supren hejmo 上の階層 トップページ
"La Japana Budhano" N-ro 187-190 (1979-80)

Saddharma-Pundarika Sutro
ĉapitro la 2a: Lerta Rimedo

trad. Asano Sanĉi
Tiam Beatulo stariĝis trankvile el samadio kaj diris al Ŝariputro: "La saĝo de budhoj estas tre profunda kaj nekalkulebla, pordon de saĝo estas malfacile kompreni kaj eniri. Ĉiuj ŝravakoj kaj pratieka-budhoj ne povas scii ĉi tion. Kio estas la kialo? Iam la budho intime proksimiĝis al nekalkulebla. centmilionaj da budhoj, agadis tutan darmon por la vojo, klopodadis kuraĝe, kaj fine lia nomo disvastiĝis en tutan mondon. La signifon estas malfacile kompreni, ĉar la Budho kompletigis la profundan kaj senekzemplan darmon kaj predikis laŭvole. Ŝariputro, de kiam mi akiris budhecon, mi predikadis per kaŭzo-rezulto kaj diversaj paraboloj kaj gvidis vivaĵojn per nekalkuleblaj lertaj rimedoj kaj libergis ilin de iliaj alteniĝecoj. Kio estas la kialo? Ĉar Tathagato jam kompletigis 1lerta-rimedo-paramiton kaj saĝo-paramiton1, Ŝariputro, la saĝo de tathagato estas vastega kaj profundega, kaj Li havas nekalkulebla-koron, diskuta-rimedon, forton, sentima-koron, meditadon, liberiĝon kaj samadion. Tathagato eniris en senlimecon kaj kompletigis ĉiujn senekzemplajn darmojn. Ŝariputro, tathagato pripensis prudente pri ĉiuj aferoj kaj predikis lerte darmojn, havante mildajn vortojn kaj ĝojegis ĉiujn vivaĵojn. Ŝariputro, resume, tathgato kompletigis nekalkuleblajn kaj neekzemplajn Darmojn. Ŝariputro, cedu! Neniu kapablas klarigi ĉi tion detale. Kio estas la kialo? La darmo, kiun tathagato kompletigis, estas la unua malofta, malfacile komprenebla. Ĝi povas esti esplorata nur inter budho kun budho. Tio estas. Aspekto kiel ĝi estas2 , naturo kiel ĝi estas, korpo kiel ĝi estas, forto kiel ĝi estas, ago kiel ĝi estas, kauzso kiel ĝi estas, rilato kiel ĝi estas, rezulto kiel ĝi estas, rekompenco kiel ĝi estas, kaj originaro-konkludo-fortiko ktp. kiel ĝi estas.
Tiam Beatulo volas denove klarigi ĉi tiun signifon kaj diris per versaĵoj jene: -

1) "Tathagato ne pavas esti pripensata, ĉar inter ĉieluloj kaj homoj neniu povas scii Lin.
2) Neniu povas kalkuli forton, sentimon, liberiĝon, samadion kaj ĉiujn darmojn de la Budho.
3) Estas tre malfacile vidi kaj kompreni la profundegan kaj subtilan darmon, ĉar Li agadis ĉiujn vojojn sub nekalkuleblaj budhoj.
4) En nekalkuleblaj kalpoj fininte la agadojn de la vojo, mi kompletigis la frukton en aŭditoriokaj jam fariĝis ĉiusciinto.
5) Mi kaj budhoj en dek direktoj bone scias la signifon de diversaj naturoj kaj aspektoj de tiel granda rekompenco.
6) Neniu povas montrigi ĉi tiun darmon, ĉar nenie estas rimedo por klarigi ĝin. Neniu el aliaj vivaĵoj povas bone kompreni, escepte bodisatvoj havantaj fortan kredon.
7) Eĉ se tiuj, kiuj estas disĉiploj de budhoj, iam adoradis multajn budhojn kaj jam estinginte ĉiujn pasiojn loĝadas trankvile ĉe lasta korpo3 , ne kapablas scii la saĝon de la Budho.
8) Ekzemple kvankam la mondo estus plenigita de la saĝuloj same kiel Ŝariputro kaj ili kalkulas la saĝon de la Budo, neniu el ili kapablus.
9) Eĉ se la mondoj dek direkte estus plenigataj de la saĝuloj same kiel Ŝariputro, kaj ili ĉiuj el kore kalkulus la saĝon de la Budho, neniu el ili kapablus.
10) Ankaŭ amasiĝinte kiel banbuoj en la banbuaro en dek direktoj pratiekabudhoj, kiuj havas akran saĝon kaj nehavante pasiojn, loĝadas ĉe lasta korpo, dezirus kalkuli saĝon de la Budho, neniu el ili kapablus.
11) Eĉ se bodisatvoj, kiuj nove eniris en la vojo de Budho, adoradis nekalkleblajn budhojn, komprenis multajn signifojn, kaj bone predikadis darmon, plenplene en la mondoj dek direkte, amasiĝinte senkalkuleble kiel rizherboj, kanaboj, bambuoj aŭ fragmitoj pripensus dum kalpoj da la sabloj en Ganga rivero pripensus pri la saĝo de la Budho, neniu el ili kapablus, scii ĝin.
12) Ankaŭ eĉ se bodisatvoj senretiriĝaj multaj kiel la nombroj de sabloj en Ganga rivero pripensus pri la saĝo de la Budho, neniu el ili kapablus scii ĝin.
13) Beatulo diris al Ŝariputro: -
Ŝariputro, mi jam akiris Darmon, kiu estas mirinda, subtila, profunda kaj ne havanta pasiojn. Nur mi budhoj en dek direktoj scias la aspekton. Ŝariputro, sciu ke neniam estas eraro en la vortoj en la Budho.
14) Ŝariputro, havu grandan forton de kredo en la Darmo, kiun la Budho predikas, ĉar Beatulo post longa tempo nepre predikos veron kiel la Darmo.
15) Mi diras al Ŝravakoj kaj Pratieka-budhoj: tio mi iam liberigis al ĉiuj vivaĵoj la ligilon de suferoj kaj akirigis nirvanon, estas por ke mi dezirinte gvidi vivaĵojn per la forto de lerta rimedo unue predikas la instruon de tri veturiloj.

