉoj, ni nomas ŝunjato. Ĝi [ŝunjato] estas laŭkondiĉe formita hipotezo kaj samtempe la meza vojo.
  19. Nenia ajn darmo [ento], se ĝi ne estiĝas laŭ kondiĉoj, ne ekzistas. Tial nenia ajn darmo, se ĝi ne estas ŝunjata, ne ekzistas.
  20. Se ĉi ĉio ne estus ŝunjata, estiĝo kaj malestiĝo ne ekzistus. Ankaŭ la kvar noblaj veroj ne ekzistus.
  21. Kiel povus ekzisti la suferoj, kiuj ne havus kondiĉojn? Estas predikite, ke tio, kio estas malkonstanta, estas suferiga. Ĝi [malkonstanta aĵo] ne ekzistas kiel substanco.
  22. Kiel tio, kio efektive eszistus kiel substanco, povas ankoraŭ estiĝas? Tial por tiu, kiu detruas ŝunjaton, [la nobla vero pri] estiĝo [de suferoj] ne ekzistas.
  23. La suferoj, se ili ekzistas kiel substancoj, ne povus malestiĝi. Ĉar vi persistas pri substanco, vi detruas [la noblan veron pri] malestiĝo [de suferoj].
  24. Se [la nobla vero pri la vojoj al malestiĝo de suferoj] ekzistus kiel substancoj, la vojoj ne povus esti praktikataj. Sed se la vojoj estas praktikeblaj, la substanco de la vojoj ne ekzistas.
  25. Suferoj, estiĝo de suferoj, kaj malestiĝo de suferoj ne ekzistas. Kiu vojo por malestiĝo de suferoj atingas nirvanon?
  26. Se la substanco de suferoj ne estas plene ekkonita, kiel oni povas ekkoni suferojn? Substanco estas stabila, ĉu ne?
  27. Same kiel plena ekkono, fortranĉo [de kleŝoj], enbodiiĝo, praktikadoj, kaj la kvar rezultoj ne estas eblaj ĉe vi.
  28. La rezultoj ne estas akireblaj kiel substancoj. Se vi insistas pri ilis substanteco, kial la rezultoj estas akireblaj al vi?
  29. Se la rezultoj ne ekzistus, ankaŭ ne ekzistus la restantoj en la rezultoj, nek la celantoj al la rezultoj. Se tiuj okspecaj nobluloj [enirintoj kaj atingintoj de la kvar stadioj al arhanto] ne ekzistus, samgo ne ekzistus. Kaj se la kvar noblaj veroj ne ekzistus.
  30. Kaj se la kvar noblaj veroj ne ekzistus, la ĝusta darmo ne ekzistus. Se samgo kaj darmo ne ekzistus, kiel povus ekzisti budho?
  31. La eraro, ke budho ekzistus sen enbodiiĝo, sekvas vin. La eraro, ke enbodiiĝo ekzistus sen budho, sekvas vin.
  32. Laŭ vi tiu, kiu kiel substanco ne estas budho, ne povus enbodiiĝi, kiel ajn tiu klopodas por enbodiiĝo en la praktikado de bodisatvo.
  33. [Laŭ vi] iu ajn neniam farus ĝustan agon nek malĝustan agon. Kion povas fari tiu, kiu ne estas ŝunjata? Ĉar substanco faras nenion.
  34. Laŭ via aserto rezulto ekzistus sen ĝusta ago kaj malĝusta ago. Laŭ via aserto rezulto, kiu estiĝas el ĝusta ago kaj malĝusta ago, ne ekzistus
  35. Se vi asertas, ke ekzistas rezulto, kiu estiĝas el ĝusta ago kaj malĝusta ago, kial, laŭ vi, tiu rezulto ne estas ŝunjata?
  36. Se vi detruas laŭkondiĉan estiĝon kaj ŝunjatecon, vi detruas ankaŭ ĉiujn lingvajn kutimojn en la mondo.
  37. Al tiu, kiu detruas ŝunjatecon, restus nenio farenda; funkcio ne havus sian komencon; aganto farus nenian agon.
  38. La mondo, kiu perdus diversajn estomanierojn havante substancon, ne estiĝus, nek malestiĝus; ĝi devus esti konstanta.
  39. Se [ĉie regus] ne-ŝunjateco, neniu povus atingi enbodiiĝon, fini suferojn, kaj fortranĉi iun ajn kleŝon.
  40. Tiu, kiu vidas tiun ĉi laŭkondiĉan estiĝon, ja vidas suferojn, estiĝon de suferoj, malestiĝon de suferoj, kaj la vojon al malestiĝo de suferoj.

