supren hejmo 上の階層 トップページ

La Budha Lumo" n-ro 34 (1951)

Vakeca Darma Sutro

el Angutara Nikajo

trad. Takeuti Tookiti

Tiel de mi estas aŭdite; Iam la adorato loĝis en la arbaro de Ĝeta en Ŝravastilando. Tiam Ŝakro, la reĝo de dioj, venis al la adorato kaj sidiĝis kun respektoplena riverenco apud li. Ŝakro petante instruon demandis al la adorato: "Kiel almozuloj povas detranĉi sian ampasion kaj akiri mensan liberecon kaj ankaŭ povas atingi la perfektan komforton sen la malfeliĉo kaj esti respektataj de homoj kaj dioj?" Tiam la Adorato parolis al Ŝakro: "Ja, Ŝakro, se almozuloj, aŭskultante ĉi tiun vakecan Darmon, komprenos, ke ĉio, kio estas agrabla aŭ malagrabla kaj ĉio, kio estas neagrabla aŭ nemalagrabla, estas tute malkonstanta ĉe sia korpo kaj fine solviĝas en Vakecon, ili ne sentos, ke io estas agrabla aŭ malagrabla tial ili havas nenian timon. Se oni ne havas timon, ili atingos Nirvanon kaj al ili nasko-mortado estingiĝos. Sankta vivo realiĝos kaj la celo estas atingita. Tiel ili neniam revenos al la iluzia mondo. Ja, Ŝakro, mi diras, tiel almozuloj povas detranĉi sian ampasion kaj akiri mensan liberecon kaj ankaŭ povas atingi la perfektan komforton sen la malfeliĉo kaj esti respektataj de homoj kaj dioj."

Tiam Ŝakro riverencis al la Adorato kaj foriris.

Ĝuste tiam respektata Maha-Maŭdgaljajano sidante meditis kun korpo kaj menso en deca pozicio kaj atentis nur antaŭan punkton en malproksima loko. Li volis provi Ŝakron kaj vidi, ĉu li povis kompreni ĉi tiun instruon de la Adorato aŭ ne. Tiam li iris al la ĉiela regno tiel rapide kiel oni etendus sian fleksitan brakon.

Tiam Ŝakro, ekvidinte Maha-Maŭdgaljajanon, tuj leviĝante akceptis kaj alparolis: "Bonvenon! Respektata Maha-Maŭdgaljajano, vi ne venis dum longa tempo ĉi tien, nu ni kune parolu pri signifo de Darmo, venu kaj sidiĝu ĉi tie!" Tiam Maha-Maŭdgaljajano demandis al Ŝakro: "La Adorato klarigis por vi la instruon por detranĉi ampasion. Mi deziras aŭskulti ĝin, nun estas tempo, vi diru al mi." Ŝakro diris: "Mi havas tro multajn aferojn por dioj kaj mi mem, pro tio mi tuj forgesis tion, kion mi aŭdis. Antikve mi batalis kontraŭ Asuroj, en tiu batalo dioj venkis Asurojn kaj Asuroj forkuris kaj tiam mi mem batalis kaj reregis la ĉielon. Mi revinis al la palaco de dioj kaj sidiĝis sur la plej belan aŭditorion. Oni nomis ĝin la plej venka aŭditorio, ĉar ni venkis la batalon. La vojŝtuparo iras supren. Vojoj kruciĝas sur ĉiuj etaĝoj, kiuj staras pli alten unu sur alia kaj sur ĉiu etaĝo staras sepcent turoj kaj en ĉiu turo sidas sep belulinoj. Al ĉiu belulino servas sep servistoj. Bonvolu ĝui rigardon tie."

Kaj Ŝakro kaj Viŝravano, akompanante Maha-Maŭdgaljajano, iris al la plej venka aŭditorio, kaj Ŝakro kaj Viŝravano, montrinte la lokon diris: "Jen estas la plej venka aŭditorio, volu bone rigardi." Maŭdgaljajano diris al Ŝakro: "Ĉi tio estas tro delikata kaj bela. Ĉi tiu bela domo konsistas el meritoj de viaj estintaj agoj. Kiel homoj, havantaj etan ĝojon, festas por si mem tiel same homoj faras en la ĉiela palaco. Ĉio estas pro estinta bonfaroj."

Tiam la belulinoj sekvantaj al Ŝakro maltrankviliĝis kaj kuris ne scianta kien, kvazaŭ homoj havantaj abomenecan volas sin kasi, ĉar ili hontis vidonte la Sanktulon Maŭdgaljajanon. Maŭdgaljajano opiniis, ke Ŝakro ne estas sindetenema kaj li devas timigi lin, kaj li premis la teron per siaj fingroj de la dekstra piedo. La palaco tremis ses fojojn. Tiam Ŝakro kaj Viŝravano timegis kaj iliaj haraoj hirtiĝis. Ili pensis ke Maha-Maŭdgaljajano havas misteran potencon, ĉar li tremigis ses fojojn la palacon tre mirinde, kaj ke neniam okazis tia miraklo, Maŭdgaljajano pensis, ke nun li timas, kaj li volis demandi la mesteran sencon. Li demandis: "Ŝakro, kia estas la sutro, kiun la Adorato predikis al vi por forigi ampasion? Nun estas la ĝusta tempo por ni prediku, mi petas." Ŝajro respondis: "Maŭdgaljajano, antaŭe mi iris al la Adorato kaj mi riverencis per la vizaĝo ĉe liaj piedoj kaj demandis, kiamaniere almozuloj povas detranĉi ampasion kaj la menso povas esti libera, kaj kiamaniere ili povas atingi la staton sendanĝeran sen doloro kaj esti respektataj de homoj kaj dioj. Tiam la Adorato diris al mi: "Ŝakro, almozuloj, kiuj bone aŭskultas Darmon, estas katenitaj per nenio, nek kateniĝas de sentimaĵo, kaj komprenas pri ĉiuj estaĵoj, ke ekzistas nenio, kion oni povas posedi decide al si; akirinte tian scion pri ĉiuj estaĵoj, ili komprenas ke ĉio, kio estas agrabla aŭ malagrabla, kaj ĉio, kio estas neagrabla aŭ nemalagrabla estas malkonstanta. Se ili tiel komprenas bone, ili estas katenita per nenio kaj al ili ekzistas nenia timo. Se oni ne havas timon, ili atingas Nirvanon kaj al ili naskomortado estingiĝas. Sankta vivo realiĝas al ili kaj la celo estas atingita. Ili neniam revenas al iluzia mondo. Ja, Ŝakro, mi diras, tiel almozuloj povas detranĉi ampasion kaj akiri mensan komforton sen ia malfeliĉo, esti respektataj de homoj kaj dioj. Tiam aŭskultinte la parolon mi riverencis al la Adorato ĉe liaj piedoj kaj forlasis kaj revenis la ĉielon."

Viŝravano kaj Ŝakro Notoj de la redaktoro
*Ŝakro: unu el dioj (devaoj) en hinduismo, kiu gardas budhon. alinome Indra.
*Viŝravano: blanka elefanto, kiu portas Ŝakron.
*Maŭdgaljajano: unu el disĉiploj de Ŝakjamuni. Kune kun Ŝariputra li konvertiĝis al budhismo.


supren hejmo 上の階層 トップページ