Tiam en la amaso multaj ŝravakoj, kaj arhatoj kaj unue Ajnata Kaŭndi ja kaj aliaj 1250 bikŝuoj, bikŝinonoj, upasakoj kaj upasikoj pripensis ke "Kial Beatulo nun laŭdinte la lertan rimedon diras ĉi tiujn vortojn? La Darmo, kiun la Budho akiris, estas profunda, subtila kaj malfacile kredebla. Ĉiuj ŝravakoj pratieka-budhoj neniam kapablas scii la saĝon de la Budho, Ĉar la Budho predikis la signifon de unu liberiĝo, ni ankaŭ akiris la Darmon kaj eniris en nirvanon, nun ni ne scias la devenon de ĉi tiu signifo."
Tiam Ŝariputro sciinte ke tiuj, kiuj apartenas al kvar arangoj, dubas en sia koro kaj li mem ankoraŭ ne komprenas, demandis al la Budho: "Pro kia kaŭzo kaj pro kia koncerno vi laŭdas kompleze la malfacile kompreneblan, profundan kaj subtilan Darmon, kiu estas la unua lerta rimedo de budhoj? Mi ne antaŭe aŭdis tian profundan Darmon. Nun tiuj, kiuj apartenas al kvar rango, havas dubon. Klarigu ĉi tion. Pro kio Beatulo laŭdas kompleze profundan, subtilan, kaj malfacile kompreneblan Darmon?"
Tiam Ŝariputro por klarigi la signifon diris per versaĵoj: -

16) "Granda Sanktulo, Suno de Scio,' vi longe predikis ĉi tiun Darmon. Vi predikis ke vi mem akiris tielan mirindan Darmon, k. e. forto, sentimo, samadio, djano kaj liberiĝo ktp.
17) Neniu demandas pri la Darmo, kiun vi akiris en la seminario. Estas malfacile scii propran koron. Ankaŭ neniu demandas pri ĝi. Kvankam neniu demandas, vi, la Budho mem predikas kaj laŭdas la vojon, sur kiu vi iris.
18) Arhatoj forigintaj pasiojn kaj, tiuj, kiuj deziras eniri en Nirvanon, nun ekdubas 'kial la Budho predikas ĉi tion?"
19) Tiuj, kiuj deziras akiri pratiekabudhon, bikŝuoj, bikŝuinoj, ĉieluloj, drakoj, demonoj kaj gandarvoj rigardante unu la aliaj hezirtas demandi kaj adoras Sanktulon. Pro kio vi predikis ĉi tion? Klarigu ĉi tion al ni, mi petas.
20) La Budho iam diris ke mi estas la unua el ŝravakaro. Tamen, mi dubas kaj ne povas kompreni vian predikon.
21) Ĉu ĉi tio estas la plej supera Darmo? Aŭ ĉu ĉi tio estas la vojo, sur kiu vi iam iris? Nun disĉiploj de la Budho kunpremante siajn manojn kaj adorante la Budhon atendas vian predikon. Prediku detale per via subtila voĉo, mi petas.
22) Ĉiuj ĉieluloj kaj dragoj, kies nombroj estas same kiel sabloj de rivero Ganga, ĉakravorti-reĝoj el mil miliardaj landoj deziras aŭskulti la perfektan Darmon."

Tiam la Budho diris al Ŝariputro:
"Ne, ne, mi neniam prediki, ĉar se mi predikus, ĉieluloj kaj homoj de ĉiu mondo surpuriziĝus kaj plie dubus."
Ŝariputro denove diris al la Budho: "Beatulo, prediku ĉi tion, mi petas. Ĉar ĉi tiuj dekmil miliardaj asangaj vivaĵoj iam renkontis al multaj budhoj kaj estas tre akrasentaj kaj inteligentaj, devas kredi respektoplene.
Tiam Ŝariputro por klarigi ĉi tiun signifon denove diris per versaĵo:

23) "Reĝo de Darmo, la plej supera adorato nur prediku. Ne hezitu. Nekalkuleblaj amasiĝintoj nepre kredos respektoplene."

La Budho denove cesigis Ŝariputron.
"Se mi predikus ĉi tion, ĉieluloj, homoj kaj asuroj en ĉiuj mondoj surpriziĝos kaj dubos kaj arogantaj bikŝuoj falos en grandan kavon."
Tiam Beatulo denove diris per versaĵo.