25-a ĉapitro Konsidero pri Nirvano
  1. Se ĉio ĉi estus ŝunjata, estiĝo ne ekzistus, nek malestiĝo ekzistus. Se tiel, kion tranĉinte, kion neniiginte, nirvano povas esti starigita?
  2. Se ĉio ĉi ne estus ŝunjata, estiĝo ne ekzistus, nek malestiĝo ekzistus. Se tiel, kion tranĉinte, kion neniiginte, nirvano povas esti starigita?
  3. Nenio estas tranĉita, nenio estas akirita, nenio estas neniigita, nenio estas konstanta, nenio malestiĝas, nenio estiĝas; jen tio estas nirvano.
  4. Unue, nirvano ne estas ekzistaĵo. Se ĝi estus ekzistaĵo, ĝi havus la aspektojn de kadukiĝo kaj morto. Ĉar ekzistaĵo ne estas aparta de la aspektoj de kadukiĝo kaj morto.
  5. Se nirvano estus ekzistaĵo, ĝi estus formitaĵo. Ĉar tia ekzistaĵo, kia ne estas formitaĵo, neniel kaj nenie ekzistas.
  6. Se nirvano estus ekzistaĵo, kiel ĝi povus ekzisti depende de nenio ajn? Ĉar nenia ekzistaĵo sendependa de io ajn ekzistas.
  7. Se nirvano ne estas ekzistaĵo, kiel ne-ekzistaĵo povas esti nirvano? Kie ekzistaĵo ne ekzistas, tie ne-ekzistaĵo ne ekzistas.
  8. Se nirvano estus ne-ekzistaĵo, kiel ĝi povus ekzisti depende de nenio ajn? Ĉar nenia ne-ekzistaĵo sendependa de io ajn ekzistas.
  9. Kiam tio, kio dependas kaj estas kondiĉita de elementoj, estas sendependa kaj senkondiĉa, tiam ĝi estas nomata nirvano.
  10. La Majstro instruis pri neniigo de la persistoj en niaj ekzistado kaj ne-ekzistado. Tial devas esti, ke nirvano ne estas ekzistaĵo nek ne-ekzistaĵo.
  11. Se nirvano estus kaj ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo, liberiĝo estus kaj ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo.
  12. Se nirvano estus kaj ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo, ĝi ne estus sendependa de io ajn. Ĉar ambaŭ dependas de io.
  13. Kiel nirvano povus esti kaj ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo? Nirvano estas ne-formitaĵo. Sed ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo estas formitaĵo.
  14. Kiel ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo povus ekzisti en nirvano? Ili ne povas ekzisti en la sama loko, kiel ekzemple lumo kaj mallumo [ne povas ekzisti en la sama loko].
  15. Se ekzistas la tezo, ke nirvano ne estas ekzistaĵo nek ne-ekzistaĵo, per kio eblas tio, kio ne estas ekzistaĵo nek ne-ekzistaĵo?
  16. La tezo, ke nirvano ne estas ekzistaĵo nek ne-ekzistaĵo, estas ebla tiam, kiam ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo estas eblaj.
  17. Oni ne povas esprimi, ke la bagavato ekzistas post sia estingiĝo. Oni ne povas esprimi, "Ne ekzistas", "kaj ekzistas kaj ne ekzistas", "nek ekzistas nek ne ekzistas."
  18. Oni ne povas esprimi, ke la bagavato nun ekzistas. Oni ne povas esprimi, "Ne ekzistas", "kaj ekzistas kaj ne ekzistas", "nek ekzistas nek ne ekzistas."
  19. Metempsikozo tute ne diferencas de nirvano. Nirvano tute ne diferencas de metempsikozo.
  20. La ekstremo de nirvano estas tiu de metempsikozo. Inter nirvano kaj metempsikozo ne troviĝas eĉ subtila distanco.
  21. Diversaj opinioj, ĉu la bagavato ekzistas post sia estingiĝo aŭ ne, ĉu la mondo estas limhava aŭ ne, ĉu la mondo estas konstanta aŭ ne, k.a., estas starigitaj depende de nirvano, de la estonta limo, kaj de la estinta limo.
  22. Ĉiuj darmoj estas ŝunjataj. Kio estas senlima? Kio estas limhava? Kio estas kaj senlima kaj limhava? Kio ne estas senlima nek limhava?
  23. Kio estas identa? Kio estas diferenca? Kio estas konstanta? Kio estas malkonstanta? Kio estas kaj konstanta kaj malkonstanta? Kio ne estas konstanta nek malkonstanta?
  24. Nirvano estas neniiĝo de objektivigo kaj de fikciigo. La Budho instruis neniun darmon al neniu en nenia loko.

