supren hejmo 上の階層 トップページ
"La Japana Budhano" N-ro 322 (2003)

La Tri Rifuĝoj

laŭ la Girlanda Sutro, kompilita de Ôuti Seiran


trad. Yamaguti Sin'iti

Estas malfacile ricevi la homan korpon en tiu ĉi mondo, kaj tamen mi ja ricevis ĝin. Estas malmacile renkonti la budhan darmon, kaj tamen mi ja renkontis ĝin. Se mi ne estos savita dum tiu ĉi vivdaŭro, post kiom da renaskiĝoj mi povus savi min? Mi elkore ĵuras estimi la tri juvelojn kaj vivi surbaze de ili kune kun homoj.

Mi estimu la Budhon kaj vivu surbaze de la Budho. Mi kune kun homoj ellernu la ĝustan vojon de la Budho kaj venigu al mi la grandan koron, kiu plenumas la homon.

Mi estimu la Darmon kaj vivu surbaze de la Darmo. Mi kune kun homoj ĝisfunde esploru la veran instruon kaj ĉien ajn serĉu la senfine grandan saĝon kiel maron.

Mi estimu la Samgon kaj vivu surbaze de la Samgo. Mi kune kun homoj tenu la harmonian kunvivadon kaj estu liberigita de ĉio ajn.

La vera Darmo, la plej supera, la plej profunda, kaj la plej subtila, estas malfacile renkontebla eĉ dum miliardoj da tempodaŭroj. Kaj tamen mi nun ekpovis vid-aŭdi kaj renkonti ĝin. Mi esperas, ke mi komprenu la signifon de la vera instruo de la Tatagato.


supren hejmo 上の階層 トップページ