24) "Ne, ne, mi neniam devas prediki. Mia Darmo estas subtila kaj malfacile komprenebla. Ĉiuj arogantaj uloj ne kredas respektoplene, kvankam ili aŭdas."

Tiam Ŝariputro denove diris al la Budho. "Prediku ĉi tion, mi petas. Prediku ĉi tion, mi petas. Centmil centmilionaj vivaĵoj en ĉi tiu loko jam longe ricevis vian instruon same kiel mi. Tiaj vivaĵoj nepre kredos vian predikon respektoplene, estos longe trankvila kaj ricevos bonfaron."
Tiam Ŝariputro por klarigi ĉi tiun signifon dirs per versaĵoj: -

25 ) "La plej supera Superulo, nur prediku la unuan Darmon. Mi estas via unua disĉiplo. Nur pripensu kaj prediku, mi petas.
26) Nekalkuleblaj amasiĝintoj ĉi tie bone kredos vian predikon respektoplene. Ĉar la Budho longe instruis ĉi tiujn, nun ĉiuj atendas vian predikon mankuniginte.
27) Ĉi tie estas ni, dudek cent homoj, kaj tiuj, kiuj deziras fariĝi budho. Prediku por tiuj amasiĝintoj. Kiam ili aŭskultos vian Darmon, tiam ili nepre ĝojegos."

Tiam Beatulo diris al Ŝariputro!
"Jam vi fervore petegis trifoje. Nun mi ne povas senprediki por vi. Ŝariputro, aŭskultu kaj pripensu pri ĝi. Nun mi detale klarigos pri tio."
Tiam, kiam la Beatulo diris ĉi tiujn vortojn, el la kunveno kvinmil bikŝuoj, bikŝuoj, upasakoj kaj upasakinoj stariĝinte kaj adorante la Budhon eliris. Kio eatas la Kialo? Ili pensis ke ili iam akiris la budhecon, spite al tio ke ili akiris nenion, tial ili elirj el ĉi tie. Sed Beatulo ne ĉesigis je ĉi tio.
Tiam Beatulo diris al Ŝariputro: "Nun ĉi tiuj kunvenantoj povas bone toleri mian. instruon. Kaj ili deziras aŭskulti la veron."
"Ŝariputro, tiuj arogantaj homoj forlasu min laŭplaĉe. Aŭskultu bone, nun mi predikos por vi."
Ŝariputro diris: "Bone bone, Beatulo, mi volas aŭskulti." La Budho diris al Ŝariputro: " Ho ve, Tathagatoj predikas ĉi tiujn Darmojn tiel malofte kiel la Udumbaro4 floras. Ŝariputro, kredu tion, kion la Budho predikas, ĉar la parolo de la Budho neniam estas mensoga. Ŝariputro, estas malfacile kompreni la signifon de la prediko, kjun predikas budhoj laŭvole. Kio estas la kialo? Mi predikas la Darmon per nekalkuleblaj lertaj rimedoj, diversaj klarigoj paraboloj aŭ esprimoj. Neniu povas facile kompreni ĉi tiun Darmon per siaj pripensadoj kaj nur budhoj povas bone kompreni ĉi tion. Kio estas la kialo? Budhoj, Beatuloj, aperas por prediki la gravegan aferon5 . Kio estas la kialo? Ŝariputro, kio estas grava afero, pro kio budhoj aperas en la mondo? Budhoj aperas en la mondo pro tio ke ili deziras al vivaĵoj akirigi Budha-scion kaj purigi ilin. Budhoj aperas en la mondon por montri al vivaĵoj Budha-scion. Budhoj aperas en la mondo por havigi al vivaĵoj Budha-scion. Budhoj aperas en la mondo al vivaĵoj enirigi en la Budha-scio. Ŝariputro, ĉi tio estas ke Budhoj aperas en la mondo pro la gravega afero.
La Budho diris Ŝariputro: "Ĉiuj budhoj tathagatoj, instruas nur al bodisatvoj. Ciu agado de la Budho estas nur por unu afero. Tio estas por montri la instruon kaj veki ilin per la saĝo de la Budho."
Ŝariputro, tathagato predikas la Darmon nur per unu budha-veturilo. Nenie estas ĉetera veturilo nek du aŭ tri.
Ŝariputro, la Darmo de ĉiuj budhoj en dek direktoj ankaŭ estas same kiel ĉi tio. Estintaj budhoj ankaŭ predikis per nekalkuleblaj lertaj rimedoj, klarigoj, paraboloj aŭ esprimoj, por vivaĵoj. Ĉj tjuj vivaĵoj aŭdinte la Darmon de la Budho akiri finfine la ĉiu-speca-scion6.
Ŝariputro, estontaj budhoj, kiuJ areras estonte prediko Darmon por vivaĵoj per nekalkuleblaj lertaj rimedoj, klarigoj, paraboloj aŭ esprimoj. Ĉi tiuj Darmoj estas por unu Budha-veturilo. Ĉi tjuj vivaĵoj ankaŭ akiros finfine la ĉiu-speca-scion.
Ŝariputro, en estantaj nekalkuleblaj centmil miliardoj da Budhalandoj ĉiuj budhoj, Beatuloj,donacas profitojn al vivaĵoj kaj trankviligas ilin. Ĉi tiuj Budhoj ankaŭ predikas Darmon per nekalkuleblaj lertaj rimedoj, klarigoj, paraboloj aŭ esprimoj. Ĉi tiu Darmo estas por unu Budha-veturilo. Ĉi tiuj vivaĵoj aŭdinte la Darmon de la Budho finfine akiris la ĉiu-speca-scion.
Ŝariputro, ĉi tiuj budhoj instruas nur bodisatvojn, ĉar ili deziras montri al vivaĵoj la saĝon de la Budho. - - ili deziras vivaĵojn veki per la saĝo de la Budho - - ili deziras vivaĵojn eniri en la vojo de la Budha-saĝo.
Ŝariputro, mi ankaŭ estas tiel same. Sciinte ke vivaĵoj estas avarecaj kaj alligitecaj mi predikas per diversaj klarigoj, paraboloj, esprimoj kaj forto de lerta rimedo laŭvole.
Ŝariputro, miaj tiaj agadoj estas por akirigi al vivaĵoj la ĉiu-speca-scion de unu Budha-veturilo. Ŝariputro, budhoj aperas en la kvin malpura mondo7 . k. e. malpureco de l' kalpo, malpureco de l' pasioj, malpureco de l' estaĵoj, malpureco de l' vido, kaj malpureco de l' vivo. Pro tio, ke kiam kalpo estas malpura, tiam vivaĵoj estas malpurecaj, arogantaj kaj ĵaluzaj, kaj ili kompletigas malbonojn. Budhoj predikas triveturilojn en unu budha-veturilo per la forto de la lerta rimdo. Ŝariputro, se miaj disĉiploj pensas sin mem kiel arhato aŭ pratieka-budho kaj neniam aŭdas kaj scias ke la budho instruas nur bodisatvojn, ili neniam estas disĉiploj de la Budho nek arhat nek pratieka-budho.
Ankaŭ Ŝariputro, se miaj disĉiploj pensas sin kiel arhato, lasta korpo, akirinto Nirvanon, kaj neniam dezirus la plej superan scion, sciu ke ĉi tiuj estas arogantuloj. Kio estas la kialo? Escepte dum la tempo kiam la Budho jam forpasis kaj dua Budho ne ankoraŭ ekzistas estante se bikŝuo dirus ke ni neniam kredas ĉi tiun Darmon, tio estas mallogika. Se li renkontus alian Budhon, li povos kompreni en tiu ĉi Darmo. Kio estas la kialo? Post kiam la Budho forpasis, estas malfacile renknti tiun, kiu prenas tiajn sutrojn, legas ilin kaj komprenas la signifon. Se li renkontus alian Budhon, li certe vekiĝos en la Darmo. Ŝariputro, kredu kaj komprenu la instruon de la Budho. En diraĵoj de la Budho neniam estas mensogo, ĉar nenie estas cetera veturilo kaj ekzistas nur unu Budha-veturilo.
Tiam Beatulo volante denove klarigi la signifon diris per versaĵoj:-