26-a ĉapitro Konsidero pri la Dekdu Branĉoj
  1. Tiu, kiu estas kovrata de malvido, faras la tri specojn de ago, kiu kondukas lin/ŝin al renaskiĝo, kaj venas al la loko de ekzistado per siaj agoj.
  2. Konscio, kondiĉite de ago, venas al la loko de ekzistado. Kiam konsicio venas al la loko de ekzistado, nomo kaj formo aperas.
  3. Kiam nomo kaj formo aperas, la ses sensorganoj estiĝas. Depende de la ses sensorganoj kontakto estiĝas.
  4. Depende de okulo, de formo, kaj de atento al objekto, nome depende de nomo kaj formo estiĝas konscio.
  5. Formo, konscio, kaj okulo estas en konkordo; jen tio estas kontakto. Depende kontakto sento estiĝas.
  6. Kondiĉe de sento estas soifo, ĉar oni soifas la objekton de sento. Kiam oni soifas, oni prenas la kvar specojn de alligiteco.
  7. Kiam troviĝas alligiteco, ĉe tiu kiu estas alligita, estiĝas ekzistado. Se ne troviĝus alligiteco, oni estus libirigta, kaj tiukaze ne estiĝus ekzistado.
  8. Kaj ekzistado estas unu el la kvin komponantoj. De ekzistado estiĝas naskiĝo. Kune kun kadukiĝo, morto, sufero, malĝojo kaj tristo,
  9. aflikto kaj baraktado estiĝas de naskiĝo. Tiamaniere estiĝas la aro de puraj suferoj.
  10. Tial, malvidanto faras diversajn agojn, kiuj estas la kaŭzoj de metempsikozo. Malvidanto mem estas la subjekto de karmo. Saĝulo ne estas la subjekto de karmo, ĉar li vidas la veran signifon.
  11. Kiam malvido malestiĝas, diversaj agoj ne estiĝas. Malvidon malestigas lernado de la dekdu branĉoj [de laŭkondiĉa estiĝo] pere de saĝo.
  12. Kiam malestiĝas la antaŭa branĉo, ne estiĝas la posta branĉo. Tiamaniere la aro de puraj suferoj plene malestiĝas.

