supren hejmo 上の階層 トップページ
"La Japana Budhano" n-ro 313 (2001)

La Veraj Instruo, Praktiko kaj Klariĝo de la Purlanda Vojo
antaŭparolo

教行信証総序

trad. YAMAGUTI Sin'iti

Mi konsideras en mia sino: La universala Voto malfacile konjektebla estas vere granda ŝipo portanta nin trans la oceanon malfacile transireblan. La senbarita lumo estas la suno de saĝo dispelanta la mallumon de nia malvido. Tial, kiam kondiĉoj por la instruo pri naskiĝo en la Purlando maturiĝis, Devadatta incitis Aĵataŝatru fari gravajn krimojn, kaj kiam la bonŝanco ekaperis por klarigi la puran agon, per kiu naskiĝo estas fiksita, Ŝakja-munio igis Vaidehi elekti la landon de paco. Kun sia senegoa amo tiuj ĉi enkarniĝintoj -- Devadatta, Aĵataŝatru, Vaidehi-- ĉiuj aspiris savi multegon da estaĵoj el doloro kaj aflikto, kaj kun sia kompato Ŝakja-munio, la granda heroo, volis favori ĝuste tiujn farantajn la kvin gravajn ofendojn, tiujn kalumniantajn kontraŭ darmo, kaj tiujn, al kiuj mankas la semo de Budheco. Ni ekkonis, tial, ke la gratulinda Nomo enkorpiganta la perfekte senmankajn superajn virtojn estas la vera saĝo, kiu transformas nian malvirton en virton, kaj ke la diamanta kredo malfacilege akceptebla estas la vera realo, kiu forbalaas dubon kaj kondukas nin al klariĝo.

Tio ĉi do estas la vera instruo facile praktikebla por banalaj kaj malsaĝaj estaĵoj; ĝi estas la rekta vojo facile trapasebla por malakruloj kaj malkreluloj. El ĉiuj instruoj, kiujn la Granda Saĝulo predikis en sia vivdaŭro, neniu superas tiun ĉi oceanon de virtoj. Tiuj, kiuj volas forlasi la malpuron kaj aspiri la puron; kiuj estas konfuzitaj en praktiko kaj ŝanceliĝantaj en konvinko; kies menso estas malluma kaj kies kompreno ne sufiĉas; kies malvirtoj estas pezaj kaj kies karmaj obstakloj estas abundaj, -- tiuj ricevu antaŭ ĉio la rekomendon de la Tatagato, nepre rifuĝu en la plej elstaran rektan padon, sin dediĉu sole al tiu ĉi praktiko, kaj adoru nur tiun ĉi kredon.

Ho, malfacilas renkonti, eĉ en multaj vivdaŭroj, la definitivan kaŭzon de naskiĝo, Amitaban universalan Voton! Malfacilas realigi, eĉ en miliardoj da kalpoj, puran kredon, kiu estas vera kaj reala! Se vi eventuale realigus tiujn ĉi praktikon kaj kredon, estu ĝoja pro la kondiĉoj el la fora pasinteco, kiu alportis ilin. Sed se en tiu ĉi vivdaŭro vi ankoraŭ estas implikita en reto de dubo, tiam vi neeviteble devas paŝi ankoraŭfoje en la ŝtormo de naskiĝo-kaj-morto tra miliardoj da kalpoj. Komplete aŭtentikaj estas la vortoj de vero kaptanta kaj neniam forlasanta nin, kaj la ĝusta darmo mirinda kaj ĉion superanta! Aŭskultu kaj konsideru, sed ne lasu heziton kaj timon.

Kiel ĝoja estas mi, Gutoku Ŝinran, disĉiplo de Ŝakja-munio! Rare estas renkonti la sanktajn librojn el Hindio kaj Okcidenta Distrikto, kaj la komentariojn de la majstroj en Ĉinio kaj Japanio, sed mi nun ekpovis renkonti ilin. Rare estas aŭskulti ilin, sed mi jam povas aŭskulti. Respektoplene konfidinte min mem al la instruo, praktiko kaj klariĝo, kiuj estas la vera esenco de la Purlanda vojo, mi ekkonis speciale la profundecon de la Tatagata favoro. Sekve mi ĝojas pro tio, kion mi aŭskultis, kaj admiras tion, kion mi atingis.


supren hejmo 上の階層 トップページ