28) "Estas bikŝuoj aŭ bikŝuinoj, kjuj estas tre arogantaj, kaj upasakoj aŭ upasakinoj, kjuj estas tre malkredecaj
29) Tiaj kvar klsuloj ĉi tie estas kvinmil. Ili ne scias siajn erararojn, estas senfortaj al moralordonoj kaj volas kovri siajn difektojn de koro.
30) Ĉi tiujmalsaĝuloj jam eliris el ĉi tie. Surfundaĵoj en ĉi tiu amaso eliris pro la digno de Budho.
31) Ĉi tiuj homoj estas malmulte je siaj profitoj. Ili neniam havas
kompetecon por ricevi ĉi tiun Darmon. En ĉi tiu amaso ne ekzistas branĉoj kaj folioj, sed estas nur veraj homoj.
32) Ŝariputro, bone aŭskultu, budhoj predikas la Darmon, kiun li akiris per nakalkuleblaj fortoj de lertaj rimedoj.
33) Sciinte ĉiujn pensojn, kiujn vivaĵoj pensas en siaj koroj, la vojojn, kie iradis vivaĵoj estinte, kiom da iliaj avarecoj, kaj karmojn bonajn aŭ malbonajn en estinteco, la Budho predikis Darmon per paraboloj, esprimoj kaj la forto de lerta rimedo, kaj ĝojegis ĉiujn vivaĵojn.
34) Aŭ Li predikas sutrojn, gathojn, originalajn aferojn, Ĵatakojn ktp. kaj senekzemplajn Darmojn. Ankaŭ Li predikis kaŭzo-rezulton, parabolojn, gijaojn kaj upadeŝa-sutrojn.
35) Vivaĵoj estas malsaĝaj, volas malgrandan Darmon, estas alligitecaj al malgrandaĵoj, neniam agadas profundan vojon antaŭ multaj budhoj kaj estas per-pleksaj pro multaj suferoj.
36) Pro tio la Budho predikis Nirvanon. Mi enirigis vivaĵojn en la budha-saĝeco per ĉi tiu lerta rimedo. Mi neniam predikis ke vi ĉiuj iam povas kompletigi budha-vojon.
37) Mi ne predikis tion ĝis nun. Tio estas pro tio ke taŭga tempo ne alvenis. Mi nun ja predikas Mahajanon.
38) Laŭ la vivaĵoj mi predikas ĉi tiujn naŭ erojn de Darmo. Ili estas originalaj vojoj por eniri en Mahajano.
39) Pro tio mi predikas ĉi tiun Darmon. La koro de budhafilo estas pura, ĝentila kaj saĝa kaj li agadis profundan ekzercadon antaŭ nekalkuleblaj budhoj. Pro tio mi predikas ĉi tiun Mahajanan sutron.
40) Mi antaŭdiras ke tiaj homoj kompletigos la budhan vojon en estonteco. Aŭdinte mian antaŭdiron ĉi tiuj homoj estas plenplenaj de ĝojego, ĉar ili pripensas pri la Budho kaj obeas al pura moral-ordono. Mi bone scias liajn korojn. Pro tio mi predikas Mahajanon.
41) Se ŝravako aŭ bodisatvo aŭdus eĉ unu versaĵon de mia prediko, li nepre fariĝos budho. En dekdirektaj budha-landoj estas nur unu Budha-veturilo. Neniam estas du aŭ tri, escepte la lerta rimedo de la Budho.
42) La Budho gvidis la vivaĵojn per provizora nomo por prediki la saĝecon de budho.
43) Tiam, kiam budhoj aperas en ĉi tiuj mondoj, nur ĉi tiu vojo estas vera kaj ceteraj du neniam estas veraj. La budho neniam gvidis la vivaĵojn per malgranda veturilo.
44) La Budho ĉiam loĝadas en Mahajano. La Darmo, kiun akiris la Budho, estas ornamita de Djano kaj saĝeco kaj per ĉi tiuj la Budho savas vivaĵojn.
45) La Budho mem akiris ia plej superan vojon de Mahajano, kaj pensis ke se Li savus eĉ unu homon per malgranda veturilo, mi falus en avareco. Ĉi tio estas tre malbona.
46) Se iu konfidas al la Budho,Tathagato neniam mensogus kaj ne havus avarecan koron. Li tranĉis la malbonon en multaj aĵoj.
47) Tial nur la Budho neniam havas timecon en dekdirektoj. Li ornamas sian koron per siaj figuroj kaj Lia lumo lurnigas la mondon. Li estas adorata de nekalkuleblaj amasuloj kaj predikas la signon de vereco.
48) Ŝariputro, iam mi starigis voton kaj deziris farigi ĉiujn vivaĵojn budhoj same kiel mi.
49) Nun mi kompletigis mian antaŭan deziron. Gvidante ĉiujn vivaĵojn mi enirigis ilin en la vojo de la Budho. Se mi renkontus vivaĵojn, mi ĉiam instruus Budha-vojon, tamen malsaĝulo erarus kaj fariĝus perpleksa, kaj neniam ricevus mian instruon.