27-a ĉapitro Konsidero pri la Eraraj Vidoj
  1. La eraraj vidoj, ekzemple, "mi ekzistis en la pasinteco," "mi ne ekzistis en la pasinteco," "la mondo estas konstanta," k.t.p. dependas de la pasinteco.
  2. La eraraj vidoj, ekzemple, "mi ne ekzistos en la estonto," "mi ekzistos kiel aliulo," "la mondo estas limhava," k.t.p. dependas de la estonto.
  3. Ne povas esti la vido "mi ekzistis en la pasinteco." Tio, kio ekzistis en la pasinteco, ne estas identa kun tio, kio nun ekzistas.
  4. Laŭ via aserto, la pasinteca atmano estas la nuna mio, kaj alligiteco tamen estas malsama. Sed sendepende de alligiteco, kia atmano troviĝas ĉe vi?
  5. Se estus ĝuste, ke sendepende de alligiteco ne troviĝas atmano, alligiteco mem estus atmano. Tiukaze por vi ne ekzistus atmano.
  6. Alligiteco mem ne estas atmano. Ĝi foje malapers, foje naskiĝas. Ne povas esti, ke alligiteco mem estas la subjekto de alligiteco.
  7. Ne povas esti la atmano diferenca de alligiteco. Se la ambaŭ estus malsamaj, oni povus kapti atmanon sen alligiteco. Sed efektive tia ne estas trovata.
  8. Atmano ne estas diferenca de alligiteco, nek identa kun ĝi. Atmano sen alligiteco ne ekzistas, nek ne-ekzistas.
  9. Ne povas esti la vido "mi ne ekzistis en la pasinteco." Tio, kio diferencas de la pasintaj ekzistaĵoj, ne estas identa kun tio, kio nun ekzista.
  10. Se la nuna mio estus diferenca de la pasinta mio, la nuna mio ekzistus sen la pasinta mio. Tiam la pasinta mio daŭre ekzistus. Kaj tiam tiu, kiu ankoraŭ ne mortis, naskiĝus.
  11. Tiam rompiĝo [de kaŭzo-rilato], malapero de karmoj sen efikoj, influo de ies karmoj sur aliulojn, kaj la aliaj eraroj sekvas.
  12. Ne povas esti, ke atmano antaŭe ne ekzistis kaj nun estiĝis. Tiam sekvas la eraro, ke atmano estas formitaĵo, aŭ ke ĝi estiĝis senkaŭze.
  13. Tial ne povas esti la vidoj, "mi ne ekzistis en la pasinteco," "mi ekzistis," "kaj ekzistis kaj ne-ekzistis," "ne ekzistis nek ne-ekzistis."
  14. Tiel same eraras estas la vidoj, "mi ekzistos en la estonto," "mi ne ekzistos en la estonto."
  15. Estas la erara vido de konstanteco, ke dioj estas identaj kun homoj. Tiam dioj ne estiĝus, ĉar konstantaj aĵoj ne estiĝas.
  16. Estas la erara vido de malkonstanteco, ke homoj estas diferencaj de dioj. Se homoj estus diferencaj de dioj, ne povus esti kontinueco.
  17. Se unu parto apartenus al dio kaj la alia parto apartenus al homo, konstanteco kaj malkonstanteco samtempe troviĝus.
  18. Se konstanteco kaj malkonstanteco samtempe troviĝus, ankaŭ povus esti, ke io ne estas konstanta nek malkonstanta.
  19. Se iuj venus de ie kaj foriras ien, metempsikozo sen komenco ekzistus. Sed efektive tia ne ekzistas.
  20. Se neniu konstantaĵo ekzistas, kia malkonstantaĵo ekzistus? Kia kaj konstanta kaj malkonstanta aĵo ekzistus?
  21. Se la mondo estas limhava, kiel la aliaj mondoj povus ekzisti? Kaj se la mondo estas senlima, kiel la aliaj mondoj povus ekzisti?
  22. La sinsekvo de la kvin komponantoj, same kiel tiu de fajro de kandelo, aperas. Tial, ne estas ĝuste, ke la mondo estas limhava, kaj ke la mondo estas senlima.
  23. La mondo estus limhava, se la postaj kvin komponantoj ne estiĝus, post kiam la antaŭaj kvin komponantoj detruiĝis.
  24. La mondo estus senlima, se la postaj kvin komponantoj ne estiĝus, post kiam la antaŭaj kvin komponantoj ne detruiĝis.
  25. Se la mondo estus parte limhava kaj parte senlima, la mondo estus kaj limhava kaj senlima; tio tamen estas neebla.
  26. Kiel povus esti, ke la subjekto de alligiteco parte malestiĝas kaj parte ne malestiĝas? Tio estas neebla.
  27. Kiel povus esti, ke alligiteco parte malestiĝas kaj parte ne malestiĝas? Tio estas neebla.
  28. Se la mondo estus kaj limhava kaj senlima, oni povus ankaŭ diri, ke la mondo ne estas limhava nek senlima.
  29. Ĉar ĉiuj entoj estas ŝunjataj, kie, ĉe kiuj kaj pro kio povus ekzisti la eraraj vidoj pri konstanteco kaj aliaj?
  30. Nun mi rifuĝas al Gautama, kiu kun kompato montris la ĝustan darmon por distranĉi ĉiujn erarajn vidojn.

notoj

1 la 7-a kaj 8-a versoj duope faras unu frazon.

2 trikotomio: la maniero distingi objekton en tri konceptojn [trichotomy].

3 Kelkaj komentarioj de "Madhyamakakārikā" inkluzive de "Prasannapadā" de Candrakīrti rigardas la 12-an verson farita de oponanto. Sed mi, tradukinto, pensas, ke tiu ĉi verso estas farita de Nāgārjuna, aŭ de alia oponanta skolo.

supren hejmo ̊Kw gbv