50) Mi scias ke ĉi tiu vivaĵo antaŭe neniam prantis bonan radikon kaj estas alligrta al kvin avarecoj. kaj havas maltrankvilecon pro sia malsaĝo kaj amo.
51) Pro siaj diversaj avarecoj li falas en tri malbonaj vojoj kaj rondirante en ses vojo ricevas ĉi tiun suferon de veneno.
52) La etaĵo, kiun iam patrino koncipis, pli kaj pli grandiĝis post lia naskiĝo, sed li ĉiam estis premata de multaj suferoj, ĉar lia virto estas maldika kaj lia feliĉo estas malgranda.
53) Vagadante en la arbaro de eraraj pensoj li eniras en la opinion de esti-aŭ-neesti. Jen estas 62 eraraj opinioj.
54) Alligite al malvera Darmo li nun estas obstina, flateca kaj aroganta. Tiel lia koro estas ĉiam malvera.
55) Dum milmiliardoj centmilonoj da kalpoj li neniam aŭdis la nomon de la Budho, kaj ankaŭ ne aŭdis pravan Darmon. Estas tre malfacile savi tiajn homojn.
56) Tial Ŝariputro, mi predikas por tiaj homoj per la lerta rimedo. Mi predikas la vojojn, kiuj pereas la suferojn, kaj montras al ili Nirvanon.
57) Kvankam mi predikas Nirvanon, ĝi neniam estas vera estingiĝo. Ĉiuj aĵoj ĉiam estas originale la de estingiĝo.
58) Se budha-filo agadus la vojon, li finfine fariĝus budho. Mi montris la Darmon de tri-veturiloj per la forto de lerta rimedo.
59) Ĉiuj budhoj ankaŭ predikis la vojon de unu-veturilo. Nun ĉi tiu amaso da homoj forigas siajn dubojn.
60) Diraĵoj de ĉiuj budhoj neniam estas malsamaj. Sed ili estas nur unu kaj neniam ekzistas du veturiloj.
61) Budhoj, kiuj vekiĝis dum nekalkuleblaj kalpoj, estas milmiliardo centmilionoj da specoj, kaj la nombroj estas nekalkuleblaj.
62) Tiam Beatuloj ankaŭ predikis la figurojn de ĉiuj aĵoj per kaŭzo-rezulto, paraboloj kaj nekalkuleblaj fortoj de lerta rimedo. Ili savis vivaĵojn kaj enirigis ilin en la budha-vojon.
63) Ankaŭ ĉiuj grandaj sanktuloj sciinte la elkorajn dezirojn de vivaĵoj en ĉiuj mondoj, k. e. homoj, ĉieluloj ktp., klarigis unuan signifon per alia lerta rimedo.
64) Tiuj vivaĵoj, kiuj renkontinte estintajn budhojn agadis ĉiujn disciplinojn, k. e. donado, moralordono, pacienco, klopodado, dhjano kaj saĝeco, jam kompletigis budha-vojon.
65) Post forpasoj de budhoj tiuj, kiuj adoras la oston de budho, konstruas dekmil centmilionajn specojn da stupoj, kaj ornamas ilin per oro, arĝento, kristaro,
66) Aŭ konstruas ŝtonan stupon de marmoro, santalo, agaloĉo aŭ aliaj materialoj, tegolo aŭ tero ktp.,
67) Tiuj, kiuj konstruas stupon amasiginte teron en vasta kampo, kaj knaboj, kiuj faras stupon kolektante sablon, tiaj homoj jam kompletigis budha-vojon.
68) Aŭ tiuj, kiuj faris budha-statuon kun sep trezoroj, natura kupro, ruĝblanka kupro, blanka vakso, plumbo, stano, fero, digno, koto aŭ rezino, tiaj homoj jam kompletigis budha-vojon.
69) Kiam iuj homoj faras budha-statuon, kiu estas ornamita de centfeliĉoj, tiam li faras ĝin mem aŭ farigas aliulon. Tiaj homoj jam kompletigas budha-vojon.
70) Aŭ knaboj faras budha-statuon kun herbo, digno tuĉpinko aŭ ungo de fingro. Iom post iom ili farante bonfaron kaj kompletiginte grandan mizerikordo kompletigas budha-vojon. Ili savis nekalkuleblajn homojn kaj instruis nekalkuleblajn bodisatvojn.
71) Se iuj adorus elkore antaŭ trezora statuo aŭ desegnita statuo de stubo kun floro, incenzo, flago aŭ ombrelo, aŭ tamburigi cuzumion, ludigi fajfilon de korno, blovigas ŝoon, fajfilon, kotoon, liuton, malgrandan kotoon kaj timbalon, aŭ recitadas budhan favoron per kantado kun ĝojega koro, ĉiuj jam kompletigis budha-vojon.
72) Se iu adorus desegnajn statuojn eĉ kun unu floro, li vidas nekalkuleblajn budhojn.
73) Se iu adorus al desegnaj statuoj eĉ kun unu floro en maltrankvila koro, li vidus nekalkuleblajn budhojn.
74) Se iuj adorus budhon nur kun kunrpremitaj manoj, aŭ levado de mano aŭ kliniĝinta kapo, ili vidus nekalkuleblajn budhojn, kompletigus la plej superan vojon, savus nekalkuleblajn homojn kaj enirus en la anupadŝesa-nirvanon8 kvazaŭ brulligno estinĝias.
75) Se iu recitus unu foje "Namo Budho" eĉ en konfuza koro, li kompletigus budha-vojon.
76) Kiam la budhoj en estinteco ankoraŭ estis en la mondo aŭ post sia forpaso, se iu aŭdus ĉi tiun Darmon, li kompletigus la budha-vojon.
77) Beatuloj estontaj estas nekalkuleblaj kaj ankaŭ predikos Darmojn per lertaj rimedoj.
78) Ĉiuj tathagatoj savas vivaĵojn kaj enirigas ilin en la saĝeco for de pasioj. Tial se ili aŭdus la Darmon, ĉiuj nepre fariĝus budhoj.
79) La originalaj votoj de budhoj estas por akirigi al ĉiuj vivaĵoj la saman vojon. Kvankam ĉiuj estontaj budhoj predikos nekalkuleblajn centmlionajn da darmoj estas vere por unu veturilo.
80) Budhoj, la plej adoratoj el dupieduloj, scias ke Darmo estas ĉiam sennatura kaj budha-semo ekzistas per rilato. Pro tio ili predikis unu veturilon.
81) Sciinte ke ĉi tio estas loĝado de Darmo, ĉi tio estas situacio de Darmo kaj la figuro de la mondo ĉiam estas senŝanĝa, Gvidanto predikas per lerta rimedo en aŭditorio.
82) Estantaj budhoj en dek direktoj, kiuj estas adorataj de ĉieluloj kaj homoj, aperas en la mondo kaj la nombro estas same kiel la sabloj de Ganga rivero. Ili ĉiuj ankaŭ predikas tiajn darmojn por trankviligi vivaĵojn.
83) Kvankam sciinte la unuan nirvanon la Budho montris diversajn vojojn per lerta rimedo. Ĉi tio estis vere por budha-veturilo.
84) Sciinte la agadojn de vivaĵo, pripenson de profunda koro, karmojn, kiujn li agadis estinte, avarecon kaj forton de klopodo kaj akrecon aŭ malakrecon de ĉiuj radikoj Li predikas laŭvole per lerta rimedo. kaŭzo-rezulto, paraboloj, kaj esprimoj uzante lertan rimedon.
85) Nuntempe ni ankaŭ tiel montras la budha-vojon uzante diversajn darma-pordojn por trankviligi vivaĵojn. Mi scias la naturojn kaj dezirojn de vivaĵoj, predikas diversajn darmojn kaj povas ĝojegigi ĉiujn.
86) Ŝariputro, sciu! Mi vidis per miaj budha-okuloj ke vivaĵoj en ses direktoj estas malriĉaj kaj ne havas favoron nek saĝecon, eniras en kompleksaj vojo, sinsekve ricevas suferojn kaj estas alligitecaj al kvin avarecoj kvazaŭ bovo amas sian belan voston.
87) Ili kovras sin kun avarecoj, neniam vidas grandan budhecon kaj neniam deziras grandan budhecon nek Darmon, kiu tranĉas suferon. Ili eniras profunde en eraraj opinioj kaj penadas forigi suferon per sufero. Mi ekhavis mizerikordon pro tiaj vivaĵoj.
88) Komence mi sidiĝis sub la arbo, supervidas la arbon dum tri semajnoj post irado kaj pripensis tiel jene: -
89) "Subtila kaj la unua estas mia saĝeco, kiun mi nun akiris. Vivaĵoj estas tre malsaĝaj. Ili estas alligitaj al komforto kaj fariĝas blindaj pro sia malsaĝoj. Kiamaniere mi povas savi tiajn homojn?"
90) Tiam Brahma-reĝoj, Ŝakroj, kvar ĉielreĝoj, kiuj protektas la mondon, Maheŝvaroj, aliaj ĉieruloj kun iliaj parencoj adorante min kun premitaj manoj petegis al mi turni la Darma-veturilon.
91) Ĉe tio mi pensis mem: "Se mi laŭdus nur budha-veturilon, vivaĵoj enfalus en la suferon kaj neniam povus kredi ĉi tiun Darmon. Pro tio ke ili pereigas ĉi tiun Darmon kaj neniam kredas ĝin, ili enfalos en tri malbonaj vojoj. Tial mi prefere volas ke mi prediku nenion kaj tuj eniru en Nirvanon."
92) Due mi rememoris la lertan rimedon, kiun prenis estintaj budhoj, kaj pensis: "Mi prediku la Darmon, kiun mi nun akiris, kiel la tri-veturiloj."
88) Kiam mi pensis ĉi tion, tiam budhoj en dek direktoj aperis kaj konsolis min per Brahma-voĉoj: "Bone Ŝakjamunio!
93) La unua Gvidanto! Kvankam vi jam akiris la plej superan Darmon, laŭ ĉiuj budhoj vi nun volas uzi la forton de lerta rimedo.
94) Kvankam ni ĉiuj ankaŭ akiris la unuan subtilan Darmon, ni atenteme predikis tri-veturilojn por diversaj vivaĵoj.
95) Tiuj, kiuj havas malgrandan saĝecon, deziras malgrandan Darmon kaj neniarn kredi la Darmon, per kiu ili povas fariĝi Budhoj. Pro tio ni predikis diversajn rezultojn per lerta rimedo. Kvankam ni predikis tri-veturilojn, tio estis nur por bodhisatvoj."
96) Ŝariputro, sciu! Tiam aŭdinte la profundan voĉon de la sanktaj leonoj mi recitis "Namo Budho" kun ĝojego.
97) Ankaŭ mi pensis ke "Mi nun aperas en ĉi tiu malpura mondo. Tial instruu laŭ instruo, kiun predikis estintaj budhoj."
98) Pripensinte ĉi tion mi iris Varanasion. La estingiĝa figuro de ĉiuj aĵoj neniam povas esti esprimataj de vortoj. Tial mi instruis kvin bikŝuojn per la forto de lerta rimedo.
99) Ĉi tio estas nomata Turniĝanta-Darma-Rado. Jen estas la voĉo de Nirvano, arhato, Darmo kaj Samgo.
100) Mi ĉiam predikis ke "Ek de nekalkuleblaj kalpoj mi laŭdadis la Darmon de Nirvano kaj longe forigis la suferon de naskiĝo-kaj-morto.
101) Ŝariputro, sciu! Mi vidas ke tiuj, kiuj deziras la budha-vojon, estas nekalkuleblaj centmilionoj. Ili ĉiuj alvenas al la Budho kaj aŭskultas la Darmon, kiun iam ĉiuj budhoj predikis per lerta rimedo. 99) Mi pripensis tion ke "Tathagato aperas por prediki budha-saĝecon.
102) Ŝariputro, sciu! Tiuj, kiuj estas malsaĝaj havantaj malgrandan saĝecon kaj alligitaj al figuro kaj arogantaj, neniam povas kredi ĉi tiun Darmon.
103) Ĉar nun en multaj bodisatvoj mi foriginte lertan rimedon predikas sentime kaj kun gojego nur la plej superan vojon. Ĉiuj bodisatvoj aŭdinte ĉi tiun Darmon jam forigis sian dubon kaj milcent arhatoj fariĝis budhoj.
104) Nun mi ankaŭ predikas la Darmon super homa scio laŭ la leĝoj de budhoj en tri mondoj.
105) Ĉar nun estas treege malproksima de la tempo, kiam budhoj aperis, estas tre malfacile ni renkonti ilin. Eĉ se budhoj aperus en la mondo, estas malfacila ke ili predikas ĉi tiun Darmon.
106) Ankaŭ estas malfacile aŭskulti ĉi tiun Darmon dum nekalkuleblaj kalpoj. Estas malfacile ankaŭ aperi la homo, kiu povas bone aŭdi la Darmon.
107) Ekzemple udumbaro, kiun ĉiuj homoj amas, estas malofta, sed ĝi floras dum longlonga tempo nur unufoje.
108) Se iu adorante la Darmon ĝojegus kaj laŭdus per eĉ unu vortoli estus same kiel la homo, kiu adoras ĉiujn budhojn en tri mondoj. Ĉi tio estas malofta pli ol la florado de udumbaro.
109) Vi ne havu dubon. Mi estas la Reĝo de ĉiuj Darmoj. Mi diras al amasuloj; "Mi instruas bodisatvojn nur per la vojo de unu veturilo. Nenie estas ŝravaka disĉiplo.
110) Vi, Ŝariputro, ŝravakoj kaj bodhisatvoj sciu ke ĉi tiu Saddharmo estas la grava vojo de budhoj.
111) Pro tio ke vivaĵoj en malbonaj mondoj de kvin malpuraĵoj estas alligitaj nur al avarecoj, ili neniam deziras budhan vojon.
112) Estontaj malbonuloj aŭdinte unu veturilon, kiun la Budho predikas, neniam kredas pro embaraso kaj kontraŭe pereas la Darmon. Pro tio ili enfalos en malbonan vojon.
113) Se iu pentinte sian agadon kun pura koro dezirus budha-vojon, por ĉi tiaj homoj vi vaste laŭdu unu veturilon.
114) Ŝariputro, sciu ke budhoj predikas la Darmon kiel la leĝo laŭvole per centmilionaj lertaj rimedoj.
115) Tiuj, kiuj ne lernas, neniam povas kompreni tion, sed vi ĉiuj jam scias pri la laŭvola lerta rimedo de ĉiuj budhoj kaj instruistoj. Ankaŭ sciu ke se vi ne havus dubon kaj granda ĝojo naskiĝus en via koro, vi mem fariĝus budho.


1.Lertarimeda-Paramito kaj Saĝa-Paramito, 方便波羅蜜と知見波羅蜜, Ĉi tiuj du estas la lastaj du Paramitoj en dek paramitoj. Dek Paramrtoj estas Dana-Paramito (Donado), Sila-Paramito (Obeo al moral-ordono), Kŝanti-Paramito (Toleremo), Viraja-Paramito (Klopodo), Dhjana-Paramito (Meditado), Praĵna-Paramito (Saĝeco), Upaja-Paramito (Lerta-rimedo), Pranidana-Paramito (Voto), Prani-Paramito (Forto), kaj Jnana-Paramito (Scio). Paramito signifas trans pasi iluzian mondon.
2.Aspekto kiel ĝi estas, ----- Originalo-Konkludo-Fortiko ktp. kiel ĝi estas, 如是相, 如是性, 如是体, 如是力, 如是作, 如是因, 如是縁, 如是 果, 如是報, 如是本末究竟等, Aspekto estas formo de aĵo, Naturo estas karakterizo de aĵo, Korpo estas esenco de aĵo, Forto estas kapableco de aĵo, ago estas funkcio de aĵo, Kaŭzo estas rekta rilato por naskiĝi aĵo, rilato estas malrekta rilato, rezulto estas frukto, kiu naskiĝas de kaŭzo, Rekompenco estas rezulto kiel repago. Originalo-Konkludo-Fortiko ktp. signifas ke de komenca aspekto al fina rekompenco ĉiuj estas tute egala.
3.Lasta korpo, 最後身, la lasta korpo en la mondo de naskiĝ-morto, k.e. Arhato.
4.Udumbaro, 優曇波羅, Unu speco de figo. Ĉar ĝi nur unufoje floras dum longa tempo, oni ofte parolas komparante tion, ke la Budho aperas en la mondo malofte dum longa tempo.
5.Gravega afero, 一大事因縁, La unua celo, por kiu la Budho aperas en la mondo.
6.Ĉiu-Speca-Scio, 一切種智, Scio, kiu kapablas scii ĉiujn Darmojn de vojoj kaj ĉiujn kaŭzo-rezultojn de vivaĵoj.
7.kvin malpraĵoj, 五濁, a. Malpureco de Kalpo, 劫濁, malbona epoko, en kiu malfeliĉoj, k. e. malsato, malsano kaj milito, daŭre okazas en la mondo. b. Malpureco de Pasio, 煩悩濁, Vivaĵoj estas malordigitaj de pasioj kaj malbonaj agoj vigliĝas en la mondo. c, Malpureco de estaĵoj, 衆生濁, Perfidoj de vivaĵoj prosperas kaj ĉiu neniam havas koron agi bonon. ĉ. Malpureco de opinio, 見濁, Ĝustaj opinioj foriĝas kaj malĝustaj opinioj multiĝas en la mondo. d. malpureco de vivo, 命濁, Vivo de homo mallongiĝas kaj maljunulo malaperas.
8.Anupadŝesa Nirvano, 無余涅槃, Utopio, kiun deziras Hinajanaj uloj. Ili deziras estingigi siajn pasiojn kaj plue eĉ korpojn.

supren hejmo 上の階層 トップページ